arsenalo

0 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Mar 19, 2010, 7:43:33 AM3/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
En Vikipedio antaŭ kelkaj horoj estis kreita paĝo pri "arsenalo"
(http://eo.wikipedia.org/wiki/Arsenalo). Laŭ mia percepto, tamen, la
novradiko ne estas vere bezonata, ĉar la afero samas al "armilejo" aŭ
"armilaro".

En la tiea diskutpaĝo ĵus komenciĝis diskuto pri eventuala renomado de
la paĝo, sed, sendepende de tio, mi proponas interkonsenti ĉu indas
malrekomendi "arsenalo" en niaj listoj. Kion vi opinias?

Amike,

--
Fabio

Marcos Cramer

unread,
Mar 19, 2010, 8:15:11 AM3/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas pri la evitindeco de "arsenalo", kaj pri tio jam respondis en la Vikipedio. Ĉi tie mi proponas la jenan linion:

arsenal·o → arm·il·ej·o; arm·il·ar·o

Laŭ diverslingvaj Vikipedioj, la senco "armilejo" estas la ĉefa, kaj la senco "armilaro" estas nur figura; tial mi metis "armilejo" en la unuan pozicion.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 19, 2010, 8:49:47 AM3/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
arsenal·o → arm·il·ej·o; arm·il·ar·o
Bone, laŭ mi. Dimanĉe mi metos ĝin en la liston.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Mar 19, 2010, 4:41:04 PM3/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Por italo, "arsenalo" riskas esti "falsa amiko", cxar la unua signifo de la itala vorto "arsenale" estas "sxipfarejo, sxipriparejo". Tiu vorto (laux venecia elparolo) trovigxas jam en la Dia Komedio de Dante (Infero 21,7):

Quale ne l'arzanà de' Viniziani
bolle l'inverno la tenace pece
a rimpalmare i legni lor non sani

Cxiuj tri tradukintoj de la Dia Komedio uzis la vorton "Arsenalo" en tiu senco, do eble la vorto meritus bonlingvan klarigon:

Kiel en l' arsenal' Veneciana
bolas dum vintro la glueca pecxo
por kalfatri la sxipojn difektitajn
(trad. Giovanni Peterlongo)

Kiel en Arsenal' veneciana
la pecx' tenaca bolas por riparo
dumvintra de l' sxiparo ne plu sana
(trad. Kàlman Kalocsay)

Kiel en arsenal' veneciana
dumvintre bolas pecxo, por sursxmiro
kalfatra al la floto ne plu sana
(trad. Enrico Dondi)


Gxis
Antonio De Salvo

Renato Corsetti

unread,
Mar 20, 2010, 5:00:48 PM3/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio (citante Kalocsay-on):
Kiel en Arsenal' veneciana
Mi provizore registris:

arsenal·o → arm·il·ej·o; arm·il·ar·o; (en la senco de ŝip-farejo) ŝip·far·ej·o

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Mar 21, 2010, 11:12:38 AM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/19 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>

En Vikipedio antaŭ kelkaj horoj estis kreita paĝo pri "arsenalo"
(http://eo.wikipedia.org/wiki/Arsenalo). Laŭ mia percepto, tamen, la novradiko ne estas vere bezonata, ĉar la afero samas al "armilejo" aŭ "armilaro".

En la tiea diskutpaĝo ĵus komenciĝis diskuto pri eventuala renomado de la paĝo, sed, sendepende de tio, mi proponas interkonsenti ĉu indas malrekomendi "arsenalo" en niaj listoj. Kion vi opinias?
     Mi plene konsentas, ke la novan radikon "arsenal/" ni devas malrekomendi (ghi ne ighis malplie "nova radiko" pro tio, ke de longa tempo ghi estas proponata kaj iom uzata !).
     Pri la maniero tiun fortraduki ni devas iom interkonsilighadi. Demandoj levighas pri la distingindaj signifoj, sed ankau pri la elekto inter "arm/il/" kaj "batal/il/", alivorte pri la ghusta senco de "arm/".
Speciale ni priatentu la Zamenhofan vorton "arm/ajh/o" kaj la Fundamentecon de "batal/il/o".

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

ro-esp

unread,
Mar 21, 2010, 11:39:18 AM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Date: Mar 20 10:00PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/ae75a8d9e3f35599

>
> Antonio (citante Kalocsay-on):
>> Kiel en Arsenal' veneciana
> Mi provizore registris:
>
> arsenal·o → arm·il·ej·o; arm·il·ar·o;

mi ne kontrawas

> /(en la senco de ŝip-farejo)/ ŝip·far·ej·o

Mi jes kontrawas. Kiom mi scias, tiu uzo estas *itala*, kaj mi opinias
ke do ni
neniel sugestu ke temas pri *esp-a* vortuzo


flankajxo: cxu ekzistas pli esp-a vorto por tiu sxipfarejo (angle warf/docks
, NL-e (scheeps)werf) ?

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Mar 21, 2010, 2:53:36 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronald:



/(en la senco de ŝip-farejo)/ ŝip·far·ej·o
Mi jes kontrawas. Kiom mi scias, tiu uzo estas *itala*, kaj mi opinias ke do ni
neniel sugestu ke temas pri *esp-a* vortuzo
Tamen Kalocsay mem uzis ĝin.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Mar 21, 2010, 3:14:33 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

Mi plene konsentas, ke la novan radikon "arsenal/" ni devas malrekomendi (ghi ne ighis malplie "nova radiko" pro tio, ke de longa tempo ghi estas proponata kaj iom uzata !).
Ni ĉiuj konsentas, mi kredas.

Pri la maniero tiun fortraduki ni devas iom interkonsilighadi. Demandoj levighas pri la distingindaj signifoj, sed ankau pri la elekto inter "arm/il/" kaj "batal/il/", alivorte pri la ghusta senco de "arm/". Speciale ni priatentu la Zamenhofan vorton "arm/ajh/o" kaj la Fundamentecon de "batal/il/o" .
Vi levas fundamentan (en la senco de "grava") kaj ankaŭ Fundamentan demandon. Efektive "batal-il" estas Fundamenta kun la signifo, kiun oni normale donas al "arm-il-".

Ĉu ni devus havi la linion:

arm-il-o (fun) (en la senco de ilo por batali) --> batal-il-o ?

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Mar 21, 2010, 7:00:01 PM3/21/10
to la-bona...@googlegroups.com

2010/3/21 ro-esp <ro-...@dds.nl>

flankajxo: cxu ekzistas pli esp-a vorto por tiu sxipfarejo (angle warf/docks
 , NL-e (scheeps)werf) ?
     Mi iom miras, ke al Ronaldo la vorto "ship/far/ej/o" shajnas malpli "Esperanta", ol la vorto "scheepswerf" shajnas nederlandalingva. Eble oni povus veni al konkludo, ke iu alia vorto (chu "ship/konstru/ej/o" ???) ial estas preferinda, sed tio estas alia demando.

ro-esp

unread,
Mar 23, 2010, 12:57:06 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com

>> /(en la senco de ?ip-farejo)/ ?ip·far·ej·o
Ronaldo N:

> Mi jes kontrawas. Kiom mi scias, tiu uzo estas *itala*, kaj mi
> opinias ke do ni neniel sugestu ke temas pri *esp-a* vortuzo

Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it> Mar 21 07:53PM +0100 ^

> Tamen Kalocsay mem uzis ?in.

Kaj do? Estas tute nature ke pioniroj de lingvo prove uzas vortojn kaj
esprimojn kiuj foje poste evidentigxas malkonvenaj aw ecx nepravigeblaj.
iu nederlanda pioniro ekzemple uzis "lerni" law la senco de "instrui"

Se mi bone komprenas la aferon, Kalocsay uzis la vorton por paroli pri
difinitaj
sxipfarejoj, nome de unu specifa urbo. Cxu jes?

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2010, 3:05:54 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Se mi bone komprenas la aferon, Kalocsay uzis la vorton por paroli pri difinitaj
sxipfarejoj, nome de unu specifa urbo. Cxu jes?
Jes, sed ni estas ĉi tie por gvidi la esperantistojn. Se itala esperantisto legas tiun tradukon de Kalocsay li certe opinias ke "arsenalo" estas alia vorto por "ŝip-farejo". Kial ne helpi lin kompreni la veron?


Amike

Renato


ro-esp

unread,
Mar 23, 2010, 3:44:50 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
mi revortumu:

Cxu ekzistas pli naturalisma (malpli skemisma) esp-a vorto por sxipfarejo?

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2010, 5:52:19 PM3/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


Cxu ekzistas pli naturalisma (malpli skemisma) esp-a vorto por sxipfarejo?
Mi esperas, ke ne.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages