Ŝajne la diskuto dividiĝis. La alia fadeno estas
ĉi tie.
Mi pensas kiel Ronaldo. Kiam mi rigardas la Tekstaron, plej ofte estas malfacile distingi la deziratan signifon, sed foje ĝi ŝajnas pli homam-senca. Vi povas legi ekzemplojn sube. Sed plej ofte, "malkruela" estas tre taŭga anstataŭaĵo.
“Se oni faras malbonon al hundoj, ilia hunda karaktero suferas, ne ilia ĉevala karaktero.”
“Kompreneble.”
“Nu, mia karulo, ĉu ni erare konkludus, se ni dirus ke kiam oni faras malbonon al homoj, ilia humaneco suferas?”
“Ni ne erarus.”
“Sed moraleco estas humana kvalito.”
La Universala deklaro de la homrajtoj de 1948... kaj multaj aliaj tekstoj, inter ili la Ĝenevaj konvencioj pri la humanaj rajtoj en kazo de armita konflikto...
Ni kvakeroj, ne multe zorgas pri la religiaj formalaĵoj. Ni praktikas la religion laŭ ties pura, humana senso. Ni ne havas ceremoniojn, la tradiciojn mi ne kultivas, nur la homamon: helpi unu la alian dum ĉi tiu tera vivo.
Urĝas ankaŭ eldoni literaturon konceptitan laŭ sennacieca, vere humana spirito... Niaj infanoj devas lerni pri la vivo de la vere eminentaj homoj, kies genio k grandkoreco ne povis esti entenataj en la kadro de iu ajn nacio