En la tiea diskutpaĝo ĵus komenciĝis diskuto pri eventuala renomado de
la paĝo, sed, sendepende de tio, mi proponas interkonsenti ĉu indas
malrekomendi "arsenalo" en niaj listoj. Kion vi opinias?
Amike,
--
Fabio
arsenal·o → arm·il·ej·o; arm·il·ar·o
Quale ne l'arzanà de' Viniziani
bolle l'inverno la tenace pece
a rimpalmare i legni lor non sani
Cxiuj tri tradukintoj de la Dia Komedio uzis la vorton "Arsenalo" en tiu senco, do eble la vorto meritus bonlingvan klarigon:
Kiel en l' arsenal' Veneciana
bolas dum vintro la glueca pecxo
por kalfatri la sxipojn difektitajn
(trad. Giovanni Peterlongo)
Kiel en Arsenal' veneciana
la pecx' tenaca bolas por riparo
dumvintra de l' sxiparo ne plu sana
(trad. Kàlman Kalocsay)
Kiel en arsenal' veneciana
dumvintre bolas pecxo, por sursxmiro
kalfatra al la floto ne plu sana
(trad. Enrico Dondi)
Gxis
Antonio De Salvo
Mi provizore registris:Kiel en Arsenal' veneciana
En Vikipedio antaŭ kelkaj horoj estis kreita paĝo pri "arsenalo"
(http://eo.wikipedia.org/wiki/Arsenalo). Laŭ mia percepto, tamen, la novradiko ne estas vere bezonata, ĉar la afero samas al "armilejo" aŭ "armilaro".
En la tiea diskutpaĝo ĵus komenciĝis diskuto pri eventuala renomado de la paĝo, sed, sendepende de tio, mi proponas interkonsenti ĉu indas malrekomendi "arsenalo" en niaj listoj. Kion vi opinias?
mi ne kontrawas
> /(en la senco de ŝip-farejo)/ ŝip·far·ej·o
Mi jes kontrawas. Kiom mi scias, tiu uzo estas *itala*, kaj mi opinias
ke do ni
neniel sugestu ke temas pri *esp-a* vortuzo
flankajxo: cxu ekzistas pli esp-a vorto por tiu sxipfarejo (angle warf/docks
, NL-e (scheeps)werf) ?
gxis, Ronaldo N
/(en la senco de ŝip-farejo)/ ŝip·far·ej·oMi jes kontrawas. Kiom mi scias, tiu uzo estas *itala*, kaj mi opinias ke do ni
neniel sugestu ke temas pri *esp-a* vortuzo
Mi plene konsentas, ke la novan radikon "arsenal/" ni devas malrekomendi (ghi ne ighis malplie "nova radiko" pro tio, ke de longa tempo ghi estas proponata kaj iom uzata !).
Pri la maniero tiun fortraduki ni devas iom interkonsilighadi. Demandoj levighas pri la distingindaj signifoj, sed ankau pri la elekto inter "arm/il/" kaj "batal/il/", alivorte pri la ghusta senco de "arm/". Speciale ni priatentu la Zamenhofan vorton "arm/ajh/o" kaj la Fundamentecon de "batal/il/o" .
flankajxo: cxu ekzistas pli esp-a vorto por tiu sxipfarejo (angle warf/docks
, NL-e (scheeps)werf) ?
Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it> Mar 21 07:53PM +0100 ^
> Tamen Kalocsay mem uzis ?in.
Kaj do? Estas tute nature ke pioniroj de lingvo prove uzas vortojn kaj
esprimojn kiuj foje poste evidentigxas malkonvenaj aw ecx nepravigeblaj.
iu nederlanda pioniro ekzemple uzis "lerni" law la senco de "instrui"
Se mi bone komprenas la aferon, Kalocsay uzis la vorton por paroli pri
difinitaj
sxipfarejoj, nome de unu specifa urbo. Cxu jes?
gxis, Ronaldo
Se mi bone komprenas la aferon, Kalocsay uzis la vorton por paroli pri difinitaj
sxipfarejoj, nome de unu specifa urbo. Cxu jes?
Cxu ekzistas pli naturalisma (malpli skemisma) esp-a vorto por sxipfarejo?
Cxu ekzistas pli naturalisma (malpli skemisma) esp-a vorto por sxipfarejo?