Renato Corsetti:
>natalitat-o --> nask-o-kvant-o
>laŭ PIV mem.
Mi neniam uzis “natalitato”, sed – laux la cirkonstancoj – “naskokvanto” kaj “naskemo” (pli detale: naskokvanto estas “absoluta” koncepto, sendependa de la nombro de la logxantoj, dum naskemo estas “relativa” koncepto, kiu konsideras la proporcion inter logxantoj kaj novnaskitoj).
Gxis
Antonio
Ĉu eble "nasko-kvocient-o"?
aŭ - pli fundamente - nasko-rilat-um-o?
aŭ nasko-procent-o?
Amike salutas
Leo
Efektive, en la dua senco temas pri kvociento, proporcio, rilatumo, procento kaj simile (en la itala, kvankam en la gazetara lingvo oni uzas sendistinge la nuran terminon "natalità" por ambaux signifoj, en la scienca terminologio oni distingas "natalità" = naskokvanto disde "tasso di natalità" = rilatumo de naskado, tio kio en la angla estas "birth rate":
http://en.wikipedia.org/wiki/Birth_rate ).
Gxis
Antonio
gxis, Ronaldo N
eble ni traktu la kazon kune kun "mortalitato"
kaj eble aliaj (morbiditato ?)
Mi supozas, ke temas pri tiu medicina uzo, lau’ kiu en la angla oni parolas pri “mortality” kaj “morbidity”.
Jen citaj’o, kiun mi trovis en la pag’aro de la san-instanco por la s’tato New York, c’e http://www.health.state.ny.us/diseases/chronic/basicstat.htm.
Mortality is another term for death. A mortality rate is the number of deaths due to a disease divided by the total population. If there are 25 lung cancer deaths in one year in a population of 30,000, then the mortality rate for that population is 83 per 100,000.
Oni ofte prezentas “mortokvanton” kiel procentaj’on. Do eble tau’ga traduko foje povus esti “mortoprocentaj’o”. Sed la angla vorto havas plurajn signifojn, el kiuj la plej grava estas “mortemeco”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì
12 gennaio 2010 22.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
mortalitat-o
Jose Antonio Vergara
Mi supozas, ke temas pri tiu medicina uzo, lau’ kiu en la angla oni parolas pri “mortality” kaj “morbidity”.
>>> kaj eble aliaj (morbiditato ?)/
>
>
>> C^u vi povas doni ekzemplojn pri efektiva uzo de tiu vorto
>
> Mi ne kompetentas pri tiu fako, mi nur pensas ke temas pri la sama "ato"
>
>> Mi dufoje prelegis pri mia fako (publika sano) che IKU, kaj mi nur
>> uzis la autonome konstruitan formon "mortokvanto", kiu estas plene
>> Esperanta kaj komprenebla.
>
> Nur se la publiko jam scias ke temas pri kvanto da mortoj pro unu
> kialo, ene de unu jaro, en 100.000 popolanoj
Ci mem jam automate precizigis de "mortokvanto" al "mortokvanta kvociento"....
kvazaw ci jam konsentas ke nura "mortokvanto" ne suficxas. :-)
Ci mem jam automate precizigis de "mortokvanto" al "mortokvanta kvociento"....
kvazaw ci jam konsentas ke nura "mortokvanto" ne suficxas. :-)
> Mi miras ke estas iuj kiuj ankorau uzas la arkaikan pronomon "ci"
Ne estas trafe nomi ghin arkaika. Ghi dekomence ne uzighis. Sekve
ghi neniam arkaikighis. La nuna uzeto de "ci" estas fakte novuzo,
ne restajho de io malnova.
>, malgrau la evoluo de la lingvo.
La sola evoluo, kiu okazis pri "ci", estas tio, ke iuj
komencis ghin uzi, dum ghi antaue neniam uzighis.
Pardonu la deflankighon.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
La sola evoluo, kiu okazis pri "ci", estas tio, ke iuj
komencis ghin uzi, dum ghi antaue neniam uzighis.