telefonio

1 view
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Dec 26, 2025, 2:55:01 PM12/26/25
to la bona lingvo
Ni havas:
Sed plej ofte, tiu simpligo ne taŭgas, kaj mi proponas:
  • telefonio → telefona fako, telefonsistemo, telefonado, telefona sektoro
Konsideru kelkajn frazojn el la tekstaro:
  • "senfadena telefonio", "interurba telefonio", "fadenaro en telefonio" [→ telefonsistemo]
  • "sektoroj elmergiĝis, kiel telefonio", "la n-ro 1 de telefonio Viettel" [→ telefonado, la telefona sektoro]
Ekzistas antaŭa diskuto pri la vorto, precipe inter Renato kaj Leo, je la fina parto de ĉi tiu fadeno.

Ni ne havas simpligon de "radiotelefonio", kaj mi supozas, ke ni same simpligu ĝin. Sed PIV havas:
  • radiofonio = (prefere) radiotelefonio
(Mi supozas, ke la prefero estas bonlingvisma, malgraŭ tio, ke "radiofonio" estas ofta kaj "radiotelefonio" ne uziĝas en la tekstaro.) Kaj ni jam simpligis:
  • radiofonio → radiosendado
  • radiofono → radioricevilo
Tial mi ne certas, ĉu ni preferas eltiri la radikon "telefon" el radiotelefonio, kaj do uzi "radiosenda fako, radiosenda sistemo" anstataŭe.

Leo De Cooman

unread,
Jan 4, 2026, 2:28:09 PM (7 days ago) Jan 4
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu vere ne eblas telefon-io?

Ni ne ŝatas la anstataŭon de ujo per io. Sed la celo de la iama oficialigo de io eble celis solvon por ĉiuj neanalizeblaj vortoj, kiuj finiĝas per io.

Intertempe mi ne (plu?) trovas  la sufiksa "io" en PIV.  Ĉu ĝi vere iam iĝis oficialigita sufikso?

Ĉu ni povus konsideri (ĉ)ion, kio temas pri telefono kiel telefon-ion?

Mi provis trovi 'ĉiujn' vortojn, kiuj finiĝas per "io" en PIV kaj en Tekstaro, sed tio ŝajnas nefarebla.

(Mi nur serĉas, ne insistas)

Amike salutas Leo


Op 26/12/2025 om 20:55 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/a5b097db-dc42-4716-914e-980e1c275625n%40googlegroups.com.

Tirifto

unread,
Jan 4, 2026, 5:46:26 PM (7 days ago) Jan 4
to la-bona...@googlegroups.com
On neděle 4. ledna 2026 20:28:05, středoevropský standardní čas 'Leo De
Cooman' via la bona lingvo wrote:
> Ĉu vere ne eblas telefon-io?
>
> Ni ne ŝatas la anstataŭon de ujo per io. Sed la celo de la iama
> oficialigo de io eble celis solvon por ĉiuj neanalizeblaj vortoj, kiuj
> finiĝas per io.
>
> Intertempe mi ne (plu?) trovas la sufiksa "io" en PIV. Ĉu ĝi vere iam
> iĝis oficialigita sufikso?

Kredeble ne. Ĝi ne estas oficiala kaj ne aperas en la Akademia vortaro.
(Teorie povis okazi, ke la Akademio oficialigis ĝin, sed poste reopiniiĝis kaj
maloficialigis ĝin, sed mi neniam aŭdis pri tio.)

La vortero »io« estas oficiala kiel tabelvorto (io, iu, iam, iel…), kaj la
vortero »i« estas oficiala kiel alfabeta litero kaj verba finaĵo. Sed la tiel-
nomata ŝajn-sufikso, kiu aperas en vortoj kiel »biologio«, »poezio«,
»telefonio«, ktp. ne ekzistas kiel memstara vortero en iu formo.

Ankaŭ la gramatike dubaj formoj de iuj landonomoj, kiel »Ĉeĥio«, »Francio«,
»Japanio« ktp., ne estas oficialigitaj. (Nur ilia uzado estas agnoskita.)

> Ĉu ni povus konsideri (ĉ)ion, kio temas pri telefono kiel telefon-ion?

Se vi parolas pri la tabelvorto »io«… teorie certe jes, sed pro la vasta
signifo-kampo de tia kunmetaĵo mi dubas, ke ĝi estus praktike utila.

Se oni volas paroli pri »ĉio rilata al telefonoj«, »telefon-io« povas kovri
tion. La problemo, kiun mi vidas, estas, ke ĝi povas kovri ankaŭ aliajn
aferojn. Ne nur abstraktajn, sed ankaŭ konkretajn, unuopajn. Unu konkreta
poŝtelefona programo (aplikaĵo) ankaŭ teorie estas telefon-io. Ŝargilo ankaŭ
teorie estas telefon-io. Telefonanto ankaŭ teorie estas telefon-io.

Ŝajnas al mi, ke kiam oni diras »telefonio«, oni parolas pri aferoj rilataj al
telefonoj, sed neniam pri konkretaĵoj, por kiuj ekzistas pli bonaj nomoj. La
analizo de »telefonio« kiel »telefon-io« postulus, ke la vorto estu teorie
uzebla ankaŭ por tiuj konkretaĵoj. Miaopinie tio ne funkcius bone. Kaj ĝi
estus tre kontraŭkutima uzo de la tabelvorto »io«.

> Mi provis trovi 'ĉiujn' vortojn, kiuj finiĝas per "io" en PIV kaj en
> Tekstaro, sed tio ŝajnas nefarebla.
>
> (Mi nur serĉas, ne insistas)
>
> Amike salutas Leo

Same salutas
// Tirifto

> Op 26/12/2025 om 20:55 schreef noammohr:
> > Ni havas:
> > * *telefonio* <https://vortaro.net/#telefonio_kd> → telefona fako
> >
> > Sed plej ofte, tiu simpligo ne taŭgas, kaj mi proponas:
> > * *telefonio* → telefona fako, telefonsistemo, telefonado, telefona
> >
> > sektoro
> >
> > Konsideru kelkajn frazojn el la tekstaro:
> > * "senfadena telefonio", "interurba telefonio", "fadenaro en
> >
> > telefonio" [→ telefonsistemo]
> >
> > * "sektoroj elmergiĝis, kiel telefonio", "la n-ro 1 de telefonio
> >
> > Viettel" [→ telefonado, la telefona sektoro]
> >
> > Ekzistas antaŭa diskuto pri la vorto, precipe inter Renato kaj Leo, je
> > la fina parto de ĉi tiu fadeno
> > <https://groups.google.com/g/la-bona-lingvo/c/5X2l4zF-E40/m/7WbF22da4kcJ>.
> >
> > Ni ne havas simpligon de "radiotelefonio", kaj mi supozas, ke ni same
> >
> > simpligu ĝin. Sed PIV havas:
> > * *radiofonio* = (prefere) radiotelefonio
> >
> > (Mi supozas, ke la prefero estas bonlingvisma, malgraŭ tio, ke
> > "radiofonio" estas ofta kaj "radiotelefonio" ne uziĝas en la
> >
> > tekstaro.) Kaj ni jam simpligis:
> > * *radiofonio* → radiosendado
> > * *radiofono* → radioricevilo

Leo De Cooman

unread,
Jan 5, 2026, 8:38:23 AM (6 days ago) Jan 5
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, kara Tirifto!

Amike salutas Leo


Op 4/01/2026 om 23:46 schreef Tirifto:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages