> Mi ne trovis "procezon" en la SSVa listo kaj ankaŭ ne en la listo
"Oficialigindaj radikoj".
Ĉu mi ripete pretervidis ĝin?
Ĉu "procez" estas jam oficialigita, kaj la oficiala aldono ne indikita
en PIV, nek en ReVo? Ĉu ni ankoraŭ ne diskutis tiun radikon?
NPIV diras proceso 2 = procezo.
ReVo diras procezo 2 -> procedo
Efektive Leo prezentas ne diskutitan problemon. Persone mi uzas nur "proced-" kaj "juĝ-afer-". Kion pensas la listnaoj?
Amike
Renato
Interese. Se mi malrekomendus unu el la tri, tio estus ĝuste la vorto “procezo”. Same kiel vi, mi uzas la vorton “proceso” nur por juĝafero, kaj por ĉio alia mi uzas la vorton “procedo”.
Ĉu vi povas doni ekzemplojn de frazoj kun “procedo” kaj “procezo”?
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: venerdì 14 ottobre 2011
15.31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo)
proces/d/z-o
Lau mi "procezo" estas oficialiginda, kun la signifo "Natura sinsekvo de fenomenoj disvolviĝanta sen ago de ekstera forto
kaj konsiderata en sia tuteco, en sia iompostioma progresado kaj en siaj
rezultoj". Procedo estas klare alia afero, nome "Intenca agmaniero difinita por atingi iun celon". Kaj
"proceso" lau mi estu uzata nur en la jura senco, kvankam oni foje
renkontas ghin ankau en la senco de "procezo".
Amike,
Markos
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Marcos:
> En tia situacio laŭ mi estas plej bone el lingvoflega vidpunkto plifirmigi la klaran distingon de tiuj tri konceptoj per tri malsamaj vortoj, uzante ĉiun el ili nur kun sia ĉefa signifo. Pro tio mi pledas por oficialigo de "procezo".
Nu, mi eble estas tro influata de la itala, kiu uzas nur unu vorton, se mi ne eraras: “processo”. Mi ne ŝokiĝus se oni dirus: “(juĝ-)procedo”, la procedo, laŭ kiu raŭpo iĝas papilio, la procedo por atingi monon de aŭtomato.
Temas nur pri unua kontribuo.
Amike
Renato
Laux mia kompreno (eble influata del la itala), oni povas distingi:
1) “procedo”: lauxorda sinsekvo de agoj kaj de logikaj pasxoj por efektivigi ion aux por solvi problemon;
2) “proceso” aux “jugxafero”: sinsekvo da agoj kaj formalajxoj celantaj la atingon de jugxa decido;
3) “proceduro”: aro da formalajxoj sekvotaj por atingi juran rezulton (jugxan aux administracian);
4) “procezo”: sinsekvo da interligitaj fenomenoj, kiuj (mal)evoluas.
Rilate la ekzemplojn de Renato, mi samopinias pri “procedo por atingi monon de auxtomato”, sed ne pri “procedo, laux kiu rauxpo igxas papilio” (laux mi, ne temas pri procedo, sed pri procezo, aux maksimume pri “proceso” en la PIV-a senco).
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di renato corsetti
Inviato: venerdì 14 ottobre 2011 23:35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) proces/d/z-o
--
> Nu, mi eble estas tro influata de la itala, kiu uzas nur unu vorton,
> se mi ne eraras: “processo”. Mi ne ŝokiĝus se oni dirus:
> “(juĝ-)procedo”, la procedo, laŭ kiu raŭpo iĝas papilio, la procedo
> por atingi monon de aŭtomato.
Mi neniam uzas la strangan vorton "procezo". Oni iam atentigis min, ke
mia "proceso" estas lingva eraro (aŭ pli ĝentile: misskribo), sed tiel
ne estas. La nov-PIV-an "proceso 2 = procezo" mi vidas nur kiel
refojan arbitraĵon de la PIV-redaktistoj.
Cetere, la dupartigo "juĝafero/natura sinsekvo" estas trosimpligo, kiu
ne atentas ekzemple la vastan kaj gravan procesan industrion.
Mi simple kopias, kion mi foje diris en alia diskutejo:
"Apartigi la signifojn de "proceso" kaj "procezo" estas unu el la
malfeliĉaj inventaĵoj de PIV. En la Plena Vortaro ambaŭ signifoj
ankoraŭ estis sub la sama kapvorto, kaj ili tute ne ĝenis unu la
alian. En PIV-1972 ekaperis "procezo", sed la vortaro tamen rekomendis
la formon "procesi". En PIV-2002 jam ĉio estas renversita: ĝi
rekomendas "procezi" por ĉiaj uzoj krom la jura.
Eĉ sen "procezo" ni jam havas tro multe da similaj latindevenaj
radikoj oficialigitaj; proced procedur proces procesi. La ekstra
procez nur konfuzas, ĉar la signifo "disvolvioĝanta sinsekvo de
fenomenoj" facile ampleksas kaj jurajn kaj teknikajn uzojn. – Por pli
konfuzi, PIV enkondukis ankaŭ la vorton "procesoro", kiu neniel
rilatas al la jura signifo sed tamen konservas la skribon kun "s".
Ekzistas nenia kialo eviti paroli ekz. pri kemiaj, teknikaj, komputaj,
politikaj aŭ ekonomiaj procesoj."
Harri