Saluton karaj.
Kiel vi povas legi en la retpoŝta fadeno
Mia Demisio, nia kolego Shneur Agronin lastadimanĉe demisiis de la Estraro.
La Komitato per sia decido finiĝinta la 13-an de Aŭgusto 2024 decidis, ke dum la nuna mandato, la Estraro estu 7-membra. Ĉar pro la demisio la Estraro nun havas 6 membrojn, por respekti la Komitatan decidon vi, Komitatanoj A-Ĉ, bezonas alelekti novan Estraranon.
Samtempe, laŭ diskutoj dum la lastdimanĉa Reta Estrara Kunsido (RetEsKu) montriĝis, ke la kolego Ikvero ŝatus resti en la Estraro, sed prefere en la posteno de Senofica Estrarano. Kiel eksa ĜenSek mi subtenas tiun ĉi decidon.
La Reglamento pri elekto de estraranoj, 4. Procezo postulas, ke "En okazo de alelekto por aktuale oficanta Estraro, la procezo estas senprokrasta kaj laŭeble rapida." En la Estraro kaj kun helpo de ĜenSekaj helpantoj ni konsideris kelkaj opciojn kiel certigi alelekton. Aldona problemo estas, ke dume ne estas starigita nova Elekta komisiono, kiu devus trakti kandidatiĝojn. Plena starigo de Elekta komisiono postulus almenaŭ 23 tagojn (7 por Malferma alvoko, 7 por debata fazo, 9 por voĉdona fazo), eĉ kalkulante, ke neniu tempo estus uzita inter tiuj aferoj. Aldone ĝi bezonus plenan retan voĉdonadon por 16 tagoj post fino de elekto de EK. Tiuj almenaŭ 39 tagoj ĝis alelekto de nova Estrarano ŝajnas kontraŭi la postulon pri "senprokrasta kaj laŭeble rapida" alelekta procezo. (la problemo pri mankanta Elekta komisiono estas memstara, ni traktas ĝin kaj baldaŭ vi vidos pliajn paŝojn)
Ĉar la Komitato decidis ebligi specialan traktadon de urĝaj okazaĵoj, kiel demisio de Estrarano estas, ni uzis tiujn eblojn de la Reglamento. Specife temis pri la Reglamento pri la estraro, 2. Oficoj, 6. "Okaze de morto, grava malsano, demisio aŭ nefunkcio de ofico-tenanto, la Estraro povas laŭnecese asigni aŭ transdoni oficon al estrarano. La Estraro tiam ankaŭ povas laŭnecese asigni aŭ transdoni oficon al ne-estrarano [...]".
- transdoni la oficon de la 2-a Vicprezidanto al Ikvero (ĝistiama ĜenSek)
- asigni la oficon de ĜenSek al Snehaĝa Venkatesh (ĝistiama neestrarano)
- tio ne igas ŝin Estrarano, nur ofic-tenanto
- Snehaĝa, kiel nova ĜenSek, baldaŭ lanĉos retan voĉdonon por esti alelektita al la Estraro kaj vi, Komtatanoj A-Ĉ, voĉdonos pri tio
Snehaĝa dum la pasinta mandato brile laboris, organizis Retosojn, ARTon, eĉ reprezentis TEJO-n dum UK en Aruŝo kaj brile traktis komunikadon kun la ĉeestintaj Afrikaj junuloj. Mi estis tre ĝoja pro ŝia tiama laboro kaj tre bedaŭris, ke pro aferoj ne rilataj al TEJO ŝi portempe ne plu povis esti en nia Estraro, kaj ĝojas, ke nun ŝi denove povas. Ŝi ĉefrespondecas pri LFA (pri kiu mi prenis vicrespondecon), Retaj eventoj kaj Adoleska agado.
Bonvolu aliĝi al mi por varme akcepti Snehaĝa (denove) inter ni 🎉
(kaj iomete atendu por la reta voĉdono pri ŝia alelekto ;)
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Prezidanto (fakoj: Strategio, Rilatoj kun UEA, Volontuloj; vicrespondeculo: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj)Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)