Nur domagxe ke ne eblas uzi gxin metafore: "kontraw la scenfono
de la civila milito"
gxis, Ronaldo N
> (fono de sceno):--> scen-fono (mi une pensis pri fonumo)
Mi ne plu komprenas. Ĉu via problemo estas traduki la anglan stage prop?
Mi tradukus tion simple per "scenejaj iloj".
> Nur domagxe ke ne eblas uzi gxin metafore: "kontraw la scenfono
de la civila milito"
Sed oni ja diras "kontraŭ la fono de la civila milito".
Amike
Renato
"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> Sep 01 09:25PM +0200 ^
Ronaldo:
>> (fono de sceno):--> scen-fono (mi une pensis pri fonumo)
> Mi ne plu komprenas.
cxu la temlinio ne klaras?
> ?u via problemo estas traduki la anglan stage prop?
ne, "rekvizito" funkcios. Mia problemo estas ke mi ne pretas uzi
"dekoracio" por la
senco de nederlanda "decor" (cxu vere la angla, franca kaj germana ne
havas tian vorton?). "dekoracio" por mi unualoke estas io, almetata ne
por ajna funkcio, sed cxefe por ornami. Scenfono ja jes havas
funicion, nome komuniki kie okazas la sceno.
>> Nur domagxe ke ne eblas uzi gxin metafore: "kontraw la scenfono
>> de la civila milito"
> Sed oni ja diras "kontra? la fono de la civila milito".
efektive
gxis, Ronaldo N
> ne, "rekvizito" funkcios.
Mi havas iom da duboj pri "rekvizito". Provizore mi registris (en http://www.bonalingvo.org/index.php/Esperanto_ne_estas_la_angla_kun_o-fina%C4%B5oj) la eblan tradukon de "stage prop" .
> Mia problemo estas ke mi ne pretas uzi
"dekoracio" por la senco de nederlanda "decor"
Momente ni havas neniun linion pri "dekoracio".
Amike
Renato
dekoraci-o [3oa] (en la senco de honorinsigno) --> honor-insign-o
estas en ordo.
Amike
Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.org
bonvolu aldoni:
dekoracio (cxe filmo aw teatro)--> scen-fono
Pri la alia signifo... miasente estas malgranda nuanco... Se oni faras
dekoracion, eblas per farbo aw cxizelo kaj gxi ne nepre estu movebla.
Se iu faras ornamajxon, mi pensas ke jes gxi estu movebla.
dekoracio (cxe filmo aw teatro)--> scen-fono
Mi povus aldoni tion, sed nur kun la indiko =, ĉar en la tria Oficiala Aldono ŝajnas ke ilia intenco estis ĝuste la teatra senco. La traduko al la angla komenciĝas per "scenery" kaj tiu al la itala per "scenario".
Kion pensas la aliaj.
Amike
Renato
Kiel kutime okazas en Esperanto, la vorto eventuale estis enkondukita specife por la teatra signifo, sed intertempe ĝi akiris pli vastan uzon. Bonvolu noti, ke la angla vorto “decor” havas apartan signifon, kiu ne estas sama kiel “decoration”, sed en Esperanto ili kunfalis.
Kaj tamen, dekoracii domon ne ŝajnas al mi (verŝajne pro influo de la angla) same kiel “ornami”: temas pri farbado krom pri instalado de ornamaj elementoj, do okupiĝo pri la tuta ĝenerala aspekto de la domo. Se oni ornamas domon, aliflanke, oni aldonas apartajn objektojn, sed ne okupiĝas pri ĝia pli ĝenerala aspekto.
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 6 settembre 2010 10.22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) dekoraci-o
Ronaldo:
Kion pensas la aliaj.
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: lunedì 6 settembre 2010 10.57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) dekoraci-o
Priorità: Alta
> Pardonu, mi ne intencis sendi tion kiel urĝan mesaĝon!
Tamen, temas pri interesa mesaĝo, kiu montras unu aspekton de la francigo (fakte latinigo) de Esperanto. Dekor- estis intencata por io teĥnika sed ĝi fariĝis ĝenerala en tiu grado, ke ni nun estas serĉantaj vorton por anstataŭigi ĝin en tiu komenca teĥnika signifo.
Renato
> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Date: Sep 06 10:22AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/8d2de699db292ac8
>
> Ronaldo:
>
> dekoracio (cxe filmo aw teatro)--> scen-fono
>
> Mi povus aldoni tion, sed nur kun la indiko =, ?ar en la tria
> Oficiala Aldono ?ajnas ke ilia intenco estis ?uste la teatra senco.
Se tiel estas, temas pri ege malkonvena elekto
> La traduko al la angla komenci?as per "scenery"
Kiom mi scias, "scenery" indikas cxirkawajxojn kiuj jam estis tie,
antaw ol planoj por la sceno alvenis. T.e. ne temas pri ajxoj
alportitaj cele al teatrajxo
> kaj tiu al la itala per "scenario".
Tiun mi interpretus kiel: skribita vicordo de okazontajxoj sur scenejo
> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
>
> Mi nun komprenas, ke temas pri la angla vorto ?decor?,
Mi ne konsciis pri gxia ekzisto ekster la nederlanda
> vorto uzata precipe rilate al la ?enerala stilo kaj aspekto de
> teatra scenejo.
gxenerala stilo ???
> Kiel kutime okazas en Esperanto, la vorto eventuale estis
> enkondukita specife por la teatra signifo, sed intertempe ?i akiris
> pli vastan uzon. Bonvolu noti, ke la angla vorto ?decor? havas
> apartan signifon, kiu ne estas sama kiel ?decoration?, sed en
> Esperanto ili kunfalis.
ege facile povas okazi miskomprenojn tiel
>
> Kaj tamen, dekoracii domon ne ?ajnas al mi (ver?ajne pro influo de
> la angla) same kiel ?ornami?:
ankaw en la nederlanda temas pri malsamaj vortoj
> temas pri farbado krom pri instalado de ornamaj elementoj, do
> okupi?o pri la tuta ?enerala aspekto de la domo. Se oni ornamas
> domon, aliflanke, oni aldonas apartajn objektojn, sed ne okupi?as
> pri ?ia pli ?enerala aspekto.
pri tio mi ne certas
> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> interesa mesa?o, kiu montras unu aspekton de la francigo (fakte
> latinigo) de Esperanto. Dekor- estis intencata por io te?nika sed
> ?i fari?is ?enerala en tiu grado, ke ni nun estas ser?antaj vorton
> por anstata?igi ?in en tiu komenca te?nika signifo.
necesas iomda harfendado cxi tie... Mi povus iom akcepti "dekoro" en
la specifa
teatra/filmada senco (kvankam eblus miskomprenoj pro de-kore) , sed estas la
vorto *dekoracio* kiu internacie havas aliajn sencojn
> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
> Date: Sep 07 08:37AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/618e5ddea54ef5d9
>
> Konsiderante la signifon de la angla vorto "decor", mi ĵus pensis
> pri eventuala solvo. Jam en mia romano "Morto de artisto", mi
> mallongigis la radikon de "dekoraci-" al "dekor-". Mi faris tion ĉar
> mi ĉiam parolas pri "dekoraĵoj", do por mi ŝajnas ke temas pri
> verba radiko.
>
> Se oni uzus la radikon "dekor-", oni povus konkludi jene:
>
> Dekori: beligi domon aŭ scenejon per farbado, ornamado ks.
> Dekoro: la ĝenerala impreso rezultanta el tia dekorado. (La teatra
> prezento havis tre modernan dekoron.)
Mi ne sukcesos "vindi miajn pensojn cxirkaw" tio
> Dekoraĵo: aparta elemento de la dekorado. (La dekoraĵoj estis laŭ
> moderna stilo.)
>
> Tiel oni eĉ povus paroli pri la dekoro de scenejo, kaj tio kongruus
> kun la angla vorto.
kaj la nederlanda, se mi bone komprenas ciajn dirojn
Aliflanke, tiu propono ne fontas el la ĝenerala
> lingvouzo, eble temas pri tute nova ideo, kaj do oni apenaŭ povus
> konsideri tion Bonlingva. Eble la afero funkcius same se oni uzus la
> radikon "dekoraci-".
hmmm
> From: Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>
> Renato:
>
>> dekoraci-o (3oa) = dekor-o
>
>> Mi ne vere vidas solvon.
>
> Unu solvo, sufiĉe prudenta laŭ mia pritakso, estas rekomendi uzi
> "dekoracio" nur en ties faka (teatra) signifo, kio ŝajne estis la
> intenco, kiam oni oficialigis tiun radikon
Versxajne ne plu eblas ceti prie, sed mi suspektas ke povus esti
inverse. Povus esti ke iu enkondukis "dekoro" por la teatra senco, kaj
ke poste iu PIV-istacxo interpretis gxin kiel mallongigo de
"dekoracio", kaj do metis "=" signon en PIV
> (kio eble tamen povas
> inkluzivi rektajn etendojn al okazoj, kiam io similas al teatra
> dekoracio), kaj rekomendi por ĉio alia la vorton "ornamo". La
> neoficialan "dekoro" ni tiam kredeble malrekomendu, ĉar granda bezono
> por mallongigita formo de tia faka termino apenaŭ ekzistas.
mi ankoraw favoras linion : dekor-o --->scenfono
Kaj mi volas substreki ke dekoro/scenfono ne bezonas esti bela aw
plibeliga. Gxi nur
klare indiku la lokon de la sceno
> dekoracio (3oa) = (se ne temas pri teatra dekoracio) -> ornamo (F)
se ne temas pri scenfono, nek pri honorinsigno...
> dekoro -> dekoracio, ornamo
tiel ni senbezone sxargxus la lernantojn per du falsaj
amikoj...devigus ilin nagxi kontraw la fluo de la angla, nederlanda,
franca...eble la indonesia (konjekto mia)
gxis, Ronaldo
> mi ankoraw favoras linion : dekor-o --->scenfono
Mi aldonas tion al la linio "dekoracio" (en teatra senco), pro via tre forta sento pri ĝi.
> > dekoro -> dekoracio, ornamo
> tiel ni senbezone sxargxus la lernantojn per du falsaj
amikoj...devigus ilin nagxi kontraw la fluo de la angla, nederlanda,
franca...eble la indonesia (konjekto mia)
Ankaŭ mi konscias, ke la solvo ne estas definitiva. Eble ni devos reveni al ĝi post kial dekor- estos akirinta pli da vivo.
Amike
Renato
dekoracio
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------