Amikaro, ĉu iu el scias, kiu esperanta vorto elektiĝis por esprimi la germanan nomon ‘Lumpenproletariat’?
Ĉu 'subproletaro' povus esti alternativo?
Kara,
laŭ Vikipedio-komparado temas pli malpli pri propra nomo.
Laŭvorta traduko estas: ĉifona proletaro.
Laŭ la signifo oni ankaŭ povus preni la esprimon: „subproletaro”, minimume laŭ mia opinio.
Amike,
Ronald
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Se mi devus traduki la koncepton de Markso, mi efektive dirus “subproletaro”. Cetere, en itala lingvo oni diras “sottoproletariato” (= sub-proletaro), kaj simile en franca kaj en hispana.
Mi uzis tiun esprimon en radioelsendo de Radio Roma de 5.11.2005:
https://it.groups.yahoo.com/neo/groups/itala-kulturo-en-esperanto/conversations/topics/1040
> Pier Paolo Pasolini kiu regxisoras sian unuan filmon “Cxifonulo”, kiu piediras tra la kvartaloj de Romo, kiu sunbrunigxas kune kun Alberto Moravia kaj Dacia Maraini, kiu parolas dum manifestacio kontraux la kondamno al morto de la vaskaj aktivuloj, kiu ludas piedpilke en la antauxurbo. Precipe, Pasolini en Romo, en la ekspozicio kiun la Rona Komunumo arangxis en la muzeo en placo Sankta Egxidjo, en la populara transtibera kvartalo, okaze de la tridekjara datreveno de la morto de la intelektulo. Plejparte fotoj, sed ankaux filmoj tiritaj el la arkivoj de RAI=Itala Radiotelevido kaj de la Dokumenta Filma Instituto “Luce”, kiuj rakontas Romon en la sesdekaj jaroj, tiun de kadukigxo, de barakaroj, de krude vivantaj knaboj, de subproletaro, kiu cxarmis la verkiston pro sia auxtentikeco kompare kun iu mondo kiu sxangxigxadis, kiu komencadis postkuri konsumismon kaj malverajn mitojn. Jaroj da bataloj kaj engagxiteco, pri kiuj atestas la bildoj de protestaj procesioj kaj de okupadoj; sed kiuj ankaux parolas pri Romo kiel cxefurbo de arto, kaj montras Pier Paolo Pasolini en kunuleco kun la plej elstaraj mensoj de pasinta jarcento, bildigitaj en plezurdona interparolo. Geamikoj interligitaj de komuna sento, kiaj Maria Callas kaj Anna Magnani.
Se, kontrauxe, temus pri esprimo celanta substreki la malricxecon, mi dirus “proleta mizerularo”, aux ecx “proleta cxifonularo”.
Fine, se mi volus doni moralan takson pri la maniero, laux kiu tiu subproletaro akiras al si vivrimedojn, mi dirus “proleta kanajlaro”, aux “kanajla proletaro”.
Gxis
Antonio De Salvo
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Josenilton
Inviato: sabato 15 febbraio 2014 23:22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Pri la esperantigo de 'Lumpenproletariat'
Amikaro, ĉu iu el scias, kiu esperanta vorto elektiĝis por esprimi la germanan nomon ‘Lumpenproletariat’?
Ĉu 'subproletaro' povus esti alternativo?
--
“Cxifona proletaro” sxajnas al mi trafa esprimo, se oni volas substreki la apartan malricxexcon.
Se temas pri la Marksa koncepto (kiu emfazas, pli ol la malricxecon, la mankon de klaskonscio), mi restas cxe “subproletaro”.
Gxis
Antonio De Salvo
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Ronald Schindler
Inviato: domenica 16 febbraio 2014 11:35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Pri la esperantigo de 'Lumpenproletariat'
Nu, ŝajnas, ke la baza ŝlosila vorto estas SUBPROLETARO, ĉu ne? Krome ĝi jam ekzistas de 2005. Mi adoptos ĝin en urĝfina redakto, kiu postulas nur ĝian malriĉegan vivkondiĉan trajton, laŭ ĝia plej ofta uzateco en la marksa tekstaro.
Dankon al ĉiuj kontribuintoj. Mi registris en
http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Esperanto_ne_estas_la_germana_kun_o-fina%C4%B5oj
la linion:
Lumpenproletariat = ĉifon-proletaro, sub-proletaro
Amike
Renato
***
renato corsetti
Nobla Renato, se vi permesas min, mi pensas, ke, malgraŭ la etimologia senco ligita al ĉifoneco, en la praktiko ne ekzistas ĉifon-proleto, ĉar proleto estas laboristo. Ŝajnas, ke kiam Markso parolis pri LUMPENPROLETARIAT, li aludis al la homoj, kiuj ne proletumas, tio estas, kiuj ne dediĉas sian laborforton al la salajrita produktado, kaj kiuj vivas mizere, sub la linio de la malriĉeco, ĉu ne vere? Ili eĉ povas esti ĉifonuloj, sed ne proletoj aŭ laboruloj. Pro tio, mi pensas, ke SUBPROLETO taŭgas pli ol ĈIFON-PROLETO. En pli fajna kaj pura esperantostilo eble ni povus diri ankaŭ ĈIFON-MALLABORULO. Kion vi pensas?
--
--
Josenilton:
| mi pensas, ke SUBPROLETO taŭgas pli ol ĈIFON-PROLETO.
Bone. Do, uzu ĝin kaj tiel vi povos influi la lingvon.
Mi povas ŝanĝi la linion kaj meti la vorton ‘subproleto’ en la komencon.
----- Message d'origine -----De : Renato CorsettiEnvoyé : dimanche 16 février 2014 13:17Objet : (la bona lingvo) Pri la esperantigo de 'Lumpenproletariat'
--
Ŝajnas, ke kiam Markso parolis pri LUMPENPROLETARIAT, li aludis al la homoj, kiuj ne proletumas, tio estas, kiuj ne dediĉas sian laborforton al la salajrita produktado, kaj kiuj vivas mizere, sub la linio de la malriĉeco, ĉu ne vere?
--
Josenilton skribis:
> Do, Marko, ĉu vi opinias, ke, en plej klara esperanta dirmaniero, ĈIFON-PROLETARO estas pli trafa ol ĈIFON-MALLABORULARO, por esprimi ekzakte la marksisman ideon?
Jes.
Amike,
Markos