Pri la esperantigo de 'Lumpenproletariat'

6 views
Skip to first unread message

Josenilton

unread,
Feb 15, 2014, 5:21:54 PM2/15/14
to la-bona...@googlegroups.com

Amikaro, ĉu iu el scias, kiu esperanta vorto elektiĝis por esprimi la germanan nomon ‘Lumpenproletariat’?

 

Ĉu 'subproletaro' povus esti alternativo?

 

Ronald Schindler

unread,
Feb 16, 2014, 5:34:53 AM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kara,

laŭ Vikipedio-komparado temas pli malpli pri propra nomo.

Laŭvorta traduko estas: ĉifona proletaro.

Laŭ la signifo oni ankaŭ povus preni la esprimon: „subproletaro”, minimume laŭ mia opinio.

Amike,

Ronald

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Antonio De Salvo

unread,
Feb 16, 2014, 5:40:50 AM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com

Se mi devus traduki la koncepton de Markso, mi efektive dirus “subproletaro”. Cetere, en itala lingvo oni diras “sottoproletariato” (= sub-proletaro), kaj simile en franca kaj en hispana.

Mi uzis tiun esprimon en radioelsendo de Radio Roma de 5.11.2005:

https://it.groups.yahoo.com/neo/groups/itala-kulturo-en-esperanto/conversations/topics/1040

           > Pier Paolo Pasolini kiu regxisoras sian unuan filmon “Cxifonulo”, kiu piediras tra la kvartaloj de Romo, kiu sunbrunigxas kune kun Alberto Moravia kaj Dacia Maraini, kiu parolas dum manifestacio kontraux la kondamno al morto de la vaskaj aktivuloj, kiu ludas piedpilke en la antauxurbo. Precipe, Pasolini en Romo, en la ekspozicio kiun la Rona Komunumo arangxis en la muzeo en placo Sankta Egxidjo, en la populara transtibera kvartalo, okaze de la tridekjara datreveno de la morto de la intelektulo. Plejparte fotoj, sed ankaux filmoj tiritaj el la arkivoj de RAI=Itala Radiotelevido kaj de la Dokumenta Filma Instituto “Luce”, kiuj rakontas Romon en la sesdekaj jaroj, tiun de kadukigxo, de barakaroj, de krude vivantaj knaboj, de subproletaro, kiu cxarmis la verkiston pro sia auxtentikeco kompare kun iu mondo kiu sxangxigxadis, kiu komencadis postkuri konsumismon kaj malverajn mitojn. Jaroj da bataloj kaj engagxiteco, pri kiuj atestas la bildoj de protestaj procesioj kaj de okupadoj; sed kiuj ankaux parolas pri Romo kiel cxefurbo de arto, kaj montras Pier Paolo Pasolini en kunuleco kun la plej elstaraj mensoj de pasinta jarcento, bildigitaj en plezurdona interparolo. Geamikoj interligitaj  de komuna sento, kiaj Maria Callas kaj Anna Magnani.

 

Se, kontrauxe, temus pri esprimo celanta substreki la malricxecon, mi dirus “proleta mizerularo”, aux ecx “proleta cxifonularo”.

 

Fine, se mi volus doni moralan takson pri la maniero, laux kiu tiu subproletaro akiras al si vivrimedojn, mi dirus “proleta kanajlaro”, aux “kanajla proletaro”.

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: sabato 15 febbraio 2014 23:22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Pri la esperantigo de 'Lumpenproletariat'

 

 

Amikaro, ĉu iu el scias, kiu esperanta vorto elektiĝis por esprimi la germanan nomon ‘Lumpenproletariat’?

 

Ĉu 'subproletaro' povus esti alternativo?

 

--

Antonio De Salvo

unread,
Feb 16, 2014, 5:46:27 AM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com

“Cxifona proletaro” sxajnas al mi trafa esprimo, se oni volas substreki la apartan malricxexcon.

Se temas pri la Marksa koncepto (kiu emfazas, pli ol la malricxecon, la mankon de klaskonscio), mi restas cxe “subproletaro”.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Ronald Schindler
Inviato: domenica 16 febbraio 2014 11:35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Pri la esperantigo de 'Lumpenproletariat'

Josenilton

unread,
Feb 16, 2014, 6:01:10 AM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com

Nu, ŝajnas, ke la baza ŝlosila vorto estas SUBPROLETARO, ĉu ne? Krome ĝi jam ekzistas de 2005. Mi adoptos ĝin en urĝfina redakto, kiu postulas nur ĝian malriĉegan vivkondiĉan trajton, laŭ ĝia plej ofta uzateco en la marksa tekstaro.

Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2014, 6:27:58 AM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon al ĉiuj kontribuintoj. Mi registris en

http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Esperanto_ne_estas_la_germana_kun_o-fina%C4%B5oj

 

la linion:

Lumpenproletariat = ĉifon-proletaro, sub-proletaro

 

Amike

 

Renato

 

 

***

renato corsetti

renato....@gmail.com

 

 

Josenilton

unread,
Feb 16, 2014, 6:50:59 AM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com

Nobla Renato, se vi permesas min, mi pensas, ke, malgraŭ la etimologia senco ligita al ĉifoneco, en la praktiko ne ekzistas ĉifon-proleto, ĉar proleto estas laboristo. Ŝajnas, ke kiam Markso parolis pri LUMPENPROLETARIAT, li aludis al la homoj, kiuj ne proletumas, tio estas, kiuj ne dediĉas sian laborforton al la salajrita produktado, kaj kiuj vivas mizere, sub la linio de la malriĉeco, ĉu ne vere? Ili eĉ povas esti ĉifonuloj, sed ne proletoj aŭ laboruloj. Pro tio, mi pensas, ke SUBPROLETO taŭgas pli ol ĈIFON-PROLETO. En pli fajna kaj pura esperantostilo eble ni povus diri ankaŭ ĈIFON-MALLABORULO. Kion vi pensas?



--

Josenilton

unread,
Feb 16, 2014, 6:51:32 AM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com
Também vou ali bater um café. Bjk!


2014-02-16 8:27 GMT-03:00 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:

--

Renato Corsetti

unread,
Feb 16, 2014, 7:17:52 AM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com

Josenilton:

 

|   mi pensas, ke SUBPROLETO taŭgas pli ol ĈIFON-PROLETO.

Bone. Do, uzu ĝin kaj tiel vi povos influi la lingvon.

Mi povas ŝanĝi la linion kaj meti la vorton ‘subproleto’ en la komencon.

NOEL

unread,
Feb 16, 2014, 10:25:42 AM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com
 
"mi pensas, ke SUBPROLETO taŭgas pli ol ĈIFON-PROLETO"(Josenilton)
"Mi povas ŝanĝi la linion kaj meti la vorton ‘subproleto’ en la komencon"(Renato)
 
 
'sub' :                 mi komprenas
'Proleto' :                      "
'Cxifono' :                      "
'Cxifonisto' :                 "
'Cxifonlaboristo'        "
'Senlaborulo' :             "
'Mizerlaborulo'          "
 
'Sub-Prolet-aro' :   mi tradukas por ideo da klaso el malkosta-vende-laborforto laboristoj .
 
Amike 
 
Noël
 
.
.
.
.
.
.
.
.
 
 
----- Message d'origine -----
Envoyé : dimanche 16 février 2014 13:17
Objet : (la bona lingvo) Pri la esperantigo de 'Lumpenproletariat'
--

Marcos Cramer

unread,
Feb 16, 2014, 11:44:25 AM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ŝajnas, ke kiam Markso parolis pri LUMPENPROLETARIAT, li aludis al la homoj, kiuj ne proletumas, tio estas, kiuj ne dediĉas sian laborforton al la salajrita produktado, kaj kiuj vivas mizere, sub la linio de la malriĉeco, ĉu ne vere?


Laŭ la germanlingva Vikipedio, tio ne estas ĝusta priskribo de la signifo intencita de Markso. Por Markso la 'Lumpenproleteriat' ja estis parto de la proletaro.

Amike,
Markos

lowenstein, anna

unread,
Feb 16, 2014, 12:04:13 PM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com
Finfine mi ekscias, kion signifas "lumpen"! Al mi, anglalingvano, la vorto ĉiam sonas iom amuze, ĉar ĝi pensigas pri la angla vorto "lumpy". Tio signifas proksimume "malglata", kaj oni uzas ĝin ekzemple por saŭco, kiu devus esti glata kaj tamen enhavas nedeziratajn solidajn bulojn, aŭ matraco, kiu enhavas malkomfortajn elstaraĵojn. Do, tiu esprimo "Lumpenproletariat" ĉiam donas al mi iom strangan imagon!

Anna
--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Feb 16, 2014, 12:11:27 PM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com
Do, Marko, ĉu vi opinias, ke, en plej klara esperanta dirmaniero, ĈIFON-PROLETARO estas pli trafa ol ĈIFON-MALLABORULARO, por esprimi ekzakte la marksisman ideon?


--

Marcos Cramer

unread,
Feb 16, 2014, 2:01:48 PM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com

Josenilton skribis:

> Do, Marko, ĉu vi opinias, ke, en plej klara esperanta dirmaniero, ĈIFON-PROLETARO estas pli trafa ol ĈIFON-MALLABORULARO, por esprimi ekzakte la marksisman ideon?

Jes.

Amike,
Markos

ro-esp

unread,
Feb 16, 2014, 4:58:19 PM2/16/14
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Josenilton <jota...@gmail.com>
> Date: Feb 15 08:21PM -0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/a7421f89c593cde7
>
> *Amikaro, ?u iu el scias, kiu esperanta vorto elekti?is por esprimi la
> germanan nomon ?Lumpenproletariat??*
>
>
>
> *?u 'subproletaro' povus esti alternativo?*

Ne, cxar ne klarus cxu temas pri "io sub proletaro" aw pri iu el
pluraj sub-proletaroj kiuj kune konsistigus la tutan proletaron. Estas
la dusencecon de la vorto "sub" kiu validas cxi tie.

Germane "Lumpen" aw nederlanda "lompen" indikas foruzitajn vestajxojn
kaj tolajxojn. Kutime oni ilin forbrulas, aw uzas por fari paperon.

gxis, Ronaldo N



--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Harri Laine

unread,
Feb 17, 2014, 5:29:55 AM2/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 16.2.2014 14:17 +0200:

> Mi povas ŝanĝi la linion kaj meti la vorton ‘subproleto’ en la
> komencon.

Mi vidas nenian kialon diskuti pri ordo aŭ pliboneco de
la tradukoj aŭ teoriumi pri Marksismaj interpretoj de
la koncepto. Sufiĉas montri, ke estas eĉ du bonaj kaj
verŝajne eĉ iomete uzitaj tradukoj kaj tial oni ne
bezonas esperantigon per "lumpenproletaro" aŭ simile.

Uzanto de ĉi tiaj vortoj elektas la tradukon tute laŭ
siaj stilbezonoj, ĉu teoriaj, ĉu emociaj, ĉu aprobaj, ĉu
malaprobaj. "Subproletaro" apenaŭ esprimas la evidentan
malŝaton, kiun Markso volis meti en la vorton per aludoj
pri ĉifonoj aŭ vestaĉoj.

Eble (nur *eble*) "ĉifonproletaro" ne taŭgus kiel nomo
de homgrupo en scienca analizo de klasoj, sed povas esti
ke eĉ "kanajla proletaro" pli trafe dirus, kion Markso
volis diri (mi ne proponas tion kiel tradukon). En artikolo
pri Markso oni certe prezentus ankaŭ la originan Germanan
vorton.

"Ĉifonproletaro" estas tute bona vorto.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Feb 17, 2014, 5:46:37 AM2/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

| Mi vidas nenian kialon diskuti pri ordo

Bone. Mi ne memros, ĉu mi jam ŝanĝis la ordon, sed mi eĉ ne iros rigardi.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages