La printempa Boatado de junulara Esperanto-klubo Juneco (Vilno, Litovio) ĉiam okazas en la Aŭkŝtaitia nacia parko. Ankaŭ ĉi-jare 28 maj ni venis al Paluše apud la lago Lušiai, kie okazis registriĝo, luo de boatoj, solena malfermo kun solena ĵuro, formigo de boatskipoj, enboatiĝo. Plu — sen verboj.
For de la bordo! Malrapida kaj plezura navigado tra lagoj kaj riveretoj sen rimarkebla remado, tamen kun trinketado de biero, observado de nuboj, notado de pitoreska pejzaĝo. Tagmanĝo, plunavigado… Firma lagobordo. Tendo-starigado, ludoj, vespermanĝo kaj kantado ĉe la lignofajro. Ekdormo…
Sabata matenmanĝo, ordigo de la tendarejo. Gimnastiko kun boatoj. Fornavigo de la bordo de la lago Baluošas. Sur insulo: gaja festo de majaj naskiĝintoj. Navigado tra lagoj kaj riveretoj. La digo de Ginučiai… Tagmeza gimnastiko kun boatoj, naĝado, akvofala duŝo, satiga tagmanĝo. Vivo bonas!.. Longa navigado tra rivereto Almaja. La dua tendarejo ĉe kastelmonto de Ginučiai… Tendo-starigado, ludoj, baptado de unuafojaj boatadantoj. Lignofajro, vespermanĝo, kantado. Vespera piedmarŝo al Glacimonto kaj observado de sunsubiro. Nokta poezio de vivo…
Dimanĉo… naĝado en lago, matenmanĝo, ordigo. Fornavigo. Ne tro malrapida, tamen plezura navigado tra la lagoj kaj riveretoj, ĉi-foje kun klare rimarkebla remado, tamen denove kun trinketado de biero, observado de nuboj, notado de pitoreska pejzaĝo, tagmanĝo kaj… reveno al Paluše.
En Paluše premioj por la gajnintoj de la sportaj konkursoj. Ludoj, konkludaj eventoj, amika rondo, fermo.
Olga Strojeva
Kvar partoprenintoj de Rusiaj Esperanto-tagoj estis savitaj, post kiam ilian akvobiciklon fortega vento forportis de la bordo.
Azova maro en suda Rusio estas renoma pro sia malprofundeco (la plej profunda loko en ĝi estas proksimume 12 m). Tial ĝi estas speciale taŭga por familia ripozado - la profundeco kreskas tre malrapide, oni bezonas iri centon da metroj for de la bordo antaŭ ol la profundeco iĝas sufiĉa por naĝi.
Tio allogis al RET-07 (Rusiaj E-tagoj, 15-25.08.2007) multajn esperantistajn familiojn kun infanoj. Inter la 183 partoprenintoj el 8 landoj estis 21 infanoj de diversaj aĝoj. Sed pro alloga programo venis ankaŭ multaj pliaĝuloj kaj gejunuloj. Ja estis planitaj pluraj koncertoj - interalie de JoMo, Georgo Handzlik, Mikaelo Bronŝtejn - diskotekoj, kursoj, kaj aliaj interesaj programeroj.
Por pli aĝaj homoj la malgranda profundeco estis konstanta instigo iri ien tre for de la bordo, por povi bone naĝi. Por tiu celo oni foje uzis unu el la akvobicikloj de la bazejo.
En unu tago, esperantista kompanio el kvar personoj (pli ol permesite), akvobiciklis for de la bordo - kaj ne kapablis reveni, kiam subite ekblovis fortega vento. La akvobiciklo estis rapide forportata de la bordo, malgraŭ ĉiuj klopodoj.
Oni provis unuigi la fortojn - uzante la fakton, ke sur la duloka akvobiciklo estis kvar personoj - kaj ekpedalumis po duope. Sed pro troa streco disŝirigis la ĉeno, kaj la akvobiciklo iĝis nura flosaĵo, vente pelata for de la bordo. La esperantistoj povus provi alnagi la bordon memstare - sed la ondado estis forta, kaj oni ne volis forlasi la difektitan akvobiciklon.
Ĉiuj kvar estis baldaŭ savitaj de la savista servo, kiu sendis motorboaton.
Laŭ informoj de amaskomunikiloj, samtage en la Azovan maron la subita forta vento forportis ankoraŭ kelkajn personojn - ĉefe sur aer-matracoj. Ne ĉiuj estis tiom bonŝancaj, ke oni ilin rapide savis. Unu knabo de la proksima urbo Ejsk estis retrovita nur sekvatage, dekojn kilometrojn for de la bordo."
Andrej Grigorjevskij
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
La vivoj de esperantistoj estis savitaj dank' al tio ke ili restis ĉe la flosanta katamaraneto kaj ne faris tion kion oni diras en la artikolo kiel eblo " La esperantistoj povus provi alnaĝi la bordon memstare - sed la ondado estis forta, kaj oni ne volis forlasi la difektitan akvobiciklon."
La navigilo kiun oni ĉi tie nomas akvobiciklo ne povas esperante esti nomata biciklo. Temas pri navigilo kiaj kutime estas katamaranoj (dukorpaj) kaj pelataj per padelradoj sed eblas diversdaj varioj. Do verŝajne estis padelrada katamaraneto.
Peeter
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Turistoj povas aŭdi Strasburgon esperante
Turistoj kiuj faras boat-ekskurson en la haveno de Strasburgo en Francio nun povas aŭskulti klarigojn en Esperanto. La tradukon kaj la sonregistron faris lokaj klubanoj. La sonregistraĵo estas aŭskultebla ankaŭ tra la retejo de la Esperanto-klubo en Strasburgo.
500 000 vojaĝantoj eniras la boatojn de la Strasburga Sendependa Haveno ĉiujare. Pro tio, kaj celante utiligi Esperanton, ni proponis al la haveno traduki al Esperanto la klarigojn pri promenadon tra la urbocentro kaj la eŭropa kvartalo.
La estro de la haveno akceptis la proponon, kaj transdonis la francan tekston al ni. Post adapto al la internacia publiko kaj traduko, helpitaj de Catherine Roux kaj Ginette Martin, la strasburgaj klubanoj surbendigis ĝin. Ni fine kontrolis la longecon de ĉiu sekvenco, kaj - dank' al la ĉina versio kiu estas ofte longa - ni havis sufiĉe da tempo por paroli klare.
Nuntempe, Esperanto aŭskulteblas sur la tegmentaj boatoj Nuée bleue, Belle Strasbourgeoise, Rouget de l'Isle kaj Petite France. Venontjare, la lasta tegmenta boato Gustave Doré, kaj la sentegmentaj boatoj ricevos ĝin post adaptiĝo de sia sonsistemo.
Esperanto nun fariĝas la deka lingvo aŭskultebla dum la vizito. Antaŭ ĉiu ekiro, la ŝipestro anoncas ĉiujn dek lingvojn per laŭtparolilo. Ĉiuj ĉeestantoj aŭdos la frazon "Por aŭskulti la ĉiĉeronadon per la internacia lingvo Esperanto, elektu numeron 10".
Ĉar eble vi ne havos tempon enŝipiĝi, aŭ vi ne ŝatas tiun rimedon por malkovri la urbon, vi povas elŝuti ( http://esperantostrasbourg.free.fr/ ) la sondosierojn kaj aŭskulti ilin per via mp3-ilo.
Klubanoj aldonos poste aliajn dosierojn, kiuj rilatos al la katedralo kaj placoj Kléber kaj Gutenberg.
Nia plano nun estas organizi inaŭguron de tiu nova uzebleco de Esperanto, venigante gravulojn kiel anojn de la Eŭropa Parlamentano. Ni planas filmi inaŭguran paroladon, aldoni bildojn de la urbo, kaj disvastigi ilin senpage al ĉiuj televidkanaloj en Eŭropo kiuj volos raporti pri la evento.
Raportis Cyrille Hurstel el Esperanto-Strasbourg