Renato Corsetti:
>Ĉu
>radiestez-o --> verg-o-diven-ad-o
?
Unuavide, rabdomancio kaj radiestezo sxajnas sinonimoj, cxar ja temas pri tio, ke oni sercxas per vergo kasxitajn objektojn; tamen:
1) rabdomancio montras la ilon, per kiu oni sercxas (rabdo = vergo), dum radiestezo montras la rimedon, tra kiu oni sercxas (radi-o, en la senco radiado);
2) cxe rabdomancio oni utiligas vergon, kaj cxe radiestezo pendolon;
3) rabdomancio estas agado (divenado), dum radiestezo estas kapablo (sentokapablo);
4) mi dubas, ke radiestezo estas “divenado” (krom se per tiu vorto oni komprenas sercxadon de kasxitaj objektoj).
Gxis
Antonio
4) mi dubas, ke radiestezo estas “divenado” (krom se per tiu vorto oni komprenas sercxadon de kasxitaj objektoj).
Antonio:
>4) mi dubas, ke radiestezo estas “divenado” (krom se per tiu vorto oni komprenas sercxadon de kasxitaj objektoj).
Renato:
>Tion mi komprenis de
NPIV. Ĉiuokaz emi estas preta sekvi vin. Kiel estu nia linio:
radioestezo --> ..................?
Mi ne scias kion proponi; eble radiosentumo aux radiokaptado, sed mi dubas, ke neniu komprenos, pri kio temas.
Gxis
Antonio
Mi ne scias kion proponi; eble radiosentumo aux radiokaptado, sed mi dubas, ke neniu komprenos, pri kio temas.
La "NL-a" vorto kiun proponas Desmedt (radiesthesie)ne troveblas en
mia enciklopedio. "Rabdomantie" jes troveblas.
Cxi momente mi do favoras linion kia:
-radiestezio--> rabdumad(teori?)o
gxis, Ronaldo
Cxi momente mi do favoras linion kia: -radiestezio--> rabdumad(teori?)o
Leo De Cooman:
>Ĉu radiestezo -> verg-o-sens-ad-o ?
Laux mi, jes
Gxis
Antonio
Version: 8.5.364 / Virus Database: 270.12.67/2174 - Release Date: 06/13/09 17:54:00
Post la valora kontribuo de Nguyen Xuan Thu:
radiosensado
Gxis
Antonio
Mi scivolas, kia diferenco estas inter *radiko* senc- kaj sent-.
"Senso", laux iuj bonlingvuloj "sentumo", estas cxiu el la manieroj, per
kiuj la korpo registras ion. Tradicie (almenaux en okcidento) oni diras, ke
la homo havas 5 sensojn: vidon, auxdon, flaron, guston kaj palpon.
(Instruisto mia tamen asertis, ke la homo havas 14 sensojn!) La verbo
"sensi" do signifas "registri per ajna sens-organo".
Amike,
Otto
Saĝan instruiston vi havis!
Kiam oni diras "mi sentas malsaton", ne temas pri la sama tuŝorgano, kiu
sentas varmon, ktp.
Amike salutas
Leo
Atentu je tio, kion nature diras parolanto de Esperanto kiel Leo en
posta mesaĝo: "mi sentas malsaton" kaj ne "mi sensas malsaton".
Amike
Renato
Mi ankaŭ ne skribis "mi sentumas malasaton", nek "mi vidis, mi aŭdis", ktp.
Eble estis tajperaro mia :-)
Amike salutas
Leo
Mi ankaŭ ne skribis "mi sentumas malasaton"
Mi ne mirus, se "sentire" signifus "auxdi" ankaux en la moderna itala.
Ronaldo:
>> Cxi momente mi do favoras linion kia:
>> -radiestezio--> rabdumad(teori?)o
> Jes, sed tio kuntrenas, ke vi akceptas la radikon "rabd-".
neeviteble, cxar mi ne bone kapablas esprimi la aferon sen vorto tia
From: "Leo De Cooman"
> Ĉu nederlanda vorto ankaŭ povus helpi? "Roedelopen"?
*wichel*roede lopen (ne konfuzu kun spitsroeden ;-))
> Roede tiukaze signifas vergon, lopen estas marŝi en Nederlando,
> kuri en Flandrio. La vergo uzata de iuj por "sensi" iujn (science ne
> pruvitajn) radiojn nomiĝas "wichelroede".
efektive
> La vorto "wichelen" laŭ mia kompreno signifas "radiestezi".
law mia enciklopedio, gxi signfas "awguri, prognozi,profeti",
same kiel la germana "wickern". Se mi bone memoras, la
angla termino estas wogle(-rod)
> Ĉu radiestezo -> verg-o-sens-ad-o ?
kaj se okazas ne per vergo, sed per pendolo (?pendel) ?
From: Nguyen Xuan Thu
> Eblas, ke la vjetnama helpus.
> *rhabdomancie* (fr.) tradukas per *thuật bói que* /thuat boj kŭe/
thuat =
> arto; boi = diveni;
Mi ekkredas ke la problemo fontas el la franca: "deviner" signifas
kaj "awguri" kaj "diveni". Vjetnam iam estis franca kolonio, cxu ?
From: "Antonio De Salvo"
> radiosensado
tio povus esti interpretata kiel sensado den radioj kies ekzisto jes
estas science pruvita. Alivorte: tiu termino estas tro malpreciza
gxis, Ronaldo
Otto:
>Mi ne mirus, se "sentire" signifus "auxdi" ankaux en la moderna itala.
Renato:
>Precize. Tiu estas la
ĉefa vorto por "aŭdi". "Udire" estas tro literatura.
Dum mia tuta vivo mi ne aŭdis iun diri en normala konversacio "odo"
por "mi aŭdas". Ĉiuj normale diras "sento". Antonio povas
precizigi miajn impresojn.
>Krome oni sentas ĉion alian per la
animo, per la korpo, ktp.
Fakte, “senti” estas falsa amiko por italaj esperantistoj, cxar en la itala “sentire” montras preskaux cxiujn eblajn manierojn de perceptado (escepte de vido): per la oreloj (= auxdi), per la tusxo, per la flaro, per la gusto, per la hauxto, per la korpaj organoj, per la animo. La verbo “udire” (el la latina “audire” = auxdi) estas klera termino, kiun la ordinara itala homo uzas nur en skriba kunteksto (la itala parolata lingvo estas alia ol tiu skriba).
En esperanto, kontrauxe, estas neta distingo inter “senti” kaj “auxdi”; ekzemple:
Jeremia 51,51: ni hontis, kiam ni aŭdis la insulton (Z);
(en la itala, oni diras sendistinge “sentire vergogna” = honti, senti honton kaj “sentire l’insulto” = auxdi la insulton)
krome, apud la uzo de “senti”, en esperanto oni emas utiligi, anstataux verbo+substantivo, la verbigon de la substantivo plus ek-:
Ijob 4,14: cxiuj miaj ostoj eksentis timon (Z);
Ijob 14, 9: eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas (Z)
Ijob 17,8: la justuloj eksentos teruron (Z);
1 Samuelo 18,12: Saul ektimis Davidon (Z);
Josxuo 7,21: mi ekdeziris ilin (Z); aux oni utiligas –igx: Genezo 32,7: Jakob tre ektimis kaj afliktigxis (Z);Jesaja 26,18: ni turmentigxis (Z);Jesaja 57,10: pro tio vi ne lacigxis (Z);2 Samuelo 4,1: la tuta Izrael konsternigxis (Z); aux oni utiligas suferi: Genezo 41,55 la tuta Egipta lando eksuferis malsaton (Z) GxisAntonio
From: Renato Corsetti
Ronaldo:
>> Cxi momente mi do favoras linion kia:
>> -radiestezio--> rabdumad(teori?)o
> Jes, sed tio kuntrenas, ke vi akceptas la radikon "rabd-".
neeviteble, cxar mi ne bone kapablas esprimi la aferon sen vorto tia
sens·o [8oa] ~ sent·il·o, sent·um·o
Por-informe: en la norvega oni diras "ønskekvist", lauxvorte
"dezir-brancxeto" aux "dezir-vergo". En la hispana mi ne konas vorton por la
vergo mem, sed ja por la uzisto de tia vergo. Atentu, Renato: TIU VORTO
ESTAS ARABDEVENA: "zahorí". Jen kion la vortaro de la Hispana Regxa Akademio
diras pri gxi:
zahorí.
(
Del
ár.
hisp.
*zuharí, y este
del
ár.
clás.
zuhari, geomántico,
der. de
azzuharah
, Venus).
1. com.
Persona a quien se atribuye la facultad de descubrir lo que está oculto,
especialmente
manantiales subterráneos.
2. com.
Persona perspicaz y escudriñadora, que descubre o adivina fácilmente lo que
otras
personas piensan o sienten.
Versxajne vi ne bezonas tradukon, cxar la vortoj de la klarigo suficxe
similas al la respondaj Esperantaj vortoj. Esceptoj eble estas "manantial" =
"fonto" kaj "escudriñadora" = "sercxema, esplorema". Mi eble diru, ke "ár.
hisp." signifas "Hispanuja araba", "ár clás." "klasika araba", "der."
"derivita", kaj "com." "komungenra", do kaj vira kaj ina.
Otto
en la norvega oni diras "ønskekvist", lauxvorte "dezir-brancxeto" aux "dezir-vergo".
Efektive azzuharah laŭ mia vortaro estas Venuso (la diino kaj la planedo).zahorí. azzuharah
> Por-informe: en la norvega oni diras "ønskekvist", lauxvorte
> "dezir-brancxeto" aux "dezir-vergo".
Bele. Tian vorton la Sveda lingvo ne havas.
Mi nun ne havas PIV-on aŭ ian ajn alian vortaron ĉemane, sed
laŭ mia (kadukiĝanta) memoro en PIV troviĝas la kunmetaĵo
"divenvergo", kiu - se mi ne eraras - signifas ĝuste tion.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
laŭ mia (kadukiĝanta) memoro en PIV troviĝas la kunmetaĵo "divenvergo", kiu - se mi ne eraras - signifas ĝuste tion.
Post la valora kontribuo de Nguyen Xuan Thu:
radiosensado
Antonio:
>radiosensado
Francisko:
>Kio do estas "radio/o" ?
Mi intencis paroli pri radi-o en la senco 2 de NPIV (elsendajxo de neluma fonto), uzante ankaux la “o” por pli facila elparolo kaj komprenebleco (NPIV diras ankaux, por distingi la signifon disde la radiado de luma fonto).
Cetere, tio jam okazas cxe multaj vortoj kunmetitaj per “radi-o”: radioastronomio, radioelektro, radioterapio ktp.
Gxis
Antonio
Mi intencis paroli pri radi-o en la senco 2 de NPIV (elsendajxo de neluma fonto), uzante ankaux la “o” por pli facila elparolo kaj komprenebleco
Renato skribis:>Ĉu NPIV enkondukas la radikon radio-o?
Grava demando!Kiam afero iĝas populara, kiaj aŭtomobilo, radiotelegrafio, radiotelefonio, en iuj lingvoj oni tre (tro?) facile mallongigas la vorton indikantan ĝin.Grava demando ŝajnas al mi, ĉu Esperanto silente sekvu tiun emon.Ĉu radio (ankaŭ) estas radi(o)aparato?Ĉu la oficialigo de "aŭt-o" (8a oficiala aldono) estis bona decido?Ĉu aŭtomato estas mato, kiun oni uzas en aŭtomobilo? Ĉu aŭtonoma estas adjektivo, kiaj "Fiata, Opela, Forda, Golfa"? ;-)Ĉu aŭtoro estas aŭt-oro? aŭ auto-ro?Ĉu aŭtogena rilatas al geno de aŭto? ;-)
Mi scias, ke sufiĉas diri, ke la radiko de tiaj vortoj estas aŭtomat-, aŭtor-, ... sed mi iom dubas, ĉu tiu klarigo kontentigas la korean kamparanon, kiu decidis lerni la bonan lingvon.
radiala:
p1; FIZradiano:
MATradiatoro:
8, KOMradiestezo:
SC; ~istoradikala:
1, KOM, POL; ~ismo, ~uloradikalo:
. GR, K, MATradiklo:
AN; ~a, ~itoradiko:
FU, BO, AN, GR, MAT; ~a, NTR, MAT, TR, ~aĵo, ~aro, BO, GR, ~ato, MAT, ~eto, BO, ~ilo, MAT, ~fruktoj, BO, ~indico, MAT, ~propra, BO, ek~i, NTR, el~igi, el~iĝi, en~igi, en~iĝi, sen~a, klab~ozo, pivot~o, BOradio:
FU, KOM, SCI, GEM, TEK; ~a, FIZ, TEK, ~i, NTR, ~adi, NTR, FIZ, ~ado, FIZ, FLUORESKA ~ado, KONTRAŬNORMA ~ado, R, KORPUSKLA ~ado, KOSMA ~ado, NEDEPENDA ~ado, NORMALA ~ado, ONDA ~ado, TRANSRUĜA ~ado, TRANSVIOLA ~ado, ~eto, ~uloj, ZO, ~atoro, ~floroj, BO, dis~i, TR, el~i, TR, el~ometro, R, pri~i, TR, sur~i, TR, sur~ado, MED, K, alfa~oj, FIZ, beta~oj, FIZ, gama~oj, FIZ, iks~oj, kanal~oj, katod~oj, rentgen~oj, MA, sun~oradio-:
p1; AS, KOMradioaktiva:
FIZ; ~ecoradioamatoro:
p1; KOMradiofonio:
KOM, TELradiofono:
KOMradiografi:
9, KOM, TELradiografio:
MEDradiogramo:
SC, KOMradiolarioj:
ZOradiolarit/o:
p2radiologo:
~ioradiometro:
p1; SCradioskopio:
MEDradiumo:
K; ~terapio, alfa~aktiveco, beta~aktiveco, gama~aktivecoradiuso:
GEM, AN; ~a, flug~oMi aldonas ilin al la listo de la iam pritraktotaj vortoj.
Amike
Renato
Date: Tues 16 Jun 2009 13:55
From: Fra Simo
>> Ronaldo:
>> >> Cxi momente mi do favoras linion kia:
> >>> -radiestezio--> rabdumad(teori?)o
>
> > Jes, sed tio kuntrenas, ke vi akceptas la radikon "rabd-".
>
> > neeviteble, cxar mi ne bone kapablas esprimi la aferon sen vorto tia
Francisko:
> La greka vorto "*rhabdos*" (en kiu la fina konsonanto estas kaza
> finajho) signifas "vergo" (tial ankaue lau la temoj kaj kuntekstoj
> "baston(et)o", "brancho", "strio", verso"...). Kial do Esperante
> parolante diri greke "*rabd/o*" anstatau Esperante "*verg/o*" ?
Pardonu, mi ne celis ke mi bezonas vorton por la vergo... mi
sentas bezonon je vorto por la procedo/verbo per kiu oni trovu
akvon aw ion alian.
> Kiam, pro ne sufichanta kunteksto, oni bezonas apartan vorton
> por tia vergo, per kiu oni divenadas, facile estas diri "*diven/verg/o*"
efektive, sed por mi, oni ne *divenas* akvon, sed *detektas* gxin.
Se resp german- aw angl-lingvano renkontus vorton "ratezweig" aw
"guessing-branch"...nu, multaj el ili ecx ne povus *diveni* pri kio temas
>: oni trovas en la *PIV*
mi ne parolas la pivan...
> anstatau difino ghuste tiun fortradukajhon (ni jam scias, ke ofte
> en tiu(j) vortaro(j) simile okazas).
jes, pli facilas imiti, ol agnoski ke esp-o por iu nocio ne jam havas
tawgan vorton...
gxis, Ronaldo
oni ne *divenas* akvon, sed *detektas* gxin.
CHu do estas pli facile elparoli la sonotrion "ioe" au "ioa" au "iot" , ol la sonoduon "ie" au "ia" au "it" ?! Malfacile estus kredi, ke pro tio Antonio, post aliaj, preferas komence de iuj vortoj "radio..."-n al "radi..."-n.
CHi tie temas pri io alispeca : oni volas komprenigi, ke "radi..." havas alian signifon; ol en la vorto " radi/o". Oni do uzas iun radikon alian, ol ka Fundamentan "radi/". Ke vortaristoj ne volas konfesi, ke tio naskas novan radikon "radio/", kvankam ili ankau ne volas malrekomendi la vortojn komencighantajn per ilia supozata "radi/o/", tio estas por ni aparte pripensinda.
antau la PIV-lingva vortero "log/" (kiu ne aperas en tiu formo, sed ja kiel "sufikso" "olog/").
[pri bonalingveco de "radiofoni/" mi momente nenian havas opinion]
Francisko (respondante al Antonio)
CHu do estas pli facile elparoli la sonotrion "ioe" au "ioa" au "iot" , ol la sonoduon "ie" au "ia" au "it" ?! Malfacile estus kredi, ke pro tio Antonio, post aliaj, preferas komence de iuj vortoj "radio..."-n al "radi..."-n.
Fakte mi mem kredas, ke por italoj estas pli facile elparoli /ra'dioel'sendo/ kun la du akcentoj sur "di" kaj "sen" ol elparoli /ra'diel'sendo/, sed tio esta snur mia subjektiva impreso. Ĉiuokaze tio neniel influas la naturon de la radiko "radi-" kaj de la finaĵo "-o".
Certe. Aliflnke mi ne konsilus forlasi la radikon "radi-" por radio.CHi tie temas pri io alispeca : oni volas komprenigi, ke "radi..." havas alian signifon; ol en la vorto " radi/o". Oni do uzas iun radikon alian, ol ka Fundamentan "radi/". Ke vortaristoj ne volas konfesi, ke tio naskas novan radikon "radio/", kvankam ili ankau ne volas malrekomendi la vortojn komencighantajn per ilia supozata "radi/o/", tio estas por ni aparte pripensinda.
Ĝi estas tiom internacia, kiom oni povus deziri.
Certe PIV ree strangas kun la du radikoj radi- kaj radio-.
Krome mi kiel Leo estas kontraŭ tro facila redukto de radikoj.
ankau la PIV-lingva vortero "log/" (kiu ne aperas en tiu formo, sed ja kiel "sufikso" "olog/").
Mi kredas, ke tio estas simpla misdivido de la grek-latinaj kleraj vortoj.
Permesu min rakonti, kiel mi "detektis" radiofoniajn elsendojn aĝante 12 jarojn per tiel nomata kristalricevilo, kiun mi heredis post la morto de mia patro.
Tiu "detekto" do fakte estis "trovo, malkovro"...
Se konfirmighus, ke tiuj "radi..." kaj "o" ne estas uzeblaj alie, ol kune en "radio...",
Mi mem en Esperanto uzas kelkajn vortojn baziĝantajn sur internaciaj reduktitaj vortoj
Cetere PIV kun sia "aŭto-" en sciencaj vortoj kontribuas al la problemo.
Ankaux mi dum mia infanagxo havis spertojn kun tiaj aparatoj - sed tiujn mi
eventuale rezervos por miaj memuaroj.
Otto
From: Renato Corsetti
Ronaldo:
>> oni ne *divenas* akvon, sed *detektas* gxin.
>Ĉu detekt-i --> trov-i, mal-kovr-i ?
"Trovi" jes, sed nur se per iu tehxnika rimedo
"malkovri" ne, cxa ja tio kio kovras la akvon restas surloke
gxis, Ronaldo
Francisko demandis:
> CHu vere "radi", sen posta "o", "estas tiom internacia, kiom oni povus deziri", kiam temas pri dissendado
> de sonoj per Herc-radioj ? Mi tre dankus por ekzemploj. SHajnas al mi, ke nur unupeca "radio" estas tia.
Ĉe vortoj internaciaj, kiuj internacie finiĝas per "o", Esperanto kutime igas tiun "o" finaĵo, kaj do alprenas radikon ne finiĝantan per "o", kiel ekzemple ĉe "kaka/o" kaj "studi/o".
Nur se tiu procedo kreas iun problemon (ekzemple jam ekzistantan radikon), tiam oni konservas la "o" en la radiko, kiel ĉe "metro/o".
Mi mem en Esperanto uzas kelkajn vortojn baziĝantajn sur internaciaj reduktitaj vortoj, ekzemple "aŭto", "foto", "buso" kaj "radio". Ĉi tiuj kvar estas ne nur tre internaciaj, sed ankaŭ tre disvastiĝintaj en Esperanto, do laŭ mi ne havas sencon, ke ni malrekomendu ilin.
"aŭto" kaj "foto" ĉiuokaze jam estas oficialaj.
Se ni malrekomendus ilin en nia listo, tio laŭ mi nur plidistancigus nin de la reala lingvo, kiun Piron en sia libro "La bona lingvo" tre alte taksis.
Aldone, pli mallongaj formoj pli bone taŭgas por uzado en vortfarado, ĉar el kunmetado de pluraj longaj radikoj facile povas rezulti monstroj. Do malrekomendo de mallongaj radikoj ankaŭ povas konduki al malpli-uzo de kunmetaĵoj kaj sekve pli-uzo de multaj novradikoj.
"malkovri" ne, cxa ja tio kio kovras la akvon restas surloke
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato CorsettiVerzonden: woensdag 24 juni 2009 21:49Onderwerp: (la bona lingvo) radiofoni-o - radiotelefoni-o - radiofon-o
Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.374 / Virus Database: 270.12.89/2197 - Release Date: 06/23/09 05:54:00
En la komencaj jaroj oni sukcesis telegrafi per elektromagnetaj ondoj. Tio estas multege pli facile ol transsendi sonojn: sufiĉis simple ŝalti/malŝalti la sendilon. Nur multe poste, post invento de la triodo (= trielektroda elektrona tubo) eblis moduli la intensecon de la altfrekvenca kurento. (Mi konscias, ke mi uzas nefundamentajn vortojn...)
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato Corsetti
Verzonden: zondag 28 juni 2009 20:25
Onderwerp: (la bona lingvo) radiofoni-o - radiotelefoni-o
Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.374 / Virus Database: 270.12.93/2206 - Release Date: 06/27/09 17:55:00
Dankon, Leo. Nun mi komprenis.Jes
Post la kapvorto "telefon/o" vi trovos "telefonio"n.
Laŭ NPIV: fonio = radiotelefonio.
fonio --> sona radiokomunik-(ad-)o, voĉa radiokomunik-(ad-)oSe "radio" estus evitenda en tiu senco, eblus:fonio --> sona (per-)onda komunik-(ad-)o, voĉa (per-)onda komunik-(ad-)oaŭ:fonio --> sona sendrata komunik-(ad-)o, voĉa sendrata komunik-(ad-)o (nacilingve: draadloos/ sans fil)aŭ: anstataŭ sendrata, pli ĝuste: senkondukt(il)a
(sed mi ĵus vidis, ke kondukt- estas neoficiala radiko. Kiel bonlingvisto do konektas sian radioaparaton al la elektra reto?)
Mi konstatas, ke vi bone komprenis mian tekston :-)
Bonlingvisto tiucele nepre ne uzu filamenton* aŭ stajon*:-)Serioze: en tia elektra lig-drato estu almenaŭ 2 dratoj, aŭ multe pli da maldikaj dratoj en almenaŭ du aroj, se oni deziras malrigidan ligilon.
foni-o --> sona komunik-(ad-)oaŭfoni-o --> voĉa komunik-(ad-)o