Malferma alvoko: kandidatiĝu!

16 views
Skip to first unread message

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Feb 18, 2022, 2:11:35 PM2/18/22
to TEJO-Komitato
Karaj samideanoj:

Mi gratulas al Michael pro siaj saĝaj, humilaj vortoj. Italoj (kaj argentinanoj) estas ege emociaj kaj pasiaj, kaj tio, ene de evidentaj limoj, riĉigas Esperantujon. Do mi ĝojas, ke ni jam superis tiun miskomprenon.

Kiel novulo kiu ankoraŭ ne travivis monaton ene de la komitato mi ne rajtas difini laŭreglamentecon aŭ ne de tiel komplika situacio. Mi havas similajn sentojn al tiuj de Léon: mi ne certas, kiu estus la plej tauĝa vojo, kaj deziras la plenumadon de la estraro tiel eble plej rapide, por eviti pezan ŝarĝon al siaj membroj, kiuj kompreneble povas pli facile fuŝi dum sia agado aŭ malsaniĝi pro troa laboro.

Mi relegis la ĜR kaj la sola mencio al ĉi tia situacio estas "En okazo de alelekto por aktuale oficanta Estraro, la procezo estas senprokrasta kaj laŭeble rapida". Por evidentaj kialoj, la ĜR koncentriĝas sur la ordinara alelekto de estraranoj, ne pri eksterordinaraj situacioj kiuj, bedaŭrinde, iĝis ege oftaj dum la lastaj jaroj. Vidante tiun mankon de detaloj mi opinias, ke la plej ordema, travidebla vojo por ĉi tiu alelekto estus malferma alvoko, kiel trafege postulas Michael. Ni ja forte defendas ampleksan disvastigadon de ĉia alvoko, por eviti nepotismajn decidojn. Tamen, mi sentas ke ene de ĉi tiu situacio mi povas akcepti agi escepte pro kelkaj kialoj.

La unua estas, kiel bone diris Ana, ke la EK preferis ŝpari siajn energiojn por la venonta ordinara balotado de estraro, kaj tio ŝajnis al mi ege saĝa decido. Komenci formalan proceduron por nur unu estrarano por kelkaj monatoj eble ne estas tute efika decido. En Esperantujo daŭre laboras la samaj "tri frenezaj katoj", kiuj devas okupiĝi samtempe pri multnombraj aferoj. Ideale la EK devus okupiĝi ĉefe pri elektaj aferoj, sed siaj membroj kutime estas ankaŭ komisiitoj, respondeculoj en sekcioj, ktp. Sendube, se la nombro de realaj aktivuloj estus pli granda, la situacio estus tute malsimila. Aldone prokrasti tiun alelekton, eĉ kelkaj semajnoj, ne estas tute bona por la sano kaj efiko de la nunaj estraranoj.

La dua temas pri pure praktikaj kialoj. Mi ja forte opozicius, se pro ia ajn kialo homoj emus nomumi oficiston sen malferma alvoko, ĉar ekzistas multaj taŭgaj profesiuloj en Esperantujo (programistoj, merkatikistoj, ktp.) kiuj ne havas fortan ligon al TEJO sed povus fari bonegan taskon. Tamen mi dubas, ĉu tio povus okazi por tia posteno. Estraranoj ne estas alportitaj de cikonio. Ili estas (aŭ devus esti) valoraj aktivuloj, kiuj post jaroj da engaĝiĝo en la movado kandidatiĝas por preni tian enorman respondecon. Ideale ili devus prezenti freŝajn, novajn projektojn surbaze de klaraj konoj pri la nuna stato de la organizo. Mi preskaŭ certas, ke la tuta venonta estraro jam anas en ĉi tiu komitatlisto, krom logikaj esceptoj (ekz. estraranoj de sekcioj aŭ venontaj komitatanoj).

Ĉu "cikoniido" povus kandidatiĝi kiel estrarano, esti elektita de la komitato kaj sukcese peli nian organizon? Mi kredas, ke ĉiu verŝajna gvidanto jam scias pri nia ĥaosa situacio, kiu ja komencis ekde monatoj kaj eĉ estis komentita gazete. Eble spertaj homoj kiel Michael, Luana, Marc, Roĉjo aŭ Albert travivis situacion kiu malkonfirmas miajn ideojn.

Pro ambaŭ kialoj mi voĉdonos jese al la kandidatiĝo de Tyron. Kompreneble mi respektas kaj valoras tiujn voĉojn, kiuj subtenas aliajn, riĉigantajn ideojn, kiuj indas taksi por venontaj situacioj.

Finfine mi volas komenci alispecan malferman alvokon. Ĝia celgrupo estas grandega: komitatanoj, estraranoj, komisiitoj, volontuloj, IM, junaj amikoj, patronoj... ĉiu esperantisto rajtas kandidatiĝi. Tiu deĵoro komencos post la venonta KoKu, kaj dungitoj iĝos la plej gravaj aktivuloj de TEJO. La laboro ne estos peza. Ĝi simple bezonos pli malpli 10, aŭ eĉ nur 5 minutojn. La respondeco estos ege simpla: instigi taŭgajn homojn kandidatiĝi kaj por la komitato kaj por la estraro kaj por la komisionoj de TEJO. Ekzistas amaso da kapablaj, honestaj, bonkoraj homoj, kiuj simple atendas nian kuraĝigon kaj nian konfidon por entuziasmiĝi kaj fari tian paŝon!

Bonvolu kandidatiĝi! La salajro estos altega: vi sentos gigantan feliĉon pro via kontribuo al la komenco de renovigitaj, funkciantaj institucioj por la juna esperantistaro! Pensi ke la EK havas la plenan respondecon pri alelekto de estraranoj estas nek ĝusta nek justa.

Dankon!

Patricio Iglesias

PD: Rilate al repagado de kostoj por ĉeestaj estrarkunsidoj, delikata afero kiu Michael kaj Léon komentis, mi provos liveri venontsemajne miajn opiniojn.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages