Mi ne agnoskas gxin "klare akceptinda". Foje termino eniras vortaron
nur pro tio, ke la verkisto ne scias alternativon pli bonan
> ĝi produktigas radikon kaj ĝi nur estus alternativo.
kon vi celas per "produktigas radikon"
> Ĉu pli? Legu tiun ĉi recenzon[1] de "Infantravivaĵoj" en UEA (de
> Anna Löwenstein).
Nu, mi ne aprobas la terminon "vera patrino"
> Oni nun forgesu tiun ĉi vorton
kiun vorton ekzakte?
> ni ne kapablas uzi radikon kiu estas tute logika kaj akceptinda nur
> pro tio ke ĝi
> aspektas stranga en aliaj lingvoj.
??
> From: Harri Laine <harri...@iki.fi>
> Date: Jun 06 09:45PM +0300
> Pri la proponita linio "duonpatrino=vicpatrino" mi iom miras.
> Vicprezidanto aŭ vicrado aŭ vicpeco jam ekzistas apud la
> regula prezidanto aŭ rado aŭ alia peco, kaj nur okaze
> kaj laŭbezone "aktiviĝas" por anstataŭi ĝin. Vicpatrino laŭ
> tio estus virino, kiun la patro havas kaŝitan aŭ deponitan
> ie, por laŭbezona utiligo tuj kiam la regula plenkreskulino
> de la familio ne estas servokapabla.
> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Jun 06 05:39PM -0300
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/d68fa69fab836386
>
>> Mi ĵus havis tempon legi la ĝisnunan diskuton pri "duonpatrino".
>
> Ĉu vi legis tiun ĉi? Ĝi estas memstara, mallonga, informhava kaj ne
> respondita mesaĝo.
>
> http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/225948172eae4179?pli=1
Mi ne uzus la terminon "vicfrat(in)o", ia cxar tute ne temas pri vico,
nek pri frat(in)o kiu funkcias kiam la originala frat(in)o ne plu
funkcias
>> Pri la proponita linio "duonpatrino=vicpatrino" mi iom miras.
>
> Mi ne pensis pri tiu vorto ĝis kiam iu en la listo diris ke
> duonpatrino ne estis
> bone komprenebla. Nur tiam mi serĉis kaj trovis ĝin. Ĝi ne estas elpensaĵo.
>
> Kio fakte mirigas vin?
la sugesto ke ambaw same bonas
> ĉu laŭ vi "vicpatrino" povus signifi ion alian ol "duonpatrino"?
jes, povas esti ino kiu patrinumas al infano, sed ne dormas kun ties
patro - kiel jam iu diris
> Mi volonte silentos pri tiu ĉi vorto, sed mi petas, ne plu neu tion kio estas
> evidenta, aŭ kuraĝu diri ke du el niaj plej karaj vortaroj fakte eraras.
Mi senhezite diras ke cxiu hodiawa esp-vortaro je iuj punktoj eraras
gxis, Ronaldo N
Ĉar la vorto "hasto" similas al "haast" en la nederlanda, mi komprenas
ĝin sed mi ne uzas ĝin en Esperanto, ĉar ĝi ne estas oficiala.
Ĉu "ne estas urĝo decidi" havas la saman signifon?
(Mi neniel celas insulti iun listanon! Mi mem ĉiutage spertas, kiel
malfacile estas "mallerni malbonajn vortojn" :-)
Amike salutas Leo
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Fakte, mi mem uzis la vorton “hasti” en “La ŝtona urbo”. Komence, mi provis uzi la formon “rapidi”, sed post iom da provado mi konkludis, ke mi vere bezonas la vorton “hasti” kaj ke “rapidi” tutsimple ne funkcias en iuj kuntekstoj.
Sed eble ni jam faris ĉi tiun diskuton.
Kore,
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato:
mercoledì 8 giugno 2011 13.15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Chu
hasto?
Lao, vi pravas. Ni eĉ havas la linion:
hast·i → urĝ·i, rapid·i
Amike
Renato
"Vic-" estas *PREFIKSO*, ne termino. Oni difinas ĝin prefise, kio signifas ke
ĝi memstare (radike) povus signifi ion alian, kiel fakte okazas kun "vic-".
Se vi akceptas la difinon de "vic" en la menciitaj vortaroj, do "vicpatrino"
*estas klare akceptinda*. Se vi kontraŭas *la vortaran difinon* de vic-, nu do
la vorto iĝas aŭtomate neklare akceptinda.
Ĉu vi opinias erara la difinon de PIV kaj Revo? Ekzistas kelkaj "revuloj" ĉi
tie kiu povus porti vian opinion al la listo de redaktantoj.
>> ĝi produktigas radikon kaj ĝi nur estus alternativo.
>
> kon vi celas per "produktigas radikon"
Igi radikon produktan. Eble pli klare estus "produktemigi radikon".
Radiko povas esti preskaŭ "vorta" (kaj ne "koncepta"), tio estas, ĝi signifas
nur unu aferon kiu ne kunmeteblas. Ezkemple "anakronism" aŭ "antibiotik". Tiaj
vortecaj radikoj estas, laŭ mi, ne dezirindaj (ju pli longaj des malpli
dezirindaj) ĉar ili produktos nenion ajn krom tiun koncepton.
En nia forumo, ĉu ni scias tion ĉu ne, ni igas radikojn produkti pli da vortoj
(ni produktemigas ilin, igas ilin (pli) produktemaj). Tio estas laŭ mi alia
maniero vidi nian ĉefan taskon.
Utila radiko por ni kaj por aliaj lingvoj kiaj la nia, estas (sed ne nur) tiu
kiu permesas kunmetaĵojn kun aliaj radikoj. Kompreneble ni havos aferojn kiel
"anakronism" same kiel ekzemple la ĉinoj havas signon kun 52 linioj! kiu
signifas "la movado de drako fluganta" (verŝajne ne tre produktema el radika
vidpunkto :)).
>> Ĉu pli? Legu tiun ĉi recenzon[1] de "Infantravivaĵoj" en UEA (de Anna
>> Löwenstein).
>
> Nu, mi ne aprobas la terminon "vera patrino"
Kaj do??? Mi ne aprobas la vorton "terminon" por "vera patrino". Sed nuntempe
ni diskutas (aprobas, ne aprobas, ktp) "vicpatrinon". Ni ne distriĝu.
>> Oni nun forgesu tiun ĉi vorton
>
> kiun vorton ekzakte?
vicpatrino
>> ni ne kapablas uzi radikon kiu estas tute logika kaj akceptinda nur pro tio ke ĝi
>> aspektas stranga en aliaj lingvoj.
>
> ??
Iu klopodis mencii la italan "respondan" tradukon por montri ke ĝi estus io
alia, aŭ konfuza.
> Mi ne uzus la terminon "vicfrat(in)o", ia cxar tute ne temas pri vico, nek pri
> frat(in)o kiu funkcias kiam la originala frat(in)o ne plu funkcias
Ĉu mi denove igu vin memori ke temas pri "vicpatrino" la diskuto?
>> Mi volonte silentos pri tiu ĉi vorto, sed mi petas, ne plu neu tion kio estas
>> evidenta, aŭ kuraĝu diri ke du el niaj plej karaj vortaroj fakte eraras.
> Mi senhezite diras ke cxiu hodiawa esp-vortaro je iuj punktoj eraras
:) Tion povas diri iu ajn senhezite, eĉ sed "hodiaŭa" kaj sen "esp-". Tre
"kuraĝa" ne estas tiu frazo, vi diras nenion. Ĉu eble vi povus ja rekte esprimi
ke laŭ vi pri *ĉi tiu punkto* ili eraras? (la koncernaj vortaroj estus almenaŭ
PIV, Revo, Wikivortaro, Vortaro.nl). Vi ne estos sola.
Se jes, ni eble devus havi linion tian (bonvolu ne diskutu tion nun, mi ĝin ne
fakte proponas, estas nur ekzemplo kiu sekvos el la klasado de "vic-" inter la
malĝuste difinitaj aferoj en vortaroj):
vic- (ĉe familianoj): duon-
Mi vere ŝatus vidi vin, kaj kelkajn aliajn fari tiun supran proponon aŭ similan
anstataŭ ade diskuti kontraŭ la vortaro. Esplori kaj proponi, tio estas plej
efika. Diskutadi sen pluesplori nur firmigas antaŭjuĝojn kaj personajn lingvajn
sentojn.
Se vortaroj eraras pri tiu prefisko, ni klopodu korekti ilin per nia ĉefa
rimedo, la listo de samsignifaj vortoj. Se ili ne eraras en la difino de vic-
prefiske ni devas akcepti "vicpatrino" en la uzado (sed ne nepre en linio en nia
listo).
Eduardo.
Jes. Kvankam ne estas klare, en PIV la radiko estas verba kaj nurtransitiva (en
Revo estas kaj transitiva kaj netransitiva sed mi malsamopinias, nur mankas
objekto en la ekzemplo same kiel en "Testudoj vintre ne manĝas") kaj la -o formo
signifas "la ago urĝi".
Pli bone estus: Neniu/nenio urĝas nin decidi.
Eble ni devus reskribi la nunan linion:
hast·i → urĝ·i, rapid·i
Mi proponas pli ol unu linion:
hast·i → rapid·(eg)·i
hastigi -> urĝi, rapidigi
hasto -> urĝo
Anstataŭi "hasti" per "urĝi" konsiderante ke ili ne havas la saman transitivecon
estas por mi malfacila. Frazon oni devas reskribi. En tiuj okazoj mi dubas pri
la samsignifeco de nia propono. Ĉu ekzemplon de anstataŭado de "hasti" per
"urĝi" oni povas doni? en tiu linio? Se ne mi preferus havi pli ol unu linion.
> (Mi neniel celas insulti iun listanon! Mi mem ĉiutage spertas, kiel malfacile
> estas "mallerni malbonajn vortojn" :-)
Pff, jes!! Kaj oni unue devas konscii ke ili estas "malbonaj". Por longtempaj
uzantoj de la lingvo tio estas pli malfacile. Kaj por ĉiutagaj eĉ malpli. Mi
plu uzas "bavi", "pugo" kaj aliaj tiaj vortoj hejme ...
Eduardo.
do, kie ni vocxdonu? mi por -->stifpatrino (se temas pri edzino de patro)
gxis, Ronaldo N
>ᅵᅵ do, kie ni vocxdonu? mi porᅵᅵ -->stifpatrino (se temas pri edzino de patro)Dankon, sed ni uzas la japanan manieron pri reciproka konvinkado, kiu estas iom pli longa.
> El tio, ke "/rapid/i/" en iuj kuntekstoj ial ne plene kontentigas,
> ne nepre sekvas, ke "/hast/i/" estas nepre necesa. Eble montrighos, ke
> preferinda estas /"urgh/(at/)e i/" au "/sin urgh/ant/e i/", au
> "/sen/spir/e i/", au io alia, eble neniel simila. Verkado au tradukado
> de teksto estas io pli subtila ol mallonga tradukado de izolitaj vortoj.
> Mi bedauras, ke mankas al mi tempo por tuj retrovi tiun lokon, kiun
> aludas /Anna/.
Laŭ Tekstaro estas 57 uzoj de tiu radiko en tiu verko. Mi preferus lasi
Annan citi uzadon kie ŝi opinias "hast" ne taŭga. Kompreneble, nur se
ŝi tion emas fari por klopodi plibonigi la linion (se tio eblas, se
"hast" ne estas bezonata kiel novradiko).
Eduardo.
Vi povus trovi ĝin per la Tekstaro de Esperanto ĉe http://tekstaro.com/serchi/, klakante nur sur “La ŝtona urbo”. Mi ne mem rekontrolis, do mi ne scias, ĉu mi estus povinta elturniĝi per “urĝi” – kvankam foje estas problemo, ke “urĝi” estas transitiva, sed “hasti” estas netransitiva.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: mercoledì 8 giugno 2011
22.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Chu
hasto?
Mi bedauras, ke mankas al mi tempo por tuj retrovi tiun lokon, kiun aludas Anna.
>> Mi ne agnoskas gxin "klare akceptinda". Foje termino eniras vortaron nur pro
>> tio, ke la verkisto ne scias alternativon pli bonan
>
> "Vic-" estas *PREFIKSO*, ne termino.
"duonpatrino" kaj "vicpatrino" jes estas terminoj
> Oni difinas ĝin prefikse, kio signifas ke
> ĝi memstare (radike) povus signifi ion alian, kiel fakte okazas kun "vic-".
>
> Se vi akceptas la difinon de "vic" en la menciitaj vortaroj, do "vicpatrino"
> *estas klare akceptinda*.
Gxi estus akceptinda se "vic" havus en gxi la saman signifon kiel en
aliaj vortoj, kiaj
vicurbestro, vickolonelo, ktp
> Ĉu vi opinias erara la difinon de PIV kaj Revo?
Nu, cxiukaze mi bedawras ke gxi ekzistas, anstataw simpla resendo al
*stifpatrino*
>>> ĝi produktigas radikon kaj ĝi nur estus alternativo.
>
>> kon vi celas per "produktigas radikon"
>
> Igi radikon produktan. Eble pli klare estus "produktemigi radikon".
Gxi igas radikon produkti vortojn ?
> Radiko povas esti preskaŭ "vorta" (kaj ne "koncepta"), tio estas, ĝi signifas
> nur unu aferon kiu ne kunmeteblas. Ezkemple "anakronism" aŭ
> "antibiotik". Tiaj
> vortecaj radikoj estas, laŭ mi, ne dezirindaj (ju pli longaj des malpli
> dezirindaj) ĉar ili produktos nenion ajn krom tiun koncepton.
>
> En nia forumo, ĉu ni scias tion ĉu ne, ni igas radikojn produkti pli
> da vortoj (ni produktemigas ilin, igas ilin (pli) produktemaj).
foje tio eblas, foje ne
>>> ni ne kapablas uzi radikon kiu estas tute logika kaj akceptinda
>>> nur pro tio ke ĝi aspektas stranga en aliaj lingvoj.
>
>> ??
>
> Iu klopodis mencii la italan "respondan" tradukon por montri ke ĝi estus io
> alia, aŭ konfuza.
Jes, ke io aspektas stranga en ajna lingvo, en si mem, ne signifus ke
gxi ne okazu en esp-o.
Tamen, en cxi tiu ekzemplo la vorto jes logikas law la analiz-kutimoj
de esp-o. "vicmadre"
jes estas iu kiu faras la patrinajn taskojn kiam la origina patrino ne
funkcias. Tute simile al vicurbestro, vicprezidanto ktp.
Bonvolu konscii, ke ekzistas infanoj kiuj havas 4 aw pli da patrinoj
en la unuaj dudek jaroj de sia vivo. Tute logikas nomi tiujn
vicpatrinoj, sed ili ne estas edzinoj de la origina patro
>
>> Mi ne uzus la terminon "vicfrat(in)o", ia cxar tute ne temas pri
>> vico, nek pri
>> frat(in)o kiu funkcias kiam la originala frat(in)o ne plu funkcias
>
> Ĉu mi denove igu vin memori ke temas pri "vicpatrino" la diskuto?
>
>>> Mi volonte silentos pri tiu ĉi vorto, sed mi petas, ne plu neu
>>> tion kio estas
>>> evidenta, aŭ kuraĝu diri ke du el niaj plej karaj vortaroj fakte eraras.
> > Mi senhezite diras ke cxiu hodiawa esp-vortaro je iuj punktoj eraras
>
> :) Tion povas diri iu ajn senhezite, eĉ sed "hodiaŭa" kaj sen "esp-".
do, ni konsentas prie (efektive la admono ne estis direktita al mi)
gxis, Ronaldo N
> Pjer <pjer-...@voila.fr> Jun 18 09:33AM -0700 ^
>
> Por mi vicpatrino, same kiel duonpatrino, estas bone
> komprenebla vorto, ta?ga kaj interesa vorto, por precize
> sin esprimi.
*Vicpatrino* estus bona vorto, por indiki iun kiu patrinas kiam la
origina patrino perdis la gepatrajn rajtojn, grave malsanas, aw mortis.
"Duonpatrino" estas bona vorto por indiki du virinoj kiuj iumaniere
ambaw duone patrinas.
Ekzemple se temas pri lesba paro. Aw se temas pri infano kies gepatroj
ne plu kunas, kaj kiu restas alterne po cxe la patrino kaj cxe la
patro kun ties nova kunulino dum semajno aw alia periodo.
> > Oni difinas ?in prefikse, kio signifas ke
> > ?i memstare (radike) povus signifi ion alian,
> >kiel fakte okazas kun "vic-".
>
> Ni memoru, kion diris Z. en la unua libro:
> « li (la lernanto) e? ne suspektas, ke tio, kion
> li nomas fina?o a? prefikso a? sufikso, estas tute
> memstara vorto, kiu ?iam konservas egalan signifon,
> tute egale, ?u ?i estos uzata en la fino a? en la komenco
> de alia vorto a? memstare, ke ?iu vorto kun egala rajto
> povas esti uzata kiel vorto radika a? kiel gramatika parteto. »
do, kial duon- havu alian signifon ol duono? [kaj mi ne negas ke vic-
ne tute identas kun vico, nek ke mi jes bedawras ke estas tiel]
> Tio montras la izola strukturo de nia lingvo.
mankas N-o tie, sed ecx kun gxi mi ne tute komprenas
> ?u ni deziras rompi la koheron de Eo,
> ties izolan strukturon? ? ?
Kion mi rompus per uzado de la tute neambigua prefikso *stif-*?
*termino*
Revo:
Vorto aŭ esprimo speciala al iu scienco, arto, metio, fako
PIV:
Vorto aŭ sintagmo speciala al iu scienco, arto, metio, fako
>> Ĉu vi opinias erara la difinon de PIV kaj Revo?
>
> Nu, cxiukaze mi bedawras ke gxi ekzistas, anstataw simpla resendo al *stifpatrino*
Eble ankaŭ bedaŭrindas laŭ vi la difino de termino. Sed vortaroj estas
bezonataj por taŭge (internacie) funkciigi nian lingvon.
Amike, Eduardo.
[...]
> Sed tio ne signifas, ke duonfrat(in)o = vicfrat(in)o. Duonfrat(in)oj
> havas unu komunan patr(in)on;
ekzakte
> vicfrat(in)oj loghas en sama hejmo,
ne nepre
> char unu el iliaj gepatroj geedighis kun unu el la gepatroj de la alia.
> Genetike parolante, vicfrat(in)oj estas tute sendependaj, sed
> duonfrat(in)oj ne estas sendependaj,
tio ne cent elcente veras. Statistike eblas ke plena frato kaj fratino
havas neniun hxromosomon komuna: Se unu ricevis unu duonon de la
patraj kaj unu duonon de la patrinaj, dum la alia ricevis la aliajn
duonojn
> From: "renato corsetti" <renato....@uniroma1.it>
> Date: Jun 23 02:38PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/dfccf0a20029fb64
>
> Ni provu fini provizore ĉi tiun diskuton.
bele estus...
>
> du-on-patr-in-o = vic-patr-in-o
duonpatr(in)o-->stifpatr(in)o
> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Jun 23 10:26AM -0300
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/da91b2bcb9e1f9cb
>
>> 1 - ĉu estas malsimilecojn inter la enhavo de la du konceptoj?
>
> En la enhavo komreneble jes. En la celita uzado ne. Ili estu sinonimoj (la
> linion proponis mi). Temus pri "=" signo. Oni jam uzas ambaŭ
> vortojn sinonime kaj uzadon ni ne povas tiel simple nei.
Mi ne negas la uzadon, mi jes kontestas la tawgecon
>> 2 - se jes, kiu estas tiu malsimileco?
>
> Denove, ili ĉefe signifu *la samon* sed, pro tio ke temas pri du malsamaj
> prefiksoj, ni povUS ilin uzi en apartaj kuntekstoj.
>
> "tiu fiulino kiu neniam brakumis siajn infanojn, ŝi estas nur duonpatrino!"
> (duon=neplene ĉar ŝi ekzemple naskis ilin kaj manĝigis sed ne elmontris amon)
tute logike pravigebla
> "la duonpatrino/vicpatrino tuj amikiĝis kun la infanoj kaj feliĉe la etoso
> neniam estis streĉa"
[...]
> "dum la milito oni serĉis vicpatrinojn/vicfamiliojn por tiuj infanoj kies
> gepatroj plubatalis aŭ mortis."
Ankaw tiu tute logike pravigeblas. En la nederlanda ni dirus
"pleegkind" (pleeg parencas al fleg), dum en la angla oni diras
"foster-child".
Desmedt donas "nutropatrino" por pleegkind, sed mi ne entuziasmas pri
tiu termino.
Renato Corsetti;
>Restas nur unu, pri kiu la opinioj estas
dividitaj:
>duon-patr-in-o = vic-patr-in-o
>Sen aliaj esprimoj ni ne povas
antaŭeniri: en la araba "patr-edzino".
Ankaux en la Zamenhofa traduko de BIblio (Levidoj 18) estas dirite « patredzino »:
8 La nudecon de via patredzino ne malkovru: gxi estas la nudeco de via
patro.
11 La nudecon de filino de via patredzino, kiu naskigxis de via patro, ne malkovru.
Kuriozajxo: en la “Dia Komedio” trovigxas (Paradizo 17, 47) vorto kiu signifas “duonpatrino, patredzino”; nu, Giovanni Peterlongo antaux proksimume unu jarcento tradukis per “duonpatrino” (pro l’ perfida duonpatrin’), dum en 2006 Enrico Dondi tradukis per “vicpatrino” (pro l’ kruda vicpatrin’), versxajne ankaux pro ritmaj bezonoj (vicpatrino estas kvarsilaba, duonpatrino kvinsilaba).
Amike
Antonio