Re: hacxi halangxo

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Dec 14, 2008, 6:37:16 PM12/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
<dt>haĉi</dt>
<dd>haĉ-i &rarr; strek-et-um-i</dd>

Cxu iu komprenus la vorton "streketumi" sen klarigo/bildo ?

<dt>halanĝo</dt>
<dd>halanĝ-o &rarr; ŝerc-galimati-o, sen-senc-a
parol-ad-o</dt>


same pri "galimatio". Strange ke iu iam opinias la nocion "sxerca
galimatio" tiom grava ke gxi meritas apartan vorton en esp-o.

Cetere, desmedt donas por gxi "koeterwaals" de kiu la angla havas
pendanton "cauderwelsh". Gxi indikas lingv(ajx)on kiun la parolanto
opinias senvalora aw malimitenda. Cxu por tiu senco ekzistas pli
bona vorto?
gxis, Ronaldo


[...]

</dl>

La elemento "dl" estas por listo de difinoj.
"dt" estas termino. "dd" estas difino de tiu
termino.

Poste eblas per stilreguloj en aparta CSS-dosiero
doni taugan aspekton, sed la baza aspekto de tia
listo kredeble bone taugas.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>


== 6 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 02:55
From: "Antonio De Salvo"

Marcos Cramer:

> Cu vi povas rekomendi ion, kion ni povus fari por ke homoj vidu la vorton
> kun streketoj inter vorteroj sed Guglo trovu la pagon kiam oni sercas la
> vorton sen streketoj?

Bertilo Wennergren:
>Mi ne sukcesas elpensi ion funkciantan.

Mi ne estas spertulo pri teknikajxoj, sed mi povas diri, kion faras ekzemple
la itala reta vortaro De Mauro: gxi dividas la vortojn laux unuopaj silaboj
(simile al tio, kion ni faras per streketoj), sed gxi aldonas por cxiu
kapvorto la tutan vorton, kun la indiko "chiave di ricerca" (= sxlosilo por
sercxado). Tiu sxlosilo ebligas la indeksumadon de Guglo, kaj la postan
sercxcadon de la uzantoj.

Ekzistas, tamen, plia problemo, ne specifa de esperanto, sed komuna al cxiuj
lingvoj kun specialaj literoj. Guglo indeksumas laux la angla alfabeto, do
gxi ne rekonas la apartajn esperantajn literojn (kiujn, en indeksado, gxi
transformas al necxapelitaj literoj), kaj se oni tajpas en necxapelita formo
iun cxapelitan literon, gxi donas nur parton el la eblaj rezultoj, kaj en
malorda formo (tipa ekzemplo: stato kaj sxtato).
La afero ecx pli komplikigxas, kiam ekzistas plursenceco depende de la
lokado de la cxapelitaj literoj: ekzemple, cxar ne eblas tajpi por sercxado
la vorton "serĉo" (= sercxo), oni devas tajpi "serco", sed tio kauxzas
intermikson kun tekstoj, en kiuj kontrauxe oni parolas pri "ŝerco" (=
sxerco).
Gxis
Antonio

== 7 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 03:58
From: "Antonio De Salvo"


Renato:

>Do, kiu estu la linio:
>habilit-i --> (instru-)rajt-ig-i, kapabl-ig-i ?
>Mi atentigas ke en Italujo ekzistas plurspecaj rajtigo al pluraj profesioj
ne nur al universitata instruado (kiu - la kapabligo - ne plu ekzistas ĉi
tie).


Efektive, artikolo 33, alineo 5 de la itala Konstitucio preskribas (laux mia
traduko por planata kolekto de konstituciaj cxartoj, eldonota de iranaj
esperantistoj):

Estas preskribita ŝtata ekzameno por la allaso al la diversaj ordoj kaj
gradoj de lernejoj aŭ por ilia kompletigo KAJ POR LA RAJTIGO AL LA PROFESIA
PRAKTIKADO.

En tiuj kazoj, en Italujo oni parolas respektive pri “abilitazione all’
insegnamento” (= instrurajtigo) kaj pri “abilitazione all’esercizio di una
professione” (= rajtigo al praktikado de profesio).

Krome, ekzistas multaj aliaj kazoj de similaj rajtigoj (ekzemple, la
oficiala nomo de la cxaspermeso estas “abilitazione venatoria” = rajtigo al
cxasado).

El lingva vidpunkto, mi atentigas, ke por tiaj konceptoj ekzistas la termino
“aprobi” (NPIV, aprobi 2: deklari oficiale tauxga por difinita funkcio aux
uzo; la ekzamenkomisiono aprobis s.ron N, kiel doktoron; aprobita
profesoro).

Laux mi ne tauxgas la termino “kapabligo”, cxar ja la titolo ne IGAS iun
kapabla, sed gxi agnoskas, ke li estas tia, kaj sekve gxi RAJTIGAS lin.

Alia afero estas la “kapabliga kurso” (itale, corso abilitante), kiam per
cxi tiu esprimo oni intencas diri, ke oni havigas fakajn sciojn al
kandidatoj al aprobo/ rajtigo. Verdire, la preciza signifo de cxi tiu
esprimo restas neklara: la itala legxfaranto starigis, siatempe,
“instru-kapabligajn” kursojn, kiuj estis samtempe “instru-rajtigaj”; la
legxfaranto celis precipe plialtigon de la kapablo de la kandidatoj, sed la
kursanoj pli prozece celis la akiron de rajtigo.

Gxis

Antonio De Salvo


== 8 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 06:21
From: "Marcos Cramer"


Bertilo skribis:

Jen kiel la HTML-kodo devas aspekti lau mi:
>
> <dl>
> <dt>habiliti</dt>
> <dd>habilit-i &rarr; kapabl-ig-i</dd>
>
> <dt>haĉi</dt>
> <dd>haĉ-i &rarr; strek-et-um-i</dd>
>
> <dt>halanĝo</dt>
> <dd>halanĝ-o &rarr; ŝerc-galimati-o, sen-senc-a
> parol-ad-o</dt>
>
> [...]
>
> </dl>


Nu, la paĝo de Renato ja estas vikio: Kvankam la vikia sistemo konservas
certajn HTML-kodojn, oni devas esti singarda: La supra kodo kun linikomencaj
spacetoj certe kaŭzas problemojn ĉe MediaWiki (kiun ankaŭ uzas la paĝaro de
Renato). Se oni forigas la linikomencajn spacetojn, tiam verŝajne funkcias
bone:

<dl>
<dt>habiliti</dt>
<dd>habilit-i &rarr; kapabl-ig-i</dd>
<dt>haĉi</dt>
<dd>haĉ-i &rarr; strek-et-um-i</dd>
<dt>halanĝo</dt>
<dd>halanĝ-o &rarr; ŝerc-galimati-o, sen-senc-a
parol-ad-o</dt>
[...]
</dl>

Tamen eble Renato volas iugrade konservi la simplecon de vikia redaktado,
kaj ne plene eniri HTML-an redaktadon (nur laŭbezone uzi unuopajn
HTML-koderojn).

Amike,

Marcos


== 9 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 06:24
From: Tomaž Longyka


--------------------------------------------------
From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
Subject: (la bona lingvo) R: arango de la listo

> Guglo indeksumas laux la angla alfabeto, do gxi ne rekonas la apartajn
> esperantajn literojn (kiujn, en indeksado, gxi transformas al necxapelitaj
> literoj), kaj se oni tajpas en necxapelita formo iun cxapelitan literon,
> gxi donas nur parton el la eblaj rezultoj, kaj en malorda formo (tipa
> ekzemplo: stato kaj sxtato).

Mi ne povas konsenti. Guglo evidente rekonas espeerantajn ĉapelitaĵojn.
Provu engugligi unue: traŭmo kaj poste traŭmato.

Amike
Tomaĵ

== 10 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 07:04
From: "Antonio De Salvo"


Antonio:
> Guglo indeksumas laux la angla alfabeto, do gxi ne rekonas la apartajn
> esperantajn literojn (kiujn, en indeksado, gxi transformas al necxapelitaj

> literoj), kaj se oni tajpas en necxapelita formo iun cxapelitan literon,
> gxi donas nur parton el la eblaj rezultoj, kaj en malorda formo (tipa
> ekzemplo: stato kaj sxtato).

Tomaj:
>i ne povas konsenti. Guglo evidente rekonas espeerantajn capelitajojn.
>rovu engugligi unue: traumo kaj poste traumato.

Evidente, mi ne bone klarigis mian penson.
Jes ja, Guglo konservas en la tekstoj ankaux la cxapelitajn literojn; sed,
cxar ne eblas (aux almenaux mni ne kapablas) praktiki la sercxadon tajpante
la cxapelitajn literojn, la rezulto de la esploro estas kaosa.
Ekzemple, se mi celas "trauxmo", mi estas tamen devigita tajpi "traumo", kaj
la rezulto estas, ke la unua esperanta teksto aperas nur post pluraj en
aliaj lingvoj (kaj tio kvankam mi porokaze uzis la esperantan version de
Guglo kaj eksplicite postulis, ke oni sercxu pagxojn pri esperanto).
La samo (ecx pli kaose, kaj kelkfoje ecx komike) okazas cxe aliaj similaj
vortoj: celo, pago, caro, rego, sago, lego, logi, (por ne paroli pri
maldecaj vortludoj, ekzemple kaco/ kacxo, pico/ picxo, postajxo/ posxtajxo).
Amike
Antonio


== 11 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 07:09
From: HIROTAKA Masaaki


"Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it> skribis:
>Jes ja, Guglo konservas en la tekstoj ankaux la cxapelitajn literojn; sed,
>cxar ne eblas (aux almenaux mni ne kapablas) praktiki la sercxadon tajpante
>la cxapelitajn literojn, la rezulto de la esploro estas kaosa.

Tiuokaze nepre indas provi "kukolon". La adreso estas
http://tekstoj.nl/kukolo/

Amike,

Vastalto


== 12 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 07:13
From: "Leo De Cooman"

Antonio skribis:
> Jes ja, Guglo konservas en la tekstoj ankaux la cxapelitajn literojn; sed,
> cxar ne eblas (aux almenaux mni ne kapablas) praktiki la sercxadon
> tajpante
> la cxapelitajn literojn, la rezulto de la esploro estas kaosa.

Provu serci metante la sercendan vorton inter citiloj.
Mi vidis nur "sokojn" kiam mi sercis por "soko" kaj "sokojn" sercante por
"soko".

Amike salutas
Leo

== 13 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 07:35
From: "Leo De Cooman"


Antonio skribis:
> La afero ecx pli komplikigxas, kiam ekzistas plursenceco depende de la
> lokado de la cxapelitaj literoj: ekzemple, cxar ne eblas tajpi por
> sercxado la vorton "serĉo" (= sercxo), oni devas tajpi "serco", sed tio
> kauxzas intermikson kun tekstoj, en kiuj kontrauxe oni parolas pri "ŝerco"
> (= sxerco).

Tiu problemo tute malaperas, se vi metas la serĉendan vorton inter citiloj.
Mi (uzante InternetExplorer en WINDOWS XP) ricevas nur trafojn pri la
serĉata vorto.

Amike salutas
Leo

== 14 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 08:49
From: "Antonio De Salvo"


Antonio:
>Jes ja, Guglo konservas en la tekstoj ankaux la cxapelitajn literojn; sed,
>cxar ne eblas (aux almenaux mni ne kapablas) praktiki la sercxadon tajpante
>la cxapelitajn literojn, la rezulto de la esploro estas kaosa.

Vastalto:
>Tiuokaze nepre indas provi "kukolon". La adreso estas
http://tekstoj.nl/kukolo/

Dankegon!
Mi tuj provis, kaj gxi tre bone funkcias (kroman dankon pro tio, ke vi
liveris al mi la programon kun jam markitaj la cxefaj elektoj, kio sxparigis
al mi multe da cerbumado).
Amike,

Antonio

== 15 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 09:59
From: Renato Corsetti


Vastalto, ĉi tiu kukolo estas mirinda!

Renato


== 16 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 10:12
From: Renato Corsetti


Antonio:
> /Mi ne estas spertulo pri teknikajxoj, sed mi povas diri, kion faras
ekzemple la itala reta vortaro De Mauro: gxi dividas la vortojn laux unuopaj
silaboj (simile al tio, kion ni faras per streketoj), sed gxi aldonas por
cxiu kapvorto la tutan vorton, kun la indiko "chiave di ricerca" (= sxlosilo
por sercxado). Tiu sxlosilo ebligas la indeksumadon de Guglo, kaj la postan
sercxcadon de la uzantoj.
> /
Esence vi favoras liniojn de la formo:

Ludoviko
Ludovik-o --> Lazar-o

Amike

Renato

== 17 of 17 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 10:18
From: Renato Corsetti


Dankon, Antonio, pro la precizigoj!

Ĉu mi bone komprenis, ke estas por linio de ĉi itu speco:

habilit-i --> rajt-ig-i (al instruado aŭ al aliaj profesioj) ?

Amike

Renato

============================================================================
==
TOPIC: sxok-o kaj trawmat-o
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/a5bed7b04f1b5229?hl=eo
============================================================================
==

== 1 of 4 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 01:07
From: Renato Corsetti


Tomaž:
> Mi ĵus trovis 313 trafojn por "traŭmo" kaj 1210 por "traŭmato".
Do eble ni ŝanĝu nian --> al =. Temas pri transformo ankoraŭ okazanta,
ĉu ne?

Amike

Renato


== 2 of 4 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 04:52
From: "Antonio De Salvo"


Pri “trauxmo”/ “trauxmato”:

la vorto venas de la greka “trauma” (= truo, vundo, lezo pro perforta
okazajxo), tamen gxi eniris esperanton ne el la nominativa formo, sed el la
genitiva “traumatos”, tute analoge al multaj aliaj grekdevenaj vortoj
(ekzemple: “stoma”, genitive “stomatos”, naskis la esperantan “stomat-
“ de stomatito = busxinflamo; “hepar”, genitive “hepatos” naskis la
esperantan “hepato”).

Do, laux mi ekzistas egalvaloraj argumentoj favore al “trauxmo” kaj
“trauxmato”: la unua formo estas pli konciza, kaj pli proksima al la
internacia uzo kiel substantivo; la dua formo estas pli proksima al la
internacia uzo kiel adjektivo (greke traumatikòs, angle traumatic, germane/
nederlande traumatische, france traumatique, itale traumatico, hispane/
portugale traumático, ruse травматическое/ travmaticeskoe,
kroate traumatski, suome traumaattinen, svede traumatiskt).


Eble povas gxeni germanan orelon la fakto, ke en la germana “Traum”
signifas “songxo” (junagxe mi multe sxatis kanti germanan lirikajxon, kiu
komencigxas per la vortoj “Du bist ein Traum” = vi estas songxo/ revo), do
oni povas senti kvazaux kolizion inter Traum kaj Trauma; sed kompreneble tio
ne povas deturni de la eventuala elekto de la formo “trauxmo”.

Pri “sxoko”: mi lernis je miaj kostoj, antaux pluraj jaroj, ke cxi tiu
vorto havas en esperanto malsxatan nuancon (NPIV: tre gxena impreso de
nekonveneco). Mi estis skribinta al germana amiko, ke mi estis “sxokita”
de iu lia verko; mi intencis esprimi lauxdon kaj aprobon, dirante, ke mi
estis favore impresita/ trafita; sed mia amiko, lingve pli sperta ol mi,
prave ofendigxis…

Laux mi, la diferenco inter “trauxmo” kaj “sxoko” kusxas en la fakto, ke
en la unua kazo oni havas korpan lezon (vundon, frakturon, eltordigxon ks),
dum en la dua ne. Tamen, estas nefacile distingi; ekzemple, oni parolas pri
“psika trauxmo” (kuriozajxo; la unua kiu uzis itallingve la vorton
“trauma” en figura senco estis Benito Mussolini en 1933).

Gxis

Antonio De Salvo


== 3 of 4 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 06:07
From: Tomaž Longyka

From: Renato Corsetti
Subject: (la bona lingvo) sxok-o kaj trawmat-o


Tomaž:
Mi ĵus trovis 313 trafojn por "traŭmo" kaj 1210 por "traŭmato".
>Do eble ni ŝanĝu nian --> al =. Temas pri transformo ankoraŭ okazanta, ĉu
ne?


Samopinie
Tomaĵ


== 4 of 4 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 06:14
From: "Pilar Otto"


Antonio:
> Pri “trauxmo”/ “trauxmato”:
>
> la vorto venas de la greka “trauma” (= truo, vundo, lezo pro perforta
> okazajxo), tamen gxi eniris esperanton ne el la nominativa formo, sed
> el la genitiva “traumatos”, tute analoge al multaj aliaj grekdevenaj
> vortoj (ekzemple: “stoma”, genitive “stomatos”, naskis la esperantan
> “stomat-
> “ de stomatito = busxinflamo; “hepar”, genitive “hepatos” naskis la
> esperantan “hepato”).

Oni povas aldoni ankaux "komato": "komo" ja ne eblus pro la samsoneco kun la
interpunkcia signo, sed "komao" eblus.

> Do, laux mi ekzistas egalvaloraj argumentoj favore al “trauxmo” kaj
> “trauxmato”: la unua formo estas pli konciza, kaj pli proksima al la
> internacia uzo kiel substantivo;

Al tio ni aldonu, ke tiu formo estas tre oportuna por fari vortludojn kiel:
"Rauxmismo - trauxmismo". Bedauxrinde (aux eble felicxe) mi ne sukcesis fari
ion similan kun "Finvenkismo". :-)

Otto


============================================================================
==
TOPIC: Nova infanfilmo: "Mejzi kaj pando" ! - gxuu kaj korektu
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/fa6e08fe600053ff?hl=eo
============================================================================
==

== 1 of 2 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 01:56
From: Renato Corsetti


Saluton, Jacob!

Se mi bone komprenis la enketo montris, ke la plejmulto aŭ plejmulteto
praktike uzas "balancilo", sed en la filmo vi uzis "svingilo".

Tamen, en ordo. Ĉi tie temas pri personaj preferoj en kampo ne tute
firmiĝinta.
> por mi sxajnas [la prefero pri svingilo] esti tute intuitiva afero
> (versxajne pro mia denaska lingvo, la dana).
Bone.
> Mi devas konfesi ke mi ankaux ege simpatias kun la iniciatoj por de
> de-euxropanigo de Esperanto (t.e. provi ne uzi tro da nenececaj
> radikoj, laux mia interpreto).
Tre bone.
> PS. Por tamen tute konfuzgxi oni tie povas legi, cxe
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_P
> *pendol-o* /[fun]/ = balanc-il-o, pend-il-o
> Mi cxi tie preferus
> *pendol-o* /[fun]/ = sving-il-o
Vi pravas, ke la afero aspektas unuavide iom stranga. Eble ni almenaŭ
devus klarigi la signifon de pendolo, kiun ni celas, ekzemple:

pendol-o (por infana ludo) /[fun]/ = balanc-il-o [aŭ sving-il-o]

PIV fakte indikas la vorton "pendolo" ankaŭ por la infana ludo, kiun ni
nomas balancilo kaj vi svingilo.

Tamen la vera problemo estas la elekto inter "balancilo" kaj "svingilo".
Mi demandas la aliajn membrojn de la listo 'la bona lingvo' per ĉi tiu
mesaĝo. Mia persona sento estas ke "svingi" ŝajnas al mi tre pli aktiva
verbo, kvazaŭ iu mem svingus la infanon en sia seĝeto.

Kiel oni diras en la dana "svingilo/balancilo"?

Amike

Renato

== 2 of 2 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 09:28
From: "Jacob Nordfalk"


Saluton Renato

> Tamen la vera problemo estas la elekto inter "balancilo" kaj "svingilo".
Mi
> demandas la aliajn membrojn de la listo 'la bona lingvo' per ĉi tiu
mesaĝo.
>

> Kiel oni diras en la dana "svingilo/balancilo"?
>

"Balancilo" - dane estas 'vippe' estas horizontala breto kiu staras
ekvilibre. (Sama vorto 'vippe' estas uzata cxe nagxejo, por la breto de kiu
oni povas salti en la akvo)
http://javabog.dk/filmoj_en_esperanto/mejzi_ludotempo/malnova/mejzi_ludtempo
_notoj_html_4112eada.jpg<http://javabog.dk/filmoj_en_esperanto/mejzi_tempo_p
or_ludi/mejzi_ludtempo_notoj_html_4112eada.jpg>

Mi pli pripensis kial mi tiom forte 'sentas' ke tio cxi nomigxas balancilo,
kaj tio versxajne estas cxar mi cxiam uzis la vorton 'balanco' por
'ekivlibro' cxar ja nomigxas 'balance' en la dana (kaj 'ekvilibrium' estas
fremdvorto). La ReVa difino de balanci "Movi ion tiel, ke ĝi alterne leviĝas
kaj malleviĝas" estas tute kontraux mia sento de la vorto. Sincere mi ankaux
auxdis aliaj uzi la vortoj tiel, kaj sercxo de
Google<http://www.google.com/search?ie=UTF-8&oe=UTF-8&sourceid=navclient&gfn
s=1&q=balanco+kaj+estas>donas
ekzemple:

"Ĝojigas ke ili trovis bonan *balancon* inter ritmo *kaj* melodio"
"Taoismo estis religio pri natura *balanco"*
"En Azia arto *estas* ja *balanco kaj* trankvilo, kiuj mankas al *..."*
"dum en la nova versio la laŭteco *estas* pli bone *balancita kaj* konstante
alta"

(nu, cxu vi imagas ke ili cxi-supre cititaj per balanco celas "Movi ion
tiel, ke ĝi alterne leviĝas kaj malleviĝas"? :-)


Se vi guglas la "gxusta" signifo estas uzata nur je *duono* de la ekzemploj,
kaj tiam plejofte en malnovaj tekstoj rilate al "balanci la kapon", kiu
nuntempe nomigxas nur "kapjesi".

Do, se ni movus la diskuton ekster euxropo mi pensas ke, ankaux pro la
influo de la angla, ke tiu 'mia' interpreto de la radiko balanc' pli kaj pli
vastigxos.
Sed mi ne scias kio okazos

Mia persona sento estas ke "svingi" ŝajnas al mi tre pli aktiva verbo,
> kvazaŭ iu mem svingus la infanon en sia seĝeto.
>


"Svingilo" estas dane 'gynge', kiu estas kvazauxsinonimo de 'svinge' (angle
'gynge' nomigxas 'swing'). Ambaux danaj vortoj povas esti pasivaj aux
aktivaj al si mem aux al aliaj.

http://javabog.dk/filmoj_en_esperanto/mejzi_ludotempo/malnova/mejzi_ludtempo
_notoj_html_7e0be3da.jpg


--
Jacob Nordfalk
Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura
Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk

============================================================================
==
TOPIC: Half-o troveblas
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/805b299cda2375e4?hl=eo
============================================================================
==

== 1 of 2 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 02:35
From: "Leo De Cooman"


Mi provis trovi per Google-serĉilo per halfo+bonalingvo
La serĉilo trovis nur la retejojn www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html kaj
www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html , kie troviĝas ligilon al
www.bonalingvo.it

Serĉante per half-o+bonalingvo ĝi trovis ankaŭ la retejon de Bonalingvo.

Serĉante per half+bonalingvo ĝi trovis ankaŭ la retejon de Bonalingvo krom
kelkaj aliaj, kiuj enhavas ligilon al Bonalingvo.

Eblus aldoni en la enkonduka teksto konsili al uzontoj, ke ili serĉu nur
radikon. (Mi vidis, ke estas tajperareto ĉe haŭli, kie mankas la streketo).
Al mi ŝajnas logike, ke oni serĉu la radikon. Ekzemple: en la listo troviĝas
hast-i. Google-serĉilo trovas 7790 trafojn por "hasto" krom 23400 trafojn
por "hasti" kaj 37200 por "haste" kaj 80800 por "hasta" kaj 91400 por "hast"
(kompreneble povas esti ne-Esperantaj vortoj inter tiuj trafoj).
Tiom da trafoj estas praktike neuzeblaj. Tial mi pledis por aldono de "kodo"
(kia "bnlngv"), kiu estas vorto aŭ mallongigo neekzistanta en iu lingvo.
Mi iam ankaŭ esploris la aferon per "specialaj" signoj, kia &, §, %, #, sed
antaŭe ni estu certaj, ke ili estas facile tajpeblaj por ĉiu.

Resume: mi proponas:
- plu uzi en la listojn apartigon de radiko (ekz: hast-i)
- interkonsenti pri "kodo" = neekzistanta vorto aŭ mallongigo, aldonenda en
ĉiu paĝo de Bonalingvo. Tio rezultigos praktike uzeblan respondon de la
serĉilo. *
- aldoni klarigon pri la uzado. Tio estas: serĉu nur la radikon +
(preferinde, por eviti amason da trafoj) aldonu la "kodon".

* Rimarko: Renato povus tuj provi aldonante ie ajn en la paĝo H ekzemple la
"kodon" bnlngv Post kelka tempo ĉiu el ni povos serĉi iun radikon(!) per
Google iun radikon en tiu paĝo tajpante ekz. hemisfer+bnlngv (la + signo
povas esti simpla spaceto)

Amike salutas
Leo


== 2 of 2 ==
Date: Sun 14 Dec 2008 06:24
From: "Marcos Cramer"


Leo skribis:

Eblus aldoni en la enkonduka teksto konsili al uzontoj, ke ili serĉu nur
> radikon.
>

La problemo estas, ke ni volas ke pli da homoj, kiuj ankoraŭ ne konas nian
retejon, trovu ĝin, kiam ili serĉas novradikajn vortojn ĉe Guglo. Tiuj, kiuj
jam trovis nian paĝon kaj eĉ legis ĝian enkondukan tekston, ĉiuokaze jam
povas rekte iri al nia paĝo, kaj ne bezonas trovi ĝin per Guglo.

Do tiu propono neniel solvas la problemon, pri kiu ni parolas.

Amike,

Marcos


============================================================================
==

You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo"
group.

To post to this group, send email to la-bona...@googlegroups.com or
visit http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo?hl=eo

To unsubscribe from this group, send email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com

To change the way you get mail from this group, visit:
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo

To report abuse, send email explaining the problem to ab...@googlegroups.com

============================================================================
==
Google Groups: http://groups.google.com/?hl=eo


Pilar Otto

unread,
Dec 16, 2008, 5:12:57 AM12/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> same pri "galimatio". Strange ke iu iam opinias la nocion "sxerca
> galimatio" tiom grava ke gxi meritas apartan vorton en esp-o.

Gxi tamen estas relative internacia. En la norvegan gxi estas importita el
la franca, sed pri la origina signifo la vortaroj ne certas. En la norvega
oni diras "galimatias", sed popola etimologio re-interpretis gxin kiel
"gale-Matias", "freneza Matias"! La signifo estas "sensencajxo,
nekompreneblajxo".

> Cetere, desmedt donas por gxi "koeterwaals" de kiu la angla havas
> pendanton "cauderwelsh". Gxi indikas lingv(ajx)on kiun la parolanto
> opinias senvalora aw malimitenda.

La etimologio de tiu vorto estas interesa. "Kauer" estas formo de Chur,
svisa urbo, sed ankaux rilatas al sud-germana verbo "kaudern" =
"babil(acx)i". "Welsch" parencas kun la angla "welsh" = "kimra, kaj sekve
ankaux kun "gaela", "gauxla", "galega" kaj aliaj similaj vortoj por keltaj
homgrupoj. En gxermanaj lingvoj "welsch" kaj parencaj vortoj tamen povis
signifi ankaux iun (eble ajnan) latinidan lingvon (oni ja iom post iom
ekparolis la latinidan francan en la iama Gauxlujo). "Kauderwelsch" do estis
la latinida lingvo, kiun oni babilis en Chur. Norvega vortaro donas kiel unu
signifon "lingvajxo, kiun parolis italaj kaj francaj komercistoj en suda
Germanujo". De tio la signifo sxangxigxis al "miksita lingvajxacxo". Tio
laux mi ne estas la samo, kiel galimatio, cxar "kauderwelsch"ajxo ja povas
havi enhavan sencon, kvankam acxe esprimitan.

Otto

Antonio De Salvo

unread,
Dec 16, 2008, 3:14:10 PM12/16/08
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:
> same pri "galimatio". Strange ke iu iam opinias la nocion "sxerca
> galimatio" tiom grava ke gxi meritas apartan vorton en esp-o.

Otto:


>Gxi tamen estas relative internacia. En la norvegan gxi estas importita el
>la franca, sed pri la origina signifo la vortaroj ne certas. En la norvega
>oni diras "galimatias", sed popola etimologio re-interpretis gxin kiel
>"gale-Matias", "freneza Matias"! La signifo estas "sensencajxo,
>nekompreneblajxo".
> Cetere, desmedt donas por gxi "koeterwaals" de kiu la angla havas
> pendanton "cauderwelsh". Gxi indikas lingv(ajx)on kiun la parolanto
> opinias senvalora aw malimitenda.

En itala lingvo, tute ne ekzistas vorto lauxforme simila al galimatio. Gxi
estas tipe francedevena termino, kaj ne senkauxze gxi aperas, en la verkaro
de Zamenhof, gxuste en tradukajxo el la franca (Moliero, Georgo Dandin 2,2):
Et votre galimatias ne m'a pas tantôt ébloui
Via galimatio tute ne min blindigis

En franclingvaj vortaroj, galimatias (= galimatio)estas klarigita
plurmaniere:
- propos ou écrit embrouillé ou inintelligible (lauxvorte responda al la
esperanta difino en NPIV, "Konfuzega, sensenca, tute ne komprenebla dirajxo
aux skribajxo": kio denove pruvas, ke temas pri francajxo);
- discours embrouillé, confus, obscur (= parolo malorda, konfuza, malklara);
- manière incompréhensible de parler (= nekomprenebla parolmaniero);
- obscurité du style (= stila malklareco);
- chose désordonnée (= senorda afero);
- litanie (= litanio, longa kaj teda elnomado aux elnombrado)

Se mi devus traduki la vorton al la itala, versxajne mi dirus "sproloquio"
(= "misparolo", aux - por uzi zamenhofan esprimon - "parolo sen senco kaj
sen interligo", sed ankaux "sxvelparolo, bombasto").
En la granda vortaro itala-esperanto de Carlo Minnaja, la vorto "galimatio"
estas uzita (krom cxe "sproloquio", kun la klarigo "senkonkluda
parolelversxo", kaj cxe "guazzabuglio" = amaso da tute konfuzaj aferoj
diritaj aux skribitaj) ankaux cxe "pappardella" (en figura senco, teda
parolo).

Kiujn el la supre menciitaj (naciaj) signifoj oni transprenu al (internacia)
esperanto?

Cxe-okaze: cxu uzeblas "pendanto" en la senco "respondajxo"?
Gxis nun, mi uzis tiun vorton nur por indiki pendumiton.
Amike
Antonio

Pilar Otto

unread,
Dec 17, 2008, 7:06:31 AM12/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Cxe-okaze: cxu uzeblas "pendanto" en la senco "respondajxo"?

Certe ne, sed mi havas problemon trovi trafan vorton en E-o. "Respondajxo"
ne tre placxas al mi, cxar gxi pensigas pri respondo al demando.
"Korespondajxo" (kp. la anglan "corresponding" kaj la hispanan
"correspondiente") ankaux ne tre placxas, cxar la signifo(j) de "korespondi"
ne bone (ko)respondas al tio, kion mi sercxas, nome E-a vorto por la germana
"entsprechen" aux la rusa "sootvetstvovat'". Germana-E-a vortaro donas
"respondi, esti konforma, esti korelativa". "Konformi" kaj "kongrui" eble
estas kandidatoj, sed ankaux tiuj ne tute trafas, laux mi.

En simila embaraso mi estas, kiam mi parolas pri etimologio kaj donas
vortojn sam-originajn, sed ne nepre samsignifajn, en pluraj lingvoj. La
angla termino por tiaj vortoj estas "cognates". Mi gxis nun diradis nur
"parencaj", sed tiu vorto havas tro vastan signifon por tio, kion mi volas
esprimi: "thank", "think", "danken" kaj "denken" cxiuj estas parencaj, sed
"thank" kaj "danken" ("danki" en angla kaj germana) estas "cognates", kaj
"think" kaj "denken" ("pensi" en angla kaj germana) estas "cognates". "Kiu
havas orelojn, tiu auxdu ..." (Apokalipso?).

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages