genezo, biogenezo, abiogenezo

7 views
Skip to first unread message

Tirifto

unread,
Jun 2, 2019, 6:20:34 PM6/2/19
to la bona lingvo
Saluton! Mi prezentas jenajn (rilatajn) liniojn:

abiogenez·o → viv·ek·o
biogenez·o → viv·ek·o
genez·o → ek·(est·)o, est·iĝ·o, form·iĝ·o

Mi trovis la alarman vorton »abiogenezo« en artikolo [1], kaj
rigardinte niajn listojn mi trovis, ke tie ĝi mankas. Mi ne certas pri
la plej taŭga fortraduko de »genezo«, sed jen mia propono. Kion pensas
vi ĉiuj?

Ĉion bonan
// Tirifto

-----------------------------------------------------------------------
1. https://priioajn.wordpress.com/2019/06/02/la-granda-filtrilo/
signature.asc

Leo De Cooman

unread,
Jun 3, 2019, 7:41:01 AM6/3/19
to la-bona...@googlegroups.com
On 3/06/2019 0:20, Tirifto wrote:
abiogenez·o → viv·ek·o
biogenez·o → viv·ek·o
genez·o → ek·(est·)o, est·iĝ·o, form·iĝ·o

Genezo → estiĝo    ŝajnas al mi tute bona fortraduko.

"Viv-ek-o" ŝajnas al mi iom stranga, ĉar la prefikso "ek" troviĝas en loko, kie oni normale atendas sufikson. Mi dirus "viv-est-iĝ-o"

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2019, 8:36:20 AM6/3/19
to ~ la bona lingvo
tre bone, laŭ mi. kie vi trovis  abiogenezo?

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/49fa728fa55d4e0e8f257807d887f393c8add107.camel%40posteo.cz.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.


--
~~~
renato corsetti, 
renato....@gmail.com
22,  S t. Pancras Court, High Road, 
London N2 9AE, Britujo
tel. +44(0)7399 273515



Tirifto

unread,
Jun 3, 2019, 10:10:00 AM6/3/19
to la-bona...@googlegroups.com
Je lun, 2019-06-03 je 13:36 +0100, Renato Corsetti skribis:
> tre bone, laŭ mi. kie vi trovis abiogenezo?

Mi kunsendis ligilon al la uja artikolo sub la leterkorpo. Okaze de
nemontriĝo, jen ĝi:

https://priioajn.wordpress.com/2019/06/02/la-granda-filtrilo/

Ĝi estas la titolo de tiutema Vikipedia artikolo, kaj ankaŭ la
interreta eldono de PIV ĝin pritraktas:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Abiogenezo

http://vortaro.net/#abiogenezo

Por redakti la artikolon al mi mankis kuraĝo; eble mi ose provos. :-)
> *~~~renato corsetti, *
>
> *renato....@gmail.com <renato....@gmail.com>22, S t.
> Pancras
> Court, High Road, *
>
>
> *London N2 9AE, Britujotel. +44(0)7399 273515*
>
> --
signature.asc

Tirifto

unread,
Jun 3, 2019, 10:29:58 AM6/3/19
to la-bona...@googlegroups.com
Je lun, 2019-06-03 je 13:40 +0200, Leo De Cooman skribis:
Ĝi estas nekutima, sed devus funkcii bone. Mi elektis ĝin pro
mallongeco, sed »viv·est·iĝ·o« same bonas, kaj, kiel vi diris, estas
pli atendebla, do mi konsentas ke ni uzu ĝin.

> Amike salutas Leo

Bonon
// Tirifto
signature.asc

lowenstein, anna

unread,
Jun 3, 2019, 12:14:08 PM6/3/19
to la-bona...@googlegroups.com
Mi plene konsentas kun Leo. Mi proponas kaj "vivestiĝo" kaj "vivekesto".

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

lowenstein, anna

unread,
Jun 3, 2019, 12:24:27 PM6/3/19
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte supraĵe la artikolon pri "abiogenezo" mi vidas, ke tio ne estas sama kiel "biogenezo", do oni ne povas uzi la saman terminon en Esperanto. La angla vikipedia artikolo aparte atentigas, ke oni ne konfuziĝo inter "biogenezo" kaj "abiogenezo". Laŭ la klarigo en la Esperanta vikipedio, "Abiogenezo, en biologio, estas la termino por spontanea genezo, kiu estas la teorio laŭ kiu plene formitaj vivaĵoj estiĝas el nevivanta materio." Eventuale la Bonlingva termino povus esti "spontanea vivestiĝo/ekesto".

La verkinto de la Esperanta artikolo diskutas la terminon mallonge en la lasta alineo: "La teorio ke nunaj vivaĵoj devenas nur de aliaj vivaĵoj estas aparta de la teorio ke la unuaj vivaĵoj evoluis de la praaj ĥemiaj procezoj de la Tero. Kiam oni nuntempe parolas pri abiogenezo, oni ofte intencas la teorion de la unuaj praaj vivaĵoj. Por eviti konfuzon, oni povas uzi la nomon pragenezo (arkigenezo?) aŭ arkibiozo." Liaj/ŝiaj konkludoj kompreneble tute ne estas Bonlingvaj, sed eble ties uzo de "pra-" povus esti interesa.

Kore,
Anna


For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.


--

Pjer

unread,
Jun 4, 2019, 3:01:46 AM6/4/19
to la bona lingvo
Pri : viveko kaj vivestiĝo (kvankam ek, same kiel iu ajn vortero, estas uzebla ĉiuloke, ne nur prefikse) mi konsentas same Tirifto ; tamen pri la lasta propono de Anna, estas nuanco inter vivestiĝo kaj vivek(est)o, ŝajnas al mi, ke genezo enhavas ankaŭ nocion de iu daŭro same pri iĝ kontraŭe pri ek.
Amike, Pjer.

Le lundi 3 juin 2019 18:14:08 UTC+2, anna lowenstein a écrit :
Mi plene konsentas kun Leo. Mi proponas kaj "vivestiĝo" kaj "vivekesto".

Kore,
Anna

On Mon, 3 Jun 2019 at 12:41, Leo De Cooman <Leo.D...@telenet.be> wrote:
On 3/06/2019 0:20, Tirifto wrote:
abiogenez·o → viv·ek·o
biogenez·o → viv·ek·o
genez·o → ek·(est·)o, est·iĝ·o, form·iĝ·o

Genezo → estiĝo    ŝajnas al mi tute bona fortraduko.

"Viv-ek-o" ŝajnas al mi iom stranga, ĉar la prefikso "ek" troviĝas en loko, kie oni normale atendas sufikson. Mi dirus "viv-est-iĝ-o"

Amike salutas Leo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages