Ronaldo:
>> Mi protestas :-) kontraw cxiu solvo per "placx", cxar tiu law mi
>> nur klaras al homoj kiuj jam konas la fonon de la vorto placebo
> Sed "plaĉ-" ankaŭ estas radiko en Esperanto.
Tion mi ne negas, nek ke oni rekonos plaxc-. Mi diras ke oni nur
komprenas vorton placxkuracilo, placxpilolo ktp se oni scias kiel
la vorto placebo ekestis. Aliaj pensos pri io kio kuracu placxon...
Cetere, kiel mi jam diris, plej ofte la placxado ne estas la celo.
Provizore mi povus akcepti *trukpilolo* cxar, se ne temas pri ekscii
cxu rimedo efikas, temas pri truko por kuraci...
Pli bonaj sugestoj bonvenas
gxis, Ronaldo
Amike
Renato
============================================================================
==
TOPIC: R: tercian-a, terciar-a, ternar-a
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/59e60a940728f2b7?hl=eo
============================================================================
==
== 1 of 2 ==
Date: Tues 18 Nov 2008 10:05
From: "Antonio De Salvo"
Renato Corsetti:
>tercian-a --> tri-a-tag-a (febr-o)
>terciar-a --> tri-a-rang-a
>ternar-a --> tri-op-a
Mi respondas, momente, pri "terciana" (la aliajn du vortojn mi pritraktos
pli poste).
Laux mia scio, la difino en PIV ("tia, ke gxi atake okazas cxiun duan tagon,
kaj tiel restas unutaga senfebra intervalo") estas tute erara.
Fakte, "terciana/ triataga" febro okazas ne cxiun duan, sed cxiun trian
tagon: dum du tagoj la febro forestas, la trian tagon gxi reaperas (do, tute
male on dirite en PIV, la tria tago ne estas senfebra, sed febra).
Cxar tiu febro povas esti aux nemortiga aux mortiga, kaj gxi povas
manifestigxi per po unu, du aux tri atakoj, oni distingas (tion mi notis en
mia vortaro):
benigna/ nemortiga/ nepereiga terciana/ triataga febro;
maligna/ mortiga/ pereiga terciana/ triataga febro;
duataka terciana/ triataga febro;
simpla/ unuataka terciana/ triataga febro;
triataka terciana/ triataga febro
Amike
Antonio
== 2 of 2 ==
Date: Tues 18 Nov 2008 12:59
From: "Antonio De Salvo"
Renato Corsetti:
>ternar-a --> tri-op-a
La vorto "ternara" estas notita en PIV kun nur unu signifo: havanta tri
komponantojn.
Se tiel, la klarigo estas simpla: trielementa; trikomponanta; triopa.
Tamen, mi ne povas ignori, ke en pluraj lingvoj ekzistas simila vorto (ekz.
"ternary" en la angla, "ternario" en la itala, "ternaer" en la germana, ktp)
kun pliaj signifoj. Ankaux en cxi tiu kazo, PIV transprenis nur unu el la
signifoj.
Por informo, mi transkribas la esperantan parton de la kapvorto "ternario"
en mia vortaro.
Amike
Antonio
ternara; trielementa; trikomponanta;
ekz.: ternara/ trielementa/ trikomponanta kombinajxo; ternara/ trielementa/
trikomponanta alojo/ metalmiksajxo;
je tri pulsoj/ tempoj; tripulsa; tritempa;
ekz.: muzikajxo je tri pulsoj/ tempoj; tripulsa/ tritempa muzikajxo;
trifaka;
trisilaba;
triversa;
ekz.: triversa strofo;
triregimenta;
ekz.: triregimenta divizio;
ternara; tribaza; triuma;
ekz.: ternara/ tribaza/ triuma nombrado;
ternara; trisimbola; trivalora;
ekz.: ternara/ trisimbola/ trivalora kodo;
tri(op)o;
trisilaba vorto;
(muzik)nota trio;
tercino
Amike
Antonio
============================================================================
==
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo"
group.
To post to this group, send email to la-bona...@googlegroups.com or
visit http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo?hl=eo
To unsubscribe from this group, send email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com
To change the way you get mail from this group, visit:
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/subscribe?hl=eo
To report abuse, send email explaining the problem to ab...@googlegroups.com
============================================================================
==
Google Groups: http://groups.google.com/?hl=eo
Aliaj pensos pri io kio kuracu placxon...
Certe.Pli bonaj sugestoj bonvenas
> Ĉu "plaĉa kuracilo" estus pli klara?
al azia kamparano? tutprobablege ne...
gxis, Ronaldo
Ronaldo:
>al azia kamparano? tutprobablege ne...
Mi estas nek azia nek kamparano, tamen ankaux mi, cxe "placxa kuracilo",
tutsimple pensus pri "bongusta kuracilo" (ekzemple, sukerumita pilolo).
Amike
Antonio
Placebo ne estas placxa kuracilo. Gxi nek placxas, nek kuracas. En la vjetnama, gxi tradukigxas per thuốc vờ = sxajna kuracilo.
Thu:
>Placebo ne estas placxa kuracilo. Gxi nek placxas, nek kuracas. En la vjetnama, gxi tradukigxas per thuốc vờ = sxajna kuracilo.
Renato:
>Bone. Mi enmetis la
vjetnaman variaĵon.
Mi gxojas, ke la “vjetnama variajxo” estas praktike egala al la esprimo (sxajnkuracilo), kiun mi proponis jam dekomence.
Amike
Antonio
Bone. Mi enmetis la vjetnaman variaĵon.
Bone. Mi lasis pliajn ĉefe por eksperimenti pri via punktokomo por dividi la figurajn sencojn de la aliaj.placeb-o = ŝajn-kurac-il-o