-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
ReVo provizas:
1. meti, ghuste tiel kiel Renato chi-supre diris
2. meti iun au ion en difinitan situacion ("oni devas loki ilin inter
la grandaj filozofoj")
3. Trovi lokon kaj aranĝi prizorgon por iu aŭ io ("loki iun en superan
oficon, rangon")
Lau mia opinio, kiel mi jam multfoje diris chi-liste, la paralela
ekzisto de etimologiaj duoblajhoj kiel "loko" kaj "lokalizi" (au
"medicino" kaj "medikamento") estas terure hontinda malkoherajho en
Esperanto.
> Ĉu ĝi ankaŭ povus
> esti uzita por trovi en iu loko?
Mi kredas ke ne. Kial "esti uzIta" kaj ne "esti uzAta"? Chu vi ighis
itisto, Renato?
> Ĉu "lok-trovi"?
Denove, lau ReVo, "lokalizi" signifas
1. Fiksi ion en iu loko, malhelpante, ke ĝi disvastiĝu eksteren
("lokalizi incendion, epidemion, erizipelon").
2. Trovi, difini la lokon, kie io estas lokita "per radiografado oni
povis precize lokalizi la tumoron")
Por la unua senco sufichus "enlokigi" au "loklimigi".
Sed mi kredas ke tiu vorto (kiel hispanlingvano mi hontas ke Esperanto
tiom sklave obeas mian gepatran lingvon: "localizar") estas pli ofte
uzata en ties dua signifo. Shajne la propono de Renato taugas, au
ankau "lokdifini": "per radiografado oni povis precize loktrovi la
tumoron"
Jose' Antonio
> ᅵChu vi ighis itisto, Renato?Ne, simple eraris.
lokaliz-i [zam] --> lok-i
--la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> lokaliz-i [zam] --> en-lok-ig-i, lok-lim-ig-i, lok-trov-i, lok-difin-i (laŭ
> la kunteksto)
Mi (kompreneble) subtenas tion.
Kvankam mi komprenas la principon kiun Francisko defendas per lia
propono ke la linio estu senplie la jena
lokaliz-i [zam] --> lok-i
Mi tamen malkonsentas, char kiel mi foje emfazis, ni devas chiel ajn
montri ke ofte eblas esprimi per skema kaj kreema uzo de la Esperantaj
elementoj la deziratan signifon au nuancon. Mi timas ke kiam Francisko
diras ke ni nur reeldonu paragrafojn de la Fundamento por montri kian
lingvon ni opinias bona, au ke nur "loki" plene solvas la
esprimbezonon de la homoj kiuj trovas la Zamenhofan monstrajhon
"lokalizi" utila, no donas argumentojn al tiuj kiuj akuzas nin esti
reakciuloj alkrochitaj al iu senevolua "shtonlingvo".
Amike,
Jose' Antonio Vergara
pardonon, mi celis: "kiun Francisko defendas per SIA propono"
> lokaliz-i [zam] --> en-lok-ig-i, lok-lim-ig-i, lok-trov-i, lok-difin-i (laŭ la kunteksto)
> lokaliz-i [zam] --> lok-i > ni devas chiel ajn montri ke ofte eblas esprimi per skema kaj kreema uzo de la Esperantaj elementoj la deziratan signifon au nuancon.
(Eksterteme : Mi miras, pri la opinio de JAV, ke Renato ghis nun estis atisto, kaj pri la respondo, per kiu Renato tion shajne konfirmas. Tiu miro mia netushas la demandon pri pravigebleco de "uzata" en la priparolata kunteksto.)
mi ne. Lokalizi (almenaw law PIV) egalas al ekscii la jaman situon de
io. Ne temas pri
trovi lokon por meti/situigi ion. Krome la du kunmetajxoj ne klaras en si mem
> "lok-trovi" kaj "lokdifini" sekvas la modelon "fis^kapti".
Cxu iu povas doni ekzemplojn de uzoj de tiuj du proponitajxoj?
gxis, Ronaldo N
--
>>> "lok-trovi" kaj "lokdifini" sekvas la modelon "fis^kapti".
>
>> Cxu iu povas doni ekzemplojn de uzoj de tiuj du proponitajxoj?
-
> From: Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
>
> Per nia radaro ni loktrovis la malamikan aviadilon.
> Per niaj iloj ni povis lokdifini la situon de nia boato.
Miasente mi ne uzos ilin tiel. "trovis la situon de la aviadilo" eble
jes, sed "difini" estas tute alia afero
> From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>
> Date: Mar 22 03:51PM +0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/11dac54a219c5525
>
> El esperanta Vikipedio:
> *Tutmonda loktrova sistemo* aŭ *tuttera pozicitrova sistemo*
pozicio ne cxiam estas situo. "Cxu vi trovis vian lokon en la socio?"
gxis, Ronaldo N
>ᅵ Miasente mi ne uzos ilin tiel. "trovis la situon de la aviadilo" eble jes, sed "difini" estas tute alia aferoBone. Ni restu ĉe trovi.
Ĉu "determini" ankaŭ taŭgus?
Amike salutas Leo
Ĉu "determini" ankaŭ taŭgus?
> Mi kontentus uzi KAJ '"loktrovi" KAJ
"lokdifini" per la klarigo, ke ili devenas el "lauloke trovi ion" kaj
"lauloke difini kon".
> Char lau mia scio ankorau ne uzita por alia signifo, mi uzus por
"lokdifini" la vorton "lokumi" kaj por "loktrovi" la esprimon "trovi
la lokon de"
Marcel, via "lok-um-i", laŭ mi estas tre bona por ambaŭ signifoj:
"Mi lokumis la malamikan aviadilon"
"Mi lokumis mian boaton"
Amike
Renato
Francisko, dankon pro via lasta mesaĝo. Ĉu vi konsentus pri
lokaliz-i [zam] --> lok-trov-i, lok-difin-i (laŭ la kunteksto)
"lok-trovi" kaj "lokdifini" sekvas la modelon "fiŝkapti".
Mi suspektas, ke Renato intencis skribi : "lim-ig-i la lok-o-n de", respektive "trov-i la lok-o-n de", "difin-i la lok-o-n de".
El esperanta Vikipedio:Tutmonda loktrova sistemo aŭ tuttera pozicitrova sistemo (angle Global Positioning System) kutime nomata birada sistemo aŭ GPS (la usona armeo ĝin nomas NAVSTAR GPS) estas satelita pozicitrova sistemo uzata por determinado de ekzakta pozicio kaj provizanta tre ekzaktan spacan referencon preskaŭ ĉie ajn sur la Tero aŭ en la tera orbito.
Mi legis ĉiuj mesaĝojn, kaj reredaktas la linion:
lokaliz-i --> lok-um-i, lok-trov-i, lok-determin- i, trovi lokon de.
En tiu lingvo alia ol Esperanto, en kiu "lok/{trov/,determin/}i" signifus "lokon {trovi, determini}", "lok/{trov/,determin/}i io/n" signifus "lokon {trovi, determini} ion", kio estus gramatike ne akceptebla.
Anstatau "trovi lokon de" devus esti "trovi la lokon de". (Eble ne chiam "trov/i" estus la plej kontentiga verbo.
Ree mi diras, ke la temon ni devus ree pristudi surbaze de iom multaj efektivaj citajhoj. Krome mi devas atentigi, ke en aliaj lingvoj la similaj vortoj (france "localiser"...) havas almenau du malsamajn signifojn : chu tion ni ne retrovos en iuj el la citajhoj ?
CHar "lokalizi" estas Zamenhofa, ni eble povus prokrasti konkludojn pri ghi, kaj dumtempe ne havi la paragrafon.
2011/3/24 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Mi legis ĉiuj mesaĝojn, kaj reredaktas la linion:
lokaliz-i --> lok-um-i, lok-trov-i, lok-determin- i, trovi lokon de.
Ĉio estis dirita en la diskuto. Bonvolu nur proponi variaĵojn de tiu linio.
--