Se organizo aŭ specifa oficejo daŭre serĉas kandidatojn, eblas ankaŭ pensi tiel:
1. La posteno postulas specifajn lertojn, kiujn malmultaj homoj havas.
2. La organizo ne efike disdonas respondecojn inter siaj membroj kaj pro tio ĝi troe premas homojn, do ili konstante rezignas kaj sia rotacio altiĝas.
3. Ekzistas perfiduloj, kiuj puŝas homojn demisii.
Ĉiuokaze, malgraŭ mi taksas malfermajn alvokojn por postenoj de estraranoj gravaj por doni travideblecon al TEJO (kiel mi antaŭe komentis), mi supozas ke la plejparto de kandidatoj estas aktivaj movadanoj jam sciigitaj pri la situacio. Mi forte subtenas, ke la plej efika ilo por konvinki homon kandidatiĝi estas instigo de aliaj movadanoj. Kaj mi ripetas mian demandon al spertaj samideanoj: ĉu iam aperis neaktiva TEJO-ano kiu kandidatiĝis por la estraro?
Jen la dua ero de miaj voĉdonoj.
"Se venas malpli da kandidatiĝoj, kiuj taŭge plenumas la kriteriojn ol estas vakaj postenoj, la alvokinta organo remalfermas la alvokon, krom se ekstera limdato malebligas tion.". Jes.
Mi ja ne certas, ĉu ĉi tiuj remalfermadoj sukcesos altiri novajn kandidatojn. Tamen mi voĉdonos jese pro strikte politikaj kialoj. Ĉi tiu artikolo estis unue verkita de komisiono (kaj mi ad nauseam ripetis, ke mi ege valoras aktivemon de komisionoj) kaj poste ricevis kontribuojn de mia kara amiko kaj kolego Jonathan. Mi fervore aplaŭdas tian dialogan sintenon en TEJO. Ni nur kapablos progresi per interkonsentoj kaj kompromisoj, kaj ĉi tiu estas ekzemplo de tia agado.
"se ne estas limoj rilate loĝlokon kaj naciecon, instigon kandidatiĝi al homoj el la tuta mondo;". Jes.
Ĝi ŝajnas al mi racia aldonaĵo. Kiam mi "linkedinumas" mi kutime vidas, ke ekde la pandemio multaj organizoj klarigas la loĝlokon de siaj dungontoj. Mi ne certas ĉu endas devigi ĝin aŭ lasi liberecon al la alvokantoj, sed mi fidos je la kriterio de la komisiono.
"se ne estas limoj rilate aĝon, instigon kandidatiĝi al adoleskuloj;". Jes.
Kompreneble mi volas instigi adoleskantojn partopreni en la movado. Mi esperatistiĝis kiam mi estis 14-jaraĝa, kaj mi konservas ĉe mia koro belegajn memorojn pri tiu epoko. Mi ne estas escepto, ĉar nia baldaŭa estrarano Tobiasz ankaŭ klarigis, ke li komencis sian agadon en TEJO dum tia aĝo, kaj tiel multaj aliaj movadanoj. Estas aĝo kiam miavide homoj estas speciale tralasemaj al lernado de lingvoj.
Mi ne tute konsentas pri la devigado de ĉi tiu teksto. Tamen mi kredas, ke eble adoleskantoj ne konscios, ke ili rajtas kandidatiĝi sen tiu aldonaĵo. Do mi taksas ĝin voĉdoninda (krom mi tiel apogos la laboron de la komisiono).
"instigon kandidatiĝi al homoj de ĉiuj genroj". Preferata opcio.
Kiel mi jam klarigis antaŭe, ne estas jurlogike krei balotilon sen opcio por konservi la statu quo. Imagu ke komitatano proponas, ke la prezidanto de TEJO devas paroli la klingonan aŭ la tokiponan. Kaj la unua opcioj estas "devas paroli la klingonan" kaj la alia "devas paroli kaj la klingonan kaj la navian". Per tiu balotilo ĉiam la reglamento estos ŝanĝita, kaj komitatanoj kiuj ne akceptas eksterteran invadon de TEJO ne rajtos halti ĝin!
Ĉiuokaze mi ne dubas, ke la KpE agis ex bona fide. Tamen mi kredas, ke ĉi tiu afero estas ege delikata kaj ne estis sufiĉe taksita. Kiam oni ekas dungada proceso oni devas agi ege prudente ekde la afiŝo mem por eviti miskomprenojn, kaj oni devas koni kutimojn kaj normojn de la lando kie la alvoko estas farita.
Mi ja ne povas paroli pri nederlandaj laborilatoj, do mi nur komentos kion mi vidas en LinkedIn, kie mi havas multajn kontaktojn el Latinameriko. Antaŭe alvokoj kutime menciis sekson/genron, sed ekde jaroj mi ne memoras trovi en ĝenerala alvoko tian mencion. Kion pli malpli ofte vidas, estas alvokoj por specifaj grupoj (
informadika kurso por afrikdevenaj brazilanoj,
programistaj postenoj speciale pensitaj por homoj kun Asperger-sindromo, alvokoj por junaj profesiuloj aŭ por pliaĝuloj, ktp.), kio pli malpli estas la propono kiun mi faris antaŭe pri alvokoj kie oni speciale bonvenigus specifan grupon.
Mi ripetas, ke mi ne dubas pri bonaj intencoj. Sed la longa versio povas krei problemojn, kiel oni diras en la hispana, "a diestra y siniestra" (dekstre kaj maldekstre, laŭlitere ĉi tie). Ĉar multaj homoj konsideros ĝin troigita, kaj aliaj, ne sufiĉe ampleksa. Ekz. ekzistas homoj, kiuj deklaras, ke ili estas sengenraj, do ke ili ne havas genron. Do ili povus diri "mi ne havas genron, ŝajnas, ke ĉi tie ne eblas kandidatiĝi". Aŭ ili identifiĝas kiel ambaŭgenraj, fluidgenraj, tutgenraj, ktp. (kaj ne ĉiam difinas sin kiel neduonuloj). Ĉiuj estas bonvenigitaj en TEJO, sed sendube ne eblas listigi ĉiun terminon homoj nuntempe uzas por difini sin. Do mi preferus eviti tian mencion, aŭ vidante la nunan situacion kie la ŝanĝo estas trudita la plej mallongan version.
"instigon al handikapuloj kandidatiĝi;". Preferata opcio.
Ree mi kredas, ke oni bezonus la sperton de homoj kiuj bone konas la nederlandan laborrilatan mondon. Por ĉi tiu artikolo mi afiŝis per Feisbuko en deko da grupoj. Mi havis esperon, ricevi retrokuplojn de IM de TEJO kaj de aliaj esperantistoj, speciale de membroj de la Asocio de Esperantistoj Handikapuloj.
Se vi ne estas establita en Suda-Afriko preferinde vi devus konsulti al iu en via propra lando pri tio. Mi dirus "instigon al handikapuloj kandidatiĝi" estas via plej bona opcio ĉar ĝi ne estas diskriminaciema. Via profilo diras, ke vi studis en Argentino kaj pro tio mi komencis dirante ke se vi ne loĝas kaj laboras en Suda-Afriko la plej bona decido estas, konsulti homon en via propra lando.
Mi finfine volas rimarki, ke nur 15 el 34 rajtantoj voĉdonis ĝis nun, kaj la tempo finiĝos ĉisabate. Kara samkomitatano, bonvolu voĉdoni!