finitivo

14 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Apr 2, 2026, 1:08:36 AM (7 days ago) Apr 2
to la bona lingvo
Gramatika vorto:
Finitivo estas la verbo kun la finaĵo -as, -is, -os, -us, -u, ne la i-modo.

La listo de proponoj en tiu ĉi malnova fadeno donas "ĉefverbo", sed tio estas pli ambigua. En frazo kiel "Mi amas, ke ri volas danci", la frazo havas du finitivojn, sed eble nur "amas" estas ĉefvorto, kaj "volas" estas subordigita verbo.

Leo De Cooman

unread,
Apr 2, 2026, 6:59:16 AM (7 days ago) Apr 2
to la-bona...@googlegroups.com

En la nederlanda miatempe ni diris "persoonsvorm", laŭvorte "(verba) persona formo/modo". 

Amike salutas Leo


Op 2/04/2026 om 07:08 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/31af56ab-fec4-4796-a923-8d553730ece4n%40googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
Apr 2, 2026, 7:10:27 AM (7 days ago) Apr 2
to la-bona...@googlegroups.com
Mi supozis, ke "predikato" estas la tuta frazo krom la subjekto, ne nur la verbo. Sed ŝajnas, ke "predikato" povas signifi tion, aŭ povus signifi nur la verbon. Mi dirus "neinfinitiva verbo". "Personforma verbo" povus esti solvo, sed ĉar ĝi ne estas ĝenerale uzata, ĉu la homoj komprenus, pri kio temas?

Mi vidas, ke PMEG donas "ĉefverbo". Mi supozas, ke predikato estus "volas danci", ne nur "volas".

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Noam Mohr

unread,
Apr 3, 2026, 12:24:07 AM (7 days ago) Apr 3
to la-bona...@googlegroups.com
Neinfinitivo... 
 * Ĉu substantivo estas neinfinitivo?
 * Ni havas "infinitivo ~ i-modo, sendifina modo". Do ĉu "finitivo ~ ne-i-modo, difina modo"?

Persona modo... Mi tute ne komprenas la signifon aŭ logikon de tiu ĉi propono. Kial temas pri persono?

En la angla, oni diras "finite verb", "predicate verb", "tense verb", aŭ "main verb". Tial mi proponis predikata verbo kaj ĉefverbo -- tensoverbo ne trafas por u-modo aŭ us-modo. La finitivo regas la predikaton, la ceteraj partoj de la predikato aldonas pliajn priskribojn al la finitivo. Do, "volas" estas la plej simpla formo de la predikato, "volas danci" aldonas plian detalon, "volas danci la rangon en la vespero" aldonas eĉ pli da detaloj, sed "volas" estas la fundamento de la predikato.

Leo De Cooman

unread,
Apr 3, 2026, 2:38:45 PM (6 days ago) Apr 3
to la-bona...@googlegroups.com

Mi kontrolis, ĉu la nederlanda vorto "persoonsvorm" estas ankoraŭ uzata. Jes! La signifo estas, ke tiu formo estas ligita kun persono (mi, vi, ŝi ...), alivorte, ke ĝi estas konjugaciita;  iamaniere 'jungita kun persono'.

Amike salutas Leo


Op 3/04/2026 om 06:23 schreef Noam Mohr:

Noam Mohr

unread,
Apr 4, 2026, 12:54:02 AM (5 days ago) Apr 4
to la-bona...@googlegroups.com
En la frazo "la seĝo tuŝas la tablon", ĉu la seĝo estas persono? 

Ĉu vi celas diri "subjektverbo"? Tio havas dusencecon pro frazoj kiel "Ami estas bela" en kiu la verbo ami estas la subjekto, sed la finitivo estas "estas".

Leo De Cooman

unread,
Apr 4, 2026, 7:26:16 AM (5 days ago) Apr 4
to la-bona...@googlegroups.com

Jess, en via ekzempla frazo "seĝo" estas persono laŭ la kvina difino de tiu vorto en PIV:

Λ Konjugacia aŭ pron-a formo, servanta por distingi la persono(j)n, kiu(j) parolas, tiu(j)n, al kiu(j) oni parolas, k tion, pri kio oni parolas

Iom strange, ĉu ne? Sed tiu kvina difino respondas al unu el la difinoj de "persoon" en la nederlanda.

Nu, la gramatiko de Esperanto estas iom alia. La finaĵoj ne ŝanĝiĝas laŭ la subjekto, sed (iuj, -as, -is, -os) laŭ la tempo de la ago au okazaĵo.

Se mi bone memoras, Zamenhof skribis ion pri la infinitiva formo  en frazoj, kia  "Ami estas bela" (prefere "bele"). Mi ĵus provis retrovi lian tekston en la Zamenhofaj verkoj en Tekstaro, sed ne sukcesis.

Mi relegis la difinon de "infinitivo" en PIV2020: infinitiv2o Λ Modalo, prezentanta la procezon en plej ĝenerala, sendifina maniero; ... Ĉu ni povus diri: infinitivo (OA2) ~sendifina modalo ... kaj finitivo → aŭ ~ difina modalo      ???

Amike salutas Leo


Op 4/04/2026 om 06:53 schreef Noam Mohr:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages