"akĉento"

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 14, 2011, 5:34:03 PM10/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ni momente havas la jenan linion:

akĉent·o → parol·manier·o, el·parol·o

ReVo difinas "akĉento" jene: "Prononcmaniero devianta de la normo, loka aŭ tutnacia, per kiu oni rekonas fremdlingvanon aŭ homon el alia regiono." Ŝajne la verkanto de nia linio volis eviti la radikon "prononc/", pri kiu ni havas jenan linion:

prononc·i [3oa] ~ el·parol·i

Se oni tiun linion aplikus al la esprimo "prononcmaniero" uzata en la ReVo difino, oni devus alveni al "elparolmaniero", kaj ne al "parolmaniero" aŭ "elparolo". Sed ĉiuokaze, ĉiu el tiuj esprimoj nenion diras pri la devojiĝo de la normo, kiu estas grava parto de la signifo de "akĉento". Oni povas paroli pri "forta akĉento", sed "forta (el)parol(manier)o" estus sensenca esprimo.

Mi persone uzadas la esprimon "akĉento" kaj do preferus tutan forigon de nia linio. Kion opinias la aliaj?

Amike,
Markos

José Antonio Vergara

unread,
Oct 14, 2011, 5:56:59 PM10/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi subtenas la proponon de Marcos.

Temas pri unu el tiuj enkondukitaj radikoj kiuj estu bonvenaj, char
ghi esprimas tre precizan nocion.

José Antonio Vergara

Andreas Kueck

unread,
Oct 15, 2011, 2:43:28 AM10/15/11
to la bona lingvo
On 14 Okt., 23:34, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> ReVo difinas "akĉento" jene: "Prononcmaniero devianta de la normo, loka aŭ
> tutnacia, per kiu oni rekonas fremdlingvanon aŭ homon el alia regiono."
> [...]
> Mi persone uzadas la esprimon "akĉento" kaj do preferus tutan forigon de nia
> linio. Kion opinias la aliaj?

En alia forumo iu uzis la Fundamentan vorton "kadenco" en la signifo
de "akchento" lau ties difino en ReVo. Laumiasperte "kadenco" apenau
estas komprenata chi-signife, kaj mi preferas "akchento". Lau mi ghi
estas internacia. Malgraue oficialigon mi nepre trovus oportuna pro la
similforma Fundamenta "akcento".

--
Andreas Kueck

Andrea Fontana

unread,
Oct 14, 2011, 9:55:56 PM10/14/11
to la bona lingvo
Karaj,
mi devas konfesi ke mi neniam komprenis, kial "el-parol-o" devus esti
klare komprenebla.
Nur la kunteksto klarigas pri kio temas.

Kiu inventis tiun kunmetaĵo?
Ĉu ĝi havas longan uzotradicion?
Ĉu ne estas pli bonaj kunmetaĵoj?

Cetere, "prononc-" estas tute oficiala radiko, do, kvankam mi ĝenerale
stile ŝatas kunmetaĵojn (alie, mi ne estus tie ĉi), mi ne vidas kialon
por preferi ne klaran kunmetaĵon al tute klara oficiala vorto:
http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/index.html?serchas=1&ajakso=0&hazardo=&tt=1318643416&ve=prononc&vg=-&vr=jes&vp=jes&vs=jes&vm=jes&vl=jes&vf=jes&vk=jes&va=1&tradukofr=1&tradukoen=1&tradukode=1&tradukopl=1&tradukoru=1&tradukoes=1&tradukoit=1&tradukoca=1&tradukopt=1#avtitolo

Se estus alia pli bona kunmetaĵo ol elparoli, mi ĝin volonte uzus.
"Elparolo" pensigas al mi al "elbuŝigo de vortoj": koncepto por mi
tute ne komprenebla.

Tute evidente, se vi dirus al mi ke tiun vorton uzis Zamĉjo (mi ne
scias kiu inventis ĝin), mi ĝin akceptus kiel strikte konsilate de la
Bulonja Deklaracio.
Alie, ĝi ŝajnas al mi tipa ekzemplo de malbone elpensita kumetaĵo
(alia estas, por mia lingva sentemo, "scipovi" - ankaŭ rilate al ĝi mi
ne scias kiu inventis ĝin, kvankam mi konscias ke ĝi estas uzata jam
de multe da tempo - ĉu de la unuaj jaroj de EO?).

antonio...@tiscali.it

unread,
Oct 15, 2011, 3:27:03 AM10/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

En la klasika “Londona Biblio” (1912) estas jena peco: “Vere vi ankaux estas el ili, cxar via parolmaniero malkasxas vin” (Evangelio laux Mateo 26,73).

(Temas pri tio, ke Petro malkonfesis esti unu el la discxiploj de Jesuo, sed la apudstarantoj rebatis, ke lia parolmaniero evidentigas, ke ankaux li estas Galileano kiel Jesuo).

Gerrit Berveling tradukas tiun saman pecon jene: “Vere, ankaux vi apartenas al ili: ja via prononco vin perfidas!”.

 

 Persone,  mi uzas “parolmaniero”, “elparolo”, “prononco” kaj “prononcmaniero”; neniam mi uzas “akcxento”, unue cxar tiu lasta vorto neniel klarigas la signifon, kaj due cxar jam estas problemoj por distingi “akcento” disde “supersigno”: en esperanto, oni prave uzas du diversajn vortojn por la parola akcento kaj por la skriba supersigno, dum en multaj lingvoj ambaux konceptoj estas priskribataj per la sama termino (en la itala, “accento” signifas cxu emfazon de la vocxo, cxu skriban supersignon, cxu apartan parolmanieron), kaj se oni volas distingi inter ili la unuajn du signifojn oni devas precizigi cxu temas pri “sona” aux “skriba”.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: venerdì 14 ottobre 2011 23:34
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "akĉento"

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Oct 15, 2011, 3:47:41 AM10/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

La vorto “akĉento” ekaperis en Esperanto komence de la 80aj jaroj. Laŭ mia impreso, ĝi unue disvastiĝis en junularaj rondoj. Ĉar mi mem lernis Esperanton antaŭ tiu dato, mi mem neniam uzas la vorton, kaj ĉiam elturniĝas per “elparolo” aŭ “prononco”. (Pli frue, mi eĉ diris “akcento”, kiu verŝajne estas anglismo, sed fakte la malnova vortaro de Wells invitis al tiu misuzo!)

Kiam mi estis ĵus en Londono mi rimarkis, ke ankaŭ John Wells nun diras “akĉento“, kaj tiun formon li donas en la nova eldono de sia vortaro. Vidante, ke eĉ Marcos aprobas la vorton, mi konkludas, ke mi devas cedi kaj mem (iom malkomforte) ekuzi ĝin.

Anna

P.S. Rilate al la suba komento de Marcos pri “forta elparolo”, mi mem dirus ion de la speco “evidente fremda parolmaniero”, “tre rimarkinda prononco” aŭ simile.

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: venerdì 14 ottobre 2011 23.34


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "akĉento"

 

Ni momente havas la jenan linion:

--

antonio...@tiscali.it

unread,
Oct 15, 2011, 4:40:42 AM10/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea Fontana:

>mi devas konfesi ke mi neniam komprenis, kial "el-parol-o" devus esti klare komprenebla. Nur la kunteksto klarigas pri kio temas.
>Kiu inventis tiun kunmetaĵo?
>Ĉu ĝi havas longan uzotradicion?
>Ĉu ne estas pli bonaj kunmetaĵoj?
>"Elparolo" pensigas al mi al "elbuŝigo de vortoj": koncepto por mi tute ne komprenebla.
>Tute evidente, se vi dirus al mi ke tiun vorton uzis Zamĉjo (mi ne scias kiu inventis ĝin), mi ĝin akceptus kiel strikte konsilate de la Bulonja Deklaracio. Alie, ĝi ŝajnas al mi tipa ekzemplo de malbone elpensita kumetaĵo.

Ne estas dirite, ke se Zamenhof uzis iun vorton, gxi "nepre" devas esti akceptata, kvankam persone mi havas grandan atenton al la uzo de la elpensinto de la lingvo.
"Elparoli" estis fakte uzita de Zamenhof, kaj en la du eblaj signifoj. En lia traduko de la Malnbova Testamento (me ne sercxis alie), estas ja:
1) en la signifo "eldiro", "elbusxigo":

Psalmo 66,13-14: Mi plenumos al Vi miajn promesojn, kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia busxo,

Psalmo 68,11: Mia Sinjoro elparolas vorton;

Sentencoj 15,7: la busxo de malsagxuloj elparolas sensencajxon.

Amos 6,10: Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.

Jeremia 36,18: El sia busxo li elparolis al mi cxiujn tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko.


2) en la signifo "parolmaniero":

Jugxistoj 12,5-6:
5 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li: Cxu vi estas Efraimido? Se li diris: Ne, 6 tiam ili diris al li: Diru: Sxibolet; li diris: Sibolet, cxar li ne povis elparoli gxuste; tiam ili kaptis lin kaj bucxis lin cxe la transirejo de Jordan.

Alta Kanto 4,3: Viaj lipoj estas kiel rugxa fadeno, kaj via elparolado estas bela;

Precipe grava estas la peco de Jugxistoj, kie temas precize pri aparta elparolo, parolmaniero, prononco, akcxento.
Gxis
Antonio De Salvo

Leo De Cooman

unread,
Oct 15, 2011, 5:55:58 AM10/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 15/10/2011 3:55, Andrea Fontana schreef:

> mi devas konfesi ke mi neniam komprenis, kial "el-parol-o" devus esti
> klare komprenebla.
> Nur la kunteksto klarigas pri kio temas.
>
> Kiu inventis tiun kunmetaĵo?
> Ĉu ĝi havas longan uzotradicion?
> Ĉu ne estas pli bonaj kunmetaĵoj?
"Elparolo" estas laŭvorta traduko de la nederlanda "uitspraak", la
germana "Aussprache", de la dana "udtale", de la norda "uttal", de la
nordlanda "uttale",
Laŭ "Konciza etimologia vortaro" de Cherpillod la latinida vorto estas
"kunmetita" el "pro" (por) kaj "nuntiare" (anonci).
Mi ceterei konsentas, ke ne necesas diskuti jam oficialigitan vorton
"prononci".

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Oct 15, 2011, 6:25:44 AM10/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
parol'
        parler | speak | sprechen | говорить | mówić.
         
            inter'parol'
            entretien | discourse | Gespräch, Unterhaltung | бесѣда | rozmowa.
         
            el'parol'
            prononcer | pronounce | aussprechen | произносить | wymówić.


     La vorto "el/parol/i" estas Fundamenta, kiel vi chi-supre vidas, ne nur ties vorteroj.
     (Memoru, ke la Universala Vortaro estas legebla che la jena adreso : "http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/universala_vortaro.html", el kiu mi citas !  La Fundamenton oni trovas en formo pli konforma, sed eble nur pri interpunkciado, al la originala, kies adreson bedaurinde mi momente ne retrovas.)
     Pro tio la iama decido de la Akademio kontrau ghin oficialigi radikon "prononc/" estas plene senvalora kaj kvazaue ne farita. Io kunpushighanta kun la Fundamento certe ne estas 'tute oficiala"
.

2011/10/15 Andrea Fontana <fontan...@fastwebnet.it>

     La vorto "sci/pov/i", kvankam Zamenhofa, ne estas Fundamenta.
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Fra Simo

unread,
Oct 15, 2011, 7:10:37 AM10/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

2011/10/14 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Ni momente havas la jenan linion:

akĉent·o → parol·manier·o, el·parol·o

ReVo difinas "akĉento" jene: "Prononcmaniero devianta de la normo, loka aŭ tutnacia, per kiu oni rekonas fremdlingvanon aŭ homon el alia regiono." Ŝajne la verkanto de nia linio volis eviti la radikon "prononc/", pri kiu ni havas jenan linion:

prononc·i [3oa] ~ el·parol·i
     Tiun paragrafon ni devas korekti, aldonante mencion pri la Fundamenteco de "el·parol·i". Pri tio ni nepre chiuj konsentas. Lau mia opinio, ni ankau devas, ghuste pro la Fundamenteco de "el·parol·i", korekti la simbolon "~" al "".
 
Se oni tiun linion aplikus al la esprimo "prononcmaniero" uzata en la ReVo difino, oni devus alveni al "elparolmaniero", kaj ne al "parolmaniero" aŭ "elparolo". Sed ĉiuokaze, ĉiu el tiuj esprimoj nenion diras pri la devojiĝo de la normo, kiu estas grava parto de la signifo de "akĉento". Oni povas paroli pri "forta akĉento", sed "forta (el)parol(manier)o" estus sensenca esprimo.

Mi persone uzadas la esprimon "akĉento" kaj do preferus tutan forigon de nia linio. Kion opinias la aliaj?
 
     Mi (t. e. Francisko) kutime diras "el/parol/manier/o". Tamen ankau "parol/manier/o" povas esti bona, char povas temi ne nur ghuste pri la elparolado de la sonoj, sed pri ia alia eco de la parolmaniero, ekzemple karakteriza (mal)lauteco au (mal)rapideco. Kontraue, "el·parol·o", kiu cetere estas tre bona vorto, malpli bone taugas por la dezirata signifo.


     Anna (prave, se post forkorekto de la vorto "prononco", korekto de "komento" al "komentario" kaj kursivigo de la ne-Esperanta formo "Marcos") :

Rilate al la [...] komento de Marcos pri “forta elparolo”, mi mem dirus ion de la speco “evidente fremda parolmaniero”, “tre rimarkinda prononco” aŭ simile.

     Al mi shajnas, ke "forta" egale malbone konvenus apud "akchento" (en lingvo, en kiu ekzistus tiu vorto) kiel apud "(el)parolmaniero".

ro-esp

unread,
Oct 15, 2011, 1:08:58 PM10/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Oct 14 11:34PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/628993f91f2777ae

>
> Ni momente havas la jenan linion:
>
> akĉent·o → parol·manier·o, el·parol·o

Mi ne entuziasmas

> ReVo difinas "akĉento" jene: "Prononcmaniero devianta de la normo, loka aŭ
> tutnacia, per kiu oni rekonas fremdlingvanon aŭ homon el alia regiono."

necesas indiko ke NE temas pri kiuj vortoj uzatas aw en kiu sinsekvo.
La nederlanda cetere havas du vortojn por tiu nocio. Unu estas
lawelekta (mi foje sxerce uzas holandan aw danan akcxenton en esp-o),
la alia ("langfalo") estas apenaw subprimebla :-)

> Ŝajne la verkanto de nia linio volis eviti la radikon "prononc/",
> pri kiu ni havas jenan linion:
>

> prononc·i *[3oa]* ~ el·parol·i


> Se oni tiun linion aplikus al la esprimo "prononcmaniero" uzata en la ReVo
> difino, oni devus alveni al "elparolmaniero", kaj ne al "parolmaniero" aŭ
> "elparolo". Sed ĉiuokaze, ĉiu el tiuj esprimoj nenion diras pri la devojiĝo
> de la normo, kiu estas grava parto de la signifo de "akĉento". Oni povas
> paroli pri "forta akĉento", sed "forta (el)parol(manier)o" estus sensenca
> esprimo.
>
> Mi persone uzadas la esprimon "akĉento" kaj do preferus tutan forigon de nia
> linio. Kion opinias la aliaj?

Por mi, prononci kaj elparoli estas malsamaj aferoj (kvankam la NL-a
uzas la saman vorton por ambaw), do mi subtenas forigon de tiu linio.

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

ro-esp

unread,
Oct 15, 2011, 1:18:20 PM10/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Date: Oct 14 03:27PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/a793afb8962ad1eb
>
> Leo diras:
>
>> Mi ne trovis "procezon" en la SSVa listo kaj ankaŭ ne en la listo
> "Oficialigindaj radikoj".
> Ĉu mi ripete pretervidis ĝin?
> Ĉu "procez" estas jam oficialigita, kaj la oficiala aldono ne indikita
> en PIV, nek en ReVo? Ĉu ni ankoraŭ ne diskutis tiun radikon?
> NPIV diras proceso 2 = procezo.
> ReVo diras procezo 2 -> procedo
>
> Efektive Leo prezentas ne diskutitan problemon. Persone mi uzas nur
> "proced-" kaj "juĝ-afer-". Kion pensas la listanoj?

"procedo"-n mi uzas malmise, cxar mi konas la vorton "procede'". pri
proces/procezo mi bezonas cerbumi...


> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Date: Oct 14 03:31PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/94a5a2979f6282e5
>
> Lau mi "procezo" estas oficialiginda, kun la signifo "Natura sinsekvo de
> fenomenoj disvolviĝanta sen ago de ekstera forto kaj konsiderata en sia
> tuteco, en sia iompostioma progresado kaj en siaj rezultoj".

Manke de pli bona, pli redunda alternativo, mi konsentas.

> Procedo estas klare alia afero, nome "Intenca agmaniero difinita por
> atingi iun celon".
> Kaj "proceso" lau mi estu uzata nur en la jura senco

Mi konsentas

> From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
> Date: Oct 14 01:05PM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3b0ed68c6eeae0d4
>
>
>> Kaj "proceso" lau mi estu uzata nur en la jura senco, kvankam oni foje
>> renkontas ghin ankau en la senco de "procezo".
>
> Zamenhof uzis "proceso" ankau en ne-jura senco, kiel ekzemple en
> "Marta":
>
> "Sed tiel longe, kiel senskue kaj regule dauras kaj disvolvighas tiu
> proceso de la homa movighado, pensado kaj sentado ..."

Jes, ankaw li estis nur homo..

gxis, Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2011, 1:26:23 PM10/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi estas legantaj ĉiujn mesaĝojn de la lastaj tagoj, kaj kiam la ondo finiĝos post kelkaj tagoj, mi provos respondi pri ĉiuj vortoj.

Sed nun mi devas tuj respondi al tiuj pri "el-parol-i" ĉar mi estas fundamentisma esperantisto kaj ne "nova esperantisto/novesperantisto".

La linio:


prononc·i *[3oa]* ~ el·parol·i

estas tie, ĉar temas pri deviga linio. "el-parol-i" estas en la Universala Vortaro sub la kap-vorto "paroli".

Efektive mi devas aldoni la indikon [fun] al ĝi, kaj la ~ lasas ĉiujn respondeci antaŭ sia konscienco pri siaj preferoj.

Por mi estas interese konstati ke ankaŭ la rekta indiko en la Universala Vortaro ne sukcesis haltigi la (eŭropigan) manon de la akademianoj de la pasinteco.

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Andreas Kueck

unread,
Oct 16, 2011, 3:21:02 AM10/16/11
to la bona lingvo
On 15 Okt., 08:43, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:
> En alia forumo iu uzis la Fundamentan vorton "kadenco"

Ghustigo: "Kadenco" estas ne Fundamenta, sed oficiala.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Oct 16, 2011, 3:53:08 AM10/16/11
to la bona lingvo
On 14 Okt., 23:34, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Ni momente havas la jenan linion:
>
> akĉent·o → parol·manier·o, el·parol·o
>
> ReVo difinas "akĉento" jene: "Prononcmaniero devianta de la normo, loka aŭ
> tutnacia, per kiu oni rekonas fremdlingvanon aŭ homon el alia regiono."

Jen amuza ekzemplo de Esperanto kun saksa akchento:
http://www.youtube.com/watch?v=gbtEDZD91QU&feature=related .

Jen kun itala akchento:
http://www.youtube.com/watch?v=ia-aF49UW9E&feature=related .

Jen kun angla akchento:
http://www.youtube.com/watch?v=ufxb0ls7o1U&feature=related .

Jen kun rusa akchento:
http://www.youtube.com/watch?v=HSlkRGiXHXw&feature=related .

Jen kun finna au estona akchento:
http://www.youtube.com/watch?v=2-x1_jQ1uVw&feature=related .

--
Andreas Kueck

Anna Lowenstein

unread,
Oct 16, 2011, 8:52:34 AM10/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
“Kadenco” estas teknika termino en muzika teorio, kiu rilatas al la fermaj akordoj de muzikpeco aŭ muzikfrazo. La Esperanta vikipedio ne havas paĝon por tiu koncepto, sed vi trovos ĝin en la angla vikipedio ĉe http://en.wikipedia.org/wiki/Cadence_%28music%29, kaj de tie povas trovi en pluraj aliaj lingvoj. Tie eblas ankaŭ aŭskulti plurajn specojn de kadenco. Mi vidas, ke ĝi havas proksimume la saman nomon ankaŭ en la aliaj lingvoj, inkluzive de la finna, la germana kaj la rusa. (Mi ne povas legi la japanan.)

Oni povus esperantigi la koncepton kiel “frazfino”, sed mi hezitus fari tion sen konsilo de membro de MEL. Mi ne scias, ĉu iam en la pasinteco, precipe dum la frua historio de Esperanto, iu proponis alian formon, aŭ ĉu oni ĉiam uzis la internacian formon “kadenco”.

La problemo, kiel kutime, venas kiam oni oficialigas vorton kun teknika signifo, kaj poste oni vastigas ĝian uzon. La aliaj du signifoj de la vorto “kadenco” en PIV ne sekvas logike laŭ la baza signifo. Ĉiuokaze, la vorto certe ne rilatas al prononco, voĉtono, parolstilo, ritmo ktp.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andreas Kueck
Inviato: domenica 16 ottobre 2011 9.21
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: "akĉento"

--
Andreas Kueck

--

Leo De Cooman

unread,
Oct 16, 2011, 10:10:25 AM10/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 15/10/2011 12:25, Fra Simo schreef:
     La vorto "el/parol/i" estas Fundamenta, kiel vi chi-supre vidas, ne nur ties vorteroj.

Jes.
Mi serĉis la aliajn kunmetitajn vortojn komenciĝantajn per "el" en la Fundamenta vortaro. Jen ĉiuj:
elmet| elparol| elpendaĵ| elport| elspez|

Amike salutas Leo

Vastalto

unread,
Oct 17, 2011, 4:44:17 AM10/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
"Anna Lowenstein" <anna.lo...@virgilio.it> skribis:

>Mi vidas, ke ĝi havas proksimume la saman nomon ankaŭ en la aliaj
>lingvoj, inkluzive de la finna, la germana kaj la rusa. (Mi ne povas
>legi la japanan.)

En la japana gxi estas "終止"(sxuu-sxi) konsistanta el du ideografiajxoj
kun la signifoj "fino" kaj "halto".

Amike,
Vastalto

ro-esp

unread,
Oct 17, 2011, 5:18:09 PM10/17/11
to la bona lingvo
kelkajn rimarkojn mi havas.

- esp-o prave distingas akcenton disde diakrito

- la vorton "akcxento" oni (antaw ne tiom longe) enkondukis por
distingi akcenton disde akcxento

- se iu diras al vi "vi ne scias kio vi parolas pri", tio nepre estas
klare distingebla, devia de la normo, elparolmaniero, sed ne pro gxia
prononco

gxis, Ronaldo N

ro-esp

unread,
Oct 23, 2011, 7:57:45 PM10/23/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: mar...@melburno.org.au
> Date: Oct 23 06:49AM -0400

> Mi deziras neshanghi Esperanton, ne char mi trovas ghin perfekta kaj
> neplibonigebla, sed char la nenatura kaj senevolua reteno de la
> Fundamento garantias, ke Esperanto ne forfalos en dialektojn au
> formortas, kaj ke ghi restos fidebla por chiam, same kiel la nombro
> kvin restos fidebla por chiam.

> La prononco ante lingvon estas la maniero kiel sonigi la individuajn
> literojn, inkluzive de la variajhoj igitaj de la chirkauantaj
> literoj, do fine la dirmaniero ante vorton. Pro tio mi nomus la
> prononcadon la literdirmaniero, kaj la literdirscienco.

vi jxus diris ke vi ne volas enkonduki nebezonatajn vortojn.... do
kiun bezonon kovras tiu "ante" ?


> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>

> Do, kion vi konsilas skribi en la linio:
>
> akĉent•o ~ el•parol•maniero•o, prononc•manier•o

forstreku tiun "el-parol-maniero" tute

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages