Andreas Kueck skribis:
> Kaj chu "infekto" povas signifi ankau je "infektajho" (= "infekta
> agento")?
Mi opinias, ke jes. Laŭ mi tio estas modela okazo, en kiu la
O-formo povas kovri, kaj efektive kovras, ankaŭ konkretaĵon firme
ligitan al la koncerna ago. Ĉiuokaze "seninfektigi" ŝajnas esti
tre forte establita formo - ja tute regule formita. (Dum
"seninfekti" povas signifi nur "esti seninfekta", nepre ne "igi
seninfekta").
> Mi demandas, char ofte la substantiva formo de bazforme
> verba radiko signifas la agon kaj/au ties rezulton (chi-okaze
> "infektighon"), sed ne nepre la kauzanton. Aliflanke en la
> oficiala difino de "eukalipto" estas uzata "seninfektiga":
> "eukalipt/o. Chiamverda rapidkreska arbo indighena en Australio,
> kun tre alta trunko kaj kun folioj enhavantaj oleon fortodoran
> kaj seninfektigan, kreskigata por medikamenta kaj papera
> industrioj. (Eucalyptus.)"
> (
http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/9oa.html )
> Mi tamen ne scias, chu tiu "seninfektigan" signifas je
> "desinfektan" au je "forigantan la infektan malsanon".
Laŭ mi temas tie, kiel kutime, pri "seninfektiga" = "desinfekta".
Notindas, tute parenteze, ke mi iam renkontis la proponon enkonduki
efektivan prefikson DES- kun la signifo "sen... igi": "desodori" =
"senodorigi", "desinsekti", = "seninsektigi", "desmoni" =
"senmonigi" k.s. Tiu prefikso estus laŭ mi tre kurioza kaj unika
en sia vortfara efiko. Tial mi malaprobas ĝin. La (kredeble
evitindan) verbon "desinfekti" oni prefere rigardu kiel
unuradikan: DESINFEKT/ + -I.
--
Bertilo Wennergren
Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro