Boatadoj 2009

8 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Mar 31, 2009, 2:43:00 PM3/31/09
to Maristoj
Pri pasintjaraj boatadoj:
http://groups.google.com/group/maristoj/browse_thread/thread/aa73d3bcaa8ba788

2009

Lau informoj de LEA
http://www.esperanto.lt/board/view.php?id=arangxoj&no=60

43-a BOATADO en majo 2009
------------------------------------------------

Ĉi-jare Vilniusa Junulara Esperanto-klubo “Juneco” organizas la 43-an
BOATADO-n de la 28-a ĝis la 31 de majo, kiu okazos en Ignalina
distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtaitija.

Programo:
La 28-an de majo, ĵaŭde de la 15-a horo renkontiĝo kaj registrado
en la arbareto ĉe urbeto Paluŝe, situanta sin 5 km okcidenten de
Ignalina sur lagbordo de la lago Luŝiai.
Ekskurso en ĉirkaŭaĵoj de Paluŝe.
La 29-an de majo, vendrede solena malfermo de aranĝo je la 11-a horo;
Fornavigo je la 12:00 horo de Paluŝe.
La 31-an de majo, dimanĉe reveno al Paluŝe proksimume je la 15-a -
17-a horo. Ĝusta horo de la fermo ne antaŭvideblas.
Dum kvar tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj
lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Eblos viziti muelejon de Ginuĉiai,
kie okazos akvaj proceduroj sub la akvofala duŝo, en insulo de lago
Baluoŝas ni festos naskiĝtagojn de naskiĝintoj en majo, okazos nokta
promenado al la grandega monto Ladakalnis, baptado de unufojaj
boatadantoj. En la baptado povos partopreni ĉiuj antaŭje baptitaj
partoprenantoj.
Ludoj, kantoj, lignofajro, varma vespermanĝo, bela naturo atendos vin
ĉiuvespere en tendarlokoj.
Detalan tagordon de la aranĝo ĉiu partoprenanto ricevos surloke.
Preparu kulturan programon, por internacia vespero.
Dum Boatado viajn orelojn ĝojigos nur Esperantaj vortoj, ĉar aliaj
lingvoj estos malpermesitaj kaj tion gardos la sekreta Verda
policisto.

Kion kunporti? Manĝaĵon, d/trinkaĵon por vi mem kaj geamiko,
gantojn (por remado), varmajn vestojn, mantelon kontraŭ pluvo, sakon
kontraŭ pluvo por aĵoj. Ne forgesu fortecon, bonan etoson kaj venu.
Manĝado – prenu tiom da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, ke sufiĉu kaj por
vi, kaj por viaj kunboatuloj.
Ni avertas, ke freŝa aero kaj intensiva remado mirakle plibongas apetiton.
Pri teo kaj supo vi povos ne zorgi, pri tio zorgos ni.
Noktado – antaŭvidante la malagrablan fakton, ke dum Boataj noktoj
povas resti iom da tempo por dormado, krom boatoj ni ankaŭ bezonos
tendojn kaj dormosakojn.
Aliĝo: bonvolu aliĝu ĝis 1-a de majo, simple kontaktu al
organizantoj per el. poŝto aŭ telefono. Informu nin ĉu vi havos
propran tendon kaj dormosakon. Se ne havos, eblos ĝin lui.
Kotizo kai kaucio: ĉiu partoprenanto devos surloke pagi kotizon kaj kaucion.

Anticipaj kostoj(pli certajn kostojn eblos ekscii nur komence de majo):
Kostoj por loĝantoj de Litovio kaj ekssovetai landoj:
1. Kotizo: por studentoj - 30 lidoj;
por laboruloj – 40 lidoj;
2. Kaucio 25 lidoj, kiu estos repagota, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 10 lidojn;
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 7 lidojn.
Kostoj por ekssocializmai landoj:
1. Kotizo: por studentoj - 10 eŭroj (35 lidoj);
por laboruloj – 15 eŭroj (52 lidoj);
2. Kaucio 25 lidoj, kiu estos repagota, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 4 eŭrojn (14 lidojn);
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 3 eŭrojn (10 lidojn).
Kostoj por ĉiuj aliaj landoj:
1. Kotizo: por studentoj - 15 eŭroj (52 lidoj);
por laboruloj – 20 eŭroj (70 lidoj);
2. Kaucio 25 lidoj, kiu estos repagota, se Vi ne krokodilos dum la aranĝo;
3. Se Vi ne havas dormosakon, vi alpagos 5 eŭrojn (17 lidojn);
4. Se Vi ne havas tendon, vi alpagos 4 eŭrojn (14 lidojn).
Por tendo ne alpagos nur tiu homo, kies tendo estas.
Ĉar en arbaro ne estos ebleco ŝanĝi monojn, ni petas pagi per lidoj.
Kaucio estos repagota al ĉiuj disciplinemuloj dum fermo (se tiuj
disciplinemuloj survivos ĝis fermo).
Okaze de gravaj rompoj de renkontiĝa tagordo, fuŝigo, malaperigo, aŭ
nelegala privatigo de luita inventaro kaj celkonscia, aĉa krokodilado,
la kaucio, aŭ parto de kaucio ne estos redonita.
Se vi ne informos nin pri via partopreno, tamen venos al la
boatado 2009, surloke kotizo al vi estos je 20% pli granda.
Dissendu tion informilon al viaj amikoj, se ili planas boati, sed
povis ne ricevi ĝin, ĉar mi ne havas kontakton kun ili.

Bedaŭrinde kostoj povos esti pli grandaj, tio dependos de kostoj en
Nacia parko, kaj de luado de inventaro.

Se havas demandojn, proponojn, kontaktiĝu kun:
Olga, tel.: p. +370 652-82374, st...@rambler.ru ; olga.s...@gmail.com
Jolanta, tel.: h. (8-5) 24-14-997, p. +370-684-98027, jol...@gmail.com

Organizantoj

----------------------------------------------------------------------------

Pri la boatado en Litovio ekzistas nun ankau grupo cxe Facebook
http://www.facebook.com/group.php?gid=61452367212

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Jun 6, 2009, 12:56:55 PM6/6/09
to Maristoj

Peeter Aitai

unread,
Aug 10, 2009, 4:46:22 PM8/10/09
to Maristoj
2009 auguste en Hungario
http://home.arcor.de/tisza/

Esperanto-Societo de Seatle proponis por la julio boatadon per elektraj boatoj
http://www.frazel.com/esperanto/page2/page12/page12.html

Mi trovis inviton al boatado en Parizo
http://www.ipernity.com/doc/brigitte-monfort/4059177

en youtube de esperanta17 ("sakura.."0
http://www.youtube.com/watch?v=kYqEsR3m87Y

Krom boatoj "Esperanto" ekzistas ankau boatoj navigantaj sub Esperanto-flago
http://www.esperanto.de/unterweser/bildoj2007.htm
Cxu ankau cxi-jare?

okazas ankau tiel...
http://fokjmedefoul.over-blog.com/article-3390819.html

Sxatantoj de boatado
http://www.bonvenon.dk/boato.htm
infornu pri fresxaj eventoj...

Pri botado 2009 en Litovio vidite de gasto
http://chojus.com/board/view.php?id=ds_verko&page=1&sn1=&divpage=1&sn=off&ss=on&sc=on&select_arrange=headnum&desc=asc&no=16

Rigardu ankau sub boaton
http://www.ipernity.com/doc/yolki/popular

Peeter

sunset_sailing.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 10, 2009, 5:47:19 PM8/10/09
to Maristoj
Kajako Esperanto.jpg

Peeter Aitai

unread,
Sep 9, 2009, 3:24:20 PM9/9/09
to Maristoj
BOATO

Blanka boato
Dum sabato
Sur maro vojaĝis
Neniom ĝi aĉis
Kaj vojaĝantoj
Sentis sin
Feliĉaj

Nur tia ferio
En jena medio
Trankvile sur maro
Kun amikaro
Povas redoni
Al vi l'
Vivoforton

Do se vi ploras
Aĉaĵojn memoras
Atendu sabaton
Luu boaton
Kaj la nervoj
Baldaŭ ja
Juniĝos

(1977)

Peeter Aitai

unread,
Nov 29, 2009, 3:25:21 PM11/29/09
to Maristoj
Aŭtuno jam vintriĝas.
Semajnfinoj tamen povas de tempo al tempo esti ebligantaj viziti
havenregionojn de la urbo.
Albert-Doko en Liverpool ĉiam havas kion rigardi.
Sed en la najbara ŝipbaseno mi trovis surprizajn navigilojn.
Jen simetria perfekto de boatdesegno.
La sola problemo restis fiksi kie estas la bruo kaj kie la pobo, kio
estas la dekstra kaj kio la maldekstra flanko aŭ kie estas la fundo
kaj kie plafono (kaj ĉu eblas diri ke la flosilo renversiĝis)???
Tri "boatoj" kun siaj junaj kapitanoj interne...
Albert Dock.jpg
Navigado.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages