Groups keyboard shortcuts have been updated
Dismiss
See shortcuts

Mia Demisio

48 views
Skip to first unread message

Shneur Agronin

unread,
Jan 19, 2025, 11:16:36 AMJan 19
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Mi skribas al vi nun informante vin pri mia rezigno de la posteno de 2a vicprezidanto de TEJO. 

Post monatoj da preskaŭ aŭ tuta silento aŭ minimuma partoprenado miaflanke, kies kulpo apartenas al mi, mi decidis finfine rezigni mian postenon por ne ĝeni nek malhelpi plu la gravan laboron de la Estraro. 

Mi dankas vin ĉiujn por via laboro, ankaŭ, kaj por via kompreno. Mi deziras al vi ĉiuj kaj al la Estraro nur la plej bonan kaj sukceson en via laboro. Ĉiuj niaj vojoj renkontos sin iam, mi ne dubas! Kaj mi ne ekskluzivas min de labori ene de TEJO entute. Mi esperas trovi pli taŭgan postenon en la estonteco. 

Se vi havas iujn ajn demandojn, ne hezitu reskribi. 

Kore, 
Ŝneoro Agronin

Michal Matúšov

unread,
Jan 19, 2025, 3:18:08 PMJan 19
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Ŝneoro.

Unue, mi dankas vian kuraĝon kaj ĝojas pro via entuziasmo, pro kiuj vi entute decidis kandidatiĝi por la Estraro! Tio estas gravaj ecoj de Esperanta aktivulo!

Samtempe mi gratulas vin pro via respondeca traktado de neaktivado en la Estraro. Estas tute kompreneble, ke antaŭ ol eniri iun funkcion, oni laŭprincipe ne povas havi precizan imagon kiel la laboro reale estos - por tio oni bezonas sperti la laboradon. Kaj kiam montriĝis la reala situacio, post konsideroj kaj konsultoj, vi decidis por la plejbono de TEJO kaj honeste tion priparolis kun mi kaj anoncis al la Estraro. Kompreneble, mi multe pli ĝojus se ĉiuj Estraranoj estus tre aktivaj, sed en tiaj ĉi situacioj mi ĝojas pri glata, respondeca kaj komprenema traktado de la situacio.

Mi ĝojas, ke vi jam menciis vian pluan laboradon en TEJO, kaj dum la hodiaŭa Reta Estrara Kunsido (RetEsKu) ankaŭ vian alian Esperantan agadon, kiu certe helpos vin en via pado de Esperanta aktivulo. Mi ĝojos vin iam denove renkonti ĉu en TEJO, ĉu en UEA, ĉu en Esperantio ĝenerale. Ĉion la plej bonan!

PS: La administran situacion pri mankanta Estrarano mi traktos en memstara retpoŝta fadeno por ne tro miksi la aferojn.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Prezidanto (fakoj: Strategio, Rilatoj kun UEA, Volontuloj; vicrespondeculo: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


ne 19. 1. 2025 o 17:16 Shneur Agronin <shneur...@gmail.com> napísal(a):
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAAN-qt-Dj2aPjk--OJVR4mv4c%3DQAJWAxgJiSDpt1hjOjm4jdtQ%40mail.gmail.com.

Shneur Agronin

unread,
Jan 23, 2025, 8:49:38 AMJan 23
to tejo-k...@googlegroups.com
Mi volis post prokrasto danki vin, KuboF, por via bele verkita kaj signifoplena retpoŝto. Mi pardonpetas pri la prokrasto. 

Mi deziras al vi kaj al la tuta estraro kaj TEJO nur sukceson kaj internan pacon. 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages