termosifono

33 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 14, 2023, 8:12:21 PM3/14/23
to Pjer Buvje, °listo 'lbl'
la nuna linio estas:

termosifono (termosifon·o) :
prefere diru 'radiatoro' (radiator·o), 'hejtilo' (hejt·il·o)


Pjer diras:

temas nek pri radiatoro, nek pri hejtilo, temas pri varmo kiu ebligas cirkulado de fluidaĵo (ĝenerale akvo en sistemo por hejti). PIV bone klarigas tion ĉe la vorto sifon²o : termo⋅~⋅o = aranĝaĵo, en kiu variado de temperaturo estigas cirkuladon de akvo.
Mi do skribis :
(pro)varm⋅cirkul⋅ad⋅o
Fakte la varmigita akvo malpli densigas ol nevarma akvo, do nature (sen motoro) la akvo altiĝas (supren cirkuladas) al radiatoro, kondiĉe ke la tuboj estu sufiĉe larĝaj kaj sen malaltiĝo.
Amike, Pjer.

kion vi pensas pri tiu linio?

amike

renato
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

Vasil Kadifeli

unread,
Mar 15, 2023, 1:21:49 AM3/15/23
to la-bona...@googlegroups.com
Por via informo la vorto "termosifono" kaj en la greka, kaj en la turka lingvo estas uzata por tiu ilo (ia kaldrono) kiu ĉefe per elektro varmigas akvon por la banejo kaj kuirejo... 
Ĉi tiu ilo estas produktata en diversaj grandecoj kaj formoj... 
Jen ekzemplo :

image.png


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAPZN%3DFPKXdgX5JpYc1VDf-xV6j-XmHvfMtBY-x0PASsx%3D3RYtg%40mail.gmail.com.

lowenstein, anna

unread,
Mar 15, 2023, 5:11:17 AM3/15/23
to la-bona...@googlegroups.com
Mi nomus tion "akvo-hejtilo". En nia hejmo tiu ilo faras ĉion: ĝi kaj varmigas la akvon kaj funkciigas la radiatorojn. En tiu kazo, mi nomas ĝin simple "la hejtilo". Sed se ĝi estus nur por la akvo, mi specifus "akvo-hejtilo".

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
Mar 15, 2023, 1:21:15 PM3/15/23
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer pravas.

La princpo estas, ke aero (kaj aliaj gasoj) kaj fluidaĵoj * (interalie akvo ekde proksimume 4 celsiusaj gradoj plimaldensiĝas, kiam ĝia temperaturo plialtiĝas.
La malpli densa substanco emas supreniri en la pli densa. Ĉiu ja konas balonojn, en kiuj oni varmigas la aeron.
La principo estas uzata interalie por cirkuligi (sen aldona pumpilo) la akvon varmigitan en hejtilo, kiu troviĝas en la kelo) al la supra parto de "radiatoroj" en superaj ĉambroj. Transdoninte sian varmon al la ĉambro, la malpli varma akvo reiras de la malsupro de radiatoro al la malsupro de la hejtilo en la kelo por esti revarmigota.

* Mi ne komprenas, kial  PIV diras "arkaika" por tiu fundamenta vorto:

fluidaĵo (ark.) = likvo.

dum por likvo la oficiala 8a (iom fuŝa) aldono diras:

likv8o Substanco, kiu diference de solidoj k gasoj alprenas la formon de la ĝin entenanta ujo, sed praktike konservas la saman volumenon ĉe kunpremado. fluida.

Ĉu gaso do ne alprenas la formon de la ĝin entenanta ujo?  

Pri la fortraduka propono de Pjer
(pro)varm⋅cirkul⋅ad⋅o mi povas konsenti (se neniu  trovos pli taŭgan  :-)

Amike salutas Leo


Op 3/15/23 om 01:12 schreef Renato Corsetti:

Renato Corsetti

unread,
Mar 15, 2023, 5:02:43 PM3/15/23
to la-bona...@googlegroups.com
kara leo, vi kaj pjer pravas kiel teĥnikistoj, sed por normalaj homoj termosifono estas nur hejtilo, kiu funkcias interne pro la malsama varmo de la akvo.

amike

renato



--

Pjer

unread,
Mar 16, 2023, 4:28:54 AM3/16/23
to la bona lingvo
Pri la aludita rezervujo, kiun citas Anna kaj Vasilk, temas pri rezervujo, kiu varmigas akvon kaj ene okazas ankaŭ termosifono = provarmcirkulado, sed tiun aparaton mem oni devus nomi sifontermon = sifonhejtilon se ni respektus la Fundamenton, kaj ne : termosifonon = (pro)varmcirkuladon aŭ hejtilosifonon.

Konklude mi proponas, kiel ni prave kelkfoje detalas, ke ni klarigu tiele :
Pri akvovarmiganta rezervujo prefere diru (akv)hejt⋅il⋅o kaj pri varmfunkciado prefere diru : (pro)varm⋅cirkulad⋅o.

Kompreneble kiel diris Leo pri la dua senco, se iu trovas pli simplan samsignifan vorton ...
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2023, 8:52:35 AM3/16/23
to °listo 'lbl'
mi komprenas, ke la diskuto moviĝas de la banala termosifonoj, kiujn oni trovas en domoj al la pli teĥnika "sifono" pri kiu PIV diras:

sifon2o
Aparato konsistanta el U-forma tubo kun neegalaj brakoj, per kiu oni transverŝas likvojn, uzante la premon de la atmosfero.
Speciala botelo, destinita enteni k laŭvole ellasi per propra gaspremo gasan akvon.
🍁 (pp fungoj k algoj) Granda ĉelo, ofte tubforma, multanuklea, sensepta: ĉe algoj aŭ fungoj sincitio estas nomata sifono hifoplasmodosincitio.

kiel ni volas simpligi tion?

amike

renato

Leo De Cooman

unread,
Mar 16, 2023, 4:09:30 PM3/16/23
to la-bona...@googlegroups.com
Ni ĉiuj komprenu, ke la cirkulado de fluidaĵo pro varmiĝo aŭ malvarmiĝo estas ĉiutaga fenomeno. Kiam oni volas varmigi akvon en ujo, oni metas la varmofonton malsupre en la ujon. Se oni volas malvarmigi la aeron en malfarmujo, oni metas la malvarmofonton supre. La fortradukenda vorto "termosifono" indikas fenimenon, sistemon, principon.
La itala Vikipedio diras: Termosifone è il fenomeno fisico ...
La nederlandlingva diras: Thermosifonkoeling  (malvarmigo de motoroj) is een principe
La franca  diras: Le thermosiphon est un système de circulation des fluides (gaz ou liquide)
La angla diras; Thermosiphon (or thermosyphon) is a method of passive heat exchange
En la germana Vikipedio oni uzas la vorton  Schwerkraftheizung (prokimume: gravita varmigo)
La hispana parolas pri El efecto termosifón, efecto termosifónico o tiro térmico es un fenómeno
La norvega diras; Termosifong (termosifogen) er et prinsipp
En portugala diskuto oni ja parolas pri aparato, sed ankaŭ; Este fenômeno é conhecido como sistema de circulação natural,

Mi ŝatas la germanan esprimon "gravita (mal)varmigo".(aŭ ....iĝo kompreneble).
Kombinante la jaman proponon de Pjer ni eble trovos elegantan solvon. Eble "gravita cirkulado"....

Amike salutas Leo


Op 3/16/23 om 09:28 schreef 'Pjer' via la bona lingvo:

Leo De Cooman

unread,
Mar 16, 2023, 4:19:44 PM3/16/23
to la-bona...@googlegroups.com
Alia grava vorto, kiun oni trovas en PIV kaj en la Esperanta Vikipedio, tre proksima al "termosifono" estas  https://eo.wikipedia.org/wiki/Konvekto


Amike salutas Leo


Op 3/16/23 om 09:28 schreef 'Pjer' via la bona lingvo:
Pri la aludita rezervujo, kiun citas Anna kaj Vasilk, temas pri rezervujo, kiu varmigas akvon kaj ene okazas ankaŭ termosifono = provarmcirkulado, sed tiun aparaton mem oni devus nomi sifontermon = sifonhejtilon se ni respektus la Fundamenton, kaj ne : termosifonon = (pro)varmcirkuladon aŭ hejtilosifonon.

Renato Corsetti

unread,
Mar 16, 2023, 5:01:59 PM3/16/23
to la-bona...@googlegroups.com
kara leo kaj pjer, poromplezi vin , mi pretas iom perforti normalajn netĥnikajn parolantojn kaj aldoni al la linio 'termosifono': (en fiziko/varmoscienco/vi mem elektu la nomon de la sceico, kiu okupiĝas pri ĉi tio) 'varmocirkulado' (varm-o-cirkul-ad-o) aŭ la vorto, pri kiu vi kaj pjer interkonsentos post duelo, en kiu gajnu la plej bona.

Leo De Cooman

unread,
Mar 17, 2023, 6:20:29 AM3/17/23
to la-bona...@googlegroups.com
Bone

Amike salutas Leo


Op 3/16/23 om 22:01 schreef Renato Corsetti:

Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2023, 7:52:03 AM3/17/23
to la-bona...@googlegroups.com
do mi atendas la finan indikon de vi kaj pjer.

amike

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages