Aliaj temoj

3 views
Skip to first unread message

Peeter

unread,
Mar 24, 2007, 8:59:37 AM3/24/07
to Estonio
NIFO

Jxus aperis en estona gazetaro informo pri tio ke CNES (Franca Sxtata
Kosma Agentejo) liberigis por gxenerala publika rigardado NIFO-arkivon
(10 000 historiaj dokumentoj).
La estonlingva artikolo estas legebla en
http://www.postimees.ee/240307/esileht/valisuudised/251768.php
La retpagxo por la dokumentaro de la 50-jara NIFO-esplorado estas en
http://www.cnes-geipan.fr
(pro amaseco de la uzantoj la datumricevo de la pagxo malrapidas).

P.Aitai

Peeter

unread,
Mar 24, 2007, 9:41:09 AM3/24/07
to Estonio

MEMORO

Mi ne scias pri kio pensas hodiau vespere estonaj esperantistoj, sed
certe necesus iom rememori la nokton okazinta antau 58 jaroj (1949).
Dum tiu nokto oni deportis pli ol 20 000 estonojn (plejparte virinoj
kaj infanoj) en foran Rusian Siberion. Tio estis nek la sola nek la
unua deportado (la unua granda deportado okazis jam 1941 baldau post
okupacia sxtatrenverso kaj ekesto de la soveta komunista diktaturo)
sed tiu estas la plej granda ununokta deportado de estonoj. Felicxe la
nacio ne elmortis. Felicxe ne cxiuj deportitoj pereis kaj kelkaj
revenis. Sed ni devas tion memori cxiam, aliokaze tio povos ripetigxi.

Peeter Aitai


Peeter

unread,
Mar 24, 2007, 11:54:04 AM3/24/07
to Estonio

Pri maljunulinoj

rigardu mem kaj pripensu:

"Vanamutt teeb ara"
http://www.weekend.ee/?lk_id=30&id=1044

.

Peeter

unread,
Mar 24, 2007, 12:30:43 PM3/24/07
to Estonio
FOTOARKIVOJ

En la grandega foto-arkivo de Flickr
http://www.flickr.com aperis nova
Esperanto-grupo. Apud la jam delonge ekzistantaj grupoj
"Esperantaĵoj"
http://www.flickr.com/groups/esperantajxoj/
kaj "Esperantujo"
http://www.flickr.com/groups/esperantujo/
estis kreita nova grupo, kiu
kolektas fotojn ne pri Esperanto aŭ Esperantujo, sed pri ĉiuj aliaj
temoj ne-esperantaj. La subtekstoj kaj la komentoj tamen estas en
Esperanto. La nomo de la grupo estas
"Komentu en Esperanto!"
http://www.flickr.com/groups/komentu/


Peeter

unread,
Mar 24, 2007, 12:48:59 PM3/24/07
to Estonio
SENPAGA SENKABLA INTERRETKONEKTO

Lau la informoj en
http://www.anchorfree.com
estas la nova komunikteknologio ebliganta senkablan kaj senpagan
interretkonekteblon (Wi-Fi) tre rapide disvastigxanta en Estonio kaj
la lando okupas en la mondo la 2-an lokon post Usono (lau absolutaj
kvantoj, neparolante pri la relativecaj kvantoj rilate al la 1,5
miljona logxantaro...). En Estonio jam estas 475 lokoj kun tia eblo
(en la 3-a loko estas Fancio kun 471). Lau informoj en Estonio oni
deziras dum la proksima tempo kovri la tutan teritorion de Estonio kun
tia eblo.
En Estonio esperantistoj trovigxas cxie kaj en la lokoj ekster grandaj
urboj kie logxdenseco estas malgranda estas malfacile (multekosta)
akiri kablan telefonon kaj eblon por ordinara perkabla retkonekto. Nun
la konektproblemo solvigxas kaj ankau al esperantistoj estas jam tempo
transiri al pli modernaj kaj pli komfortaj sistemoj.

P.Aitai

Peeter

unread,
Mar 25, 2007, 5:07:00 AM3/25/07
to Estonio

La 14-an de marto aperis en SCE jena bona informo:

>Jen informo de Kataluna Esperanto-Asocio:

Aŭtomataj tradukiloj kataluna-esperanta kaj hispana-esperanta


La entrepreno ABC Enciklopedioj S.L. kaj la Universitata Instituto
pri
Aplikita Lingvistiko, ligita al la Universitato Pompeu Fabra, en
Barcelono, komencis prilabori aŭtomatan tradukilon de la kataluna kaj
de
la hispana al esperanto. Sub la kunordigo de profesorino Núria Bel
kaj
kun la helpo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Prompsit, entrepreno de
la
esplorgrupo Transducens de la Universitato de Alakanto, skipo de
lingvistoj ellaboros dum dek monatoj programaron per malferma kodo
por
aŭtomate traduki esperanten el tiuj du lingvoj –oficialaj en
Katalunio,
kune kun la okcitana.


La ellaborado baziĝos sur la malfermkodaj programoj kreitaj de
Transducens, en kunlaboro kun aliaj universitataj laborgrupoj el
Iberio,
kaj, pli konkrete, ĝi ekos el la aŭtomata traduk-sistemo per parta
sintaksa transfero por parencaj lingvoj nomita Apertium. La projekto
estas daŭrigo de la antaŭaj laboraĵoj pri aŭtomata tradukado kun
malferma kodo por la paroj kataluna-okcitana, kataluna-franca kaj
kataluna-angla, faritaj de la Universitata Instituto pri Aplikita
Lingvistiko kaj Transducens, kiuj komenciĝis la pasintan majon kun la
financa subteno de la kataluna registaro. La elekto de tiu ĉi
programaro
el inter la disponeblaj ŝuldiĝas al du gravaj kialoj: la alirebleco
de
la programoj, ĉar ili estas la solaj pri aŭtomata tradukado kun
malferma
kodo, kaj la facila program-ebleco. Ĉi tiu faktoro, kvankam ĝi
endanĝerigas la kvaliton de la rezultoj, se oni ĝin aplikas al
strukture
malproksimaj lingvoparoj, garantias rezulton, kiun, siavice, povos
plibonigi la uzantoj. Tiel do, oni deziras aparte atenti pri la
dokumentado de la metodaro necesa, por ke aliaj laborgrupoj aldonu
novajn lingvojn al la sistemo, ĉefe lingvojn malpli uzatajn.


Esperanto jam estis uzita en aliaj projektoj pri aŭtomata tradukado,
inter kiuj la plej gravan kreis la nederlanda entrepreno BSO (nun
Atos
Origin) dum la periodo 1982-1992 kun entute 50 jar-homoj da
laborinvesto. En tiu okazo esperanton oni uzis kiel pontolingvon por
traduki inter diversaj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio. La uzo de
ponta
lingvo (aŭ “pivota” laŭ la ĵargono uzata en la aŭtomat-traduka medio)
draste malpliigas la nombron de tradukparoj necesaj por plenumi ĉiujn
eblajn tradukojn, tiel ke, inter la nuntempaj 21 oficialaj lingvoj de
Eŭropa Unio, la uzo de pontolingvo rezultigas 42 necesajn direktojn,
dum
sen ĝi oni bezonus 420. Tiu ŝparo tamen havas sian malavantaĝan
flankon,
nome la duoblan tradukadon, kio signifas malpliigon de la kvalito de
la
rezulta teksto. BSO vetis je la uzo de planlingvo kiel esperanto, kiu
per sia reguleco principe simpligas la tradukprocezon kaj provizas
pli
altan fidindecon. Tamen tiu projekto finfine ne prosperis, same kiel
ĉiuj aliaj tiutempaj konkurantoj, pro la nepreteco de la teknologio.
La
uzado de esperanto en novaj projektoj kiel tiu ĉi povus klarigi, ĉu
la
veto de la nederlanda entrepreno estis trafa, kvankam tro frua.


Aliflanke, Katalunio akumulis en la lasta jardeko multajn sciojn pri
aŭtomata tradukado. Pluraj ĵurnaloj –inkluzive de la plej legata–
havas
siajn ĉiutagajn eldonojn en la kataluna kaj la hispana lingvoj danke
al
aŭtomataj tradukoj (nepre kontrolataj de reviziantoj). Pinte de tiuj
fakaj scioj pri aŭtomata tradukado situas la Universitato de
Alakanto,
en Valencilando, dum la Universitato Pompeu Fabra, la laste kreita
publika universitato en Katalunio, per sia Universitata Instituto pri
Aplikita Lingvistiko, elstaras de kelkaj jaroj per siaj esploroj pri
komputa lingvistiko.


Kataluna Esperanto-Asocio
www.esperanto.cat


------------------------------------------------------


Informis Dario Rodriguez

================================================
(Pripensiga informo. Kio audeblas en Estonio cxi-rilate? P.Aitai)

Peeter

unread,
Mar 25, 2007, 12:58:46 PM3/25/07
to Estonio

SKYPE

Skajpo estas la plej populara vocxa komunikilo interretbaza.
Antau monato prezidento de Estonio donis al 3 junaj estonoj sxtatajn
honorsignojn por inventado kaj evoluigo de Skajpo. Kaj nun dum
disvastigxo de senkabla kaj senpaga interretkonekteblo (Wi-Fi) tio
farigxas ecx grave pli populara. Nome aperis novaj telefonoj (esence
mobiltelefongrandecaj komputiloj) kiuj funkcias en Wi-Fi areoj kaj
ebligas tiel senpagan telefonadon cxien en la mondo. Do forgesu vian
hejman grandan komputilon kun nepraj mikrofono kaj auskultiloj kaj
konversaciu kun aliaj per Skajpo-telefono ie ajn. Cetere per Skajpo
eblas telefoni ankau al ordinaraj telefonoj (tio estas pagenda sed
malmultekosta). Finigxas la skriba erao de Esperanto kaj komencigxas
la parola...

P.Aitai

Peeter

unread,
Mar 26, 2007, 7:09:18 AM3/26/07
to Estonio

EKONOMIKO IRAS SUPREN

Pasintjare analizinte evoluojn de 15-jara memstareco de Estonio la
cxefministro kaj pluraj aliaj politikistoj prognozis ke post sekvaj 15
jaroj Estonio estos inter 5 la plej ricxaj landoj en Europo. Estu kun
tiu revo kiel estas sed realo estas ke dum 2006 la ekonomia kresko
estis 11,4 % kio estas tre bona rezulto. Ankau por sekvaj jaroj oni
antauvidas dauran rapidan kreskon. Iom krekis ankau inflacio (iom pli
ol devus) sed tio estas neevitebla en okazo de nenormale malalta
preznivelo de kie la lando deiras. Tamen inflacio estas malplirapida
ol la ekonomia kresko. Kaj granda parto de inflacio devenas de kresko
de nemoveblajxoj. Se en urboj domoj kostas jam kiel en aliaj Europaj
landoj do en kamparo malplivalora tero kostas ankorau tre malmulte kaj
gxuste plivalorigxo de tio estonte levas la inflacian nivelon. Estas
interese rigardi kreskon de nemoveblajx-prezoj.
Komparo de la prezoj en la 4-a jarkvarono de 2006 kun la sama periodo
de 2005.
Kresko de prezo:
1. Latvio 66,6 %
2. Pollando 33 %
3. Danlando 22 %
4. Norvegio 16,4 %
5. Litovio 13,3 %
6. Bulgario 13 %
7. Sud-Afriko 13 %
8. Irlando 12 %
9. Svedio 11 %
10. Estonio 10,4 %
11. Singapuro 9,9 %
12. Hispanio 9 %
12. Francio 9 %
14. Kanadio 8,4 %
15. Australio 8,3 %
Interese estas noti ke dum la sama tempo prezoj en Germanio kaj
Japanio malkreskis:
Germanio (-)3,2 %
Japanio (-)1,6 %
Cxiuokaze la ekonomia kresko en Estonio grave plibonigas staton de
esperantistaro. Lau la jxus-faritaj promesoj la sxtataj pensioj al
maljunuloj devos dum la sekvaj 4 jaroj 2-obligxi! Do la terure malbona
monstato de plejparto de logxantoj kio okazis antau dekduo da jaroj
lige kun la monreformo, estas jam historio. Denove homoj havas eblon
okupigxi pri hobioj (inkluzive Esperanto).

P.A.

Peeter

unread,
Mar 26, 2007, 6:59:40 PM3/26/07
to Estonio

NIFO

En la unua mesagxo en tiu cxi rubriko mi donis ligon al la franca
(CNES) NIFO-pagxo sed kiel oni nun skribas en estona gazetaro,
intereso pri tio okazis pli granda ol oni antauvidis kaj pro troamasa
aliro la sajto estas praktike nelegebla dum proksimaj tagoj. info lau
la estonlingva artikolo
http://www.epl.ee/uudised/379750

Cetere en SCE
http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto
aperis la temo "NIFO-sekretoj de SS" kio eble estas ligita kun tiuj
fenomenoj.

P.Aitai

Peeter

unread,
Mar 30, 2007, 11:48:30 AM3/30/07
to Estonio

En sojlo de NOVA ERAO

Cxi supre estas mesagxo enposxtigita antau 5 tagoj pri masxintraduko
de la hispana kaj kataluna lingvoj. Jes. Nun tiajn informojn ni legas
ofte. Perkomputila traduko de tekstoj farigxas pli kaj pli ordinara
afero. Ekzemple hodiau aperis en SCE informo pri anglalingva koncerna
artikolo:
http://news.zdnet.com/2100-9596_22-6171145.html
Samtempe estas evoluinta ankau soniga kaj sonanaliza teknologio.
Komputiloj povas jam bone vocxlegi skribitajn tekstojn kaj komencas
ankau kompreni vocxe parolaton. Pasinjare (2006) aperis jam sur
merkaton unuaj posxformataj komputiloj (lau grandeco kiel pakajxeto de
cigaredoj) kiuj ne nur tradukas skribitan tekston sed interpretas
parolaton. (la unua modelo vendata de japana komputilfirmao
interpretas la japanan kaj la cxinan). Tiu sukceso signifas ke jam dum
la sekvaj malmultaj jaroj tiaj posxkomputilaj interpretistoj aperos
por cxiuj grandaj lingvoj. Ecx pli. Lige kun disvastigxo de
interretbazaj telefonoj (kiel Skype-telefonoj) laborantaj libere en
WiFi teritorioj, oni povos pere de interreto uzi servojn por
interpreti ankau malpligrandajn lingvojn, sen bezono havi koncernan
programon en propra posxkomputilo.
Jam baldau ni povos movigxi en multlingva homamaso kaj audi cxiujn
parolantaj nian gepatran lingvon. Iuj estas skeptikaj kaj opinias ke
tiu revolucio estos fora kaj malrapida. Ne, tio estos tuj kaj rapide
(same kiel okazis kun GPS).

Peeter Aitai

Peeter

unread,
Apr 23, 2007, 2:24:50 PM4/23/07
to Estonio

PRI AMO, ESPERANTO KAJ SOVETIO

1978 okazis en Varna (Bulgario) la 63-a UK kion partoprenis unuan
fojon ankau granda delegacio el Sovetio. En tiun grupon trafis ankau
mi. (En la centpersona oficiala grupo estis 16 estonoj (entute
partoprenis 25 estonoj)). Mi estis junulo 24-jara, longhara, iom hipi-
aspekta. Al UK mi kunportis kelkajn miajn T-cxemizojn kun
esperantlingvaj surskriboj. Sur unu el ili estis skribita "Esperanto -
amikeco trans limoj" kaj gxi kauzis neniujn miskomprenojn. Sed iun
matenon mi surmetis la alian sur kio estis desegnita koro kaj jena
teksto: "AMO - celo de la vivo, AMORO - la jugo". Dum mangxopauzo en
la hotela restoracio interesigxis pri mia cxemizo s-ro Berjoza (posta
sekretario de ASE) kaj sidante ne malproksime de mi apud P.Jegorovas
lasis la tekston traduki en la rusan. Post tio li venis al mi kaj
komencis paroli (ruse): "Kiel (kial) cxe vi estas skribita ke AMO
estas celo de la vivo... ...cxe ni estas antau cxio LABORO. Por
diri mallonge - iru kaj vestu alian!!!"

Peeter Aitai

Peeter

unread,
May 18, 2007, 11:38:32 AM5/18/07
to Estonio

PRI LA NOMO, UK-ALIGxILO KAJ GAZETABONO

Mi jam memorigis unu detalon pri la 63-a UK en 1978, do nun la alia.

Mia patro havis komence la familian nomon Aitaja (ne tre ofta sed tute
estona nomo signifanta 'helpanto'). Post la 2-a mondmilito kiam li
estis kiel malliberulo en Sovetiaj koncentrejoj en Siberio, lian nomon
iam iu sxangxis de Aitaja al Aitai. Per cirilaj literoj oni skribas la
nomon Ajtaj (penante imiti la originan prononcon de la latinlitera
nomo).

Kiam mi veturis al UK en Bulgario evidentigxis ke aligxilojn de cxiuj
grupanoj (100 personoj) oni jam estis plenuminta en Moskvo (kaj ni la
aligxilojn ne vidis). Kiam mi ricevis mian kongresan nomsxildon mi
trovis ke anstatau Aitai estas sur gxi Ajtaj. Do mi iris al la
kongresa akceptejo, petis mian aligxilon kaj faris bezonatan korekton.
Sed sur la aligxilo mi vidis surprize ke en loko de mia hejmadreso
estis notita Moskvo, Prspekt Kalinina 14 (la adresdo de SSOD). Mi
korektis ankau la adreson al mia vera.

Cxar la partoprenkotizo de UK inkluzivis ankau membrecon en UEA dum
unu jaro kaj ankau abonon de la revuo "Esperanto" mi parolis pri la
trovita adres-afero ankau al mia kunulo Venda Loiv el Estonio. Ankau
li iris kaj korektis la adreson en sia aligxilo. Sxajne ankau aliaj
sovetianoj eksciis pri la afero. Kiam sekva estona esperantisto iris
por korekti sian adreson la bulgaraj oficistoj en la kongresa
akceptejo rifuzis eldoni al ili la aligxilojn kaj nenion pli sxangxi
eblis.

Dum unu jaro mi kaj V.Loiv ricevis la revuon "Esperanto" (kio por mi,
juna kaj komencanta esperantisto, estis tre grava) sed cxiuj aliaj
ricevis nenion. (Kion oni faris en Moskvo kun la ricevitaj
revuekzempleroj, tion mi ne scias...)

Peeter Aitai

Peeter

unread,
Jun 29, 2007, 11:41:38 AM6/29/07
to Estonio

EUROPO SEN ESTONIO

Lastatempe aperis nova fenomeno - Rusiaj mapistoj montras Europon sen
Estonio kaj Latvio. Rigardu fotojn de kelkaj ekzemploj:
http://www.postimees.ee/290607/esileht/kurioosum/269233_foto1.php#33
kaj http://www.postimees.ee/290607/esileht/kurioosum/269233_foto3.php#33
.
Kio estos sekva novajxo???

P.Aitai

Peeter

unread,
Jul 16, 2007, 12:27:40 PM7/16/07
to Estonio

PRI REGISTRADO DE DOMENNOMO

Multe estas priparolita jam okazo pri la domennomo www.esperanto.ee.
Sed eblas ja registri por EAE la domennomon www.esperanto.org.ee .
Pri la registrado de domennomoj kaj baldauaj sxangxoj legindas la
koncerna artikolo en Sakala aperinta la 11-an de julio.
http://www.sakala.ajaleht.ee/110707/esileht/5027497.php
Baldauaj sxangxoj en la ordo de registrado povas kauzi ke poste ecx
esperanto.org plu ne estos akirebla... Agu tuj.

(Tiu cxi informo estis planita kiel aldono sub la temo INTERRETO
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/422b1b3e86ea75f3
sed ial ne eblas al malnovaj temoj plu enposxtigi...)

P.Aitai

Peeter

unread,
Jul 23, 2007, 12:55:02 PM7/23/07
to Estonio

PRI WI-FI EN ESTONIO

La 24-an de marto mi skribis cxi-supre "Senpaga senkabla
interretkonekto". Nun lau informoj en Wi-Fi.ee estas en Estonio jam
1092 Wi-Fi teritorioj por gxenerala publika uzo.

Lau la inicianto de la servo S-ro Veljo Haamer nun ekzisto de Wi-Fi
cxe hoteloj estas pli regulo ol escepto. Lau li senpagaj retoj estas
pli multaj ol pagendaj.
Lau la landregionoj (atestitaj publikaj teritorioj) Wi-Fi :
Harjumaa 49 Hiiumaa 15 Ida-Virumaa 44 Jõgevamaa 28 Järvamaa 14 Lääne-
Virumaa 41 Läänemaa 43 Põlvamaa 158 Pärnumaa 68 Raplamaa 16 Saaremaa
44 Tallinn 358 Tartumaa 90 Valgamaa 46 Viljandimaa 43 Võrumaa 29
La unua WiFi teritorio aperis en Estonio en majo 2001. Cxi-momente
Estonio estas inter 5 la plej bonaj landoj de Europo lau WiFi
atingeblo.
WiFi (Wireless Fidelity) estas la sola senkabla datumtransmisia kodigo
kio estas integrita en la operaciajn sistemojn de Linux, Windows kaj
Apple.

P.A.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages