Mi ne kuraĝas diskuti pri la nomoj, kiujn homoj donis al siaj receptoj kaj pladoj.
Niaj infanoj lerneje studis la tiel nomitan "modernan matematikon". Ĉi-matene mi eksciis, ke - laŭ diversaj interretaj artikoloj en la nederlanda - tiu formo de matematiko estis instruita en Flandrujo en la mezlernejoj en la 70aj, 80aj kaj 90aj jaroj de la antaŭa jarcento. Verŝajne oni instruis ĝin en la tuta Belgio, ĉar tiutempe Belgio ankoraŭ ne estis dividita en regionoj kaj komunumoj. Mi ne povis helpi miajn infanojn, ĉar mi mem ne lernis tiun fakon. Sed mi memoras kelkajn vortojn, kiujn ili uzis. ekzemple la vorton "Venn-diagramo". Ili havis apartajn ŝablonojn por desegni ilin. Mi iom serĉis pri "Venn-diagramo" kaj trovis, ke temas pri io por ordigi elementojn en aroj laŭ komunaj ecoj. Laŭ aŭtoro de lernolibro pri tiu fako, tio tre taŭgas por ordigi vortojn.
Laŭ mia (tutcerte nekompleta) kompreno de la afero, oni uzis tiun sistemon por grupigi elementojn. Ĉu eblus enmeti ĉiujn "kukecajn" manĝaĵojn en aron kaj poste ordigi ilin laŭ iuj ecoj? Jen bildo el tiu kunteksto;
En la supra
cirklo temas pri "Aĵoj, kiuj estas mambestoj", maldekstre pri
"Aĵoj, kiuj saltas" kaj dekstre pri "Aĵoj, kiuj naĝas.
Supozeble en la parto komuna al la tri cirkloj oni trovos la
nomojn de "Aĵoj, kiuj estas mambestoj KAJ saltas KAJ naĝas";
k.t.p. Mi fakte neniam interesiĝis pri tiu "moderna matematiko",
ĉar la inĝenieraj asocioj malrekomendis ĝian instruadon en la
lernejoj. Kaj efektive post tridek jaroj oni ĉesis instrui tiun
fakon kaj reiris al la "klasika matematiko". Sed eble ĝi enhavis
utilajn ecojn. Ni povus provi: por iuj oni uzas giston kaj bakas
la paston, por aliaj oni enmetas aŭ surmetas fruktojn, .sukeron,
ĉokoladon, Iuj pastoj estas rulitaj ... Fakuloj eble havas
ideojn, kiel distingi la grupojn.
Mi supozas, ke estas rilato inter la vortoj "hiperonimo" kaj "hiponimo" kaj tiuj "Venn-diagramoj". Ĉu ni ne jam traktis tiujn vortojn? Mi ne retrovis ilin en "La Bona Lingvo".
Amike salutas Leo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/962eaa7f-19f1-4eea-9322-26c0980a4eb6n%40googlegroups.com.