Mi bezonas traduki "performance". Ŝajne "rendiment-o" estas la ĝusta
traduko, sed mi volis kontroli ĉi tie ĉu estas alternativo.
Ebla traduko povus io kiel produktemo, plenumkapablo aŭ io tia. Aŭ eble
rendimento estas oficialiginda. Mi tamen ne tro ŝatas ke per ĝi ne
estas evidente kiel traduki "to perform".
Ideojn?
Amike, Eduardo.
"Performance" estas angla termino, kiu pli kaj pli invadas la italan lingvon; sed la problemo estas, ke neniu italo precize komprenas, pri kio temas.
En gxenerala senco, sxajne gxi estas uzata kiel sinonimo de "plenumo", jen pozitiva jen negativa (en la komunuza itala lingvo oni parolas cxi-sence pri "prestazione"); en pli faka senco, precipe se temas pri taksado de la laboro de dungitoj, estas firmigxanta la senco "kvalito de la atingitaj rezultoj, kompare kun la antauxfiksitaj celoj kaj kun la rimedoj je dispono". En tiu dua signifo, mi hezitus paroli pri "produktokvanto" kiel faras PIV; al mi sxajnas pli trafaj la esprimoj "plenumkapablo" kaj "rendimento" (interkrampe: gxuste la vorto "rendimento", tute egala en itala lingvo, estis uzata en la komunuza itala lingvo por tiu koncepto, antaux la invado de la angla...).
Gxis
Antonio
> Mi j^us kontorli en la Esperanto Dctionary de Wells kaj g^i diras:
>
> perform = fari, plenumi, lusi, roli (en)
> performance = prezento, spektaklo, ludado, plenumado
>
> Mi konkludas ke eble ni devus havi la linion:
>
> rendiment-o --> plen-um-ad-o, far-kapabl-o, funkci-ad-o
Tial neniu el ili taŭgas. Pli bone:
- rendiment-o --> produt-kapabl-o
J-K Rinaldo
Mi pardonpetas pri la mistajpoj
J-K Rinaldo
Mi klopodas traduki el la angla "performance".
>> Mi j^us kontorli en la Esperanto Dctionary de Wells kaj g^i diras:
>>
>> perform = fari, plenumi, lusi, roli (en)
>> performance = prezento, spektaklo, ludado, plenumado
>>
>> Mi konkludas ke eble ni devus havi la linion:
>>
>> rendiment-o --> plen-um-ad-o, far-kapabl-o, funkci-ad-o
Tiuj estas bonaj, sed laŭ mi mankas iu kiu aldonas la koncepton de
"kvanto", aŭ montas la ideon de taksado de tiu plenumado por povi
traduki ekzemple "tre rendimenta". Ĉu indus aldoni al la linio
"plenumemo" aŭ "plenumemeco"? Ekz. "tiu maŝino estas pli plenumema ol
tiu alia".
Mi pensas ke tiu signifo de -em- povas esti tre utila por aliaj kunmetaĵoj.
Amike, Eduardo.
Laux mi ne cxiam (aux ne nur) temas pri "produkto"kapablo, sed pli gxenerale pri "efikeco" (rilatumo inter la celoj, la rimedoj kaj la atingoj): alivorte, ludas ne nur la kvanto (produkto), sed ankaux la kvalito de la plenumo, kaj precipe gxia kosto en rilato kun la atingo.
Renato:
>plenumo, prezento, ludo
Jes, sed temas pri alia signifo de "performance" (ekz. en teatro aux en sporto)
Gxis
Antonio
"efikeco" (rilatumo inter la celoj, la rimedoj kaj la atingoj)
- sed tio estas cxar mi malpive opinias ke "efiko" estas "efekto celata"
gxis, Ronaldo N
mi restas ĉe la opinio ke la PIV-a ssv "produktokapablo" estas la pli taŭga ssv de "rendimento".
Mi malkonsentas, almenaw en la kazoj kie ne temas pri produktado sed
pri transformado.
Se vi parolas pri fabriko kiu havas produktokapablon de mil traktoroj
aw 2 miljonoj
litroj da biero jare, mi uzus produktokapablon. Tamen, se temas pri motoro kiu
konsumas kvin mil wattojn kaj liveras nur 4 mil, gxi ne havas
"produktokapablon de 80%"
[Vatojn kun V tawgas cxefe por pansi :-))
> Ec^ PIV ne kurag^as uzi "mortalitato" kaj prezentas "mortokvanto".
>
> C^u vi povas doni ekzemplojn pri efektiva uzo de tiu vorto
Mi ne kompetentas pri tiu fako, mi nur pensas ke temas pri la sama "ato"
> From: "José Antonio Vergara" <joseanton...@gmail.com>
> Date: Jan 13 04:07PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/6bdddc3e7487cb9f
>
> Mi dufoje prelegis pri mia fako (publika sano) che IKU, kaj mi nur
> uzis la autonome konstruitan formon "mortokvanto", kiu estas plene
> Esperanta kaj komprenebla.
Nur se la publiko jam scias ke temas pri kvanto da mortoj pro unu
kialo, ene de
unu jaro, en 100.000 popolanoj
gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net
> Nur se la publiko jam scias ke temas pri kvanto da mortoj pro unu kialo, ene
> de
> unu jaro, en 100.000 popolanoj
fakte launecese la pligrandiga 10-potenco uzota povas esti 100, 1000
(ekz, por la ghenerala mortokvanta kvociento), 10 000 (por iuj
malsanspecifaj motkvantaj kvocientoj), 100 000 (pro la mortokvanta
kvociento atriubeblaj al nasko che virinoj), ech 1 000 000 se temas
pri ekstreme maloftaj malsanoj.
Jose Atonio
J-K Rinaldo
wattojnKarta Rinaldo,
> ... motoro konsumas energion por produkti (ja liveri) 4 mil wattojn de
> alitipa energio.
liveras jes, sed produktas? ja kvinono perdigxas...
alia versio de rendimento estas financa. Se iu investas 10.000 ewrojn kaj
rericevas 12.000, la investo havas rendimenton de 20%, cxu jes? Tamen gxi
law mi ne havas "produktokapablon de 20%"
> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
> Date: Jan 16 11:29AM +0100
> Ni havas du liniojn por U(at-o kaj Vat-o, sed ankorau( neniam sentis
> bezonon pritrakti vorton en Esperanto komencig^antan per "w".
kredeble J-K simple imitas mian alfabeton.. Mi ja preskaw cxiam skribas
u-hoketo-n kiel W. Tiel respektante la internaciajn mallongigoj de
westo kaj watto. Precipe en elektriko estas maltolerebla skribi watton
per [V], cxar tiun simbolon jam havas Volto
> Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
>> Ni havas du liniojn por U(at-o kaj Vat-o, sed ankorau( neniam sentis
>> bezonon pritrakti vorton en Esperanto komencig^antan per "w".
> ro-esp respondis:
> kredeble J-K simple imitas mian alfabeton.. Mi ja preskaw cxiam skribas
> u-hoketo-n kiel W. Tiel respektante la internaciajn mallongigoj de
> westo kaj watto. Precipe en elektriko estas maltolerebla skribi watton
> per [V], cxar tiun simbolon jam havas Volto
Vere mi ne imistis, mi simple algluis vian skribadon.
Pri la algluado, vi simile algluas alies unikodaĵojn, sed ili ne estas
legeblaj se vi ne agordas vian kodigon.
J-K Rinaldo
Tiel respektante la internaciajn mallongigoj de
westo kaj watto.
La nomo de la mezurunuo (aŭ kemia elemento, aŭ fizika grandeco...) kaj
ĝia simbolo estas du klare apartaj aferoj.
Ĉiuj simboloj internacie agnoskitaj ne dependas de la lingvo: ekz.
"Ca" estas la internacia simbolo de la kemia elemento kalcio. Tio ne
igas nin konkludi, ke kalcio plej bone nomiĝu *calcio aŭ ke ĝia
simbolo en Esperanto plej bone fariĝu *Ka pro unueco.
Samaj miskongruoj inter plena nomo kaj mallongigo ekzistas en ĉiuj
naciaj lingvoj: ekz. angle Cu/Copper, plurlingve Ω/Ohm, kaj tiel
plu...
Pro tio, neniu el la subtenantoj de "volto" iam ajn uzus "V" kiel mallongigon.