la nederlanda vorto sonas kiel "miljun", sed en esp-o la tradicia
vorto estas *miliono*
> * 7.000.000.000 homoj → sep miliardoj da homoj → sep miliard homoj
> (ne miliard', sed simple miliard)
> * 11.230.456.078.009 aĵoj → dek unu triiliun ducent tridek miliard
> kvarcent kvindek ses miliun sepdek ok mil naŭ aĵoj
law la angla sistemo estas 11 trillion, law la alia 11 billion
> * 300.000.000.000.000.000.000.000 steloj → tricent sesiliuno da
> steloj
angle 300 septillion, alie 300 trilliard
>
>
> Nomo Komparo al internacia uzo en la angla Valoro
> mil (nuliliun) thousand 10^3
> miliun (unuiliun) million 10^6
> miliard (duiliun) billion 10^9
Se mi bone memoras, tiuj "nulilion" kaj "du-ilion" estas eraraj.
Nulilion egalas al nulo,
du-iliuno al neangla billiono (10^12), tri-iliono al neangla trilliono
(=10^18), kvar-ilion al 10^24, ktp
> dekiliun decillion 10^33
ne, esp-a dekiliono egalas al 10^60
Se mi eraras, iu diru tion
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net
> Do, ni povus rekte transmeti,
> 1. apud la tradiciajn nomojn biliono kaj biliardo,
"Biliardo" apenaŭ estas tradicia nombrovorto en Esperanto. Laŭ mia
scio apenaŭ iu vortaro enhavas ĝin (certe ne PIV) kaj nur tre
malmultaj Esperantistoj uzas ĝin. Ĝi respondas al vortoj uzataj en nur
malmultaj lingvoj, precipe la Germana kaj la Nederlanda.
> la skemismajn alternativojn: duiliono kaj duiliardo
> 2. deklari malrekomendindaj
> triliono, kvadriliono, pentiliono, sekstiliono, septiliono ktp
> favore al triiliono, kvariliono, kviniliono, sesiliono, sepiliono ktp.
Ĉu vi pensas, ke la ĝisostuloj de la bonlingvismo akceptas la
sufiksojn ILION kaj ILIARD? Mi sufiĉe certas, ke ili ne akceptas.
> Kion vi proponas estas reformisma kaj nur malordigas la kutimojn jam
> iom establitajn.
Jes, sed notindas, ke la propono kredeble precipe celis provizi bazajn
(senfinaĵajn) nombrovortojn ankaŭ por altaj nombroj. T.e. ĝi celas
forigi la iafoje ĝenan distingon inter nombrovortoj, ĉe kiuj oni ne
uzas "da", kaj nombrovortoj, ĉe kiuj oni ja uzas "da": "mil homoj",
sed "miliono da homo". Se mi bone komprenis, en la proponita sistmemo
estu "mil homoj" kaj "miliun homoj" - ambaŭ sen "da".
Aliflanke, oni devas konstati, ke - kvankam "miliun" ne enhavas ŝajnan
ON-sufikson, ĝi ja finiĝas per ŝajna "iun" ("iu" + N-finaĵo)! Krome
vortoj kiel "miliard" ne estas aparte oportunaj por elparolo. Kaj fine
mi esperas, ke la celo estas akcenti tiujn vortojn regule, do
"mil_i_un", "mil_i_ard", k.t.p. (mi mencias tion, ĉar proponantoj de
tiaj vortoj ne malofte senpripense imagas akcentadon ĉe la lasta
vokalo!).
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Ghisostuloj, anoncighu kaj deklaru !
(Mi ne scias, kiuj estas ghisostuloj, mi dubas chu mi apartenas al ili.)
Johan
Ĉu vi pensas, ke la ĝisostuloj de la bonlingvismo akceptas lasufiksojn ILION kaj ILIARD? Mi sufiĉe certas, ke ili ne akceptas.
Mi komprenas, se bonlingvistoj hezitas pri la akcepto de novaj afiksoj; ankaŭ mi akceptas novajn afiksojn nur tre esceptokaze. Sed ĉi tiuj grandnombraj sufiksoj ja estas por mi tia escepta okazo: Ili unuflanke ebligas eviti tutan gamon da novrdaikoj ("biliono", "biliardo", "triliono", "triliardo, "kvadriliono", "kvadriliardo" ktp). Kaj aliflanke tiu sistemo havas klare fiksitan interpreton, dum ĉe tiuj novradikoj la interpreto dependas de tio, kiun el la du internaciaj sistemoj oni alprenas.
> Bone, ĉu do oni skribas tion, en la sistemo jam iom establita, kiel:
> Ni vidis dek unu duilionojn kaj ducent tridek miliardojn kaj kvarcent
> kvindek ses milionojn kaj sepdek ok mil naux da steloj.
Oni povas ellasi 'kaj':
Ni vidis dek unu duilionojn ducent tridek miliardojn kvarcent
kvindek ses milionojn sepdek ok mil naux da steloj.
Amike,
Johan
Mia preferata nombradsistemo ne preteriris la praepokan: unu, du, multaj! Sed mi komprenas, ke kelkaj trovas tiun sistemon nesufiĉa por la moderna vivo.
Ankaŭ mi estas bonlingvisma, kaj efektive mi ne proponus akcepti la novajn radikojn “ilion/iliun” kaj “iliard” se ni antaŭe ne esploras, kio okazas en la japana, ĉina, vjetnama, ktp. Ĉar laŭdire la sistemo de nombroj en Esperanto laŭiras la ĉinan, eble de tiu flanko povus veni bonaj ideoj.
Cetere mi mem estus proponinta iljun kaj iljard por faciligi/italigi la elparolon.
Marcos:
Do laŭ mi ni havu la jenajn liniojn:
bilion·o → (depende de la intencita signifo) du·ilion·o; miliard·o
biliard·o → du·iliard·o
trilion·o → (depende de la intencita signifo) tri·ilion·o; du·ilion·o
triliard·o → tri·iliard·o
kvadrilion·o → (depende de la intencita signifo) kvar·ilion·o; du·iliard·o
kvadriliard·o → kvar·iliard·o
kvintilion·o → (depende de la intencita signifo) kvin·ilion·o; tri·ilion·o
kvintiliard·o → kvin·iliard·o
Mi komencis registri ilin en http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_terminaro_pri_grandaj_nombroj. Mi pensas, ke ni devas ankoraŭ iomete esplori.
Cetere ĉu “kvintliliardo” ne estus simple “kvin miliardoj”?
Enkonduki tiun sistemon en la normalan lingvon estos io relative longedaŭra, mi pensas.
Amike
Renato
Amike,
Marcos
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Cetere mi mem estus proponinta iljun kaj iljard por faciligi/italigi la elparolon.
Amike salutas Leo
Cetere ĉu “kvintliliardo” ne estus simple “kvin miliardoj”?
Renato:
> Cetere mi mem
estus proponinta iljun kaj iljard por faciligi/italigi la elparolon.
Jes,
ankau por nederlandigi, ..........se ni povus elnove plani la lingvon
............., sed proponi, dum estas
ghis nun neniu matematikisto (Bavant, Minnaja, Cart, Derks, Cramer) kiu proponis
ion alian skemisman ol tio (kiom mi scias) ?
Ni devas vivi, bedaure, kun
tiu malshparemo je silaboj en Esperanto.
> Mi pensas, ke ni devas ankoraŭ iomete esplori.
Bone, sed mem elpensi ion novan kontrauas jam ne malbonajn ekzistantajn ideojn, interalie registritajn en PIV.
> Enkonduki tiun sistemon en la normalan lingvon estos io relative longedaŭra, mi pensas.
Malpli longedaura, mi
supozas, ol tio kio jam estis proponita.
Pli malfacile estos
trakti la 'internacian' praktikon uzi afiksojn kiel mega, tera, giga
ktp.
Mi legas en SSV:
kilo- (en scienc-teĥnikaj vortoj) → mil
La redaktinto
vershajne ne celis, ke ni ekdiru milgramo anstatau kilogramo, chu ?
Tiel
ekzistas dekoj da fizikaj unuoj, kiuj komencighas per kilo.
Mi opinias ke ni
akceptu tiun prefikson.
mega- → milion·o (en
scienc-teĥnikaj vortoj), eg·a, bel·a, grand·a (en komun-uzaj
vortoj)
sed akceptebla, lau mi, en scienc-tehhnikaj vortoj. Au
chu ni malrekomendu 'megabajto' ktp ?
La tuta junularo priridos nin.
giga- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~
miliard·o
Kion diri pri Gb, gigabajto
? Same akceptebla, mi opinias, ne char ghi plachas al mi,
sed
char ghi jam estas internacie/science
akceptita (kaj ankau la greka giga- ne signifas tri).
tera- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~
mil·miliard·o
Tio devus esti, lau mi: → duiliono (dividu la valoron de la greka numeralo
per du kaj postmetu -iliono, se la divido konsumighis, se restas ½, postmetu
-iliardo).
Aliflanke tio signifas, ke terawato (mi metis w, char mi volas
abstrakti de la demando chu oni metu lunan u au v anstatau w) watoduiliono. Hmm
......
Se ni entute volas, ke Esperanto estos
uzebla en pritehhnikaj kalkuladoj, eble ni devas konsideri chi-tie alian
sistemon
peta-
Chu → duiliardo ?
heksa-
Chu → triiliono ?
hepta-
Chu → triiliardo ?
okta-
Chu → kvariliono ?
Mi komencis registri ilin en http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_terminaro_pri_grandaj_nombroj.
En tiu terminaro ni ne povas pretervidi kio jam ekzistas en
Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Dekoblaj_kaj_dekonaj_unuoj
Mi tradukas el nederlandlingva vikipedio:
SI-prefikso estas dekuma antaumetajho kiun oni povas aldoni al chiu
unuo de la SI-sistemo, por indiki ke temas pri obloj au onoj de tiuj
unuoj. Chi-tiuj prefiksoj estas fiksitaj oficiale de Bureau International des Poids et
Mesures. (Internacia Buroo de
Pezoj kaj Mezuroj).
Cetere ĉu “kviniliardo” ne estus simple “kvin miliardoj”?
Kviniliardo = mil kvinilionoj = milfoje 10 pot (kvinoble ses) = 1000 pot 30 = 1000 oooooo oooooo oooooo oooooo oooooo au 10 pot 33.
Johan
Mi tradukas el nederlandlingva vikipedio:
Do mi vidas, ke la afero iĝas pli kaj pli malsimpla (sed ankaŭ relative seninteresa el la vidpunkto de normala parolanto). Bonvolu proponi vi modifon de tiu paĝo de parta vortareto.SI-prefikso estas dekumaᅵantaumetajho kiun oni povas aldoni al chiu unuo de laᅵSI-sistemo, por indiki ke temas pri obloj au onoj de tiuj unuoj. Chi-tiuj prefiksoj estas fiksitaj oficiale de Bureau International des Poids et Mesures. (Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj).
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
> Johan:
>> En tiu terminaro ni ne povas pretervidi kio jam ekzistas en Vikipedio:
>> http://eo.wikipedia.org/wiki/Dekoblaj_kaj_dekonaj_unuoj
> Mi tradukas el nederlandlingva vikipedio:
> SI-prefikso estas dekuma antaumetajho kiun oni povas aldoni al chiu unuo de
> la SI-sistemo, por indiki ke temas pri obloj au onoj de tiuj unuoj. Chi-tiuj
> prefiksoj estas fiksitaj oficiale de Bureau International des Poids et
> Mesures. (Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj).
> Do mi vidas, ke la afero iĝas pli kaj pli malsimpla (sed ankaŭ relative
> seninteresa el la vidpunkto de normala parolanto). Bonvolu proponi vi
> modifon de tiu paĝo de parta vortareto.
La afero estas eĉ pli malsimpla. Ne nur ekzistas la (almenaŭ parte)
tre vaste konata kaj uzata serio de prefiksoj kiel KILO-, MEGA-, GIGA-
k.t.p. Ekzistas ankaŭ multe malpli vaste konata, precipe ĉar multe pli
nova kaj pli teĥnika paralela
serio kun KIBI-, MEBI, GIBI- k.t.p. Tiu nova serio celas transpreni
vastan misuzadon
de la unua serio, nome en indikado de la grandoj de komputilaj memoroj k.s.
Tiam oni treege ofte uzas ekz. "gigabitoko" por 1073741824 bitokoj
anstataŭ por 1000000000 bitokoj (temas pri kalkulado bazita sur duumaj
nombroj, kiu rezultigas
tiajn ŝajne hazarde elektitajn valorojn).
La nova serio, KIBI-, MEBI-, GIBI- k.t.p. havu laŭnorme ĝuste tiujn
specialajn valorojn, dum oni uzu la ordinarjan KILO- MEGA-, GIGA-
k.t.p. nur por iliaj normalaj rondaj valoroj.
Se la bonlingvismo volus anstataŭigi ĉiujn internaciajn vortojn
faritajn per KILO-, MEGA-, GIGA- k.t.p., tiam ĝi konsekvence devus
proponi ion ankaŭ por la
nova teĥnika serio kun KIBI-, MEBI, GIBI- k.t.p. Mi tre dubas, ke io tia estas
eĉ teorie elpensebla.
Laŭ mi oni plenkore kaj senhezite akceptu ambaŭ seriojn. Temas pri
treege internacia,
forte enradikiĝinta kaj tute logika vortfara sistemo, kiun Esperanto
nepre transprenu.
Se ne, ĉu la 15-a regulo entute havas ian ajn rajtan valoron kaj uzon?
Ĉu entute ekzistas lingvoj, kiuj ne transprenis tiujn SI-prefksojn?
Laŭ mi oni plenkore kaj senhezite akceptu ambaŭ seriojn. Temas pri
treege internacia,
forte enradikiĝinta kaj tute logika vortfara sistemo, kiun Esperanto
nepre transprenu.
>ᅵᅵ Laŭ mi estas tre bedaŭrinde, ke ni malŝparas tiom da tempo por diskutado pri tiaj aferoj kiuj tute ne kontraŭas la bonlingvismon de Piron.
Ne decas, se esperantistoj ekpraktikus proprajn prefiksojn pri la
Sistemo Internacia de Unuoj (SI), apud la oficiala
listo. Oni povus kritiki la sistemon de prefiksoj (ekz. ŝanĝu 'peta-'
kaj 'eksa-' en 'penta-' kaj 'heksa‑'), sed la mondo[1] jam akceptis ĝin, do por plialtigi internacian kompreniĝon, ni ankaŭ
akceptu ĝin. Alia afero estas, ĉu ni rekomendu ĝian uzadon de kilo- ghis
jota-.
Se temas pri teĥnikaj kalkuladoj oni povus rekomendi la 'oficialajn'
prefiksojn kilo-, mega- kaj giga-.
Mi haltas antaŭ 'peta-', ĉar la menciitaj
tri jam estas konataj en la formoj kilogramo, megabajto kaj giganta – nur tera-
estas por ordinara okcidentano nova -, dum la sekvantaj devenas de grekaj
numeraloj en aliigitaj formoj (ne penta- kaj heksa- kiel en pentametro kaj
heksametro, ambau oficialaj vortoj, sed peta- kaj eksa-).
Pri akceptado de tera- mi hezitas. Mi kredas ke teravolto, terabajto kaj teravato estas jam iom konataj.
Alia argumento por tera- estas ke ĝi estas milionoble miliono, kvazaŭ natura fino de la serio de prefiksoj.
Fine pere de ĝi oni povas simple 'kovri' ĉiujn prefiksojn de la Sistemo Internacia de Unuoj. Komparu
internacia prefikso anstataŭanto kun mil- ĝis giga- anstataŭanto kun mil- ĝis tera-
tera- milgiga- tera-
peta- megagiga- miltera-
eksa- gigagiga- megatera-
zeta- milgigagiga- gigatera-
jota- megagigagiga- teratera-
Nun pri la onaj prefiksoj.
Laŭ mi la prefiksoj mili-, mikro- kaj nano- estas senplie akcepteblaj (Konata jam estas nanoteĥnologio kaj la vorto nano estas jam iom enradikiĝinta en Esperanto).
Pri akcepto de piko validas la samaj argumentoj kiel pri tera-:
internacia prefikso anstataŭanto kun mili- ĝis nano- anstataŭanto kun mili- ĝis piko-
piko- milinano- piko-
femto- mikronano- milipiko-
ato- nanonano- mikropiko-
zepto- milinanonano- nanopiko-
jokto- mikronanonano- pikopiko-
La prefiksoj hekto-, deka-, deci- kaj centi- jam ne estas oficialaj en la Sistemo Internacia de Unuoj. Tio akordiĝas kun jenaj linioj en SSV:
deci- → dekono [rimarko: en la vorto 'decimetro' kaj similaj 'deci' estas parto de unu tuta radiko 'decimetr-' kaj similaj] kaj
centi- → centono [rimarko: en la vorto 'centimetro' kaj similaj 'centi' estas parto de unu tuta radiko 'centimetr-' kaj similaj]
Pri 'hekto-' SSV rekomendas hekto- (en scienc-teĥnikaj vortoj) → cento da
Tamen mi preferas akcepti la terminojn hektolitro kaj hektometro. Ili estas tre internaciaj (ankau japanaj !), tradiciaj, popularaj kaj praktikaj mezurunuoj por grenoj, karbo ktp respektive distanco. Mi proponas:
hekto- (rimarko: en la vortoj 'hektometro' kaj 'hektolitro' 'hekto' estas parto de la radiko kaj kiel tia ne malrekomendinda) → cento da
Pri 'deka-' SSV ne havas linion. Ankaŭ tie dekalitro kaj dekametro estas internaciaj kaj akceptindaj. Mi proponas:
deka- (rimarko: en la vortoj 'dekametro' kaj 'dekalitro' 'deka' estas parto de la radiko kaj kiel tia ne malrekomendinda) → deko da
Pri la mallongigoj nenio estu dirita. Ili estas internaciaj kaj estu akceptitaj kiel tiaj, ankaŭ ekzemple TW por teravato (aŭ milgigavato).
Listo de prefiksoj uzataj laŭ SI (la Sistemo Internacia de Unuoj) por la dekoblaj kaj dekonaj mezurunuoj.
Prefikso Deveno Mallonge Multiplikanto Ekzemplo
jota- de gr. – "ok" Y 10 24 jotametro (Ym)
zeta- de gr. – "sep" Z 10 21 zetametro (Zm)
eksa- de gr. – "ses" E 10 18 eksametro (Em)
peta- de gr. – "kvin" P 10 15 petagramo (Pg)
tera- de gr. – "monstro" T 10 12 teravato (TW)
giga- de gr. – "giganto" G 10 9 gigavolto (GV)
mega- de gr. – "granda" M 10 6 megagramo (Mg)
kilo- de gr. – "mil" k 10 3 kilogramo (kg)
hekto- de gr. – "cent" h 10 2 hektolitro (hl)
deka- de gr. – "dek" da 10 1 dekametro (dam)
deci- de lat. – "dek" d 10 −1 decigramo (dg)
centi- de lat. – "cent" c 10 −2 centimetro (cm)
mili- de lat. – "mil" m 10 −3 miliampero (mA)
mikro- de gr. – "malgranda" µ 10 −6 mikrosekundo (µs)
nano- de gr. – "nano" n 10 −9 nanometro (nm)
piko- de hisp. – "eta" p 10 −12 pikofarado (pF)
femto- de dana – "dek kvin" f 10 −15 femtometro (fm)
ato- de dana – "dek ok" a 10 −18 atovato (aW)
zepto- de fr. – "sep" z 10 −21 zeptovato (zW)
jokto- de gr. – "ok" y 10 −24 joktovato (yW)
Bertilo:
>
Ekzistas ankaŭ multe malpli vaste konata, precipe ĉar multe pli nova kaj pli
teĥnika paralela
> serio kun KIBI-, MEBI, GIBI- k.t.p. Tiu nova serio
celas transpreni vastan misuzadon
> de la unua serio, nome en indikado de
la grandoj de komputilaj memoroj k.s.
Mi opinias tiun aldonan serion, kiu havas alian signifon ol la dekpotencaj prefiksoj tute neglektinda.
Efektive elpensado de alternativo estus ridinda.
Amike,
Johan
[1] La Buroo Internacia de Pezoj kaj Mezuroj, gardanto de la SI, nombras 54 membrojn-ŝtatojn kaj 31 asociitajn ŝtatojn.
Kara Johan,
mi estus tre danka, se vi volus movi la diskuton pri chi tiu temo al la listo la-bona-lingvo...@googlegroups.com. Temas pri tro teĥnika temo, kiun mi mem kaj pluraj listanoj apenaŭ sekvas.
Amike
Renato
Kontrolante tion, mi samloke trovis en PIV2005 la esprimon, kiun mi bezonis por esprimi potencojn de dek:, ekzemple: "dek alt 6 estas miliono".
Leo kaj nun Francisko enkondukas alian diskuton por matematikistoj.
Kiel oni dira sen via lingvo 10 alt 6 (laŭ PIV kaj Leo)?
En la itala oni diras “10 alla sesta” = 10 je la sesa (potenco). La vortaro Minnaja nur parolas pri “potenco” rilate al tiu procedo.
Amike
Renato
Mia preferata nombradsistemo ne preteriris la praepokan: unu, du, multaj! Sed mi komprenas, ke kelkaj trovas tiun sistemon nesufiĉa por la moderna vivo.
Ankaŭ mi estas bonlingvisma, kaj efektive mi ne proponus akcepti la novajn radikojn “ilion/iliun” kaj “iliard” se ni antaŭe ne esploras, kio okazas en la japana, ĉina, vjetnama, ktp. Ĉar laŭdire la sistemo de nombroj en Esperanto laŭiras la ĉinan, eble de tiu flanko povus veni bonaj ideoj.
Cetere mi mem estus proponinta iljun kaj iljard por faciligi/italigi la elparolon.
Marcos:
Do laŭ mi ni havu la jenajn liniojn:
bilion·o → (depende de la intencita signifo) du·ilion·o; miliard·o
biliard·o → du·iliard·o
trilion·o → (depende de la intencita signifo) tri·ilion·o; du·ilion·o
triliard·o → tri·iliard·o
kvadrilion·o → (depende de la intencita signifo) kvar·ilion·o; du·iliard·o
kvadriliard·o → kvar·iliard·o
kvintilion·o → (depende de la intencita signifo) kvin·ilion·o; tri·ilion·o
kvintiliard·o → kvin·iliard·o
Mi komencis registri ilin en http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_terminaro_pri_grandaj_nombroj. Mi pensas, ke ni devas ankoraŭ iomete esplori.
Cetere ĉu “kvintliliardo” ne estus simple “kvin miliardoj”?
Enkonduki tiun sistemon en la normalan lingvon estos io relative longedaŭra, mi pensas.
Amike
Renato
Amike,
Marcos
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--
Johan:
| Mi ne volas rekomenci la aferon en alia listo, se ghi estas tiel evidenta.
Eble temas pri mi, kiu ne komprenas la aferon.
Amike
Renato
----- Original Message -----From: Fra Simo
Nur tiuj kiuj ne scias, ke mil mil (au gigagiga) signifas milionon (au gigafoje giga) eble ne komprenas ghin.
Pri la mallongigoj nenio estu dirita. Ili estas internaciaj kaj estu akceptitaj kiel tiaj, ankaŭ ekzemple TW por teravato (aŭ milgigavato).
Kiel oni dira sen via lingvo 10 alt 6 (laŭ PIV kaj Leo)?
Nur tiuj kiuj ne scias, ke mil mil (au gigagiga) signifas milionon (au gigafoje giga) eble ne komprenas ghin.
From: Irvdel <irv...@googlemail.com>
Date: Dec 13 05:59AM -0800
(cetere,
komparu "miliun" kun hungarlingva "milijun")
> Mi plene konsentas kun Bertilo pri tio. Laŭ mi estas tre bedaŭrinde,> ke ni malŝparas tiom da tempo por diskutado pri tiaj aferoj kiuj tute ne kontraŭas la bonlingvismon de Piron.Mi protestas kontrau tiu prezento de stato.La origina temo estis ideo, ke ni anstatauigu -iliono kaj -iliardo per -iliun kaj iliard, ech iljon kaj iljard.
jotametro (Ym)
zetametro (Zm)
eksametro (Em)
petagramo (Pg)
teravato (TW)
gigavolto (GV)
megagramo (Mg)
kilogramo (kg)
hektolitro (hl)
dekametro (dam)
decigramo (dg)
centimetro (cm)
miliampero (mA)
mikrosekundo (µs)
nanometro (nm)
pikofarado (pF)
femtometro (fm)
atovato (aW)
zeptovato (zW)
ni jam plurfoje diskutis. Tio estas same grava ol decidi, chu la radikon sekvu sago au signo de samsignifeco.
Ankau la nura fakto, ke ekzemple post 'femto' oni metos ~ mikronano au ~ milipiko (vidu )
por mi estas signo, ke 'femto' estas akceptita, sed ke eble mikronano au milipiko estas pli simpla.
Tiam oni ne havas malrekomendon, chu ?
Mi nun ripetas mian demandon al bonlingvanoj, kaj nun pli specife.
Chu vi akceptas la linion mega- en jena formo ?
mega- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ milion·o da
mega- (antau komun-uzaj vortoj) → bel·a, grand·a
giga- jam estas, tute tauge, en SSV !
Chu vi akceptas la linion tera- en jena formo ?
tera- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ bilion·o da (miliono da milionoj da, 10 pot 12)
au prefere
tera- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ milgiga-
Chu vi akceptas la linion peta- en jena formo ?
peta- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ megagiga-
au prefere
peta- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ miltera-
au prefere
peta- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ 10 pot 15 da
Chu vi akceptas la linion eksa- en jena formo ?
eksa- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ gigagiga-
au prefere
eksa- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ megatera-
au prefere
peta- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ 10 pot 18 da
Chu vi akceptas la linion zeta- en jena formo ?
zeta- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ milgigagiga-
au prefere
zeta- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ gigatera-
au prefere
peta- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ 10 pot 21 da
Chu vi akceptas la linion jota- en jena formo ?
jota- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ megagigagiga-
au prefere
jota- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ teratera
au prefere
peta- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ 10 pot 24 da
Nun pri la onaj vortoj:
mili- jam estas, tute tauge, en SSV !
Chu vi akceptas la linion mikro- en jena formo ?
mikro- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ milionono da, 10 pot (-6) da
mikro- (antau komun-uzaj vortoj) → et-, et·a, mal·grand·a
nano- jam estas, tute tauge, en SSV !
Chu vi akceptas la linion piko- en jena formo ?
piko- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ milionono de milionono da, 10 pot (-12) da
au prefere
piko- (antau komun-uzaj vortoj) ~ milinano-
Chu vi akceptas la linion femto- en jena formo ?
femto- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ mikronano-
au prefere
femto- (antau komun-uzaj vortoj) ~ milipiko-
au prefere
femto- (antau komun-uzaj vortoj) ~ 10 pot (-15) da
Chu vi akceptas la linion ato- en jena formo ?
ato- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ nanonano-
au prefere
ato- (antau komun-uzaj vortoj) ~ mikropiko-
au prefere
ato- (antau komun-uzaj vortoj) ~ 10 pot (-18) da
Chu vi akceptas la linion zepto- en jena formo ?
zepto- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ milinanonano-
au prefere
zepto- (antau komun-uzaj vortoj) ~ nanopiko-
au prefere
zepto- (antau komun-uzaj vortoj) ~ 10 pot (-21) da
Chu vi akceptas la linion jokto- en jena formo ?
jokto- (en scienc-teĥnikaj vortoj) ~ mikronanonano-
au prefere
jokto- (antau komun-uzaj vortoj) ~ pikopiko-
au prefere
jokto- (antau komun-uzaj vortoj) ~ 10 pot (-24) da
Amike,
Chiuj IS-prefiksoj trovighas en Esperanta Vikipedio. Mi do supozas, ke ili ekzistas en Esperanto.Mi ne proponis nova(j)n radiko(j)n.
> ni jam plurfoje diskutis. Tio estas same grava ol decidi, chu la radikon sekvu sago au signo de samsignifeco.
Se vi ne donas iun argumenton, kiu respondas al la mia, la diskutado farighas sensenca.
Johan
Se vi ne donas iun argumenton, kiu respondas al la mia, la diskutado farighas sensenca.
Mi unue suspektis ke temas pri nura misliterumo...tamen, se estas
reformpropono, diskuto pri gxi apartenas al esp-...@yahoogroups.com .
> From: "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl>
> Date: Dec 16 02:30PM +0100
> La nura [-->sola?]'novajho' estis, ke mi demandas la opinion de
> bonlingvanoj, chu ni rekomendu chiujn prefiksojn ankau de 10 pot 15
> al 10 pot 24
> kaj de 10 pot (-15) al 10 pot (-24).
mi respondos cxi sube
> Ankau la nura fakto, ke ekzemple post 'femto' oni metos ~ mikronano
> au ~ milipiko (vidu )
>
> por mi estas signo, ke 'femto' estas akceptita, sed ke eble
> mikronano au milipiko estas pli simpla.
aparte de tio, ke piko bedawrinde jam havas du signifojn...mi
malrekomendas tiujn kunmetajxojn. Law viaj kunmetajxoj, la sama
fenomeno povas nomigxi kaj mikronano kaj nanomikro, kaj kelkaj aliaj
nomoj. Law mi ni ne bezonas du, kvar aw ses vortojn por la sama afero,
kaj "femto" estas internacie konata far cxiuj fizikistoj
> Mi nun ripetas mian demandon al bonlingvanoj, kaj nun pli specife.
>
> Chu vi akceptas la linion mega- en jena formo ?
>
> mega- (en scienc-te?nikaj vortoj) ~ milion·o da
jes
> mega- (antau komun-uzaj vortoj) ? bel·a, grand·a
ne. La vortparto *sxajnas* esti sufikso, sed en megaurbo, megastalo
gxi ne havas memstaran signifon
> Chu vi akceptas la linion tera- en jena formo ?
>
> tera- (en scienc-te?nikaj vortoj) ~ bilion·o da (miliono da milionoj
> da, 10 pot 12)
Se kun majuskla T, jes
> tera- (en scienc-te?nikaj vortoj) ~ milgiga-
milionmega ;-)
> Chu vi akceptas la linion peta- en jena formo ?
>
> peta- (en scienc-te?nikaj vortoj) ~ megagiga-
>
> au prefere
>
> peta- (en scienc-te?nikaj vortoj) ~ miltera-
>
> au prefere
>
> peta- (en scienc-te?nikaj vortoj) ~ 10 pot 15 da
nur la trian mi aprobas
> Chu vi akceptas la linion eksa- en jena formo ?
>
> eksa- (en scienc-te?nikaj vortoj) ~ gigagiga-
>
> au prefere
>
> eksa- (en scienc-te?nikaj vortoj) ~ megatera-
>
> au prefere
>
> peta- (en scienc-te?nikaj vortoj) ~ 10 pot 18 da
mistajpo? Nu, mi jam diris mian opinion pri la kunmetajxoj
> Chu vi akceptas la linion mikro- en jena formo ?
>
> mikro- (en scienc-te?nikaj vortoj) ~ milionono da, 10 pot (-6) da
kompreneble jes
> mikro- (antau komun-uzaj vortoj) ? et-, et·a, mal·grand·a
ne ekzakte tiel. Mi versxajne akceptus "malgrandskala", kiaj en
mikro-ekonomi(k)o, mikroklimato, mikronaciismo, mikrokredito
> nano- jam estas, tute tauge, en SSV !
versxajne nur cxar ekzistas memstara vorto Nano
> ato- (antau komun-uzaj vortoj) ~ 10 pot (-18) da
sciencaj vortoj, cxu ?....
gxis, Ronaldo N
| Dankon al ĉiuj pro la bona kaj helpa diskuto,
Mi bedaŭras, ke pri teĥnikaj aferoj, ni ne estas tre helpaj.
Amike
Renato
| Kontrolante tion, mi samloke trovis en PIV2005 la esprimon, kiun mi
bezonis por esprimi potencojn de dek:, ekzemple: "dek alt 6 estas miliono".
En kiu paĝo, Leo?
Amike
Renato
Je 19/12/2010 23:12, renato corsetti skribis:
> "dek alt 6 estas miliono".
>
> En kiu paĝo, Leo?
"alt" troviĝas sub la kapvortoj -iliard/ kaj -ilion/ sur paĝo 464 en
PIV2005.
Amike salutas Leo
| "alt" troviĝas sub la kapvortoj -iliard/ kaj -ilion/ sur paĝo 464 en
PIV2005.
Do, dum ni diskutas la redaktintoj de PIV jam decidis.
Ĉiuokaze, mi neniam aŭdis tiun "alt" en la indikita situacio. Kion vi pensas pri la linio:
alt --> mem-obl-e, je la potenco de ?
Amike
Renato
alt --> mem-obl-e, je la potenco de ?
Mi ĵus registris laŭ la inversa ordo.> Mi preferus inversan ordon
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
alt --> mem-obl-e, je la potenco de ?
Marcos:
Mi ĵus registris laŭ la inversa ordo.> Mi preferus inversan ordon
Francisko:
Ø El tio mi konkludas, ke Marcos kaj Renato komprenas, lau kiu maniero "tri {je, al} la kvara {kapablo forte efiki, supernatura forto}" (lau la NPIV-aj vortigoj) povas signifi "3x3x3x3". Mi tiun manieron ne divenas, supozeble ankau multaj aliaj ne. Marcos kaj Renato indulgu al nia matematikista mallerteco kaj donu la necesan klarigon.
Mi ne komprenas. Mi nur komprenas, ke tiel oni diras en ĉiuj eŭropaj lingvoj, verŝajne pro la signifo de “potenco”, kiu estas simile al “povo”.
Kiel oni diras tion en la japana, vjetnama, suoma, ktp.?
Se ni restas fermitaj en nia europa lingvejo, ni ne povas solvi tiajn problemojn.
Amike
Renato
Francisko:
Ø El tio mi konkludas, ke Marcos kaj Renato komprenas, lau kiu maniero "tri {je, al} la kvara {kapablo forte efiki, supernatura forto}" (lau la NPIV-aj vortigoj) povas signifi "3x3x3x3". Mi tiun manieron ne divenas, supozeble ankau multaj aliaj ne. Marcos kaj Renato indulgu al nia matematikista mallerteco kaj donu la necesan klarigon.
Mi ne komprenas. Mi nur komprenas, ke tiel oni diras en ĉiuj eŭropaj lingvoj, verŝajne pro la signifo de “potenco”, kiu estas simile al “povo”.
Kiel oni diras tion en la japana, vjetnama, suoma, ktp.?
Teorie ankaŭ en Esperanto "je la forto de" povus fukcii.En la ktp. - niᅵ diras " חזקה" (legu hezka) de la radiko "forto".
Cvi:
En la ktp. - ni diras " חזקה" (legu hezka) de la radiko "forto".
Teorie ankaŭ en Esperanto "je la forto de" povus fukcii.
Francisko:
Nenio el tio komprenigas, kiel "potenc/" (au io kun proksima signifo : "pov/", kapabl/", "fort/"...) povas taugi por la signifo "obligo per si mem".
Vi pravas, ke “obligo per si mem” estas pli racia, sed ni ankoraŭ enketas pri aliaj lingvoj.
Amike
Renato
> Kiel oni diras tion en la japana, vjetnama, suoma, ktp.?
En la finna oni diras por 3 x 3 x 3 x 3 plej ofte
"kolme potenssiin neljä" (tri en la potencon kvar)
aŭ
"kolme neljänteen" (tri en la kvaran)
Por la dua kaj tria potenco oni povas uzi ankaŭ esprimojn similajn al
"kvadrato de" kaj "kubo de".
La vorto "potenssi" en la finna ne havas la ĝeneralan signifon
"potenco". Ĝi estas havas nur du uzojn:
1. plurfoja obligo per si mem
2. vira kapablo sekskuniĝi
La vorto povas iam esti uzata ankaŭ figure, sed nur elirante el tiuj
du signifoj.
Harri
Marcos:
| Chiuokaze, tiu kazo shajnas al mi unu el la malmultaj en kiuj mi akceptas du ne klare ligitajn signifojn por unu Esperanta radiko. Tute forigi tiajn dusignifajn radikojn el Esperanto lau mi chiuokaze ne eblas (temus pri tro reformisma propono), kvankam oni kompreneble minimumigu dusignifajn radikojn.
Bone. Do, mi kredas, ke nia nuna linio kun la tradicia “potenco” kaj kun sugesto pri ebla pli racia solvo povas esti bona kompromiso:
alt → je la potenc·o de, mem·obl·e
Dankon, Harri, pro la suoma, kiu chi-okaze estis influita de la tuteuropa situacio!
Amike
Renato
| Chiuokaze, tiu kazo shajnas al mi unu el la malmultaj en kiuj mi akceptas du ne klare ligitajn signifojn por unu Esperanta radiko. Tute forigi tiajn dusignifajn radikojn el Esperanto lau mi chiuokaze ne eblas (temus pri tro reformisma propono), kvankam oni kompreneble minimumigu dusignifajn radikojn.
Bone. Do, mi kredas, ke nia nuna linio kun la tradicia “potenco” kaj kun sugesto pri ebla pli racia solvo povas esti bona kompromiso:
alt → je la potenc·o de, mem·obl·e
Francisko:
dek je la sesa potenco" (kutima, chu ne ? sed kun la malfacile pravigebla "potenco"), respektive "dek memoble sesfoje", au eble "dek je la sesa memoblo" ?
dek je la sesa potenco" (kutima, chu ne ? sed kun la malfacile pravigebla "potenco"), respektive "dek memoble sesfoje", au eble "dek je la sesa memoblo" ?
(Ĉu ni do samtempe pripensu "radiko"n? Ĉu "malpotenco", "malmemoblo"?)