sifono

1 view
Skip to first unread message

noam...@gmail.com

unread,
Aug 10, 2026, 9:00:06 PM (2 days ago) Aug 10
to La Bona Lingvo (nova)
Ni havas:
  • sifono [2oa] → varmcirkulado
Ĉu tio estas prava? Eble tio estas simpligo por "termosifono" en PIV kaj "varmosifono" en la testa PIV. Sed se jes, tio estas malbona simpligo, ĉar temas pri specifa procedo de varmcirkulado (vidu en Vikipedio: thermosyphon). Sed ni aparte jam havas:

Mi kredas, ke tio estas eraro. En la itala (la lingvo de Renato), "termosifone" signifas radiatoron, hejtilon, sed en aliaj lingvoj, kiel la angla, franca, aŭ germana, ĝi ne havas tiun signifon -- kaj ne en PIV.

Aparte, "sifono" estas oficiala vorto, do ĉu ni vere volas malrekomendi ĝin?

Testa PIV havas (kaj mi proponas):
  • sifono [2oa] ~ (pri aparato) suĉtubo
Tiu ĉi simpligo nur povas esti uzata en la senco de aparato, ne en la senco de botelo aŭ de ĉelo.

lowenstein, anna

unread,
Aug 11, 2026, 5:30:53 AM (2 days ago) Aug 11
to labona...@googlegroups.com
On Tue, 11 Aug 2026 at 02:00, noam...@gmail.com <noam...@gmail.com> wrote:
Ni havas:
  • sifono [2oa] → varmcirkulado

Tio estas iom stranga, sed eble temas pri misuzo, kiun oni vidis en iu teksto. Renato kutime tre detale diskutis la terminojn kun la grupo antaŭ ol aperigi ilin. 
 
Ĉu tio estas prava? Eble tio estas simpligo por "termosifono" en PIV kaj "varmosifono" en la testa PIV. Sed se jes, tio estas malbona simpligo, ĉar temas pri specifa procedo de varmcirkulado (vidu en Vikipedio: thermosyphon). Sed ni aparte jam havas:

Mi kredas, ke tio estas eraro. En la itala (la lingvo de Renato), "termosifone" signifas radiatoron, hejtilon, sed en aliaj lingvoj, kiel la angla, franca, aŭ germana, ĝi ne havas tiun signifon -- kaj ne en PIV.

Tio estas itala eraro. Sed ĉu forigi erarojn specifajn al unu lingvo? 

Aparte, "sifono" estas oficiala vorto, do ĉu ni vere volas malrekomendi ĝin?

Testa PIV havas (kaj mi proponas):
  • sifono [2oa] ~ (pri aparato) suĉtubo
Tiu ĉi simpligo nur povas esti uzata en la senco de aparato, ne en la senco de botelo aŭ de ĉelo.

Jes, tio estas bona simpligo. Mi eĉ proponas, ke ĝi apero kun la indiko "prefere", ne "ankaŭ". 

Anna

--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

noam...@gmail.com

unread,
Aug 11, 2026, 12:18:58 PM (2 days ago) Aug 11
to La Bona Lingvo (nova)
On Tuesday, August 11, 2026 at 5:30:53 AM UTC-4 anna lowenstein wrote:
On Tue, 11 Aug 2026 at 02:00, noam...@gmail.com <noam...@gmail.com> wrote:
Ni havas:
  • sifono [2oa] → varmcirkulado

Tio estas iom stranga, sed eble temas pri misuzo, kiun oni vidis en iu teksto. Renato kutime tre detale diskutis la terminojn kun la grupo antaŭ ol aperigi ilin. 

En la antaŭa diskuto pri tio ĉi: , Renato diris:
kara leo kaj pjer, poromplezi vin , mi pretas iom perforti normalajn netĥnikajn parolantojn kaj aldoni al la linio 'termosifono': (en fiziko/varmoscienco/vi mem elektu la nomon de la sceico, kiu okupiĝas pri ĉi tio) 'varmocirkulado' (varm-o-cirkul-ad-o) aŭ la vorto, pri kiu vi kaj pjer interkonsentos post duelo, en kiu gajnu la plej bona. Do mi atendas la finan indikon de vi kaj Pjer. 

Sed tiu indiko neniam venis. Kaj sifono certe ne estas la nomo de scienco. Ĝi estas aranĝaĵo, aŭ principo, aŭ sistemo.

Laŭ AI, tradukoj en alian lingvojn entenas (mi ne kontrolis la pravecon):
  • gemane: Schwerkraftzirkulation (gravita cirkulado)
  • nederlande: Natuurlijke circulatie (natura cirkulado), Zwaartekrachtcirculatie (gravita cirkulado)
  • japane: 自然循環 (natur-cirkulado), 熱対流循環 (varm-konvekci-cirkulado)
  • ĉine: 自然循环 (natur-cirkulado)
  • islande: Sjálfstreymi (natur-fluo), Varmaflæði (varm-fluo)
  • finne: Luonnollinen kierto (natura cirkulado), Painovoimakierto (gravita cirkulado).
Plue, en lingvoj kiel la araba, hinda, kaj taja, kie oni efektive lernas kaj uzas la anglan vorton (termosifono), lernolibroj havas الحمل الحراري الطبيعي (natura konvekcio), प्राकृतिक परिसंचरण (natura cirkulado), kaj การหมุนเวียนแบบธรรมชาติ (natura cirkulado).

Do eble ni proponu:
  • termosifono, varmosifono → gravita (varmo)cirkulado, natura (varmo)cirkulado
Mi mem dubas pri la memklareco de "natura cirkulado", sed ĝi estas sufiĉe internacia. Sed oni ankaŭ povas defendi "termosifono" kiel internacian vorton.

Ĉu tio estas prava? Eble tio estas simpligo por "termosifono" en PIV kaj "varmosifono" en la testa PIV. Sed se jes, tio estas malbona simpligo, ĉar temas pri specifa procedo de varmcirkulado (vidu en Vikipedio: thermosyphon). Sed ni aparte jam havas:

Mi kredas, ke tio estas eraro. En la itala (la lingvo de Renato), "termosifone" signifas radiatoron, hejtilon, sed en aliaj lingvoj, kiel la angla, franca, aŭ germana, ĝi ne havas tiun signifon -- kaj ne en PIV.

Tio estas itala eraro. Sed ĉu forigi erarojn specifajn al unu lingvo? 

Nu, se iuj vere misuzas la vorton (kaj mi dubas tion), ni povas reteni ĝin en la listo. (Krom en la itala, la vorto havas similan sencon en la greka, la turka, kaj iom arĥaike en la hispana.)
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages