Franca kuirarto: éclair, pâte à choux

2 views
Skip to first unread message

Tirifto

unread,
Aug 15, 2021, 1:25:38 PM8/15/21
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj samideanoj,

iu en la federuniverso¹ metis jenan interesan demandon²:

Hm, kiel oni nomas on «éclair» (torteto) esperante?

Por nesciantoj: »éclair« estas speco de dolĉa, franca, longforma bakaĵo.
Ĝi estas farata el pasto, kiu nomiĝas »pâte à choux«, kiun oni devas
varmigi jam dum ĝia kreado. Bedaŭrinde mi ne kleras pri la temo, sed
jen du bildoj de la koncerna bakaĵo:


https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/05/Eclairs_with_chocolate_icing_at_Cafe_Blue_Hills.jpg/640px-Eclairs_with_chocolate_icing_at_Cafe_Blue_Hills.jpg


https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Eclairs_at_Fauchon_in_Paris.jpg/1024px-Eclairs_at_Fauchon_in_Paris.jpg

Mi sukcesis trovi nek nomon por la bakaĵo, nek nomon por la pasto. Ĉu iu
scias pri taŭgaj (kaj ideale jam uzataj) nomoj?

Surbaze de propraj limigitaj scioj, mi nomus la paston »kuirpasto«, kaj
la bakaĵon mi sekve nomus »kuirpasta bastono«, mallonge simple »bastono«
aŭ »bastoneto« (laŭ samlande populara »panbastono«). Ĉu vi opinias tiajn
nomojn taŭgaj?

Ĉion bonan
// Tirifto

------------------------------------------------------------------------
1. »Feder·univers·o« estas komuna nomo por multaj sociaj retoj, kiuj
estas funkciigataj kaj administrataj aparte, sed iliaj uzantoj povas
komuniki inter si kvazaŭ ili loĝus en unu sama reto. Imagu Fejsbukon
aŭ Tvitron, sed kun la strukturo de poŝto aŭ retpoŝto.
2. https://mstdn.io/@tennoseremel/106748125898295249

Renato Corsetti

unread,
Aug 15, 2021, 1:50:05 PM8/15/21
to °listo 'lbl'

mi ne scias kiel oni nomas tion en la itala sed mi kredas, ke la germaj nomoj pravigas la uzon de bastono aŭ bastoneto kaj mi eble iom ĝenerale dirus; kuku-bastoneto aŭ dolĉa bastoneto.

amike

renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/e35a3c130790ade7b479d1c3300fc4c6%40posteo.net.


--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

Leo De Cooman

unread,
Aug 15, 2021, 2:25:57 PM8/15/21
to la-bona...@googlegroups.com
Op 15/08/2021 om 19:25 schreef Tirifto:
> Karaj samideanoj,
>
> iu en la federuniverso¹ metis jenan interesan demandon²:
>
>   Hm, kiel oni nomas on «éclair» (torteto) esperante?
>
> Por nesciantoj: »éclair« estas speco de dolĉa, franca, longforma bakaĵo.
> Ĝi estas farata el pasto, kiu nomiĝas »pâte à choux«, kiun oni devas
> varmigi jam dum ĝia kreado. Bedaŭrinde mi ne kleras pri la temo, sed
> jen du bildoj de la koncerna bakaĵo:

Ni ja konas la bakaĵon per la  franca nomo "éclair" (laŭvorte "fulmo"),
sed mi ne trovis la vorton "éclair" kun la signifo bakaĵo en la vortaro
franca-Esperanta.
Ie en Flandrujo oni nomas ilin "choukes"( La franca vorto chou signifas
brasikon. . Tiu vorto eble rilatas al la pasto "pâte à choux", laŭvorte
'brasika pasto', sed mi tute ne vidas rilaton inter ambaŭ.
Iam mi vidis en dokumentaro, ke specialisto pri glaciaĵoj interesiĝis
pri brasika tigo, kiu laŭ li ebligas fari aparte bongustan glaciaĵon.
Ebla tia "éclair" iam estis inventaĵo por kuiri bongustajn brasiktigojn....

Amike salutas Leo

--
Deze e-mail is gecontroleerd op virussen door AVG.
http://www.avg.com

Tirifto

unread,
Aug 16, 2021, 9:56:58 AM8/16/21
to la-bona...@googlegroups.com
Le 2021-08-15 19:49, Renato Corsetti a écrit :
> mi ne scias kiel oni nomas tion en la itala sed mi kredas, ke la germaj
> nomoj pravigas la uzon de bastono aŭ bastoneto kaj mi eble iom ĝenerale
> dirus; kuku-bastoneto aŭ dolĉa bastoneto.

Tio ŝajnas al mi bona elekto kiam oni ne bezonas precizigi la specon, t.
e. ke
temas ĝuste pri »éclair«. Ĝi estas pli facila kaj informa por iu, kiu ne
konas
kuirpaston. Dankon pro la nomo!

> amike
>
> renato

Same
// Tirifto

Tirifto

unread,
Aug 16, 2021, 10:06:58 AM8/16/21
to la-bona...@googlegroups.com
Le 2021-08-15 20:25, Leo De Cooman a écrit :
> Ni ja konas la bakaĵon per la  franca nomo "éclair" (laŭvorte
> "fulmo"), sed mi ne trovis la vorton "éclair" kun la signifo bakaĵo en
> la vortaro franca-Esperanta.
> Ie en Flandrujo oni nomas ilin "choukes"( La franca vorto chou
> signifas brasikon. . Tiu vorto eble rilatas al la pasto "pâte à
> choux", laŭvorte 'brasika pasto', sed mi tute ne vidas rilaton inter
> ambaŭ.
> Iam mi vidis en dokumentaro, ke specialisto pri glaciaĵoj interesiĝis
> pri brasika tigo, kiu laŭ li ebligas fari aparte bongustan glaciaĵon.
> Ebla tia "éclair" iam estis inventaĵo por kuiri bongustajn
> brasiktigojn....

Interesa (ne)rilato. Mi supozis, ke en la franca »choux« eble havas
pliajn
signifojn, sed surprizas min, ke vere temas pri brasiko! En Vikipediaj
artikoloj
mi legis konjekton, ke la nomo »fulmo« venas de rapideco de manĝado aŭ
vendado.
Mi povas atesti, ke ĝi bongustas kaj fulmrapide malaperas, sed
bedaŭrinde nek
tio, nek brasiko ŝajnas tre utilaj por komprenebla nomado internacia.
^ ^

> Amike salutas Leo

Kaj same
// Tirifto

JFB-Mikro.fr

unread,
Aug 16, 2021, 11:11:16 AM8/16/21
to la-bona...@googlegroups.com
La vort "éclair" por la franca kremaĵpufkuko, ne venas rekte de la signifo de "fulmo", sed venas de la ideo "rapidege manĝita". ĉar franclingve oni ofte uzas "éclair" por paroli pri rapidego "vif comme l'éclair" : vigla, kiel la fulmo.
ĝis

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.


--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages