Iuj el la plendoj ŝajnas al mi tute senbazaj, ĉar la plendantoj ŝajne
miskomprenas la esprimpovon de Esperanto. Ili ŝajne supozas, ke kunmetado kaj
priskribado ne kreas novajn signifojn, sed nur precizigas ilin; alivorte, ke
»rizvino« nepre devas signifi specon de vino, kaj ke »angla biero« nepre devas
signifi ĉiun bieron, kiu iel estas angla.
Tiu supozo estas pruveble malvera. Kunmetado ne nur precizigas, sed ankaŭ
kreas novajn signifojn per komparoj kaj asocioj. Ankaŭ plurvortaj esprimoj
(priskriboj) povas fari tion, sed ili kunportas pli grandan riskon de konfuzo,
ĉar priskriboj estas multe pli ofte uzataj por esprimi la ĝeneralajn,
evidentajn signifojn. Tial mi komprenas, se oni volas uzi ilin nur zorge kaj
ŝpareme; sed principe ilin malakcepti ŝajnas al mi nebona aliro.
Pri vortoj kiel »agavvino«, »mielvino« kaj »rizvino«, ni do ne demandu ĉu ili
vere estas vinoj, sed ĉu ili estas sufiĉe kompareblaj al vino. Kaj ĉar pluraj
lingvoj ja nomas la »sakeon« »riza vino«, la respondo al tiu demando ŝajnas al
mi evidenta jeso (almenaŭ koncerne rizvinon).
Pri »ĉampano« gravas la intenco. Laŭ mia scio, la nomo oficiale (laŭ iuj leĝoj)
apartenas al konkretaj specoj de ŝaŭmvino farataj en Ĉampanjo; pri tio, oni
nepre diru »ĉampanja (ŝaŭm)vino«. Sed neformale (kaj oni certe povus plendi,
ke erare) oni uzas tiun nomon en iuj lingvoj por aliaj specoj de ŝaŭmvino,
kiuj ne venas de Ĉampanjo, kaj kiujn oni povas do trankvile nomi simple
»ŝaŭmvinoj«. (Sed se ili estas imitaĵoj de la aŭtentika ĉampanja ŝaŭmvino,
eble nomoj kiel »ĉampanja ŝaŭmvino« aŭ almenaŭ »ĉampanjstila ŝaŭmvino« sufiĉe
taŭgas.) Eble la vorto »franca« estas misa aŭ superflua en nia rekomendo, kaj
eble ni povus havi noton pri la oficiala kaj neoficiala uzoj, sed krome kaj
sume, la rekomendo ŝajnas en ordo al mi. (Kaj ĝi jam ne estas malrekomendo,
kio ankaŭ estas en ordo, ĉar »ĉampano« estas Fundamenta.)
Pri la aliaj vortoj ankaŭ mi ne sentas min sufiĉe sperta. Mi ne scias, kiun
vorton ni fortradukas al »sukerkanbrando«, »cidro« ne aperas en nia listo (ĉu
ĝi aperu?) nek en la bildo, kaj »slivovico« jam ne estas malrekomendata (sed
laŭ la bildo ŝajnas, ke ĝi estas).
Krome, laŭ mia kompreno, ni fojfoje (precipe kiam ni diras »ankaŭ eblas diri«)
proponas esprimon ne samsignifan, sed pli ĝeneralan, ne ĉar la preciza signifo
estus senvalora, sed ĉar en multaj situacioj la pli ĝenerala estas tute sufiĉa.
Eble tio ne estas sufiĉe evidenta por iuj, kiuokaze ni povus aldoni noton kiel
»(pli ĝenerale)«, por eviti la impreson, ke la vortoj estas ĉiam
interŝanĝeblaj. Aŭ eble ni povus mencii tion en la prio de la retejo.
Ĉion bonan
// Tirifto
Je sobota 18. října 2025 6:01:28, středoevropský letní čas noammohr skribis:
> Mi afiŝis en Facebook pri alkoholaĵoj ĉi tie
> <
https://www.facebook.com/groups/109321332475447/posts/30983226517991524/?co
> mment_id=31778240231823478¬if_id=1760740896415758¬if_t=group_comment>.
> Mi havis dubojn pri la simpligoj, kaj provis eldoni ĝin dum tempo malpli
> populara, sed tio ne sukcesis, kaj multaj homoj vidis ĝin -- kaj ĝi ricevis
> plendojn:
>
> - Tiom multaj eraroj! Ne ĉiu angla biero estas elo. Ŝnapso tute ne estas
> farita el vino. Ne ĉiu franca ŝaŭmvino estas ĉampano. La bona lingvo tiel
> fariĝas malbona lingvo.
>
> - Slivovico estas tipo de prunbrando, kaj sakeo ne estas tipo de vino.
> Do en la unua kazo vi uzas ĝeneralan terminon por iu pli specifa, kaj en
> la dua kazo eraran nomon. La metodo por la produktado de sakeo pli similas
> al biero fakte.
>
> - Malsamaj aĵoj kaj aferoj postulas malsamajn terminojn.