Re: desinfekti

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
May 27, 2010, 1:54:32 PM5/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: ro-esp <ro-...@dds.nl>
>
>
>> desinfektilo => seninfektigilo, malinfektilo
> tiuj aplikeblas nur se temas pri io jam infektita.
> Anstataw "desinfekti" mi versxajne preferus "sterilizi/steriligi",
> t.e. mortigi
> la bakteriojn kaj aliajn mikro-organismojn kies multobligxo
> konsistigus infekton.
>
>> "seninfektigi" estas tute bona vorto, signifanta "igi ion esti sen infekto".
>
> Kiel mi jxus diris, la vorto bonas kondicxe ke jes jam ekzistas infekto, de
> kiu oni povas liberigi iun/ion

> From: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

> Mi estas malfaka pri kuracado. Kion opinias la aliaj?

mi atendas komentojn

> Ĉu "steriligi" havas la bezonatajn ecojn por esti listigata kiel
> aldona ekvivalento.

Miasente ne. Steriligi ja havas signifon "igi nekapabla produkti idojn" kaj
"fari tute senviva".

desinfekti hundon ne egalas al steriligi hundon

steriligi lakton ecx ne tute egalas al steriligi hxirurgan trancxilon

> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> Date: May 21 11:41PM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9404edc92d8fc232
>
>
>> "Seninfekti" ne havas sencon.
>
> Mi konsentas.
>
>> uzi "sen...igi"; tio inter "sen-" kaj "-igi" ricevas O-vortecan interpreton,
>> sendepende de tio, kian karakteron havas la radiko. En nia okazo,
>> "seninfektigi" estas tute bona vorto, signifanta "igi ion esti sen infekto".

Kiel mi diris: uzebla kiam jam ekzistas infekto(j)

> Kaj chu "infekto" povas signifi ankau je "infektajho" (= "infekta
> agento")?

"signifi je" ???

> Mi demandas, char ofte la substantiva formo de bazforme
> verba radiko signifas la agon kaj/au ties rezulton (chi-okaze
> "infektighon"), sed ne nepre la kauzanton.

Ci pravas

> Aliflanke en la oficiala
> difino de "eukalipto" estas uzata "seninfektiga"

domagxe, sed estis antaw longa tempo, kiam la difinanto kredeble ne
konsciis pri aliaj terminoj (bakteriomortiga k.s.)

> From: Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>
> Date: May 22 12:30PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/779908ed60a00d50
>
> Andreas Kueck skribis:
>
>> Kaj chu "infekto" povas signifi ankau je "infektajho" (= "infekta
>> agento")?
>
> Mi opinias, ke jes.

Mi malkonsentas. injekto ne estas injektajxo. pridemandu kuraciston aw
biologon.
Kiom mi scias, infekto estas tio, ke fremdaj estajxoj multobligxas sin
en korpo

> Ĉiuokaze "seninfektigi" ŝajnas esti tre forte establita formo - ja
> tute regule
> formita.

ne cxio kio popularas gxustas, nek inverse

> (Dum "seninfekti" povas signifi nur "esti seninfekta", nepre ne "igi
> seninfekta").

pri tio mi konsentas
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Pjer

unread,
May 28, 2010, 8:37:14 AM5/28/10
to la bona lingvo
Jes mi same opinias, sen'infekt'ig'i taùgas, kaj laù mi, ankaù
mal'infekt'i
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages