>> Nun oni diras "jarcento". Ni lernis, a? la sistemo venkis, mi ne scias. Eble
>> iam ?iuj (kelkaj tion *jam* faras) diros "horduonon". Kion vi opinias
>> malsimpligo estas fakte simpligo, sisteme uzi, kunmeti radikojn.
>
> Tiuj senfinaj diskutoj fontas de la ?iama forgeso de la tria frazo de
> la 11a Fundamenta regulo:
> "La fina?oj estas rigardataj kiel vortoj".
> Do cent'jar'o = (cent jaroj) 'o, kiel tri'angul'o = (tri anguloj)'o ,
> du'on'frat'o = (duone frata)'o... NE ESTAS ERARAJ!
duonfrato ne estas erara, sed mi neniam uzas centjaro
>
> Centjaro ~ jarcento (sed kompreneble centjara ? jarcenta), tamen oni
> povas uzi kun nuanco la du vortojn.
> Pri centjaro mi skribis en eseo :
> ?ar en jar'cent'o ( = jar'cento) fundamentas cent(o), do tio estas
> cento da jaroj ekde unu ?is cent,
> ekzemple 1901 ?is 2000, kontra?e en centjaro fundamentas jar(oj), jaro
> entenas signifo de da?ro,
> do cent'jar'o (? cent'jaro) da?ro farita de ajnaj 100 sekvantaj jaroj,
> ekzemple de iu tago de 1887 ?is la sama tago de 1987.
Mi preskaw dirus ke vi halucinas... Maksimume, cent-jaro estas jaro
kies numero finigxas per 00
> Simile oni povas distingi: tri'angul'o kaj angul'tri'o = angul'trio,
angultrio estas ajna triopo de anguloj, miatakse
> a?:
> duonhoro = da?ro de ajnaj tridek minutoj kaj horduono kiu iras
> ekzemple de la oka ?is la oka kaj duono...
>
> ?u jes?
Law mi ne
gxis, Ronaldo N
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Kiom mi scias, triangulo estas geometria figuro. Estas fiksita esprimo
Angultrio estus loko kie tri vojoj renkontas unu la aliajn - kondicxe
ke ne unu estas dawrigo de alia.
>> Mi preskaw dirus ke vi halucinas... Maksimume, cent-jaro estas jaro
>> kies numero finigxas per 00
>
> Tute ne. Precize vi forgesas, ke finaĵo estas rigardata kiel vorto.
> Se jar'cent'o oni povas prezenti: jar'cento,
jes, cento kiu konsistas el jaroj
> ĉar ne ŝanĝas la senco,
Kiom mi scias, "sxangxi" estas transitiva verbo. Do mi ne komprenas:
kion sxangxas la senco, aw kio sxangxas la sencon?
> oni ne povas prezenti la vorton:centjaro,
tiu vorto law mi estus sensencajxo, eble misrederivita de "centjara"
> tiele: cent'jaro, tio estus erara skribaĵo anstataŭ centa jaro.
> Oni devas prezenti: cent'jar'o = (cent jaroj )o. Vd. Ekzerc.14
> Fundamento:
> "Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron."
Do, mi malkonsentas kun io en fundamento. Mi opinias la ekzemplon
konfuziga kaj mallogika. Kaj do?
> Centjaro povas esti utila apud jarcento:
> Ni povas skribi: De 1881 ghis 1981 li vivis centjaron (laŭ la
> Fundamento tio
> egalas cent jarojn), sed li spertis du jarcentojn (la 19a k 20a).
jes, ekzistas konvencio pri tiel paroli pri 19-a , 20-a jarcento. Sed
por mi, periodo de ekzemple 1911 gxis 2011 ankaw estas jarcento
> Simile pri "duonhoro kaj horduono", ni povas skribi:
> Mi venos post duonhoro, (ĉar estas la oka horo), precize ĵus je la
> horduono (tiam estos la oka kaj duono).
horduono estas pli logika, sed ambaw indikas ajnan periodon de tridek minutoj
> Kaj pri "duonpatro aŭ patroduono" (Rimarku, ke neniu jam skribis tiun
> lastan vorton)
kompreneble, gxi ja signifus duonon de patro, io kion cxiuj el ni
prefere neniam renkontus.
Estus kiel en bucxejo, kie vi povas renkonti porkduonon, bovduonon,
sxafduonon...
> Duonpatro ne estas ĉiam patroduono, ĉar li povas bone patri!
mi prikomentos en alia fadeno
> La frazo de la 11a Fundamenta regulo: "La Fundamenta (kaj ne la ĉefa
> kiel diras
> multaj sed ' fondamental' en la franca, 'gruntwort' en la germana...)
> vorto devige
> sidas fine. ", pruvas ke Esperanto estas izola lingvo, kiu sekvas la
> leĝon:
> LA DETERMINANTO ANTAŬAS LA DETERMINATON.
> Ĝi ebligas ne konfuzi duonhoro kaj horduono...
mi ne komprenas
> Kaj la sekvanta frazo:"La gramatikaj finaĵoj estas rigardataj kiel
> vortoj" estas tre grava kaj malfeliĉe tute nezorgita*, dume ĝi
> permesas kompreni facile
> kiel funkcias la kunmetitaj vortoj.
> Tiu lasta ebligas ne konfuzi: centjara kun jarcenta, centjaro kun
> jarcento...
mi jam esprimis prie
> *Pripensu la redaktantojn de la PAG, kiu(j), post ellaboro por
> prezenti la lingvon laŭ skemo de eŭropa lingvo verkis:
> « Sed cetere, laŭ la eldiro de Zamenhof, ili (la finaĵoj) povas esti
> rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. »
Mi ne jam komprenas kiel tio rilatas al kion ni priparolas cxi tie
>> > Sed pri jarcento kaj centjaro, kion vi esence volas diri? C^u:
>> > cent-jar-o = jar-cent-o ?
>
> Antaŭ dekkelkaj jaroj kiam mi lernis Eon en la Kvinpetalo kun
> G. Lagrange, tiu diris ne diru cent'jaro sed jar'cento ĉar ne temas
> pri jaro de cento sed pri cento de jaro. Tiuepoke, mi ne studis
> la Fundamenton kaj ne ankoraŭ legis la unuan libron, do mi
> opiniis, ke fakte centjaro estas eraro.
Do [mi ne emas ofendi], cxu vi poste decidis igxi fundament(al)isto,
ignorante la Zamenhofan diron "Se vi atingas konsenton pri tio ke io
en la lingvo estas maloportuna kaj sxangxenda, vi rajtas sxangxi tion"?
> Sed nun mi opinias, ke nur pro la miskompreno kaj
> nezorgado de la frazo:" La finajôj estas rigardataj kiel vortoj",
> oni deklaris centjaro kiel arĥaismo, ne imitinda.
???
> PIV skribas: cent~jar~ o (Ark.) jar~cento
pravege gxi skribas tion:arhxaika
> Fakte jarcento kaj centjaro havas proksimume la saman sencon.
> Temas pri cent jaroj. Sed povas ekzisti ajnaj centoj da jaroj.
> Tamen, pro la 11a Fundamenta regulo, aŭ ĉar la determinanto
> antaŭas la determinaton, oni povas doni nuancon. En jarcento
> fundamentas cento, nu la unua jarcento iras de la jaro 1 ĝis 100,
> rimarku ke ne ekzistas (nula) jaro 0, la dua jarcento komencas
> en 101 kaj finas en 200 ktp...( temas pri: siècle en français).
> En centjaro, fundamentas o, do estas io farita de cent jaroj, kiuj
> sinsekvas kompreneble ĉar jaro estas daŭro, sed ekde ajna jaro,
> ne nepre de 1 ĝis 100 aŭ de 1901 ĝis 2000.
> Tial oni povas skribi ekzemple:
> De 1881 ghis 1981 li vivis centjaron (aŭ dum cent jaroj),
> sed li spertis du jarcentojn (la 19a k 20a).
> Centjara signifas ekzistanta jam de cent jaroj.(centenaire en fr.)
finfine frazo kun kiu mi konsentas
> Jarcenta signifas rilata al jarcento. (séculaire = du siècle en fr.)
> PIV donas: ĉiucentjara. Okazanta unu fojon ĉiun centan jaron.
same pravege
> mi opinias ke centjaro povas esti utila vorto por distingi aŭ nuanci.
Mi ne vidas kiel
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>