Multan dankon!
Isabel spektas ĝin nun. Mi esperas, ke mi trovos tempon por mem spekti
ĝin pli atente poste.
Nur unu aferon mi tuj rimarkis: Laŭ mi, oni "pendolas" sur "pendolo",
ne "svingas" sur "svingilo".
Bone.por mi sxajnas [la prefero pri svingilo] esti tute intuitiva afero (versxajne pro mia denaska lingvo, la dana).
Mi devas konfesi ke mi ankaux ege simpatias kun la iniciatoj por de de-euxropanigo de Esperanto (t.e. provi ne uzi tro da nenececaj radikoj, laux mia interpreto).
PS. Por tamen tute konfuzgxi oni tie povas legi, cxe http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_P
pendol-o [fun] = balanc-il-o, pend-il-o
Mi cxi tie preferus
pendol-o [fun] = sving-il-o
Vi pravas, ke la afero aspektas unuavide iom stranga. Eble ni almenaŭ devus klarigi la signifon de pendolo, kiun ni celas, ekzemple:
Tamen la vera problemo estas la elekto inter "balancilo" kaj "svingilo". Mi demandas la aliajn membrojn de la listo 'la bona lingvo' per ĉi tiu mesaĝo.
Kiel oni diras en la dana "svingilo/balancilo"?
Mia persona sento estas ke "svingi" ŝajnas al mi tre pli aktiva verbo, kvazaŭ iu mem svingus la infanon en sia seĝeto.
Tia ludilo por du personoj estas "baskulo" laux la 9a Oficiala Aldono al la
Universala Vortaro.
> "Ĝojigas ke ili trovis bonan *balancon* inter ritmo *kaj* melodio"
> "Taoismo estis religio pri natura *balanco"*
> "En Azia arto *estas* ja *balanco kaj* trankvilo, kiuj mankas al
> *..."* "dum en la nova versio la laŭteco *estas* pli bone *balancita
> kaj* konstante alta"
En tiuj ekzemploj mi konsideras "balancon" falsa amiko; mi dirus
"ekvilibro".
> "Svingilo" estas dane 'gynge', kiu estas kvazauxsinonimo de 'svinge'
> (angle 'gynge' nomigxas 'swing').
Tiu "balancilo" estas ludilo por unu persono. Gxi konsistas el du sxnuregoj
pendantaj de horizontala stango, aux unu sxnurego, kies ekstremoj estas
fiksitaj al la stango. Cxe la malsupraj ekstremoj, aux cxe la malsupra
kurbajxo, kiun formas la mezo de la unu sxnurego, estas metita tabulo, sur
kiu sidas la balancigxanto. Oni povas movi gxin cxu propraforte (per
"piedbatoj" al la tero kaj/aux per kvazaux-remaj movoj), cxu per tio, ke
alia pusxas onian dorson... Cetere, "balancosegxo" estas angle
"rocking-chair".
Otto
Koran dankon denove! Ni ĵus rigardis iom de la nova filmo de Mejzi dum
oni preparis la manĝaĵon. Ni ĝuis tion!
Nun mi ne plu povas aŭskulti (ĉar se ili aŭdas la filmon ili ne plu
manĝos, do se teksto via en la odt dosiero ne kongruas kun noto mia ...
preteratentu la noton)
Jen miaj notoj:
"Ĉu vi volas ankaŭ provi, Mejzi?" devus esti "Ĉu ankaŭ vi volas provi,
Mejzi"
"Tio ankaŭ aspektas amuze" Laŭ mi devus esti "Ankaŭ tio aspektas amuze".
"Mi pensas ke Cirilo volas ludi pilkon kun vi, Mejzi." Ni diras "ludi
per pilko" Via frazo ja kompreneblas, sed pro tio ke neniu ludo fakte
nomiĝas "pilko" ... eble estus pli bona la "per" formo.
"He, eble ne estas sufiĉe malhela por lumi per la poŝlampo" Ĉu ne
"lumigi"? Aŭ "por ke la poŝlampo lumu/as".
"Talula fariĝis papilio" eble "iĝis papilio" aŭ "faris papilion" (mi
neniam tro ŝatis la "fariĝo", oni troe uzas tion laŭ mi. Kaj fakte vi
ĵus uzis "Mejzi faris serpenton" kaj temas pri sama ago.
"Talula kaj Cirilo kaŝas sin por vi Mejzi" mi dirus "kaŝas sin de vi
Mejzi" ("por" estas bona se per sia kaŝado ili celas fari ion por Mejzi,
t.e. igi ŝin ludi. sed por infano eta mi pensas ke oni normale dirus
"kaŝi sin de").
"salto pilko" Ni diras resalteman pilkon, salto pilko .... nu eble tio
taŭgas. Ĉu ne estis jam tradukinta tion en alia filmo? Aŭ eble mi jam
estis proponinta tion :) Je mia memoro mi ne fidas nun.
Biblioteko
"ho estas libro de la biblioteko" se ne tro ĝenas la ritmon mi preferus
"ho TIO estas libro ..."
"marvirino" antaŭ kelkaj tagoj mi devis tion diri kaj mi diris
"marfeino". Sed "marvirino" aspektas pli bone.
"Mejzi havis bonan ideon" vi scias, infanoj ŝatas la ripetadon, ĝis nun
ĉiam li "ekhavis" ideojn, ĉu?
"tiom laŭte kiom" mi mem diras tion, sed ĉu prave? Kelkfoje mi penas
diri "tiel laŭte kiel", sed en la uzado oni pli ofte aŭdas la tiom/kiom
formon, mi pensas.
"Kaj bonajn plezurojn legi viaj librojn" tiu ne tro kompreneblas por mi.
Eble "plezure legi viajN librojn" aŭ "plezure ĝuu la legadon ..." Mi
ne scias.
Ĉarumo
"Ho! kaj via eta fosilo." Oni devus diri "etan fosilon", ĉu ne? Ĉar
ankaŭ tion li ekuzas.
"ha rigardu al Talula, nun ŝi estas ankaŭ Ĉarumo." Laŭ mi "ankaŭ ŝi
estas ĉarumo"
Heliko
"Nun ĝi eliras denove de sia domo" Ĉu "el sia domo"?
"Faru delikate, Karlo, por ke gxi ne" mi supozas ke oni diras ion en la
filmo, sed kiel dirite mi ne povas aŭdi nun. Nu, mi nur dirus "agu
delikate" ĉar fari, oni devas ion fari.
Bonan nokton
"Kia bela rozkolora nokto-vesto." Ĉu "kiel bela"?
Fuŝ, mi ja ŝatus povi aŭdi, bone, jen frazo stranga: "Sed ne tre frua horo"
"Bone brosi... kaj poste akvumi... kaj elbusxigi la akvon." Ĉu oni
povas akvumi? Miaj infanoj ankoraŭ ne uzas dentopaston, do mi ne scias :)
"kaj sidi sur la necesejo ankaŭ" estus "kaj ankaŭ sidi sur la necesejo"
"Ha Mejzi, kiom afabla vi estas!" Tiam mi ja uzus "kiel afabla".
Amike kaj danke,
Eduardo.
La diskutoj cxi tie evidentigas la fakton ke preskaux cxiuj,
ne-tiom-vortaro-studantoj, ankaux la listanoj cxi tie, cxiasence
(mis?)uzas la vorton 'balanci' celante 'ekvilibrumi'.
Mi petas vin mem kontroli:
http://www.google.com/search?ie=UTF-8&oe=UTF-8&sourceid=navclient&gfns=1&q=balanco+kaj
La solaj ekceptoj estas 1) la vortaroj 2) malnovegaj tekstoj 3)
'balanci la kapon' (plejparte en malnovegaj tekstoj, nuntempe estas
maloftega esprimo por kapjesi).
Kaj, nun, por plimovigi la diskuton, mi petas ke cxiuj vi kiuj
kontrauxas la nuntempan uzon, NE ripetu kio estas skribitaj en la
vortaroj, cxar ni cxiuj jam scias (jes bone, por la lasta fojo do:
http://reta-vortaro.de/revo/art/balanc1.html).
Mi ankaux pensas ke ni cxiuj povas interkonsenti ke la vortaroj ne
spegulas la faktan uzadon.
Do, kio nun?
Se neniuj pli bonaj argumentoj venos ol "estas skribita en la
vortaroj" mi pensas ke mi restos cxe mia uzo de la vorto, cxar por mi
pli gravas la faktan uzadon ol la vortaroj... almenaux en kazoj kiam
la uzo estas tiom ne-refutebla klare malsama ol la vortara difino.
Mi pardonpetas por mia (mis)uzo de la listo por tiu cxi diskuto, sed
mi sentas ke estas iomete grava decido, cxar filmoj povas ja facile
povus doni norman lingvouzon, kaj mi pensas ke ni cxiuj gxenetigxas de
la tiom diverseca lingvouzo en diversaj infanlibroj.
Kore,
Jacob
2008/12/15 Jouko Lindstedt <jouko.l...@helsinki.fi>:
>
>> Kaj ĉu balanci ne
>> estas tiu: iri sur ekzemple trabo tenante la ekvilibron kaj ke tiu trabo
>> tiam estas BALNCILO?
>
> Ne, por tiu ago mi proponas "ekvilibr(um)i". La germana "Balance" estas
> en Esperanto "ekvilibro". Kiam oni balancighas, oni *celas* movighi
> forte jen tien, jen reen. En la ago priskribata de vi oni devas eviti
> troan balancighadon, alie oni falas!
Alia afero estas ja kiu vorto oni reale uzas por tiu ago kiun vi
priskribas cxi tie...
svingumi?
>
> --
> Jouko Lindstedt
>
> jouko.l...@helsinki.fi
> http://www.helsinki.fi/~jslindst/
> La diskutoj cxi tie evidentigas la fakton ke preskaux cxiuj,
> ne-tiom-vortaro-studantoj, ankaux la listanoj cxi tie, cxiasence
> (mis?)uzas la vorton 'balanci' celante 'ekvilibrumi'.
>
> Mi petas vin mem kontroli:
> http://www.google.com/search?ie=UTF-8&oe=UTF-8&sourceid=navclient&gfns=1&q=balanco+kaj
Tiu sercho ne montras bone la veron. La formo "balanco"
nature estas maloftega, kiam la radiko tenas sian originan
signifon de movo. Pro tio, ke temas pri ago, kiu apenau
au nur maloftege povas esti momenta, sed ordinare nur ada,
la formo "balancado" estas multege pli ofta ol "balanco"
(kiam temas pri la la klasika signifo de la radiko). Sed kiam
oni erare donas al BALANC/ la signifon de EKVILIBR/, la formo
"balanco" farighas multe pli ofta. Tial, se oni serchas
la vorton "balanco", oni trovas preskau nur misuzojn.
Serchu anstataue verbajn formojn ("balanci", "balancas",
"balancis"...). Tiam oni retrovas la klasikan signifon
ankau en moderna uzo. Atentu ankau la verbon "balancighi",
kiu estas sufiche ofte, sed kiu apenau povas ekzisti, se
"balanci" signifas "ekvilibri". "Balanci" ja estas
objekta verbo, dum "ekvilibri" estas neobjekta.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
> Serchu anstataue verbajn formojn ("balanci", "balancas",
> "balancis"...). Tiam oni retrovas la klasikan signifon
> ankau en moderna uzo. Atentu ankau la verbon "balancighi",
> kiu estas sufiche ofte, sed kiu apenau povas ekzisti, se
> "balanci" signifas "ekvilibri". "Balanci" ja estas
> objekta verbo, dum "ekvilibri" estas neobjekta.
Mi havas demandon pri la teĥnika operacio, per kiu oni evitas alternativajn
fortojn sur la aksingoj de rapide turniĝantaj maŝinpartoj.
Sufiĉe konata kazo estas la radoj de aŭtomobilo, sur kiuj oni almetas
masetojn en la ĝusta loko.
Mi uzas la terminon "ekvilibrigi" por tia operacio. Ĉu prave?
Antaŭdanke salutas
Leo
> Kara Jouko kaj aliaj,
>
> La diskutoj cxi tie evidentigas la fakton ke preskaux cxiuj,
> ne-tiom-vortaro-studantoj, ankaux la listanoj cxi tie, cxiasence
> (mis?)uzas la vorton 'balanci' celante 'ekvilibrumi'.
> Mi petas vin mem kontroli:
> http://www.google.com/search?ie=UTF-8&oe=UTF-8&sourceid=navclient&gfns=1&q=balanco+kaj
>
> La solaj ekceptoj estas 1) la vortaroj 2) malnovegaj tekstoj 3)
"esceptoj". :)
> Mi ankaux pensas ke ni cxiuj povas interkonsenti ke la vortaroj ne
> spegulas la faktan uzadon.
>
> Do, kio nun?
>
> Se neniuj pli bonaj argumentoj venos ol "estas skribita en la
> vortaroj" mi pensas ke mi restos cxe mia uzo de la vorto, cxar por mi
> pli gravas la faktan uzadon ol la vortaroj... almenaux en kazoj kiam
> la uzo estas tiom ne-refutebla klare malsama ol la vortara difino.
>
> Mi pardonpetas por mia (mis)uzo de la listo por tiu cxi diskuto, sed
> mi sentas ke estas iomete grava decido, cxar filmoj povas ja facile
> povus doni norman lingvouzon, kaj mi pensas ke ni cxiuj gxenetigxas de
> la tiom diverseca lingvouzo en diversaj infanlibroj.
Tamen mi vidas gxustan uzadon KAJ misuzadon de la vorto, kaj por mi
estus ja grava (mis)decido intence malrespekti la fundamenton
("balanci" ja estas fundamenta vorto).
Vi prifajfas vortarojn,
sed kiel komencantoj lernas la lingvon, se ne
per vortaroj? Imagu la frustron de lernantoj, kiam spertulo dauxre
konsilas ilin "Nu, la vortaro ne pravas pri tiu vorto, nek tiu alia
vorto."
Krome, tiuj kiuj misuzas la vorton "balanci" evidente faras tion pro
falsa amiko en sia euxropdevena nacia lingvo. Kio pri la multaj
Esperantistoj de ne-Euxropaj landoj, kiuj lernas la veran difinon de
la vorto? Ili devas alkutimigxi al via intence malgxusta uzo?
Estas multaj tiaj falsaj amikoj. Cxu ni sxangxu la signifon de cxiuj,
laux la sama argumento? (Ekzemple iu Esperanta lernolibro por
anglalingvanoj supozeble absurde konsilis eviti la Esperantan verbon
"farti" pro "embarasa" simileco al la angla vorto "fart" (furzi)...)
Ne! Lerni pri falsaj amikoj estas parto de lingvolernado, same en
Esperanto kiel en aliaj lingvoj. Iu, kiu serioze volas lerni lingvon,
ne simple metu la finajxojn de tiu lingvo sur radikojn el sia propra
nacia lingvo.
> Mi havas demandon pri la teĥnika operacio, per kiu oni evitas
> alternativajn fortojn sur la aksingoj de rapide turniĝantaj
> maŝinpartoj. Sufiĉe konata kazo estas la radoj de aŭtomobilo, sur
> kiuj oni almetas masetojn en la ĝusta loko. Mi uzas la terminon
> "ekvilibrigi" por tia operacio. Ĉu prave?
Jes ja, tute prave. Se temas pri radoj de auxto, oni parolas angle pri
"wheel balancing", sed tio estas la angla signifo de "balance", kiu
neniom influu la signifon de la esperanta vorto. Germane la verbo
estas "auswuchten". Pri la fanca mi ne estas certa, sed mi trovis ie
"équilibrage des roues".
Mi ecx preferus la vorton "egalpezigi", cxar temas pri tre konkreta
egalpezigo de la radorandoj, per aldono de etaj kontrauxpezoj.
Strange, PIV diras ke "egalpezo" estas uzata precipe figure, kvankam
gxuste tiu vorto estas aparte tauxga por la konkreta signifo de ekvilibro.
Laux la celo de la rado-egalpezigo aux rado-ekvilibrigo oni povus nomi
gxin ankaux sentremigo, stabiligo, senskuigo aux senvibrigo, cxar tiu
rimedo forigas balancigxon (!) kaj sxanceligxon.
La tehxnika operacio mem estas teorie malfacila, cxar oni devus
samtempe egalpezigi la radon kaj samigi la aksojn de rotacio kaj de
inerteco de la rado. Sed en la praktiko tio sukcesas suficxe bone,
kiel cxiu auxtulo povas konstati.
Harri
Pri la fanca mi ne estas certa, sed mi trovis ie "équilibrage des roues".
Jacob Nordfalk skribis:
> La diskutoj cxi tie evidentigas la fakton ke preskaux cxiuj,
> ne-tiom-vortaro-studantoj, ankaux la listanoj cxi tie, cxiasence
> (mis?)uzas la vorton 'balanci' celante 'ekvilibrumi'.
>
> Mi petas vin mem kontroli:
> http://www.google.com/search?ie=UTF-8&oe=UTF-8&sourceid=navclient&gfns=1&q=balanco+kaj
Tiu sercho ne montras bone la veron. La formo "balanco"
nature estas maloftega, kiam la radiko tenas sian originan
signifon de movo. Pro tio, ke temas pri ago, kiu apenau
au nur maloftege povas esti momenta, sed ordinare nur ada,
la formo "balancado" estas multege pli ofta ol "balanco"
(kiam temas pri la la klasika signifo de la radiko). Sed kiam
oni erare donas al BALANC/ la signifon de EKVILIBR/, la formo
"balanco" farighas multe pli ofta. Tial, se oni serchas
la vorton "balanco", oni trovas preskau nur misuzojn.
Serchu anstataue verbajn formojn ("balanci", "balancas",
"balancis"...). Tiam oni retrovas la klasikan signifon
ankau en moderna uzo.
Atentu ankau la verbon "balancighi",
kiu estas sufiche ofte, sed kiu apenau povas ekzisti, se
"balanci" signifas "ekvilibri". "Balanci" ja estas
objekta verbo, dum "ekvilibri" estas neobjekta.
Dankon pro via reago. Dum mia kariero unu el miaj taskoj estis la solvo de
ĉiuj ekvilibrigaj problemoj en nia maŝinkonstruejo. Mi do bonege scias pri
ilia malfacileco. Aŭtomobilradoj estas relative facilaj por ekvilibrigi, ĉar
ili estas sufiĉe rigidaj. La veraj problemoj ekzistas ĉe malrigidaj
maŝinpartoj, en kiuj oni ekvilibrigu en pli ol du planoj :o(
En la nederlanda oni diras "uitwegen".
En mia mesaĝo mi erare skribis "alternativajn fortojn sur la aksingoj". Mi
celis "alternajn fortojn".
Amike salutas
Leo
balanc' balancer | balance, swing | schaukeln | качать | huśtać, kołysać.
Kara Jouko kaj aliaj,
La diskutoj cxi tie evidentigas la fakton ke preskaux cxiuj,
ne-tiom-vortaro-studantoj, ankaux la listanoj cxi tie, cxiasence
(mis?)uzas la vorton 'balanci' celante 'ekvilibrumi'.
Mi petas vin mem kontroli:
http://www.google.com/search?ie=UTF-8&oe=UTF-8&sourceid=navclient&gfns=1&q=balanco+kaj
La solaj ekceptoj estas 1) la vortaroj 2) malnovegaj tekstoj 3)
'balanci la kapon' (plejparte en malnovegaj tekstoj, nuntempe estas
maloftega esprimo por kapjesi).
[...]