trimestr-o kaj semestr-o

16 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2011, 12:49:00 PM5/31/11
to °listo 'lbl'
Nun ni havas la linion:

semestrᅵo → duᅵonᅵjarᅵo

Pro diskutado pri traduko en Tatoeba en alia listo eble ni devus havi du liniojn:

trimestr-o -->ᅵ tri monat-o-j, tri-monat-a period-o
kaj
semestr-o --> ses monatoj, ses-monat-a period-o, du-on-jar-o, jar-du-on-o

Kion vi pensas?

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

José Antonio Vergara

unread,
May 31, 2011, 1:22:27 PM5/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
> semestr-o --> ses monatoj, ses-monat-a period-o, du-on-jar-o, jar-du-on-o
>
> Kion vi pensas?

"duonjaro" estas sensenca, ech se sufiche uzata. Ghi estas arkaikajho,
kiel la "centjaroj" en la himno La Espero. La esperanta vorto por la
*semestro devus esti, en mia opinio, jarduono.

Por *trimestro, unu el la alternativoj povus esti jarkvarono

Amike,

José Antonio Vergara

Anna Lowenstein

unread,
May 31, 2011, 1:37:04 PM5/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Tamen, oni kutime uzas la vorton “duono” kiel prefikson. PIV donas amason da ekzemploj: duonlitro, duonhoro, duonplena, duonlumo, duonpatrino ktp. ktp. Mi ne vidas problemon pri “duonjaro”, kvankam “jarduono” kompreneble estas ankaŭ tute akceptebla.

Mi mem ja uzas la vorton “trimestro” por divido de la lerneja jaro – mi lernis tiun vorton siatempe kiel tradukon de la angla vorto “term”. Mi eĉ ne pensis, ke tio signifas “trimonata periodo” – por mi ĝi estas simple lerneja periodo inter somero kaj jarfino, jarfino kaj pasko, aŭ pasko kaj somero. Kiel oni nomu tiujn periodojn?

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: martedì 31 maggio 2011 19.22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) trimestr-o kaj semestr-o

Amike,

José Antonio Vergara

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

José Antonio Vergara

unread,
May 31, 2011, 2:20:45 PM5/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Tamen, oni kutime uzas la vorton “duono” kiel prefikson. PIV donas amason da ekzemploj:

eble tio estas pro la intenca evito de la greka prefikso "semi-", sed
la rezulto estas malbona. Mi rifuzas uzi la vortachojn "duonhoro" kaj
similajn, char kontrauaj al la vortkonstrua sistemo de Esperanto.

José Antonio Vergara

Leo De Cooman

unread,
May 31, 2011, 4:06:52 PM5/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 31/05/2011 19:37, Anna Lowenstein skribis:

> Mi mem ja uzas la vorton “trimestro” por divido de la lerneja jaro – mi lernis tiun vorton siatempe kiel tradukon de la angla vorto “term”. Mi eĉ ne pensis, ke tio signifas “trimonata periodo” – por mi ĝi estas simple lerneja periodo inter somero kaj jarfino, jarfino kaj pasko, aŭ pasko kaj somero. Kiel oni nomu tiujn periodojn?

Mi memoras, ke la generacio antaŭ ni uzis la vorton "termijn" (kiun mi
nun fine komprenas pro via mencio de la angla "term"), sed niaj
instruistoj malpermesis al ĝian uzon. Ni devis diri "trimester", kiam
temis pri lerneja periodo.
En la universitato ni parolis pri du semestroj en "akademia jaro". Tiuj
fakte ne povis daŭri ses monatojn, ĉar ni havis du monatojn da ferio.
Duona lernojaro povus taŭgi laŭ mi, eble "lern(o)jarduono".

Amike salutas Leo

José Antonio Vergara

unread,
May 31, 2011, 4:11:21 PM5/31/11
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Duona lernojaro povus taŭgi laŭ mi, eble "lern(o)jarduono".

lau mi, tio ghustas.

josé antonio

Eduardo Trápani

unread,
May 31, 2011, 4:43:11 PM5/31/11
to la-bona...@googlegroups.com

> Duona lernojaro povus taŭgi laŭ mi, eble "lern(o)jarduono".

Kaj do lernojartriono por trimestro? Tio aspektas bone, kvankam mi agnoskas ke
mi ne tro certas pri la ordo en la kunmetaĵo.

Trimestro ankaŭ povas esti fakte trimonata periodo, ekzemple dum gravedeco.

Ĉu eble trimestro = trimonato en tiu okazo?

Aŭ jarkvarono por aliaj aferoj. Pro tiuj multaj signifoj ni eble rekomendu uzi
la alternativajn formojn, tiel ke oni ne bezonas dubi ekzemple inter jarkvarono
aŭ jartriono.

Mi kolektas la liniojn:

trimestro: jarkvarono, (lernojaro) lernojartriono, (gravedeco) trimonato
semestro: jarduono, (lernojaro) lernojaduono

Mi ne scias ĉu aldoni, krom "lern" ankaŭ "fisk/budĝet" kiel eblecojn en la
koncernaj kuntekstoj.

Amike, Eduardo.

Anna Lowenstein

unread,
Jun 1, 2011, 9:08:25 AM6/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kion vi farus pri "duonpatrino"?

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara

Inviato: martedì 31 maggio 2011 20.21


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) trimestr-o kaj semestr-o

Anna:

José Antonio Vergara

--

José Antonio Vergara

unread,
Jun 1, 2011, 9:32:57 AM6/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna :

> Kion vi farus pri "duonpatrino"?

Mi ne scias, neniam uzis au legis la kunmetajhon "duonpatrino" sed
vershajne ghi estas firme enradikighinta en la lingvouzo.

En ReVo mi jhus legis ke temas pri la "edzino de patro, kiu tamen ne
estas la patrino",
do madrastra (hispana), Stiefmutter (germana), matrigna (itala),
stepmother (angla).

Eble "krompatrino" estus pli bona solvo, mi ne certas, i.a. char tiel
la vorto neniam starigas teorian, matematikan limon al la kompleteco
per kiu la ino patrinanta al la filoj de la edzo povus ami ilin kaj/au
plenumi la patrinan rolon, ech ne estinte ilia naskinto.

Kompreneble, ankau ekzistas la simetria situacio : duonpatro. En la
franca la vorto "beau-père" estas uzata kaj por bopatro kaj por
duonpatro (krompatro).

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Jun 1, 2011, 9:53:01 AM6/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

>ᅵ Eble "krompatrino"
>   (krompatro).
Ne malbonaj, sed ŝajnas al mi ke "duonpatrino" estas tre enradikiĝinta.

Anna Lowenstein

unread,
Jun 1, 2011, 12:17:06 PM6/1/11
to la-bona...@googlegroups.com

Fakte, mi nun ekdubas, kio entute estas “duonpatrino”. Aliflanke, “duonfrato” estas frato, kiu havas unu saman gepatron kaj unu malsaman.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 1 giugno 2011 15.53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) trimestr-o kaj semestr-o

 

Jose' Antonio:

>  Eble "krompatrino"

--

José Antonio Vergara

unread,
Jun 1, 2011, 12:19:28 PM6/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Fakte, mi nun ekdubas, kio entute estas “duonpatrino”. Aliflanke,
> “duonfrato” estas frato, kiu havas unu saman gepatron kaj unu malsaman.

Jes, "duonfrato" estas tute pravigebla, tuj komprenebla Esperanta
vorto. Sed "duonpatrino" ne!

José Antonio

Eduardo Trápani

unread,
Jun 1, 2011, 11:35:22 PM6/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
> > Eble "krompatrino"
>> > (krompatro).
> Ne malbonaj, sed ŝajnas al mi ke "duonpatrino" estas tre enradikiĝinta.

En Revo oni sugestas uzi vic- en tiaj okazoj, kaj mi samopinias.

Eduardo Trápani

unread,
Jun 2, 2011, 12:56:22 AM6/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> Tamen, oni kutime uzas la vorton “duono” kiel prefikson. PIV donas amason da ekzemploj:

Jes, sed la prefiksa formo tre ofte signifas "parte" aŭ "ne tute", tamen
ne ekzakte "duono".

> eble tio estas pro la intenca evito de la greka prefikso "semi-", sed
> la rezulto estas malbona. Mi rifuzas uzi la vortachojn "duonhoro" kaj
> similajn, char kontrauaj al la vortkonstrua sistemo de Esperanto.

Eble ni devus proponi liniojn por tiuj malĝustaj vortoj se vi pravas.
En kongresoj mi plurfoje aŭdis kelkajn homojn diri "duona horo", eble
pro tio kion vi diras.

En Tekstaro mi trovas kaj "duonhoro" kaj "horduono", multe malpli
"horduono", sed la nura ekzisto de la alternativa formo signifas ke tio
ne estos elpensaĵo nia. Kial ne havi jenan linion:

duonhoro = horduono (malrekomendi estus iom riska ĉar la uzado de
"duonhoro" estas Zamenhofa kaj ĝi estas tre enradikiĝinta. Piron uzis
ĝin en Gerda Malaperis kaj cetere oni trovas "duonjaro" en la Fundamenta
Krestomatio, kio iel pravigas "duonhoro")

Kiuj estas vortoj similiaj kiujn vi rifuzas uzi?

Amike, Eduardo.

José Antonio Vergara

unread,
Jun 2, 2011, 9:11:30 AM6/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

> duonhoro = horduono (malrekomendi estus iom riska ĉar la uzado de "duonhoro"
> estas Zamenhofa kaj ĝi estas tre enradikiĝinta.

Jes, mi agnoskas ke "duonhoro" estas Zamenhofa kaj tre uzata, tamen
"centjaroj" ankau estas tia sed nuntempe oni transiris al "jarcentoj".
Mi do preferas havi aktivan sintenon al vartado de la lingvo, i.a.
char lia lingvajho ne chiam estis kohera.

> Kiuj estas vortoj similiaj kiujn vi rifuzas uzi?

Mi ne ghisfunde pripensis la aferon, sed mi opinias komprenebla la
prefiksan uzon de "duon-" kiam temas pri a-vortoj: ekz. mi jhus vidis
en Libera Folio la mensbilde shatindan terminon "duonnudaj inoj". Sed
che iuj o-vortoj, al mi duon- kiel prefikso aspektas strange, char ne
lastvica en la kunmetajho kiel chefa vortelemento.

José Antonio

Fra Simo

unread,
Jun 3, 2011, 4:29:46 PM6/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Lau la NPIV, "du/on/patr/(in/)o" estas Fundamentaj. Se tiu indiko ne estas erara, ni ne bezonas serchi plue.
     Se mi ghuste memoras, "vic/patr/(in/)o" kaj "krom/patr/(in/)o" estis proponitaj kun aliaj signifoj.
     Tempo mankas al mi por nun kontroli.


2011/6/2 Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>
-----------------------------------------------------------------------
 Christ est ressuscité, alléluia ! --- Il est vraiment ressuscité, alléluia !

Kristo releviĝis, haleluja !  --- Vere li releviĝis, haleluja !

___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Eduardo Trápani

unread,
Jun 3, 2011, 10:24:53 PM6/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Lau la /NPIV/, "/du/on/patr/(in/)o/" estas Fundamentaj. Se tiu

> indiko ne estas erara, ni ne bezonas serchi plue.

Mi emus konsenti se ni ne havus linion pri, ekzemple, "paro"

http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_P

> Se mi ghuste memoras, "/vic/patr/(in/)o/"kaj "/krom/patr/(in/)o/"


> estis proponitaj kun aliaj signifoj.

Ne, kun la sama, tial mi tion proponas por la listo de samsignifaj
vortoj, kun egalsigno.

> Tempo mankas al mi por nun kontroli.

Ne estas hasto! Vi pravas: la vorto estas Fundamenta kaj vi ne pravas:
tio ne nepre igas nin "ne serĉi plue".

Bona klopodo fini la diskutadon ;).

Mi sendis mesaĝon kun nur la propono, kaj la pravigo. Se vi opinias ke
la linio ne devus ekzisti bonvolu respondi tiun. Ĝi apartenas al la
fadeno "bopatrino" (sen la R: antaŭ ĝi)

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jun 4, 2011, 2:20:16 PM6/4/11
to °listo 'lbl'
Mi relegis la mesaĝojn kun ĉi tiu tem-linio. Fakte mi lernis multe, ĉar mi, kiel italo parolanta lingvon en kiu tiuj vortoj estas sufiĉe travideblaj, eĉ ne povi imagi, ke en aliaj landoj oni uzis tiujn vortojn por signifoj malsamaj ol "trimonata periodo" kaj "sesmonata perido".

Kompreneble ankaŭ en Italujo ili estas uzataj en lernejoj kaj universitatoj, sed la kompreno pri la monatoj restas.

Eble mi devas ŝanĝi la intencatajn liniojn al:

trimestr-o -->ᅵ tri monat-o-j, tri-monat-a period-o, jar-kvar-on-o; (pro influo de naciaj lingvoj, foje la intencata signifo povas esti alia, kaj tiam oni devas traduki laŭ la efektiva signifo)
kaj
semestr-o --> ses monatoj, ses-monat-a period-o, du-on-jar-o, jar-du-on-o; (pro influo de naciaj lingvoj, foje la intencata signifo povas esti alia, kaj tiam oni devas traduki laŭ la efektiva signifo)

Kion vi pensas?

Renato Corsetti

unread,
Jun 4, 2011, 2:44:40 PM6/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi detale finlegis ĉiujn mesaĝojn pri duonpatrino.

Mi vidas, ke estas fortaj kontraŭantoj kaj fortaj subtenantoj de aliaj esprimoj por ĝi.

Efektive ĝi estas Fundamenta kaj ankaŭ duonpatro estas en la vortolisto sub "duonpatrino":

>ᅵ Lia duonpatrino estas mia bofratino.
> duonpatrᅵᅵ beau-pᅵre | step-father | Stiefvater

Nu, eble momente ni konkludu kun Eduardo, ke ne estas hasto decidi.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 4, 2011, 3:31:20 PM6/4/11
to la-bona...@googlegroups.com

Eble estas interese, ke la franca “beau père” havas du signifojn, respektive « bopatro » (= patro de la edzo aux de la edzino) kaj « duonpatro » ; ke cxi tie temas pri la dua signifo rezultas nur el la komparo kun la alilingvaj tradukoj.

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 4 giugno 2011 20:45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) duon-patr-in-o

 

Mi detale finlegis ĉiujn mesaĝojn pri duonpatrino.

Mi vidas, ke estas fortaj kontraŭantoj kaj fortaj subtenantoj de aliaj esprimoj por ĝi.

Efektive ĝi estas Fundamenta kaj ankaŭ duonpatro estas en la vortolisto sub "duonpatrino":

>  Lia duonpatrino estas mia bofratino.

> duonpatr   beau-père | step-father | Stiefvater



Nu, eble momente ni konkludu kun Eduardo, ke ne estas hasto decidi.

Amike

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

--

Eduardo Trápani

unread,
Jun 6, 2011, 9:57:32 AM6/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Nu, eble momente ni konkludu kun Eduardo, ke ne estas hasto decidi.

Ne estas hasto. Tamen mi ne komprenas kial ni ne inkluzivas tiun linion
(duonpatrino=vicpatrino) se ĝi jam estas klare akceptinda kaj por PIV kaj por
Revo, kaj listigita en NL/EO, ĝi produktigas radikon kaj ĝi nur estus
alternativo. Ĉu pli? Legu tiun ĉi recenzon[1] de "Infantravivaĵoj" en UEA (de
Anna Löwenstein).

Oni nun forgesu tiun ĉi vorton (ni ĉiuj scias ke "ne estas hasto decidi" estas
eŭfemismo), ne tiel gravas, sed mi invitas vin ĉiujn pensi pri la fakto ke ni ne
kapablas uzi radikon kiu estas tute logika kaj akceptinda nur pro tio ke ĝi
aspektas stranga en aliaj lingvoj.

Kaj ne nur tio, ni ne akceptas uzi ĝin en la senco kiun oni trovas en vortaroj.

Amike kaj iom konfuzite pri nia celo, Eduardo.

[1] http://katalogo.uea.org/index.php?id=1006&inf=7517&recenzo=montru

Harri Laine

unread,
Jun 6, 2011, 2:45:40 PM6/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĵus havis tempon legi la ĝisnunan diskuton pri "duonpatrino".

Eduardo Trápani:

> Harri, horduono estas ja uzata vorto (same kiel "duona horo"
> anstataŭ "horduono"). Ĝi respondas al la lingva sento de kelkaj
> parolantoj. Mi pensas ke mi tion menciis.

Mi havas nenion kontraŭ "horduono", sed mi ne komprenas kial
vi klopodas malfaciligi la lingvon per tute ne bezonataj
rekomendoj. Se vi volas ampleksigi nian liston por servi ankaŭ
kiel listo de samsignifaĵoj, mi tute akceptas la linion

duonhoro ~ horduono

kondiĉe ke vi enmetos ankaŭ la linion

horduono ~ duonhoro

La taŭgecon de "duonpatrino" iu alia jam sufiĉe bone montris.

Pri la proponita linio "duonpatrino=vicpatrino" mi iom miras.
Vicprezidanto aŭ vicrado aŭ vicpeco jam ekzistas apud la
regula prezidanto aŭ rado aŭ alia peco, kaj nur okaze
kaj laŭbezone "aktiviĝas" por anstataŭi ĝin. Vicpatrino laŭ
tio estus virino, kiun la patro havas kaŝitan aŭ deponitan
ie, por laŭbezona utiligo tuj kiam la regula plenkreskulino
de la familio ne estas servokapabla.

Cetere, la vorto "laŭvica" estis vere amata de la Pola Radio,
kiu ripetis ĝis plurfoje ĉiutage, anstataŭ diri ekz. "ĉi-foja"
aŭ "hodiaŭa" aŭ "morgaŭa" aŭ nenion.

Harri

Eduardo Trápani

unread,
Jun 6, 2011, 4:39:40 PM6/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi ĵus havis tempon legi la ĝisnunan diskuton pri "duonpatrino".

Ĉu vi legis tiun ĉi? Ĝi estas memstara, mallonga, informhava kaj ne respondita
mesaĝo.

http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/225948172eae4179?pli=1

> Pri la proponita linio "duonpatrino=vicpatrino" mi iom miras.

Mi ne pensis pri tiu vorto ĝis kiam iu en la listo diris ke duonpatrino ne estis
bone komprenebla. Nur tiam mi serĉis kaj trovis ĝin. Ĝi ne estas elpensaĵo.

Kio fakte mirigas vin? Ke oni la vorton uzas? Ke PIV kaj Revo kaj Tekstaro ĝin
havas? Ke ĝi aperas en recenzoj de konataj verkistoj? Aŭ ĉu laŭ vi
"vicpatrino" povus signifi ion alian ol "duonpatrino"? Mi celas kompreni vian
miron. Vi ne mirus pri "duopo" anstataŭ "paro", aŭ ĉu eble jes?

> Vicprezidanto aŭ vicrado aŭ vicpeco jam ekzistas apud la
> regula prezidanto aŭ rado aŭ alia peco, kaj nur okaze
> kaj laŭbezone "aktiviĝas" por anstataŭi ĝin.

Vicprezidanto kaj vicrado *NE* apartenas al la sama "regulo". En unu la signifo
estas radika, en la alia prefiksa (mi tion detale klarigis, eble tro detale
...). Ambaŭ signifoj estas malsamaj, parencaj sed malsamaj. Tion montris ne
nur mi, sed almenaŭ alia listano. Pri via difino, kial ne resti ĉe la jam
montrintaj vortaraj difinoj? Forgesu vian denaskan, forgesu la vicprezidantojn.
Legu "vic-" kaj "patrin". Ni parolas alian lingvon.

Mi volonte silentos pri tiu ĉi vorto, sed mi petas, ne plu neu tion kio estas
evidenta, aŭ kuraĝu diri ke du el niaj plej karaj vortaroj fakte eraras. Estus
pli simple.

Anstataŭ klopodi, peni montri ke "vicpatrino" estas erara, malakceptu la linion
kaj jen! Prifajfu la difinojn kiuj kuŝas sub viaj okuloj sen plua skribado
(bonvolu) ĉar klopodi klarigi tiun malakcepton el lingva (kaj ne el laŭplaĉa)
vidpunkto estos tre malfacila.

> Vicpatrino laŭ
> tio estus virino, kiun la patro havas kaŝitan aŭ deponitan
> ie, por laŭbezona utiligo tuj kiam la regula plenkreskulino
> de la familio ne estas servokapabla.

Legu la difinon, mi petas. Forgesu pri "vicprezidanto" kaj la signifo en alia
lingvo se tio tiel multe ĝenas. Pensu pri vic- kvazaŭ estus ĥuĥ kaj legu la
difinon, poste pensu ĉu ĥuĥpatrino taŭgus aŭ ne.

Mi ne emas kopii ilin denove ĉar ŝajne neniu fakte emas rezoni sur ili, malgraŭ
tio ke nia lingvo sen vortaro aŭtoritata estas tute senutila. Sed jen ili,
lastan fojon verŝajne:

http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/225948172eae4179?pli=1

> Mi havas nenion kontraŭ "horduono", sed mi ne komprenas kial
> vi klopodas malfaciligi la lingvon per tute ne bezonataj

Espereble tiu "vi" ne celas min. Ĉar mi diris kaj diras "duonhoro". Sed iu
klarigis al ni en la listo kial tio estas malĝusta. Kaj li pravas. Parto de la
"bonlingvismo" estas sekvi la regulojn kaj sistemon de la lingvo. Por mi estas
tro malfrue, mi daŭre diros "duonhoro" same kiel plej verŝajne miaj infanoj
pludiros "pentri" kiam ili kolorigas. Tamen nia forumo ne temas pri niaj ŝatoj
aŭ kutimoj sed pri la lingvo. Kaj en la lingvo "duonhoro" (se vi celas ekzakte
30 minutan periodon) estas same malĝusta kiel "centjaro" (Fundamenta).

Nun oni diras "jarcento". Ni lernis, aŭ la sistemo venkis, mi ne scias. Eble
iam ĉiuj (kelkaj tion *jam* faras) diros "horduonon". Kion vi opinias
malsimpligo estas fakte simpligo, sisteme uzi, kunmeti radikojn.

Ŝajnas al mi ke proponoj estas akceptindaj kiam ili ne kontraŭas la unuopan
ĝisnunan lingvan uzadon. Kvazaŭ ni jam estus "bonlingvuloj" nur pro la emo
bonlingvigi aŭ pro la partoprenado en tiu ĉi forumo. Mi agnoskas ke *ERARE*
uzas "duonhoro", mi pretas aldoni la linion tiel ke tiuj kiuj *fakte jam nun
korektmaniere* diras "horduonon" povas opinii nian liston vera fonto de
bonlingvismo, tiel ke ni atingos la celon.

Kredu min, finfine temas pri simpligo.

Amike, Eduardo.

Harri Laine

unread,
Jun 7, 2011, 3:45:20 AM6/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trápani skribis, 6.6.2011:

> Ĉu vi legis tiun ĉi? Ĝi estas memstara, mallonga, informhava kaj
> ne respondita mesaĝo.
>
> http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/225948172eae4179?pli=1

Jes, mi legis ĝin.

>> Pri la proponita linio "duonpatrino=vicpatrino" mi iom miras.
>

> Kio fakte mirigas vin?

Unue tio, ke iu faris al si la penon anstataŭigi la bone
funkciantan "duonpatrino" per alia vorto, kaj eĉ ŝajne
klopodas konvinki aliajn pri tio, ke "duonpatrino" estas
erara. Due tio, ke la vorto "vicpatrino" povas veki ankaŭ
misajn aŭ amuzajn imagbildojn. Sed tio ne estas tro grava
rimarko, kunmetaĵoj ne malofte estas tiaj.

> Vi ne mirus pri "duopo" anstataŭ "paro", aŭ ĉu eble jes?

Kial mi mirus pri "duopo"?

> Vicprezidanto kaj vicrado *NE* apartenas al la sama "regulo".

Tion mi ne komprenas.

> Ĉar mi diris kaj diras "duonhoro". Sed iu klarigis al ni en la
> listo kial tio estas malĝusta. Kaj li pravas.

Li feliĉu pri sia praveco, sed li ne konvinkis min.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Jun 7, 2011, 4:06:10 AM6/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo, mi sekvas kun intereso la lastajn mesaĝojn, sed, kiel vi mire konstatas, ankoraŭ estas listanoj, kiuj kontraŭas tiun linion.

Ni bezonas pli da sinesprimoj antaŭ ol povi decidi, kiu(j) linio(j)n enmeti, ĉar laŭ la nuna stato ankaŭ la linio

vic-patr-in-o --> du-on-patr-in-o

ŝajnus oportuna.

Ni tamen venos al decido.

Pjer

unread,
Jun 7, 2011, 6:16:59 AM6/7/11
to la bona lingvo
> Kaj en la lingvo "duonhoro" (se vi celas ekzakte
> 30 minutan periodon) estas same malĝusta kiel "centjaro" (Fundamenta).
>
> Nun oni diras "jarcento". Ni lernis, aŭ la sistemo venkis, mi ne scias. Eble
> iam ĉiuj (kelkaj tion *jam* faras) diros "horduonon". Kion vi opinias
> malsimpligo estas fakte simpligo, sisteme uzi, kunmeti radikojn.

Tiuj senfinaj diskutoj fontas de la ĉiama forgeso de la tria frazo de
la 11a Fundamenta regulo:
"La finaĵoj estas rigardataj kiel vortoj".
Do cent'jar'o = (cent jaroj) 'o, kiel tri'angul'o = (tri anguloj)'o ,
du'on'frat'o = (duone frata)'o... NE ESTAS ERARAJ!

Centjaro ~ jarcento (sed kompreneble centjara ≠ jarcenta), tamen oni
povas uzi kun nuanco la du vortojn.
Pri centjaro mi skribis en eseo :
Ĉar en jar'cent'o ( = jar'cento) fundamentas cent(o), do tio estas
cento da jaroj ekde unu ĝis cent,
ekzemple 1901 ĝis 2000, kontraŭe en centjaro fundamentas jar(oj), jaro
entenas signifo de daŭro,
do cent'jar'o (≠ cent'jaro) daŭro farita de ajnaj 100 sekvantaj jaroj,
ekzemple de iu tago de 1887 ĝis
la sama tago de 1987.

Simile oni povas distingi: tri'angul'o kaj angul'tri'o = angul'trio,
aŭ:
duonhoro = daŭro de ajnaj tridek minutoj kaj horduono kiu iras
ekzemple de la oka ĝis la oka kaj duono...

Ĉu jes?
Amike, Pjer.



On 6 juin, 22:39, Eduardo Trápani <etrap...@gmail.com> wrote:



> Ŝajnas al mi ke proponoj estas akceptindaj kiam ili ne kontraŭas la unuopan
> ĝisnunan lingvan uzadon.  Kvazaŭ ni jam estus "bonlingvuloj" nur pro la emo
> bonlingvigi aŭ pro la partoprenado en tiu ĉi forumo.

Eduardo Trápani

unread,
Jun 7, 2011, 11:41:10 AM6/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Unue tio, ke iu faris al si la penon anstataŭigi la bone
> funkciantan "duonpatrino" per alia vorto, kaj eĉ ŝajne
> klopodas konvinki aliajn pri tio, ke "duonpatrino" estas
> erara.

Vi vere mislegis. Duonpatrino ne estas erara. Ĝi povas esti eĉ pli trafa,
depende de la kunteksto. Vi scias ke tiu "iu" (ĝi aspektas izolite) kiu penis
trovi samsignifan vorton, estas aro de vortaristoj kaj verkistoj.

> Due tio, ke la vorto "vicpatrino" povas veki ankaŭ
> misajn aŭ amuzajn imagbildojn.

Tio mirigis ankaŭ min.

>> Vi ne mirus pri "duopo" anstataŭ "paro", aŭ ĉu eble jes?
>
> Kial mi mirus pri "duopo"?

Vi povus miri pri la linio "paro=duopo" ne pri "duopo". Kelkaj opinias ke
Fundamenteco de vorto estas sufiĉa kialo tute ne havi linion, kaj "paro" estas
Fundamenta. Ŝajne ne vi, do ĉio en ordo.

>> Vicprezidanto kaj vicrado *NE* apartenas al la sama "regulo".
>
> Tion mi ne komprenas.

Kaj prave. Mi mislegis kaj respondis ion ajn. Pardonu. Mi denove citas vian
alineon kaj bone respondas pri tio kion mi opinias malĝusta (ja io tia estis):

> Pri la proponita linio "duonpatrino=vicpatrino" mi iom miras.

> Vicprezidanto aŭ vicrado aŭ vicpeco jam ekzistas apud la
> regula prezidanto aŭ rado aŭ alia peco

Mi *ne* havas vicpecojn por mia biciklo. Se io rompiĝas mi iras al ejo kie ili
havas ilin. Do, kvankam tiuj vicaferoj ekzistas, ili ne nepre ekzistas *apud*
la ĉefafero kaj kelkfoje ilia ekzisto estas nur ŝajna (iam ekzistis vicpecoj por
vaporaŭto sed nun ne plu).

Se vi havas problemon pri gravan, vi daŭre ignoras la difinojn por tiu okazo [1]
kaj klopodas uzi la aliajn, do vi ĉiam analizos "vicpatrino" malĝuste!!! Feliĉe
vi ne klopodis analizi la vorton per la radika senco de vic- :) (vico-a senco).
Tiu povus esti patrino kiu atendas en vico, aĉetuma ekzemple ;)

[1] http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/225948172eae4179?pli=1

Se vi daŭre miras pri vicpatrino leginte la jenajn difinojn, vi do miras pri la
koncerna enhavo de la vortaro kaj mi komprenas ke vi opinias ĝin, ĉi rilate,
malĝusta.

Revo: Boparenca tra alia parulo de la patro aŭ de la patrino, ol tiu, de kiu oni
naskiĝis.

PIV: la pure nominalan parencecon inter la gefiloj el unua edziĝo de unu membro
de edzoparo kaj la gefiloj el unua edziĝo de la alia membro: vicfrato, vicfratino

>> Ĉar mi diris kaj diras "duonhoro". Sed iu klarigis al ni en la
>> listo kial tio estas malĝusta. Kaj li pravas.
>
> Li feliĉu pri sia praveco, sed li ne konvinkis min.

Bone. Mi *ne* volas konvinki vin, eble nur pripensigi. Mi nur demandas al vi,
kion vi diras: ĉu jardeko aŭ dekjaro, ĉu jarcento aŭ centjaro? La modelo ŝajne
estas periodo+kvanto. Zamenhof mem uzis "horkvarono".

En Tekstaro vi trovos "ĉielduono" (nuboj inundis ĉielduonon), "cirkloduono",
"pantalonduono" ... Por analiza lingvo tio ne gravus horduono/duonhoro, sed por
kunmetema sinteza lingvo kia la nia jes[2]. Ĉar ĉiu malkoheraĵo devas esti
aparte lernita kaj ĉiu "vundas" la propaganditan regulecon de la lingvo.

Regulo pri uzado de "duon" en precizigo de periodoj
La "regulo" estus jena: se la periodo estas relative mallonga (horo, tago,
semajno) oni uzu duon- prefikse por montri la ekzaktan duonon. Se temas pri pli
longaj periodoj (jaro) oni uzu -duono sufikse. Rimarko: tio utilas nur por
tempo. En aliaj aferoj oni male uzu duon- prefikse en la senco "neplena" kaj
sufikse en la senco "ekzakta duono".

Klara, kohera kaj regula lingvo, ĉu!? Facile lernebla. Pravigebla per
rezonado. Tamen eble tiu malkoheraĵo apartenas al normala disvolviĝo de la
lingvo kaj ni devus tion akcepti, do ne listigi ion ajn kio ĝin kontraŭus ...
Mi ne scias. Mi ne emus listigi elpensaĵojn, sed vortojn kiujn oni bone uzas,
tion jes.

Denove, ke iu (eble) pravas pri "horduono" (en la senco strikta "30 minutoj") ne
signifas ke ni devos tuj ŝanĝi la manieron uzi la lingvon. Mi plej verŝajne ne
faros tion en la parolata ĉiutaga lingvo. Mi ne povas alveni hejme hodiaŭ kaj
diri, "post horduono vizitos nin la avino". Mi pensas ke ĉiuj rigardus min
strange :).

Sed kiel bonlingvemuloj en tiu ĉi forumo ni eble devus klopodi listigi la
samsignifaĵojn ĝustajn, *sen* malrekomendi la alian uzadon. Por tio utilas la
egalsigno, ni devus kuraĝi preferi la pli ĝustan formon.

Amike, Eduardo.

[2] http://eo.wikipedia.org/wiki/Lingva_tipologio#Analizaj_lingvoj

Renato Corsetti

unread,
Jun 8, 2011, 2:56:59 AM6/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

>ᅵ Vi povus miri pri la linio "paro=duopo" ne pri "duopo".ᅵ Kelkaj opinias ke Fundamenteco de vorto estas sufiĉa kialo tute ne havi linion, kaj "paro" estas Fundamenta.ᅵ Ŝajne ne vi, do ĉio en ordo.

Efektive ni havas la linion:

parᅵo [fun] ~ duᅵopᅵo

sed mi ne povas diri multon pri ĝi. Ĝi eble originis en unu el la listoj, kiujn ni enprenis komence, eble el la japana listo. Ĉiuokaze la signo = savas nin de atenco al la Fundamento.

Marcos Cramer

unread,
Jun 14, 2011, 10:17:16 AM6/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Pro vojaĝo mi nur nun povis legi la diskuton pri "duonpatrino". Min surprizis ke neniu kundiskutanto menciis ke prefiksa "duon-" havas ĉe parencovortoj du malsamajn signifojn. Jen kion skribas PMEG pri tio:

----
Ĉe parencovortoj DUON havas du specialajn signifojn. Ĝi tie montras parencecon tra nur unu el la gepatroj kaj ankaŭ parencecon kreitan per regeedziĝo:

duonfrato = 1. frato kun kiu oni havas nur unu el la gepatroj komuna, 2. filo de duonpatr(in)o
duonfilo = filo de la edz(in)o
duonpatro = nova edzo de la patrino
duonpatrino = nova edzino de la patro

Por parenceco kreita per regeedziĝo oni ankaŭ povas uzi la radikon VIC prefiksece: vicpatro, vicfilo, vicfrato. Oni proponis ankaŭ la neoficialan prefikson STIF° por tiu rolo: stifpatro, stiffilo, stiffrato, sed estas pli bone uzi VIC. Ĉe tiaj DUON-vortoj, kiuj povas havi ambaŭ signifojn de parenca DUON, oni prefere uzu VIC (aŭ eble STIF°) por regeedziĝa parenceco, kaj DUON nur por efektive duona parenceco.
----

Mi persone preferas uzi "duon-" ĉe parencovortoj nur en la senco de parenceco tra nur unu el la gepatroj, kaj ĉiam uzi "vic-" por parenceco kreita per regeedziĝo. Do mi certe konsentus kun la de Eduardo proponita linio "du·on·patr·in·o ~ vic·patr·in·o".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 14, 2011, 11:39:22 AM6/14/11
to la-bona...@googlegroups.com

Bonan revenon, Marcos!

> ᅵduonpatrino = nova edzino de la patro

> ᅵ uzi "duon-" ĉe parencovortoj nur en la senco de parenceco tra nur unu el la gepatroj, kaj ĉiam uzi "vic-" por parenceco kreita per regeedziĝo.

Mi komprenas, ke verŝajne la dikuto, kiel ofte, dependas de malsmaj landoj kaj malsamaj kulturoj. ᅵEn la itala, laŭ mia kompreno, oni uzas nur unu vorton por ambaŭ okazoj, sed mi mem eĉ ne komprenas la masamecoj inter la situacioj de

duonpatrino
kaj
vicpatrino.

Ĉu ne en ambaŭ okazoj oni estas filo de la patro sed ne de la patrino?

Eduardo Trápani

unread,
Jun 14, 2011, 4:20:18 PM6/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi komprenas, ke verŝajne la dikuto, kiel ofte, dependas de malsmaj landoj kaj
> malsamaj kulturoj.

Eble tiuj ĉi ligilo estos interesa: "Parenteco". Mi skribas tiun de la hispana
versio ĉar la esperanta iras ien ajn (aliajn lingvojn oni elektas el la menuo
maldekstre)

http://es.wikipedia.org/wiki/Parentesco

Poste mi trovis alian pri terminoj parentecaj, ankaŭ en la hispana kaj en la
angla, germana, rusa, nerderlanda, ĉeĥa, sunda.

http://es.wikipedia.org/wiki/Sistemas_terminol%C3%B3gicos_de_parentesco

Eble tio helpos nin elekti sistemon en la esperanta kiu estas ĉu kohera ĉu (kiel
eble plej) internacia ĉu klasebla kiel unu de la jam ekzistantaj.

Amike, Eduardo.

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Jun 22, 2011, 8:38:47 PM6/22/11
to la bona lingvo
Por mi, duonpatr(in)o = vicpatr(in)o, kaj duonfil(in)o = vicfil(in)o.
Sed tio ne signifas, ke duonfrat(in)o = vicfrat(in)o. Duonfrat(in)oj
kavas unu komunan patr(in)on; vicfrat(in)oj loghas en sama hejmo, char
unu el iliaj gepatroj geedighis kun unu el la gepatroj de la alia.
Genetike parolante, vicfrat(in)oj estas tute sendependaj, sed
duonfrat(in)oj ne estas sendependaj, char ili havas unu komunan tujan
paraulon.
Amike,
Luis Raudón

renato corsetti

unread,
Jun 23, 2011, 8:38:05 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ni provu fini provizore ĉi tiun diskuton.

du-on-patr-in-o = vic-patr-in-o

Ĉi tiu estas proponita linio, kiu elvokis plurajn reagojn. Kelkaj arde subtenas ĝin kaj kelkaj ardege malsubtenas ĝin.

Kelkaj, kiel mi, estas rigardantaj la batalon kaj ne komprenantaj. Ĉu iu povas klare diri:

1 - ĉu estas malsimilecojn inter la enhavo de la du konceptoj?
2 - se jes, kiu estas tiu malsimileco?

Amike

Renato


Eduardo Trápani

unread,
Jun 23, 2011, 9:26:05 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
> 1 - ĉu estas malsimilecojn inter la enhavo de la du konceptoj?

En la enhavo komreneble jes. En la celita uzado ne. Ili estu sinonimoj (la
linion proponis mi). Temus pri "=" signo. Oni jam uzas ambaŭ vortojn sinonime
kaj uzadon ni ne povas tiel simple nei. Ĉiu elektu sian version.

> 2 - se jes, kiu estas tiu malsimileco?

Denove, ili ĉefe signifu *la samon* sed, pro tio ke temas pri du malsamaj
prefiksoj, ni povUS ilin uzi en apartaj kuntekstoj.

"tiu fiulino kiu neniam brakumis siajn infanojn, ŝi estas nur duonpatrino!"
(duon=neplene ĉar ŝi ekzemple naskis ilin kaj manĝigis sed ne elmontris amon)

"la duonpatrino/vicpatrino tuj amikiĝis kun la infanoj kaj feliĉe la etoso
neniam estis streĉa"

"dum la milito oni serĉis vicpatrinojn/vicfamiliojn por tiuj infanoj kies
gepatroj plubatalis aŭ mortis."

Amike, Eduardo.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 23, 2011, 10:34:00 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Persone, mi restos "obstine" cxe duonpatrino, kaj uzos "vicpatrino" nur parolante pri virino kiu provizore gastigas en sia utero ovolon de alia virino, por ke tiu, kiu mem ne kapablas naski, tamen farigxu patrino. En la itala, oni parolas pri "madre surrogata" (= anstatauxa patrino).

Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: giovedì 23 giugno 2011 14:38


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) duon-patr-in-o

Ni provu fini provizore ĉi tiun diskuton.

du-on-patr-in-o = vic-patr-in-o

Amike

Renato


renato corsetti

unread,
Jun 23, 2011, 11:09:18 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Persone, mi restos "obstine" cxe duonpatrino, kaj uzos "vicpatrino" nur parolante pri virino kiu provizore gastigas en sia utero ovolon de alia virino

Ĉar ni malsamopinias, eble ni aŭdu kelkajn voĉojn el la ekstereŭropa mondo.

Amike

Renato


Eduardo Trápani

unread,
Jun 23, 2011, 12:22:04 PM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> Persone, mi restos "obstine" cxe duonpatrino, kaj uzos "vicpatrino" nur parolante pri virino kiu provizore gastigas en sia utero ovolon de alia virino
>
> Ĉar ni malsamopinias

Nu ... ĝis nun estas Antonio en unu flanko kaj PIV, Revo, la NL/EO vortaro, PMEG
(Bertilo), Anna (pere de recenzo) ... je la alia flanko. Por mi se vortaroj
kongruas pri kunmetaĵo de Akademiaj lingvoelementoj, kaj tio spegulas la uzadon
... ne tiel indas diskuti.

Aŭ, oni kuraĝe kontraŭu kaj uzadon kaj vortarojn proponante linion por
samsignifigi "vicpatrino". Sed mi ŝatus klarigi ke kelkfoje ni trovas
samsignifaĵojn, sed kelkfoje, kiel nun, ni simple registras ilin!

Se Antonio proponus ion (vicpatrino -> ...), mi ne opinius lian rimarkon obstina
(sen citiloj). Sed li kontraŭas sen proponi ion novan. Laŭ lia pensmaniero
tiuj kiuj uzas ambaŭ vortojn sinonime, aŭ registras ilin kiel sinonimojn, tiuj
eraras. Do, aldonu ni linion por helpi ilin koni la eraron!

Se ili ne eraras akceptu ni la proponitan linion. Ne estas tiel malfacile
komprenebla afero ...

Ĉiu rajtas uzi ambaŭ formojn. Ambaŭ ĝustas. Kaj FAKTE homoj JAM uzas ambaŭ
formojn sinonime. Se Antonio elektas tiun ununuran signifon (por mi stranga
elekto cetere inter ĉiuj eblaj ekzemploj de vicpatrineco) bone por li! Eble (?)
por li tio estas pli kompreneble internacie surbaze de vortaroj.

> eble ni aŭdu kelkajn voĉojn el la ekstereŭropa mondo.

En la ĉina unu traduko (el la angla) estas 後媽. La klarigoj (angle) pri la
unuopaj signoj vi trovas respektive tie[1] kaj tie[2]. La dua signo povas ŝanĝi
sed ĉiam signifas patrino 後母, 後娘 aŭ en tiu lasta ankaŭ edzino. Al tiu kiu
ne komprenas la anglan mi diras ke pli malpli temas ĉefe pri "posta" kaj
"patrino". Tiu posta estas iel "laŭvica", tamen la unuan signon oni trovas
ankaŭ ĉe "subteni", pli proksima de nia "vic-" prefikse.

Nu, kiam oni komprenos ke temas pri mencio al nuntempe uzata vorto bonlingva kiu
*NE* igas malĝusta la alian ... eble la diskutado finos. Ni registru
bonlingvaĵojn (eĉ se ne niajn) kaj antaŭeniru. Aŭ ni bonvolu forgesi la aferon!
Ne gravas, feliĉe estas aliaj bonlingvemuloj kiuj povas aperigi bonlingvajn
kunmetaĵojn en, ekzemple, Revo.

Amike, Eduardo.

[1] http://zhongwen.com/cgi-bin/zipux2.cgi?b5=%AB%E1
[2] http://zhongwen.com/cgi-bin/zipux2.cgi?b5=%B6%FD

Antonio De Salvo

unread,
Jun 23, 2011, 1:12:46 PM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Tutcerte mi nek volas nek povas cxiurimede "venkigi" mian starpunton. Do, cxar mi estas sola cxe unu flanko, ni lasu la aferon, ni registru vicpatrino, kaj ni ne plu diskutu pri tio.
Amike
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: giovedì 23 giugno 2011 18:22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) duon-patr-in-o

Amike, Eduardo.

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages