Re: dekoraci-o

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 1, 2010, 2:27:51 PM9/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
(fono de sceno):--> scen-fono (mi une pensis pri fonumo)

Nur domagxe ke ne eblas uzi gxin metafore: "kontraw la scenfono
de la civila milito"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Sep 1, 2010, 3:25:44 PM9/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> (fono de sceno):--> scen-fono (mi une pensis pri fonumo)

Mi ne plu komprenas. Ĉu via problemo estas traduki la anglan stage prop?
Mi tradukus tion simple per "scenejaj iloj".

> Nur domagxe ke ne eblas uzi gxin metafore: "kontraw la scenfono
de la civila milito"

Sed oni ja diras "kontraŭ la fono de la civila milito".

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Sep 3, 2010, 7:17:49 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com

"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> Sep 01 09:25PM +0200 ^

Ronaldo:

>> (fono de sceno):--> scen-fono (mi une pensis pri fonumo)

> Mi ne plu komprenas.

cxu la temlinio ne klaras?

> ?u via problemo estas traduki la anglan stage prop?

ne, "rekvizito" funkcios. Mia problemo estas ke mi ne pretas uzi
"dekoracio" por la
senco de nederlanda "decor" (cxu vere la angla, franca kaj germana ne
havas tian vorton?). "dekoracio" por mi unualoke estas io, almetata ne
por ajna funkcio, sed cxefe por ornami. Scenfono ja jes havas
funicion, nome komuniki kie okazas la sceno.

>> Nur domagxe ke ne eblas uzi gxin metafore: "kontraw la scenfono
>> de la civila milito"

> Sed oni ja diras "kontra? la fono de la civila milito".

efektive
gxis, Ronaldo N

renato corsetti

unread,
Sep 3, 2010, 9:45:25 AM9/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> ne, "rekvizito" funkcios.

Mi havas iom da duboj pri "rekvizito". Provizore mi registris (en http://www.bonalingvo.org/index.php/Esperanto_ne_estas_la_angla_kun_o-fina%C4%B5oj) la eblan tradukon de "stage prop" .

> Mia problemo estas ke mi ne pretas uzi
"dekoracio" por la senco de nederlanda "decor"

Momente ni havas neniun linion pri "dekoracio".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Sep 4, 2010, 5:03:03 AM9/4/10
to listo 'lbl'
Pro la vorto de la tago mi rerigardis en PIV kaj mi pensas, ke vi almenaŭ
povas konsenti ke la linio:

dekoraci-o [3oa] (en la senco de honorinsigno) --> honor-insign-o

estas en ordo.

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.org


winmail.dat

ro-esp

unread,
Sep 5, 2010, 7:08:42 PM9/5/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Date: Sep 04 11:03AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/dff09f4fb933314c

>
> Pro la vorto de la tago mi rerigardis en PIV kaj mi pensas, ke vi almenaŭ
> povas konsenti ke la linio:
>
> dekoraci-o [3oa] (en la senco de honorinsigno) --> honor-insign-o
>
> estas en ordo.

bonvolu aldoni:

dekoracio (cxe filmo aw teatro)--> scen-fono


Pri la alia signifo... miasente estas malgranda nuanco... Se oni faras
dekoracion, eblas per farbo aw cxizelo kaj gxi ne nepre estu movebla.
Se iu faras ornamajxon, mi pensas ke jes gxi estu movebla.

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2010, 4:22:27 AM9/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

dekoracio (cxe filmo aw teatro)--> scen-fono

Mi povus aldoni tion, sed nur kun la indiko =, ĉar en la tria Oficiala Aldono ŝajnas ke ilia intenco estis ĝuste la teatra senco. La traduko al la angla komenciĝas per "scenery" kaj tiu al la itala per "scenario".

Kion pensas la aliaj.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Sep 6, 2010, 4:56:58 AM9/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi nun komprenas, ke temas pri la angla vorto “decor”, vorto uzata precipe rilate al la ĝenerala stilo kaj aspekto de teatra scenejo. Laŭ mia angla vortaro Chambers:
“scenery and stage embellishments; ornament; the general decorative effect (colour-scheme, furnishings, etc) of a room.”

Kiel kutime okazas en Esperanto, la vorto eventuale estis enkondukita specife por la teatra signifo, sed intertempe ĝi akiris pli vastan uzon. Bonvolu noti, ke la angla vorto “decor” havas apartan signifon, kiu ne estas sama kiel “decoration”, sed en Esperanto ili kunfalis.

Kaj tamen, dekoracii domon ne ŝajnas al mi (verŝajne pro influo de la angla) same kiel “ornami”: temas pri farbado krom pri instalado de ornamaj elementoj, do okupiĝo pri la tuta ĝenerala aspekto de la domo. Se oni ornamas domon, aliflanke, oni aldonas apartajn objektojn, sed ne okupiĝas pri ĝia pli ĝenerala aspekto.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 6 settembre 2010 10.22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) dekoraci-o

Ronaldo:

Kion pensas la aliaj.

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Sep 6, 2010, 5:28:23 AM9/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, mi ne intencis sendi tion kiel urĝan mesaĝon!
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: lunedì 6 settembre 2010 10.57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) dekoraci-o
Priorità: Alta

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2010, 6:14:01 AM9/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Pardonu, mi ne intencis sendi tion kiel urĝan mesaĝon!

Tamen, temas pri interesa mesaĝo, kiu montras unu aspekton de la francigo (fakte latinigo) de Esperanto. Dekor- estis intencata por io teĥnika sed ĝi fariĝis ĝenerala en tiu grado, ke ni nun estas serĉantaj vorton por anstataŭigi ĝin en tiu komenca teĥnika signifo.

Renato


ro-esp

unread,
Sep 7, 2010, 2:52:25 PM9/7/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Date: Sep 06 10:22AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/8d2de699db292ac8


>
> Ronaldo:
>
> dekoracio (cxe filmo aw teatro)--> scen-fono
>

> Mi povus aldoni tion, sed nur kun la indiko =, ?ar en la tria
> Oficiala Aldono ?ajnas ke ilia intenco estis ?uste la teatra senco.

Se tiel estas, temas pri ege malkonvena elekto

> La traduko al la angla komenci?as per "scenery"

Kiom mi scias, "scenery" indikas cxirkawajxojn kiuj jam estis tie,
antaw ol planoj por la sceno alvenis. T.e. ne temas pri ajxoj
alportitaj cele al teatrajxo

> kaj tiu al la itala per "scenario".

Tiun mi interpretus kiel: skribita vicordo de okazontajxoj sur scenejo


> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>

>
> Mi nun komprenas, ke temas pri la angla vorto ?decor?,

Mi ne konsciis pri gxia ekzisto ekster la nederlanda

> vorto uzata precipe rilate al la ?enerala stilo kaj aspekto de
> teatra scenejo.

gxenerala stilo ???


> Kiel kutime okazas en Esperanto, la vorto eventuale estis

> enkondukita specife por la teatra signifo, sed intertempe ?i akiris
> pli vastan uzon. Bonvolu noti, ke la angla vorto ?decor? havas
> apartan signifon, kiu ne estas sama kiel ?decoration?, sed en
> Esperanto ili kunfalis.

ege facile povas okazi miskomprenojn tiel
>
> Kaj tamen, dekoracii domon ne ?ajnas al mi (ver?ajne pro influo de
> la angla) same kiel ?ornami?:

ankaw en la nederlanda temas pri malsamaj vortoj

> temas pri farbado krom pri instalado de ornamaj elementoj, do

> okupi?o pri la tuta ?enerala aspekto de la domo. Se oni ornamas
> domon, aliflanke, oni aldonas apartajn objektojn, sed ne okupi?as
> pri ?ia pli ?enerala aspekto.

pri tio mi ne certas

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>

> interesa mesa?o, kiu montras unu aspekton de la francigo (fakte
> latinigo) de Esperanto. Dekor- estis intencata por io te?nika sed
> ?i fari?is ?enerala en tiu grado, ke ni nun estas ser?antaj vorton
> por anstata?igi ?in en tiu komenca te?nika signifo.

necesas iomda harfendado cxi tie... Mi povus iom akcepti "dekoro" en
la specifa
teatra/filmada senco (kvankam eblus miskomprenoj pro de-kore) , sed estas la
vorto *dekoracio* kiu internacie havas aliajn sencojn

ro-esp

unread,
Sep 8, 2010, 4:17:40 PM9/8/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Anna Lowenstein" <anna.lo...@esperanto.org>
> Date: Sep 07 08:37AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/618e5ddea54ef5d9
>
> Konsiderante la signifon de la angla vorto "decor", mi ĵus pensis
> pri eventuala solvo. Jam en mia romano "Morto de artisto", mi
> mallongigis la radikon de "dekoraci-" al "dekor-". Mi faris tion ĉar
> mi ĉiam parolas pri "dekoraĵoj", do por mi ŝajnas ke temas pri
> verba radiko.
>
> Se oni uzus la radikon "dekor-", oni povus konkludi jene:
>
> Dekori: beligi domon aŭ scenejon per farbado, ornamado ks.
> Dekoro: la ĝenerala impreso rezultanta el tia dekorado. (La teatra
> prezento havis tre modernan dekoron.)

Mi ne sukcesos "vindi miajn pensojn cxirkaw" tio

> Dekoraĵo: aparta elemento de la dekorado. (La dekoraĵoj estis laŭ
> moderna stilo.)
>
> Tiel oni eĉ povus paroli pri la dekoro de scenejo, kaj tio kongruus
> kun la angla vorto.

kaj la nederlanda, se mi bone komprenas ciajn dirojn

Aliflanke, tiu propono ne fontas el la ĝenerala
> lingvouzo, eble temas pri tute nova ideo, kaj do oni apenaŭ povus
> konsideri tion Bonlingva. Eble la afero funkcius same se oni uzus la
> radikon "dekoraci-".

hmmm

> From: Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>

> Renato:
>
>> dekoraci-o (3oa) = dekor-o
>
>> Mi ne vere vidas solvon.
>
> Unu solvo, sufiĉe prudenta laŭ mia pritakso, estas rekomendi uzi
> "dekoracio" nur en ties faka (teatra) signifo, kio ŝajne estis la
> intenco, kiam oni oficialigis tiun radikon

Versxajne ne plu eblas ceti prie, sed mi suspektas ke povus esti
inverse. Povus esti ke iu enkondukis "dekoro" por la teatra senco, kaj
ke poste iu PIV-istacxo interpretis gxin kiel mallongigo de
"dekoracio", kaj do metis "=" signon en PIV

> (kio eble tamen povas
> inkluzivi rektajn etendojn al okazoj, kiam io similas al teatra
> dekoracio), kaj rekomendi por ĉio alia la vorton "ornamo". La
> neoficialan "dekoro" ni tiam kredeble malrekomendu, ĉar granda bezono
> por mallongigita formo de tia faka termino apenaŭ ekzistas.

mi ankoraw favoras linion : dekor-o --->scenfono

Kaj mi volas substreki ke dekoro/scenfono ne bezonas esti bela aw
plibeliga. Gxi nur
klare indiku la lokon de la sceno

> dekoracio (3oa) = (se ne temas pri teatra dekoracio) -> ornamo (F)

se ne temas pri scenfono, nek pri honorinsigno...

> dekoro -> dekoracio, ornamo

tiel ni senbezone sxargxus la lernantojn per du falsaj
amikoj...devigus ilin nagxi kontraw la fluo de la angla, nederlanda,
franca...eble la indonesia (konjekto mia)


gxis, Ronaldo


--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Sep 9, 2010, 7:30:46 AM9/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> mi ankoraw favoras linion : dekor-o --->scenfono

Mi aldonas tion al la linio "dekoracio" (en teatra senco), pro via tre forta sento pri ĝi.

> > dekoro -> dekoracio, ornamo

> tiel ni senbezone sxargxus la lernantojn per du falsaj
amikoj...devigus ilin nagxi kontraw la fluo de la angla, nederlanda,
franca...eble la indonesia (konjekto mia)

Ankaŭ mi konscias, ke la solvo ne estas definitiva. Eble ni devos reveni al ĝi post kial dekor- estos akirinta pli da vivo.

Amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 3, 2010, 7:18:32 AM11/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
En la angla, la vorto "decoration" neniel limighas al teatro au
filmo. Same kiel che aliaj situacioj, en Esperanto kaj en la angla la
decoracio estas ekstra, arte plibeliga, aldono al iu ajn ejo au
objekto. La sceno mem en teatro ne estas dekoracio, char necesa parto
de la scenejo. Al la sceno oni povas aldoni dekoracion, sed malofte
mencias tion.
Amike!

Renato Corsetti

unread,
Nov 3, 2010, 10:19:35 AM11/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Marcel! Bonan revenon al la listo.

Intertempe ni havas tutan liniaron pri dekoraci-. Jen:

dekoracio

dekoraciᅵo [3oa] (en la senco teatra scenaranĝo) ~ scenᅵfonᅵo, scenᅵaranĝᅵo
dekoracio
dekoraciᅵo [3oa] (se ne temas pri teatra dekoracio) → ornamᅵo [fun]
dekoracio
dekoraci•o [3oa] (en la senco de honorinsigno) → honor•insign•o
dekori
dekorᅵi → dekoraciᅵi (en la teatra senco); ornamᅵi (en ĝenerala senco).
Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages