genezo

4 views
Skip to first unread message

noam...@gmail.com

unread,
Jul 22, 2026, 6:15:31 AM (yesterday) Jul 22
to La Bona Lingvo (nova)
Ni ne havas ĝeneralan simpligon por "genezo". La antaŭa diskuto troviĝas ĉi tie sed ne rezultiĝis je ĝenerala uzoskemo.

Ni jam havas:
  • genezo → vivestiĝo, ekesto
  • antropogenezo  → homekesto
  • orogenezo → montariĝo
  • spermatogenezo → spermoĉelestiĝo
PIV plu havas:
  • ontogenezo → individugenezo
  • filogenezo → kladestiĝo, kladgenezo
  • embriogenezo → embrioestiĝo, embriogenezo
Do mi volas elekti inter rekomendoj:
  • -genezo → -estiĝo, -ekesto, -formiĝo
kaj poste rekomendi ĝin por ĉiuj vortoj kun -genezo, la supraj kaj ankaŭ la subaj. Kiujn ŝajnas bonaj al vi? Aŭ, eble ni akceptu la radikon "genezo", ĝi estas en komuna uzo kaj la nomo de libro de la Biblio.

Aliaj vortoj kun -genezo:
  • abiogenezo
  • adipogenezo
  • biogenezo
  • diagenezo
  • epigenezo
  • epirogenezo
  • etnogenezo
  • glikogenogenezo
  • grundogenezo
  • histogenezo
  • morfogenezo
  • novglukolizgenezo
  • osteogenezo
  • ovogenezo
  • partenogenezo
  • patogenezo
  • termogenezo
  • virgametgenezo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages