> La responda instruo en la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto ne povas esti konsiderata lau la vidpunkto de la chi-foruma bonlingvismo, char ghi kontestas la Antauparolon kiel dokumenton kun-akceptitan kadre de la akcepto de la Bulonja Deklaracio. Au chu chi-rilate mia kompreno de la chi-foruma bonlingvismo estas erara?
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Saman demandon oni povus fari al la Akademio. Mi ne certas ĉu vi trovos
kontentige norman respondon ... Kaj la Akademio ja oficialigas. Se vi
vere zorgas pri la fakta oficialigado ... la Akademio havas la respondon.
Ĉi forume oni nur opinias kelkajn radikojn oficialigindaj ... Ĉi tie
temas ne pri "oficialigado" sed pri "oficialigindeco"!!! Mi ne
antaŭvidas en la baldaŭa estonteco ke oni donos al la listo oficialigan
povon ;)
Cetere, se oni komprenas kiel funkcias la lingvon, kiam oni diras ke
ekzemple "defaŭlta" kaj "karaktro" estas bezonataj, indaj, ne taŭge
esprimeblaj per nunaj radikoj, kion oni diras estas ke ili estas
"oficialingindaj". Do ankaŭ vi iel "oficialigindigas" radikojn, ni ĉiuj
tion faras.
Por tiuj kiuj ne komprenas kiel gravaj estas Fundamento kaj oficialigado
en nia lingvo (kaj laŭ mi vi *ne* estas inter tiuj) tute ne gravas ĉu
oni aldonas radikon aŭ ne. Kelkaj eĉ ne bezonas pensi pri radikoj, ili
restas nacilingve ĉe la koncepto "vorto", kiu permesas, kaj postulas,
senliman kreskadon sed per alia sistemo.
> Ni ne aliras la lingvon per normoj. En la okazo de propono de radikoj
> por oficialigo, ni diskutas pri ĉiu unuopa radiko kaj se laŭ nia komuna
> prudento la afero ne estas direbla per fundamentaj kaj oficialaj vortoj
> kaj ne estas oportune direbla per kunmetita vorto, ni proponas ke oni
> aldonu ĝin al la listo de oficialigindaj radikoj.
_*KAJ* difinas la radikon esperante_. Se mi povus mi grandigus tion
tiel ke ĝi plenigus la tutan ekranon.
Malmultaj novradikoj supervivas tiun etan provon, la difinon. La
ceteraj montriĝas evidente samsignifaj, pedante aŭ tro fake
nuancklarigaj, tro vastaj pro ilia nacilingva deveno, konfuzaj ...
Min ravas la fakto ke en tiu ĉi forumo oni difinas oficialigindajn radikojn:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Radikoj_oficialigindaj
Oni povas samopinii pri ili aŭ ne. Sed ne eblas ignori la klopodon fari
tion malfermite, publike, serioze kaj sisteme.
Amike, Eduardo.
La responda instruo en la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto ne
povas esti konsiderata lau la vidpunkto de la chi-foruma bonlingvismo,
char ghi kontestas la Antauparolon kiel dokumenton kun-akceptitan
kadre de la akcepto de la Bulonja Deklaracio.
kion do entute signifas tio, ke lau vi iu radiko estas "oficialiginda"? Kaj surbaze de kio la Akademio entute rajtas oficialigi radikojn lau vi?
[...]
> En nia forumo ja gravas ke ni plejparte konsentas pri multaj aferoj rilate
> Esperanton. Sed tiu konsento ne troviĝas sur jureca nivelo; do ni ne bezonas
> konsenti pri tio, kiuj partoj de la Fundamento estis akceptita de la Bulonja
> Deklaracio. Oni eĉ ne bezonas konsenti pri la normeco de la Bulonja
> Deklaracio kaj la Fundamento por senchave kontribui al la listo.
5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto [...].
4. [...] La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.La devigo ne estas pri la opinioj esprimitaj en la menciita libro, sed pri ne-farado de shanghoj en la Fundamento, kaj ne-deklinigho
de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko
Nu, lau Francisko estas erare uzi la (cetere oficialan) vorton "sledo"
en la signifo de la Fundamenta kunmeto "glitveturilo".
Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta [...].
"Sledo" tamen ne estas en la listo de simplaj samsignifaj vortoj. Ion tian mi ne nepre nomus konsento ...