Op 15/08/2021 om 19:25 schreef Tirifto:
> Karaj samideanoj,
>
> iu en la federuniverso¹ metis jenan interesan demandon²:
>
> Hm, kiel oni nomas on «éclair» (torteto) esperante?
>
> Por nesciantoj: »éclair« estas speco de dolĉa, franca, longforma bakaĵo.
> Ĝi estas farata el pasto, kiu nomiĝas »pâte à choux«, kiun oni devas
> varmigi jam dum ĝia kreado. Bedaŭrinde mi ne kleras pri la temo, sed
> jen du bildoj de la koncerna bakaĵo:
Ni ja konas la bakaĵon per la franca nomo "éclair" (laŭvorte "fulmo"),
sed mi ne trovis la vorton "éclair" kun la signifo bakaĵo en la vortaro
franca-Esperanta.
Ie en Flandrujo oni nomas ilin "choukes"( La franca vorto chou signifas
brasikon. . Tiu vorto eble rilatas al la pasto "pâte à choux", laŭvorte
'brasika pasto', sed mi tute ne vidas rilaton inter ambaŭ.
Iam mi vidis en dokumentaro, ke specialisto pri glaciaĵoj interesiĝis
pri brasika tigo, kiu laŭ li ebligas fari aparte bongustan glaciaĵon.
Ebla tia "éclair" iam estis inventaĵo por kuiri bongustajn brasiktigojn....
Amike salutas Leo
--
Deze e-mail is gecontroleerd op virussen door AVG.
http://www.avg.com