"humana"

14 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Mar 5, 2012, 8:58:36 AM3/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ni momente havas la jenajn du liniojn:

human·a → hom·a, hom·ec·a, hom·am·a (laŭ la senco)
humanec·o → hom·ec·o, hom·am·o

"human/a" estas oficiala radiko, kion ni tamen kontraŭe al niaj kutimoj ne mencias en la linioj. Se ni nun aldonas la indikon pri oficialeco, ni devas ankaŭ decidi ĉu ni mildigu la liniojn al "~" aŭ listigu "human/a" en nia listo de maloficialigindaĵoj. Mi persone preferas la unuan solvon. Kion opinias la aliaj?

Aldone, ĉe "humaneco" mankas la unua intervortera punkteto.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2012, 10:02:07 AM3/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>  "human/a" estas oficiala radiko, kion ni tamen kontraŭe al niaj kutimoj ne mencias en la linioj. Se ni nun aldonas la indikon pri oficialeco, ni devas ankaŭ decidi ĉu ni mildigu la liniojn al "~" aŭ listigu "human/a" en nia listo de maloficialigindaĵoj. Mi persone preferas la unuan solvon. Kion opinias la aliaj?
Aldone, ĉe "humaneco" mankas la unua intervortera punkteto.
Mi aldonis la indikon kaj ŝanĝis la sagon al ~ .

Amike

Renato



--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

ro-esp

unread,
Mar 7, 2012, 5:24:31 PM3/7/12
to la bona lingvo
On Mar 5, 2:58 pm, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Ni momente havas la jenajn du liniojn:
>
> human·a → hom·a, hom·ec·a, hom·am·a (laŭ la senco)
> humanec·o → hom·ec·o, hom·am·o

Mi kredas ke la efektiva signifo pli proksimas al io kia: suferad-
limiga, suferad-malpliiga, nekruela
ne nur se la objekto estas homo. La unuaj "humane societies" okupigxis
pri bestoj, cxu jes?

gxis, Ronaldo N

J-K Rinaldo

unread,
Mar 8, 2012, 8:07:10 AM3/8/12
to la bona lingvo
Tute prave
PIV sume faras, laŭ mi, kontentigan proponon
- humana > homama
J-K

ro-esp

unread,
Mar 8, 2012, 7:13:00 PM3/8/12
to la bona lingvo
On Mar 8, 2:07 pm, J-K Rinaldo <esperanto...@libero.it> wrote:

> > > Ni momente havas la jenajn du liniojn:
>
> > > human·a → hom·a, hom·ec·a, hom·am·a (laŭ la senco)
> > > humanec·o → hom·ec·o, hom·am·o
>
> > Mi kredas ke la efektiva signifo pli proksimas al io kia: suferad-
> > limiga, suferad-malpliiga, nekruela
> > ne nur se la objekto estas homo. La unuaj "humane societies" okupigxis
> > pri bestoj, cxu jes?
>
> Tute prave

Kio do? Cxu mi prave kredas pri la signifo? Cxu la societoj prave
okupigxis pri bestoj? Cxu vi volis diri "efektive"

> PIV sume faras, laŭ mi, kontentigan proponon
> - humana > homama

sxercacxulo...
gxis, Ronaldo N

J-K Rinaldo

unread,
Mar 9, 2012, 9:02:18 AM3/9/12
to la bona lingvo
re-esp
> > > Mi kredas ke la efektiva signifo pli proksimas al io kia: suferad-
> > > limiga, suferad-malpliiga, nekruela
> > > ne nur se la objekto estas homo. La unuaj "humane societies" okupigxis
> > > pri bestoj, cxu jes?
>
> > Tute prave
>
> Kio do? Cxu mi prave kredas pri la signifo? Cxu la societoj prave
> okupigxis pri bestoj?
pri bestoj?.. ne!... almenaŭ ne en la itala.
Ĉu en la germana eblas tiu signofo ankaŭ por la bestoj?

Sume per mia reago mi ĉefe celis atentigi pri la PIV-a solvo
> sxercacxulo...
vi ŝajnas al mi iom ofendiĝema
J-K Rinaldo

ro-esp

unread,
Mar 9, 2012, 7:10:05 PM3/9/12
to la bona lingvo


On Mar 9, 3:02 pm, J-K Rinaldo <esperanto...@libero.it> wrote:
> re-esp> > > Mi kredas ke la efektiva signifo pli proksimas al io kia: suferad-
> > > > limiga, suferad-malpliiga, nekruela
> > > > ne nur se la objekto estas homo. La unuaj "humane societies" okupigxis
> > > > pri bestoj, cxu jes?
>
> > > Tute prave
>
> > Kio do? Cxu mi prave kredas pri la signifo? Cxu la societoj prave
> > okupigxis pri bestoj?

reenmeto: Cxu vi celis diri "efektive" ?
>
> pri bestoj?.. ne!... almenaŭ ne en la itala.
> Ĉu en la germana eblas tiu signofo ankaŭ por la bestoj?

jes, en la angla, germana kaj nederlanda eblas humane trakti bestojn

> Sume per mia reago mi ĉefe celis atentigi pri la PIV-a solvo

>> sxercacxulo...
>
> vi ŝajnas al mi iom ofendiĝema

Pri ofendo ne temas, sed se mi klarigas ke hom-ama ne tawgas, kaj vi
el tio konkludas ke gxi jes tawgas, tion mi interpretas kiel
sxercacxo.

gxis, Ronaldo N


J-K Rinaldo

unread,
Mar 10, 2012, 3:11:21 AM3/10/12
to la bona lingvo
> > > re-esp: Mi kredas ke la efektiva signifo pli proksimas al io kia: suferad-limiga, suferad-malpliiga, nekruela ne nur se la objekto estas homo. La unuaj "humane societies" okupigxis pri bestoj, cxu jes?

> > J-K Rinaldo: Ĉu en la germana eblas tiu signofo ankaŭ por la bestoj?

> jes, en la angla, germana kaj nederlanda eblas humane trakti bestojn
>... hom-ama ne tawgas

Nu, se oni volas plivastigi la signifon ankaŭ al bstoj,
- humana > sentema, sentokapabla

Marcos Cramer

unread,
Mar 10, 2012, 12:20:12 PM3/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
La difino de "humana" en PIV estas "Posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon, helpemon". Tiu kompatemo, bonfaremo kaj helpemo povas kompreneble rilati al bestoj, kaj ne nur al homoj. Laŭ mi la mencio de "homo" en tiu difino donas la ĝustan komprenon pri la etimologia rilato inter "human/" kaj "hom/", dum la diskutata alternativo "homama" estas tiurilate misgvida. La alternativo "homeca" laŭ mi pli bone kaptas tion.

(Kompreneble foje tamen la alternativo "homama" povas esti uzinda, kiam oni scias ke ja temas pri kompatemo/bonfaremo/helpemo al homoj, do ni ja daŭre menciu ĝin. Ĉiuokaze, ni listigas la linion nur kun "~", kaj laŭ mi "humana" ja estas foje vere uzinda vorto.)

Amike,
Markos

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 11, 2012, 7:25:52 AM3/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:,
1). Kial la ordinara Esperantisto devas uzi "humana" kaj devas fari
tion por 'guste kompreni la etimologion de la vorto "humana"? 'Cu por
's/li gravas, ke ekz. "humila" etimologias kun "homo" kaj ne kun
"humuso"?
2). Mi trovas la alternativon "homama" la plej bona, 'car la
"humana" homo estas 'guste tia, kompatema, bonfarema, kaj helpema,
'car 's/li "amas la homojn" ("ami" en sia plej vasta signifo).
3). La alternativa "homeca" lau mi tute ne taugas, 'car "homeca"
signifas "lau la karaktero de la homo", do same la bona flanko kaj
la malbona flsnko de tiu karaktero.
Kun respekto, Marcel.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 11, 2012, 7:39:07 AM3/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi konas homojn kiuj estas speciale bestamaj sed ne speciale homamaj.
Kaj aliajn kiuj estas speciale homamaj kaj ne speciale bestamaj.
Tial mi trovas tute 'gusta, paroli pri la "homameco" kaj pri la
"bestameco" de iu persono au de alia animalo.
Cetere oni povas uzi "homama" e'c por bestoj, en la metafora senco.
Respektplene, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 13, 2012, 7:00:40 AM3/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Homoj, kaj eble 'ciuj, havas en sia karaktero helpeman tendencon kaj
egoisman, e'c dolorigeman, tendencon. 'Cies karaktero dependas de
kiom da helpema tendenco kaj kiom da egoisma endenco 'ceestas.
Ambau tendencoj estas "homaj", kaj do "homecaj". La bruteco ludas
rolon en tio.
Malgrau la etimologio de "humana", pro tio ke oni false kredis ke
homoj estas pli interhelpaj ol aliaj animaloj, la vorto ne signifas
"homa" au "homeca", 'gi signifas nur la helpeman parton de la homa
karaktero. Ekz. mortigi pro ven'go ankau estas "homeca", sed tute ne
"humana". Do la alternativo "homa" au "homeca" neniel taugas por
"humana".
Amike, Marcel.

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 13, 2012, 7:00:41 AM3/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Homoj, kaj eble 'ciuj, havas en sia karaktero helpeman tendencon kaj
egoisman, e'c dolorigeman, tendencon. 'Cies karaktero dependas de
kiom da helpema tendenco kaj kiom da egoisma endenco 'ceestas.
Ambau tendencoj estas "homaj", kaj do "homecaj". La bruteco ludas
rolon en tio.
Malgrau la etimologio de "humana", pro tio ke oni false kredis ke
homoj estas pli interhelpaj ol aliaj animaloj, la vorto ne signifas
"homa" au "homeca", 'gi signifas nur la helpeman parton de la homa
karaktero. Ekz. mortigi pro ven'go ankau estas "homeca", sed tute ne
"humana". Do la alternativo "homa" au "homeca" neniel taugas por
"humana".
Amike, Marcel.

Marcos Cramer

unread,
Mar 13, 2012, 7:47:02 AM3/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel skribis:

Malgrau la etimologio de "humana", pro tio ke oni false kredis ke
homoj estas pli interhelpaj ol aliaj animaloj, la vorto ne signifas
"homa" au "homeca", 'gi signifas nur la helpeman parton de la homa
karaktero.

Mi plene konsentas. Min persone tio igas kredi, ke ni prefere tute forigu la linion pri "humana".

Amike,
Markos

noammohr

unread,
Aug 28, 2025, 1:29:04 PM (12 days ago) Aug 28
to la bona lingvo
Mi volas relevi ĉi tiun temon de 2012, pri kio oni faris nenion, do mi resumu ĝin:

Ni havas linion:
  • humana [1oa] ~ homa, homeca, homama
Sed laŭ PIV:
  • humana. Posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon, helpemon
Kaj almenaŭ en la angla, germana, nederlanda, oni ja uzas la vorton ankaŭ pri bonfarado al nehomaj bestoj. Pri tio, diri "homa organizaĵo" aŭ "homeca organizaĵo" certe ne estas klara, ĉar ĝi ne kuntrenas, ke temas pri la bonaj ecoj de homoj.

Mi proponus anstataŭe:
  • humana [1oa] ~ kompata, bonfara, helpa

 Mi aldonus, ke la sama problemo ekzistas por la linio:
  • filantropia → homama
Tio estas rekta traduko de la grekaj radikoj, kaj ĝi akordas kun la signifo en vortaroj:
  • [PIV] filantropio. Amo al la homoj, bazita nek sur religia nek sur politika principo, k efektiviĝanta en praktika helpado
  • [ReVo] filantropio. Homamo. (Sed: filantropia. Homama, bonfara.)
Sed filantropiistoj ofte donas monon por nehomaj bestoj, por muzeoj, por la natura medio (eĉ se tio ne peras helpi homojn), ktp. Ekzemple:
  • Ĉi tiu artikolo parolas pri "la plej granda filantropia savorganizaĵo kaj resanigo de sovaĝaj bestoj en Aŭstralio"
  • Vikipedio havas "Filantropio, kiel neologismo kaj internacia termino, kaj Bonfarado kiel esperantlingva kunmetaĵo, konsistas el "privataj iniciatoj, por la publika bono, fokuse al la vivokvalito".
  • En la Tekstaro, artikolo en "Le Monde diplomatique" nomas la Fonduson Clinton filantropia organizaĵo, eĉ se ĝi ankaŭ ekzemple helpas protekti elefantojn.
Do mi aldonus:
  • filantropio → homamo, bonfarado, bonfara donacado
(En la angla, philanthropy temas plejparte pri la donacado de mono, ne la bonfarado mem, sed eble aliaj lingvoj uzas alian sencon.)

Finfine, mi ankaŭ rekomendas la logikan aldonon de:
  • filantropo → homamulo, bonfaranto, bonfara donacadanto, filantropi(ul/ant/ist)o

Leo De Cooman

unread,
Aug 29, 2025, 12:37:52 PM (11 days ago) Aug 29
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉar "human" estas oficiala radiko, ni ne devas fortraduki ĝin.

Amike salutas Leo


Op 28/08/2025 om 19:29 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/fc8996a1-a5ba-48a0-b74a-7eca36a8ce16n%40googlegroups.com.

Noam Mohr

unread,
Aug 29, 2025, 4:33:00 PM (10 days ago) Aug 29
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉar "human" estas oficiala radiko, ni ne devas fortraduki ĝin.


Ni ja povas forigi la linion pri "humana". Sed ni povas ankaŭ simpligi ĝin per ondo. Sed vere, la vortolisto ne havas klaran regulon pri oficialeco. Ĉu vi scias kial tiuj oficialaj vortoj estas foje sago kaj foje ondo?
  • biologio ~ vivscienco
  • astronomio → astroscienco
  • botaniko ~ kreskaĵoscienco
  • meteorologio → veteroscienco

Leo De Cooman

unread,
Aug 30, 2025, 1:31:23 PM (10 days ago) Aug 30
to la-bona...@googlegroups.com

Miaopinie la sago inter astronomio kaj astroscienco estas erara. Same pri meteorologio.

Trovi samsignifajn vortojn por oficialaj vortoj ŝajnas al mi ne urĝe.

En alfaPIV mi vidas, ke la radiko "astronomi" estas markita per "1a" KAJ ĉe la kapvorto "astronomio"   KAJ ĉe la kapvorto "astronomia", do ĉe o-vorto kaj ĉe a-vorto. Ĉu prave, mi ne scias.  La kategorio, en kiu radiko troviĝas, estas grava en la vortfarado. Mi sciigos tion al Paŭl Peeraerts.

Amike salutas Leo


Op 29/08/2025 om 22:32 schreef Noam Mohr:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages