Ni havas:
- ekliptiko [zam]: → terorbito, eklipsozono
Tio ŝajngas malĝusta.
terorbito: La ekliptiko estas la ebeno en kiu la Tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Do, ĝi ne estas la terorbito mem.
eklipsozono: La nomo "ekliptiko" devenas de la greka "eklipso" pro la fakto, ke eklipso nur povas okazi kiam la luno estas en tiu ebeno -- sed la luno ankaŭ povas esti en tiu ebeno sen eklipso, do "eklipsozono" ne estas bona nomo. (Kaj, ĉu ebeno estas zono?)
En
antaŭa diskuto, oni proponis "
terorbitebeno", sed Ronaldo levis konsiderindaĵon:
> *ter-orbit-ebeno* teorie eblus, sed en la praktiko tro ofte estus
> interpretata kiel "ebeno de orbito cxirkaw la tero". Tial *ekliptiko*
> oficialigindas, se ni ne trovas vorton pli bonan
Unu solvo estus "suntera/tersuna orbitebeno", aŭ "la orbitebeno de la Tero" (ankoraŭ dusenca sed por mi pli klara), sed kion fari pri "ekliptika longitudo/latitudo"? "Suntera orbitebena longitudo" estas tro longa. Kion vi pensas? Ĉu oficialigi "ekliptiko"?
Jen kelkaj hazarde elektitaj realaj frazoj el anglaj ĵurnaloj, por konsideri kiam pensante pri simpligoj:
- La orbita vojo de la Luno ĉirkaŭ la Tero estas klinita 5° de la ekliptiko [→ suntera orbitebeno], sed sekcas ĝin dufoje ĉiumonate.
- La ekvinoksoj estas la du punktoj sur la ĉielosfero, kie la ekliptiko [→ suntera orbitebeno] sekcas la ĉielan ekvatoron
- La formo kaj forto de la energispektro estas ĉefe ordigitaj laŭ ekliptika [→ orbitebena] latitudo prefere ol laŭ ĝia loko en aŭ ekster la rubando.
- La planedoj formos klaran linion laŭ la ekliptika ebeno [→ suntera orbitebeno]
- Zodiaka lumo fariĝas videbla en la ĉielo de la Tero kiam sunlumo reflektiĝas de polveroj koncentritaj en la ekliptiko [→ tersuna orbitebeno] — la ebeno ĉirkaŭanta la sunon, kiu gastigas la planedojn de nia sunsistemo.
- La misio serĉos ekstersunsistemajn planedojn en la ekliptiko [→ tersuna orbitebeno], kiu estas la ebeno de la orbito de la Tero ĉirkaŭ la suno.