Terminoj gramatikaj

18 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 30, 2007, 5:57:47 PM5/30/07
to la-bona...@googlegroups.com
Jen ekzemplero, kiu devus veni sen g'enaj ret-adresoj.

-----------------------
Karaj bonalingvanoj,

El listo de samsignifaj vortoj inter Plena Analiza Gramatiko kaj PMEG
mi prenis la jenajn kaj iom adaptis kelkajn. Mi intencus kopii ilin
en nian pag'aron, eventuale kun pliaj adaptoj. Kelkaj s'ajnas al mi
tute bonaj por niaj celoj liveri komprenblajn alternativajn vortojn.

Kion vi opinias?

Renato
------------------------
adjekto komplemento
adjektivo eco-vorto , a-vorto
adverbo E-vorto
agento aganto (en pasiva frazo)
akuzativo N-finajxo
apozicio apudmeto
bilabialo du-lipa konsonanto
cxefpropozicio cxef-frazo
dentalo denta konsonanto
epiteto rekta priskribo
finitivo cxef-verbo
frikativo frota konsonanto
futuro venonta tempo
gerundio participo kun E-fina o
gingivalo gingiva konsonanto
imperativo vola modo, U-modo, U-verbo
indikativo reala modo
infinitivo neuxtrala modo, I-modo, I-verbo
interjekcio ekkria vorteto
interogativo demanda vorteto
kondicionalo imaga modo, US-modo, US-verbo
konjunkcio kunliga vorteto
labialo lipa konsonanto
laringalo glota konsonanto
likvido duonbara konsonanto
nazalo naza konsonanto
negacio neado, nea vorto
netransitiva verbo senobjekta verbo
numeralo nombra vorteto
predikativo priskribo
personalo, pronomo, persona pronomo
plozivo eksploda konsonanto
pluralo multe-nombro
predikato cxef-verbo
preterito pasinta tempo
prezenco nun-tempo
prononco elparolo
propozicio frazo
pseuxdoafikso sxajn-afikso
rilativo rilata KI-vorto
singularo unu-nombro
subjunkcio fraz-enkondukilo
subpropozicio subfrazo
substantivo O-vorto
suplemento rekta priskribo
tenso tempo
transitiva verbo objekta verbo
velaro vela konsonanto
vokativo alvoko
volitivo vola modo, U-modo, U-verbo.

------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Pilar Otto

unread,
May 31, 2007, 9:00:36 AM5/31/07
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Unue mi dankas al Bertilo pro lia klarigo pri la limigiteco de kelkaj
PMEG-aj terminoj. Mi gxojas, ke la auxtoro mem tion klarigis!

Mi prezentas alian argumenton por konservi almenaux la internaciajn nomojn
de la vortklasoj: ili estas uzeblaj por derivi sintaksajn terminojn, laux
mia propono per la sufikso -ajx-. Ni vidu kelkajn ekzemplojn:

"La ZAMENHOFA lingvo": morfologie adjektivo, sintakse adjektivajxo
"La lingvo DE ZAMENHOF": morfologie ne adjektivo, sed sintakse adjektivajxo

"Mi ferias SOMERE": morfologie adverbo, sintakse adverbajxo
"Mi ferias DUM LA SOMERO": morfologie ne adverbo, sed sintakse adverbajxo

"Mi MANGXIS panon": morfologie verbo, sintakse verbajxo
"Mi ESTAS MANGXINTA panon": morfologie verbo + adjektiva participo, sintakse
verbajxo

"LAUX la vojo": morfologie prepozicio, sintakse prepoziciajxo
"LAUXLONGE DE la vojo": morfologie ne nur prepozicio, sintakse prepoziciajxo

"UF!": morfologie interjekcio, sintakse interjekciajxo
"DIABLE!": morfologie adverbo, sintakse interjekciajxo

Antaux ol komenti la unuopajn vortojn de la listo, mi respondu al la
alimesagxa demando de Renato: Norvege oni nun uzas la internaciajn
gramatikajn terminojn, ekz. "substantiv", "adjektiv", "adverb", sed antauxe
oni diris resp. "nomvorto", "ec-vorto" kaj (eble) "akcesora vorto". La
verbon oni nomis "far(ajx)vorto", la prepozicion "rilatvorto", la
konjunkcion "ligvorto" kaj la interjekcion "ekkrivorto". En la dana oni
ankoraux uzas danlingvajn "tradukojn", sed ne identajn kun la norvegaj:
substantivon oni nomas "nomvorto" kaj adverbon "akcesora vorto", sed
adjektivon "aldonvorto", verbon "eldirvorto", kaj pronomon "stedord", kiu
rekte signifus "okvorto"; sed "sted" estas parto de la prepozicio
"anstataux" = "i-sted-en-for", proks. "en la loko por". La artikolon oni
nomas "konvorto". En la dana oni uzas danajn terminojn ankaux por kazoj
("faloj"), verbaj tempoj ("tempoj"), modoj ("manieroj") kaj vocxoj (sxajne
ankaux "manieroj"), kaj por sintagmoj ("led", kiu povas signifi "cxenero",
sed ankaux "artiko").

Nun al la listo. Pri la vortoj, kiujn mi ne komentas, mi konsentas.

Renato:
> ------------------------
> adjekto komplemento
adverbajxo
> adjektivo eco-vorto , a-vorto
adjektivo
> adverbo E-vorto
adverbo


> agento aganto (en pasiva frazo)
> akuzativo N-finajxo

akuzativo


> apozicio apudmeto
> bilabialo du-lipa konsonanto
> cxefpropozicio cxef-frazo

Mi emus rezervi "frazo" al la tuta "periodo", konservante "propozicio" por
frazpartoj, kiuj enhavas finitivan verbon.


> dentalo denta konsonanto
> epiteto rekta priskribo

adjektivajxo
> finitivo cxef-verbo
Vi ankaux por predikato proponas tiun terminon. Laux mi ni bezonas
"finitivo".


> frikativo frota konsonanto
> futuro venonta tempo
> gerundio participo kun E-fina o

adverba participo, adverba verboformo (ne en cxiuj lingvoj gxi estas adverba
derivajxo de participo)


> gingivalo gingiva konsonanto
> imperativo vola modo, U-modo, U-verbo

"vola modo" tauxgas, sed en tiuj lingvoj, en kiuj imperativo kaj subjunktivo
malsamas, ambaux tiuj estas volaj modoj, do mi opinias, ke ni tamen konservu
"imperativo".
> indikativo reala modo
indikativo


> infinitivo neuxtrala modo, I-modo, I-verbo

"neuxtrala modo" estas misgvida tiusence, ke ne cxiuj lingvoj ecx havas
infinitivon. Mi do pledas por "infinitivo".
> interjekcio ekkria vorteto
interjekcio


> interogativo demanda vorteto
> kondicionalo imaga modo, US-modo, US-verbo

Gxia statuso ne estas la sama en cxiuj lingvoj, do eble tamen restu je nia
dispono "kondicionalo".
> konjunkcio kunliga vorteto
konjunkcio


> labialo lipa konsonanto
> laringalo glota konsonanto
> likvido duonbara konsonanto

Gxi estas tro malpreciza, sed mi ne havas proponon.


> nazalo naza konsonanto
> negacio neado, nea vorto
> netransitiva verbo senobjekta verbo

Ankaux transitivaj verboj povas aperi senobjekte; la netransitivaj ne
KAPABLAS havi objekton, do oni konservu "netransitiva".
> numeralo nombra vorteto
Por esti konsekvenca, "numeralo"
> predikativo priskribo
Tro gxenerala vorto por la signifo. "predikativo"


> personalo, pronomo, persona pronomo
> plozivo eksploda konsonanto
> pluralo multe-nombro
> predikato cxef-verbo

Se tio, kio ne estas subjekto, estas predikato, nur la KERNO de la predikato
estas cxefverbo, eventuale finitivo + nefinitiva formo. Tiun kernon mi nomus
"verbajxo", kaj mi konservus "predikato" por la tuta ne-subjekta parto de la
frazo.


> preterito pasinta tempo
> prezenco nun-tempo
> prononco elparolo
> propozicio frazo

Vidu sub "cxefpropozicio".


> pseuxdoafikso sxajn-afikso
> rilativo rilata KI-vorto

rilata pronomo, rilata adverbo ktp.
> singularo unu-nombro
> subjunkcio fraz-enkondukilo
"subjunkcio", eventuale "propozici-enkondukilo", sed gxi estas terure peza.
> subpropozicio subfrazo
subpropozicio
> substantivo O-vorto
substantivo
> suplemento rekta priskribo
akcesorajxo


> tenso tempo
> transitiva verbo objekta verbo

Verbo KAPABLA havi objekton, sed ne nepre efektive HAVANTA objekton, do
"transitiva".


> velaro vela konsonanto
> vokativo alvoko

"vokativo", eventuale "alvoka kazo".


> volitivo vola modo, U-modo, U-verbo.

En E-o jes, sed en aliaj lingvoj eble "volitivo" aux "subjunktivo".

Ne havante la tempon kontrollegi,
Otto


Tadasi Saka

unread,
May 31, 2007, 9:10:06 PM5/31/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> kiel oni diras en via lingvo: substantivo, adjektivo kaj adverbo?

En la japana:

substantivo = mei-si(nomo-vorto)
adjektivo = keiyo^-si(ornamepiteto-vorto)
adverbo = huku-si(ne eblas lauvorte traduki. funkcias same kiel la
Esperanta adverbo.)

Amike,

Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2007, 1:48:16 AM6/1/07
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Tadasi kaj Otto!

C'iam pli konturig'as la samsignifaj'oj almenau':

substantivo = nom-vorto
adjektivo = eco-vorto

sed por ne erari mi enmetis en la liston de la simplaj smasignifaj
vortoj nur tiujn, pri kiuj vi ne havas komentojn, do, kiujn vi akceptas.

Restas multegaj pri kiuj oni povas pludiskuti:

>>adjekto komplemento
>adverbajxo
>>adjektivo eco-vorto , a-vorto
>adjektivo
>>adverbo E-vorto
>adverbo

>>akuzativo N-finajxo
>akuzativo


>>cxefpropozicio cxef-frazo
>Mi emus rezervi "frazo" al la tuta "periodo", konservante
>"propozicio" por frazpartoj, kiuj enhavas finitivan verbon.

>>epiteto rekta priskribo
>adjektivajxo
>>finitivo cxef-verbo
>Vi ankaux por predikato proponas tiun terminon. Laux mi ni bezonas "finitivo".

>>gerundio participo kun E-fina o
>adverba participo, adverba verboformo (ne en cxiuj lingvoj gxi estas
>adverba derivajxo de participo)

>>imperativo vola modo, U-modo, U-verbo
>"vola modo" tauxgas, sed en tiuj lingvoj, en kiuj imperativo kaj
>subjunktivo malsamas, ambaux tiuj estas volaj modoj, do mi opinias,
>ke ni tamen konservu "imperativo".
>>indikativo reala modo
>indikativo
>>infinitivo neuxtrala modo, I-modo, I-verbo
>"neuxtrala modo" estas misgvida tiusence, ke ne cxiuj lingvoj ecx
>havas infinitivon. Mi do pledas por "infinitivo".
>>interjekcio ekkria vorteto
>interjekcio

>>kondicionalo imaga modo, US-modo, US-verbo
>Gxia statuso ne estas la sama en cxiuj lingvoj, do eble tamen restu
>je nia dispono "kondicionalo".
>>konjunkcio kunliga vorteto
>konjunkcio

>>likvido duonbara konsonanto
>Gxi estas tro malpreciza, sed mi ne havas proponon.

>>netransitiva verbo senobjekta verbo
>Ankaux transitivaj verboj povas aperi senobjekte; la netransitivaj
>ne KAPABLAS havi objekton, do oni konservu "netransitiva".
>>numeralo nombra vorteto
>Por esti konsekvenca, "numeralo"
>>predikativo priskribo
>Tro gxenerala vorto por la signifo. "predikativo"

>>predikato cxef-verbo
>Se tio, kio ne estas subjekto, estas predikato, nur la KERNO de la
>predikato estas cxefverbo, eventuale finitivo + nefinitiva formo.
>Tiun kernon mi nomus "verbajxo", kaj mi konservus "predikato" por la
>tuta ne-subjekta parto de la frazo.

>>propozicio frazo
>Vidu sub "cxefpropozicio".

>>rilativo rilata KI-vorto
>rilata pronomo, rilata adverbo ktp.

>>subjunkcio fraz-enkondukilo
>"subjunkcio", eventuale "propozici-enkondukilo", sed gxi estas terure peza.
>>subpropozicio subfrazo
>subpropozicio
>>substantivo O-vorto
>substantivo
>>suplemento rekta priskribo
>akcesorajxo

>>transitiva verbo objekta verbo
>Verbo KAPABLA havi objekton, sed ne nepre efektive HAVANTA objekton,
>do "transitiva".

>>vokativo alvoko
>"vokativo", eventuale "alvoka kazo".
>>volitivo vola modo, U-modo, U-verbo.
>En E-o jes, sed en aliaj lingvoj eble "volitivo" aux "subjunktivo".

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2007, 3:47:30 AM6/1/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Otto,

mi ree simpligas la liston rekte por demandi vin:

Se oni nur proponas alternativojn kompreneblaj, c'u tion vi akceptus:

substantivo = nom-vorto
adjektivo = eco-vorto

C'u vi proponas tiujn alternativojn:

adjekto = adverbajxo
epiteto = adjektivajxo?

Kromaj observoj:

imperativo = ordona modo (c'u tion vi akceptus?)
interjekcio = ekkria vorteto (kial vi ne akceptas tion?)
numeralo = nombra vorteto (mi ne komprenas kial vi diras ke pro
konsekvenceco oni tenu 'numeralo')

Pilar Otto

unread,
Jun 2, 2007, 8:26:40 AM6/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> mi ree simpligas la liston rekte por demandi vin:
>
> Se oni nur proponas alternativojn kompreneblaj, c'u tion vi akceptus:
>
> substantivo = nom-vorto
Tiam tio, kion oni angle nomas "noun phrase" kaj hispane "sintagma nominal",
devus nomigxi "nomvortajxo" anstataux "substantivajxo". Gxi eblas, sed en
mia antauxa mesagxo mi pledis por uzo de la internaciaj nomoj de la
vortklasoj.

> adjektivo = eco-vorto
Tiam tio, kion mi nomis "adjektivajxo", ekz. "de Zamenhof" en "la lingvo de
Zamenhof", devus nomigxi "ec-vortajxo".

> C'u vi proponas tiujn alternativojn:
>
> adjekto = adverbajxo

Jes.
> epiteto = adjektivajxo?
Jes.

> Kromaj observoj:
>
> imperativo = ordona modo (c'u tion vi akceptus?)

Jes. Tamen, se E-igi la nomojn de la verbaj modoj, necesas trovi por
"indikativo" ion pli trafan ol "reala modo", eble "gxenerala modo".

> interjekcio = ekkria vorteto (kial vi ne akceptas tion?)

Cxar tiam mi perdus la eblon nomi "interjekciajxo" vort(grup)on kiel
"Diable!", "Filo de cxiesulino!" k.s., kiuj mem ne estas interjekcio, sed
funkcias interjekcie (ekkri-vortete!) en la frazo. "Ekkri-vortetajxo" estus
terure malfacile manipulebla.

> numeralo = nombra vorteto (mi ne komprenas kial vi diras ke pro
> konsekvenceco oni tenu 'numeralo')

Temas pri nomo de vortklaso, vd. cxi-supre.

Amike,
Otto


adam....@gmail.com

unread,
Jun 2, 2007, 3:04:51 PM6/2/07
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto:

> > substantivo = nom-vorto
> Tiam tio, kion oni angle nomas "noun phrase" kaj hispane "sintagma nominal",
> devus nomigxi "nomvortajxo" anstataux "substantivajxo". Gxi eblas, sed en
> mia antauxa mesagxo mi pledis por uzo de la internaciaj nomoj de la
> vortklasoj.

Aux 'nomvorta sintagmo', krom se ankaux 'sintagmo' estas malfavorata.
Krome mi ne vidas, kial 'nomvortajxo' estus malpli oportuna ol
'substantivajxo'.

> > Kromaj observoj:
> >
> > imperativo = ordona modo (c'u tion vi akceptus?)
> Jes. Tamen, se E-igi la nomojn de la verbaj modoj, necesas trovi por
> "indikativo" ion pli trafan ol "reala modo", eble "gxenerala modo".

Eble laux la vortorigino, 'montra modo' aux 'indika modo'.

> > interjekcio = ekkria vorteto (kial vi ne akceptas tion?)
> Cxar tiam mi perdus la eblon nomi "interjekciajxo" vort(grup)on kiel
> "Diable!", "Filo de cxiesulino!" k.s., kiuj mem ne estas interjekcio, sed
> funkcias interjekcie (ekkri-vortete!) en la frazo. "Ekkri-vortetajxo" estus
> terure malfacile manipulebla.

Eble simple 'ekkriajxo' tauxgus.

> > numeralo = nombra vorteto (mi ne komprenas kial vi diras ke pro
> > konsekvenceco oni tenu 'numeralo')
> Temas pri nomo de vortklaso, vd. cxi-supre.

ReVo nun proponas 'nombronomo'.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu tro rapide saltas, tiu baldaĆ­ haltas.

Pilar Otto

unread,
Jun 4, 2007, 2:59:15 AM6/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
adam....@gmail.com skribis:
> Pilar Otto:

>> Jes. Tamen, se E-igi la nomojn de la verbaj modoj, necesas trovi por
>> "indikativo" ion pli trafan ol "reala modo", eble "gxenerala modo".
>
> Eble laux la vortorigino, 'montra modo' aux 'indika modo'.

Tio tauxgus en lingvoj, kiuj havas ekz. ankaux "demandan modon"
(interogativon) aux "rakontan modon" (narativon); sed en lingvoj, kiuj uzas
la saman modon por aserti/montri/indiki kiel por demandi kaj por redoni
rakontajxojn de aliaj, tiuj etikedoj ne trafe priskribas la enhavon de la
"botelo". Ankaux "indikativo" estas ne-trafa, samkiel multaj gramatikaj
terminoj inventitaj, laux mia orientigxo, en la nov-platonisma periodo. Mia
propono de "gxenerala modo" estas bazita sur tio, ke en cxiuj(?) lingvoj
ekzistas modo "nemarkita", kies agadkampo tamen varias de lingvo al lingvo.

Mi supozas, ke esence temas pri la dilemo - cxe formado de fakaj terminoj -
inter faka precizeco kaj gxenerala komprenebleco. Temas ankaux pri kohereco
de la terminara sistemo. Do: cxu eblas formi gramatikan terminaron suficxe
precizan kaj samtempe suficxe kompreneblan el E-a materialo? Se ne, cxu ni
tamen kontentigxu pri la "heredita" pli-malpli internacia terminaro? Tiu
lasta alternativo havas la avantagxon, ke ni povas fajfi pri la etimologio
kaj uzi la terminojn nur kiel etikedojn; alivorte, ni ne bezonas cerbumi pri
tio, ke substantivo estas esprimo de "substanco", kies etimologio siavice
eble estas "sub-star-ajxo". Mi ne volas pli filozofiumi pri cxi tio nun, nek
komenti aliajn punktojn de la mesagxo de Adamo.

Amike,
Otto


Adam Raizen

unread,
Jun 4, 2007, 8:39:34 AM6/4/07
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto:

> adam....@gmail.com skribis:
> > Pilar Otto:
> >> Jes. Tamen, se E-igi la nomojn de la verbaj modoj, necesas trovi por
> >> "indikativo" ion pli trafan ol "reala modo", eble "gxenerala modo".
> >
> > Eble laux la vortorigino, 'montra modo' aux 'indika modo'.
>
> Tio tauxgus en lingvoj, kiuj havas ekz. ankaux "demandan modon"
> (interogativon) aux "rakontan modon" (narativon); sed en lingvoj, kiuj uzas
> la saman modon por aserti/montri/indiki kiel por demandi kaj por redoni
> rakontajxojn de aliaj, tiuj etikedoj ne trafe priskribas la enhavon de la
> "botelo". Ankaux "indikativo" estas ne-trafa, samkiel multaj gramatikaj
> terminoj inventitaj, laux mia orientigxo, en la nov-platonisma periodo. Mia
> propono de "gxenerala modo" estas bazita sur tio, ke en cxiuj(?) lingvoj
> ekzistas modo "nemarkita", kies agadkampo tamen varias de lingvo al lingvo.

Sxajnas al mi, ke vi estas iom kaptata de la t.n. 'emo difini' (kiel
Piron klarigis en 'La Bona Lingvo'). Tio, ke indika modo estas uzata
por aliaj aferoj, ol nur indiki, ne devas gxeni. Kio gravas, estas ke
gxia kerna signifo estas tiu de indikado.

Mi demandas min, en kia lingvo uzo de termino kiel 'montra modo' povas
konfuzi? Tio devus esti lingvo, en kiu iu verbmodo estas nomata
'montra modo' pro gxia senmarkeco aux pro ia historia kauxzo, sed ne
estas uzata por montri aux indiki. Tio sxajnas al mi neversxajna, kaj
cxiukaze ne la kulpo de termino kiel 'montra modo', aux ecx
'indikativo'.

La avantagxo de 'indika (aux montra) modo' super 'gxenerala modo',
estas, ke la unua estas tuj komprenebla por iu, kiu konas la kutimajn
terminojn, dum 'gxenerala modo' eble ne estas tute klara sen iom da
klarigo aux pripenso. Tamen 'gxenerala modo' povas esti tute bona,
laux la bezonoj de iu specifa teksto aux lingvisto.

> Mi supozas, ke esence temas pri la dilemo - cxe formado de fakaj terminoj -
> inter faka precizeco kaj gxenerala komprenebleco. Temas ankaux pri kohereco
> de la terminara sistemo. Do: cxu eblas formi gramatikan terminaron suficxe
> precizan kaj samtempe suficxe kompreneblan el E-a materialo? Se ne, cxu ni
> tamen kontentigxu pri la "heredita" pli-malpli internacia terminaro? Tiu
> lasta alternativo havas la avantagxon, ke ni povas fajfi pri la etimologio
> kaj uzi la terminojn nur kiel etikedojn; alivorte, ni ne bezonas cerbumi pri
> tio, ke substantivo estas esprimo de "substanco", kies etimologio siavice
> eble estas "sub-star-ajxo". Mi ne volas pli filozofiumi pri cxi tio nun, nek
> komenti aliajn punktojn de la mesagxo de Adamo.

Mi tre preferas kunmetitajn vortojn en faka lingvajxo, cxar tiel
nefakulo povas havi ian komprenon de faka teksto unualege, ecx se li
tute ne konas la fakon. Faka lingvajxo ne devas esti ekstermezure
preciza; gxi nur devas observi la distingojn faratajn de fakuloj.

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2007, 1:49:47 PM6/9/07
to la-bona...@googlegroups.com

>>substantivo = nom-vorto

>Gxi eblas, sed en mia antauxa mesagxo mi pledis por uzo de la
>internaciaj nomoj de la vortklasoj.

Bone. Momente mi ne registras tion.

>>adjektivo = eco-vorto
>Tiam tio, kion mi nomis "adjektivajxo", ekz. "de Zamenhof" en "la
>lingvo de Zamenhof", devus nomigxi "ec-vortajxo".

Bone.

>>C'u vi proponas tiujn alternativojn:
>>
>>adjekto = adverbajxo
>Jes.
>>epiteto = adjektivajxo?
>Jes.

Registritaj ankau' kun eco-vortaj'o.

>>imperativo = ordona modo (c'u tion vi akceptus?)
>Jes. Tamen, se E-igi la nomojn de la verbaj modoj, necesas trovi por
>"indikativo" ion pli trafan ol "reala modo", eble "gxenerala modo".

Registritaj.

> "Ekkri-vortetajxo" estus terure malfacile manipulebla.

Ne registrita.

>>numeralo = nombra vorteto (mi ne komprenas kial vi diras ke pro
>>konsekvenceco oni tenu 'numeralo')
>Temas pri nomo de vortklaso, vd. cxi-supre.

Ne registrita.

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2007, 2:04:24 PM6/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Aux 'nomvorta sintagmo', krom se ankaux 'sintagmo' estas
>malfavorata. Krome mi ne vidas, kial 'nomvortajxo' estus malpli
>oportuna ol 'substantivajxo'.

Mi komencas registri c'iujn c'i tiujn proponojn simple por ne forgesi
ilin. La diskuto dau'ru.

>Eble laux la vortorigino, 'montra modo' aux 'indika modo'.

Mi registras ankau' tion.

>Eble simple 'ekkriajxo' tauxgus.

Mi registras ankau' tion.

>ReVo nun proponas 'nombronomo'.

Mi registras, sed ankau' pri tio la diskuto dau'ru.

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2007, 5:00:08 PM6/9/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>esence temas pri la dilemo - cxe formado de fakaj terminoj - inter
>faka precizeco kaj gxenerala komprenebleco.

Jes. Pri tio ni debatas en c'i tiu listo, kaj ambau' tendencoj estas
reprezentataj.

Adam:

>Mi tre preferas kunmetitajn vortojn en faka lingvajxo, cxar tiel
>nefakulo povas havi ian komprenon de faka teksto unualege, ecx se li
>tute ne konas la fakon. Faka lingvajxo ne devas esti ekstermezure
>preciza; gxi nur devas observi la distingojn faratajn de fakuloj.

Ankau' tio estas vera. MI kredas, ke oni devas trovi ekvilibron inter
la malsamaj tendencoj kaj bezonoj.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages