Re:

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 23, 2010, 4:57:33 PM10/23/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Oct 22 07:46AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/5fcd9b8d615531f4
>
> Ronaldo:
>
> | Eble ni transiru al marono [law PIV gxi estas Zamenhofa, kun la neebla
> precizigo "bonkvalita")kaj cxevalmarono ? (mi ne sxercas). Law la sama
> PIV (mangxu gxin la mefisto)
> ekzistas 10 spec(i?)oj de Castanea. Kial ni parolas pri kasxt-ano
> anstataw pri kastaneo?
>
> Nu, mi kredas, ke ni faris nian eblon por simpligi tiun kampon surbaze de
> nur unu radiko "kashtan-".

do, ni havu dek esprimojn ****-a kasxtano


> Je 21/10/2010 20:29, Anna Lowenstein skribis:
>> La fakto, ke la du arboj ne estas
>> parencaj, estas interesa por fakuloj, sed tute ne koncernas ordinarajn
>> parolantojn.

Se la ordinara parolanto malsatas, la afero jes estas grava. Ja la unu
(aw dek, se kredi je PIV) mangxeblas, kaj la alia ne (mi konjektas ke
gxi almenaw kawzus ventrodoloron)

leo diris:
> Oni komprenu, ke iuj tradiciaj solvoj estas tute ne akcepteblaj por
> scienculo. Kiam iu diris, ke la tero ne estas la centro de la universo,
> tio ŝokis aliajn homojn. De la epoko de Zamenhof la botaniko multe
> evoluis. Cetere Zamenhof mem verŝajne ne estis specialisto pri botaniko.
> Laŭ mi Esperanto estu lingvo, kiu ebligas al ĉiu sciencisto kaj
> teĥnikisto kontentige uzi ĝin kun la plejeble granda faka precizo.

Nu, almenaw esp-o ne pligrandigu konfuzojn, kaj gxi ne establigu
aferojn kiuj estas pruvitaj malgxustaj...

gxis, Ronaldo N
Mi
> estas konvinkita, ke Esperanto por tio estas (estos) la plej taŭga
> lingvo kaj ke tute ne necesas uzi ekzemple la anglan aŭ iun alian
> lingvon tiucele.
> Aliflanke mi ankaŭ komprenas, ke iuj ŝokiĝas per unuavide nenecesaj
> sciencaj vortoj, kiuj kolizias kun tradiciaj vortoj, kiujn ili jam uzis
> antaŭ dekoj da jaroj.
> En ĉi tiu listo iuj jam provis difini, pri kiuj vortoj ni devus diskuti,
> kaj pri kiuj ne.
> Eble ni pli precizigu la principojn en tiu temo.Se mi rajtas provi
> starigi unu tian principon, jen ĝi:
> - Esperanto estu perfekte uzebla kiel scienca kaj teĥnika lingvo kaj ĝi
> estu la plej bona kaj plej dezirinda lingvo tiucele.
>
> Amike salutas Leo
>
>
>
> =============================================================================
> Topic: ekspliki
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/ed29cc519539fe31
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 1 ----------
> From: ro-esp <ro-...@dds.nl>
> Date: Oct 22 09:23PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/6ed1deebf9e16bac
>
> ankaw miasente ekspliki ne estas plena sinonimo de klarigi - mi nur ne
> povas diri kiel ekzakte
> gxis, Ronaldo
>
> --
> http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net
>
>
>
> =============================================================================
> Topic: rendimento
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/8c6f75a75ff112cc
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 2 ----------
> From: ro-esp <ro-...@dds.nl>
> Date: Oct 22 12:16AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/16fc9391ef2a2e2a
>
> "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> Oct 21 12:36PM +0200 ^
> Ronaldo:
>>> garantiitaj. Temas pri mono kiun oni enigas ie (hazardludawtomato),
>>> kaj mono kiu *eventuale" revenos kun same eventuala aldono.
>
>> Tiam mi dirus: 'gajno'.
>
> financa rendimento estas gajno dividita per investo
>
> gxis, Ronaldo N
>
> --
> http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net
>
>
> ---------- 2 of 2 ----------
> From: "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl>
> Date: Oct 22 09:50AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/1762dcc1bd795d65
>
> Ronaldo:
>> > > kaj mono kiu *eventuale" revenos kun same eventuala aldono.
>
>> > Tiam mi dirus: 'gajno'.
>
>> financa rendimento estas gajno dividita per investo
>
> Mi intencas diri, ke mono kiu revenas el hazardluautomato, estas gajno, ne
> rendimento.
>
> Por aliaj signifoj ni eble bezonas 'rendimento'.
>
> Johan
>
>
>
> =============================================================================
> Topic: irit-i
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/t/89e8e085e4850068
> =============================================================================
>
> ---------- 1 of 1 ----------
> From: ro-esp <ro-...@dds.nl>
> Date: Oct 22 12:34AM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/4adef34614f07cef
>
> "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> Oct 21 12:32PM +0200 ^
>
> Marcos:
>>> Mi ne kompetentas pri medicino, sed ?ajnas al mi ke povus esti
>>> grava diferenco inter >> "iriti" kaj "eksciti".
>
> miasente tiu ekzistas
>
>> Kvankam mi ne estas medicinisto, mi konsultis PIV kaj trovis:
>> iriti: forte eksciti, kolerigi,
>
> PIV (mangxu gxin la mefisto)... iritado ne estas kolerigo, kvankam en
> iuj kazoj ia iritado povas igi iun kolera. Law mi, iritado konsitas el
> muite da malgrandaj malkomfortajxoj, kiuj ripetigxas dum relative
> longa periodo. Subvesto el tiu materialo iritas la hawton
> (ekestigas jukon kaj rugxecon). Tiu acido iritas la hawton.
> Ankaw la metafora uzo konsistas el ripetado longtempa: la bubo iritis
> la instruistojn per siaj oftegaj ekstertemaj demandoj
>
>> dum mi atendis eksciti: forte iriti.
>
> mi ne komprenas (begrijpen)
>
>> pri > pli alte fiksita nivelo de iritigho ofte pro io por mi grava
>> okazajho - ankau seksuma > ekscitigho -, kiu kauzas ankau fizikajn
>> kromfenomenojn, ekz. rughighon, korbatrapidighon.
>
> Miaimprese, eksciti estas la malo de trankviligi/moderigi/dampi
>
> gxis, Ronaldo N
>
> --
> http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net
>
>
>
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

renato corsetti

unread,
Oct 24, 2010, 4:58:42 PM10/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> do, ni havu dek esprimojn ****-a kasxtano

Jes, mi kredas, ke se oni malkovrus nun ĉinajn kaŝtanojn, oni simple diru
"ĉina kaŝtano".

Amike

Renato

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Oct 25, 2010, 7:23:53 AM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 24/10/2010 21:58, renato corsetti skribis:
Jes, mi kredas, ke se oni malkovrus nun ĉinajn kaŝtanojn, oni simple diru
"ĉina kaŝtano".

Ĉu via "ĉina kaŝtano" apartenus al la specaro Castanea aŭ al l a specaro Aesculus?
Jen kelkaj specoj el la unua genro:
  Castanea dentata, C. molissima, C. sativa, C. crenata, C. henryi, C. ozarkensis, C. seguinii, C. pumila, C. latifolia, C. alnifolia, C. floridana, ...
Pri la dua specaro vi trovos 195 nomojn malsupre sur la retpaĝo:
http://zipcodezoo.com/Key/Plantae/Aesculus_Genus.asp

Ĉu ni do simpligu la aferon simple dirante "ĉina arbo"?

Amike salutas LEo


renato corsetti

unread,
Oct 25, 2010, 6:52:52 AM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

 

|   Ĉu via "ĉina kaŝtano" apartenus al la specaro Castanea aŭ al l a specaro Aesculus?

Ĉu ni ne ĵus konkludis, ke eskul•o → ĉeval•kaŝtan•uj•o?

|   Jen kelkaj specoj el la unua genro:
  Castanea dentata, C. molissima, C. sativa, C. crenata, C. henryi, C. ozarkensis, C. seguinii, C. pumila, C. latifolia, C. alnifolia, C. floridana, ...

Ĉiuj nomeblaj kiel en la scienca latina per adjektivo kaj kaŝtanujo/arbo.

|   Pri la dua specaro vi trovos 195 nomojn malsupre sur la retpaĝo:
http://zipcodezoo.com/Key/Plantae/Aesculus_Genus.asp

Ankaŭ pri tio ni uzu la saman procedon.


|   Ĉu ni do simpligu la aferon simple dirante "ĉina arbo"?

Ne necesas. Mi eĉ povas komrpeni la malsamecon inter la ĝenerala arbo kaj la specifa “kaŝtanarbo”.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Oct 25, 2010, 9:32:26 AM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/10/2010 11:52, renato corsetti skribis:

Ĉiuj nomeblaj kiel en la scienca latina per adjektivo kaj kaŝtanujo/arbo.

Vi do prave supozas, ke Castanea = kaŝtan(uj)o

|   Pri la dua specaro vi trovos 195 nomojn malsupre sur la retpaĝo:
http://zipcodezoo.com/Key/Plantae/Aesculus_Genus.asp

Ankaŭ pri tio ni uzu la saman procedon.

Jes, sed nepre uzanta alian "specaran" nomon por Aesculus, kiu apartenas al tute alia grupo. La diferenco inter la specaroj kaŝtan(uj)o kaj "eskul(uj)o" (angle buckeye) estas multege pli granda ol inter pomo kaj piro, kiuj estas apartaj specoj apartenantaj al la sama specaro Malus

Ekstertema demandeto (rilate al la nomo de tiu lasta specaro): kiu scias la komunuzan Esperantan nomon de la acido, kiun oni unue trovis en pomo, kaj kiun ĥemiistoj ankaŭ nomas hidroksidibutanacido. En la nederlanda: "appel-zuur", laŭvorte "pom-acido". Ĉu "malat-acido"? En la nederlanda ni bezonas alian radikon (malaat/ maleïne-) por formi la nomojn de la saloj de tiu acido.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 25, 2010, 8:48:26 AM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


> Jes, sed nepre uzanta alian "specaran" nomon por Aesculus, kiu apartenas al tute alia grupo.

Esence vi diras ke en la linio:


eskul•o → ĉeval•kaŝtan•uj•o

oni metu = anstataŭ -->. Mi pensas, ke la linio devas resti, ĉar ni, la nearbsciencistoj, de jarcentoj uzas tion.

Kion opinias la aliaj?

Amike

Renato

-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Vastalto

unread,
Oct 25, 2010, 9:22:10 AM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Gxuste "pomacido" en Vikipedio.

Vastalto

Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be> skribis:

Anna Lowenstein

unread,
Oct 25, 2010, 9:25:21 AM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu ĉiu el tiuj 195 specoj de kaŝtanoj havas apartan nacilingvan nomon? Por teknika uzo, supozeble oni uzus la latinan nomon, dum en aliaj okazoj oni povus simple traduki la duan vorton en Esperanton. Ekzemple, ĉu eventuale C. floridana signifus “florida kaŝtano”? (t.e. el la usona urbo Florido?) Kaj eble C. latifolio estus “larĝfolia kaŝtano”.

 

Mi komprenas, ke la specaro Aesculus rezultas el lastatempa reklasigo. Tio estas teknika afero, kiu ne influas la ĉiutagan lingvouzon.

 

Leo, mi komprenas, ke vi deziras utiligi Esperanton kiel perfektan sciencan lingvon. Mi ne konsentas, ke tio donas la rajton renomi arbojn kaj aperigi tiujn vortojn en la vortaro kvazaŭ temus pri vortoj ĝenerale uzataj, dum oni samtempe forigas aŭ malrekomendas tiujn uzatajn jam de jardekoj, eĉ de pli ol jarcento. Vi forgesas, ke lingvo estas ne nur scienca ilo sed ankaŭ sistemo de komunikado. La teknikaj bezonoj de sciencistoj ne nepre estas tiuj de ordinaraj parolantoj.

Anna

 


Da: la-bona-lingvo@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: lunedì 25 ottobre 2010 13.24
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kaŝtan-o

Leo De Cooman

unread,
Oct 25, 2010, 3:39:36 PM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/10/2010 14:25, Anna Lowenstein skribis:

Ĉu ĉiu el tiuj 195 specoj de kaŝtanoj havas apartan nacilingvan nomon? Por teknika uzo, supozeble oni uzus la latinan nomon, dum en aliaj okazoj oni povus simple traduki la duan vorton en Esperanton. Ekzemple, ĉu eventuale C. floridana signifus “florida kaŝtano”? (t.e. el la usona urbo Florido?) Kaj eble C. latifolio estus “larĝfolia kaŝtano”.

La nomoj, kiujn vi proponetas estas laŭ mi perfekte uzeblaj.

 

Mi komprenas, ke la specaro Aesculus rezultas el lastatempa reklasigo.

Tute ne. Cetere mi aldonas kelkajn bildojn por montri la diferencon inter ambaŭ specaroj.
La nomon Aesculus hippocastaneus donis Carolus Linnaeus (Carl von Linné, 1707-1778).
La nomon Castanea sativa donis Ph. Miller (1691-1771), do almenaŭ jarcento antaŭ Esperanto.

Tio estas teknika afero, kiu ne influas la ĉiutagan lingvouzon.

Nu, se ni distingas inter latuno, bronzo kaj kupro, tio ankaŭ estu teĥnika afero.

Leo De Cooman

unread,
Oct 25, 2010, 4:03:55 PM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/10/2010 14:25, Anna Lowenstein skribis:
Leo, mi komprenas, ke vi deziras utiligi Esperanton kiel perfektan sciencan lingvon. Mi ne konsentas, ke tio donas la rajton renomi arbojn kaj aperigi tiujn vortojn en la vortaro kvazaŭ temus pri vortoj ĝenerale uzataj, dum oni samtempe forigas aŭ malrekomendas tiujn uzatajn jam de jardekoj, eĉ de pli ol jarcento. Vi forgesas, ke lingvo estas ne nur scienca ilo sed ankaŭ sistemo de komunikado. La teknikaj bezonoj de sciencistoj ne nepre estas tiuj de ordinaraj parolantoj.
Mia antaŭa respondo foriris pro malĝusta musklako mia...
Mi rezignas pri la sendo de la bildoj. Liu volas vidi la diferencon, simple serĉu bildojn en interreto. Kiu volas legi la priskribojn de ambaŭ specaroj ankaŭ trovos ilin.

Do: sciencistoj havu apartan Esperanton...  Mi ege bedaŭras tion.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Oct 25, 2010, 4:21:46 PM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/10/2010 14:22, Vastalto skribis:
> Gxuste "pomacido" en Vikipedio.
Tie oni diras:" La salo de la pomkacido nomiĝas malato post ties latina
nomo." ... post?

Cetere tiu vikipedia paĝo bezonas prilaboradon.

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Oct 25, 2010, 3:27:35 PM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne pensas ke la neparenceco inter kaŝtanujoj kaj ĉevalkaŝtanujoj estas sufiĉa kialo por neprigi apartan radikon por la dua. Laŭ simila argumento oni povus postuli apartan radikon por terpomo surbaze de tio ke ĝi ne parencas al pomo. Kaj ĉi tie la komuna radiko estas eĉ pli pravigebla ol okaze de pomo/terpomo, ĉar la fruktoj de la du arbospecaroj vere aspektas simile kaj estas nomataj per similaj vortoj en multegaj lingvoj; tio pravigas la uzon de "kaŝtano" kaj "ĉevalkaŝtano" por la fruktoj, kio poste pravigas la uzon de "kaŝtanujo" kaj "ĉevalkaŝtanujo" por la arboj.

Leo skribis:

Do: sciencistoj havu apartan Esperanton... 

Kial? Ĉu por sciencisto estas malpermesate uzi la saman radikon por vivaĵoj el malsamaj specaroj? Se jes, oni devus ankaŭ trovi aliajn sciencajn esprimojn por "terpomo", "marleono", "lekanteto" kaj multaj aliaj tiaspecaj Esperantaj terminoj. Sed tiam certe ne plu temus pri Esperanto...

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 25, 2010, 3:40:36 PM10/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

>   Do: sciencistoj havu apartan Esperanton...  Mi ege bedaŭras tion.
Ne temas pri tio, Leo! En perfekta socio sciencistoj kaj normaluloj parolus en la sama lingvo pri la samaj aferoj. En nia neperfekta socio ni devas trovi ekvilibron, kiu permesas al la sciencistoj paroli en komprenbla maniero por la normaluloj.

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2010, 3:42:18 PM10/26/10
to listo 'lbl'
p.29 KRANKO* (NL: CRANK??)
(ne eblis kopii la kolumnon)

Por kio, Leo, vi uzas ĉi tion ? Mi komprenas, ke ne por « pedalo ».

Amike

Renato

--------------------------------------------------

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Oct 26, 2010, 7:06:18 PM10/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 26/10/2010 20:42, Renato Corsetti skribis:
> p.29 KRANKO* (NL: CRANK??)

>
> Por kio, Leo, vi uzas ĉi tion ? Mi komprenas, ke ne por « pedalo ».
Kranko estas la "levilo"inter la akso de la granda ĉenrado kaj la pedalo.
Mi jam tuj proponas oficialigon de tiu vorto, oftege por priskribi
ĉiaspecajn partojn de meĥanismoj, interalie en piŝtonmotoroj, kiuj havas
krankakson.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2010, 2:22:59 AM10/27/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'
Leo:


> Kranko estas la "levilo"inter la akso de la granda ĉenrado kaj la pedalo.
Mi jam tuj proponas oficialigon de tiu vorto, oftege por priskribi
ĉiaspecajn partojn de meĥanismoj, interalie en piŝtonmotoroj, kiuj havas
krankakson.

Bone, bonvolu sendi proponon pri difino en la listo por oficialigoj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages