Interreto

1 view
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Apr 1, 2007, 6:27:41 AM4/1/07
to est...@googlegroups.com
 
INTERRETO
 
Jen la vorto sub kies rego komencigxis la nuna jarcento. Hodiau estas jam malfacile kompreni kiel homoj vivis sen komputiloj. Ne cxie en la mondo evoluo iras samrapide kaj simile sed gxeneralaj trajtoj de tio estas samaj. Same kiel jam antau cent jaroj oni rigardis-taksis personon analfabetan kiel homon de sxtonepoko (almenau en Estonio estis tiel cxar jam en fino de la 19-a jc. cxiuj scipovis legi-skribi) kiu eble estas homo ne malbona sed kun kiu ne eblas paroli pri scienco, tekniko, gazetara influo k.t.p., same oni nun konsideras senalfabetaj tiujn personojn kiuj ne kapablas uzi komputilon. Mi mem estas mallerta kaj nesperta en uzo de komputiloj sed du jardekoj da praktikado donis komprenon ke sen tio ne eblos iri antauen. Nuntempe jam neniu atentigas pri bezono bele skribi literojn sur-papere, escepte de kaligrafio-artistoj, cxar per komputilo eblas elekti kaj presi cxiajn literojn. Ne estas senco ankau peni eldoni iujn presajxojn kiujn neniu legas kaj kiuj restas en iuj tirkestoj gxis kiam posteuloj ilin jxetos en rubujon. Mi ne temas pri cxiuj eldonajxoj sed pri parto nur, cxar same kiel oni preferas veturi per auto kaj autobuso anstatau biciklo kaj cxevalo, oni preferas uzi rapidan kaj komfortan interreton anstatau aliaj ebloj. Same kiel rajdado kaj biciklado havas sian cxarmon kaj ne malaperas plene, same restas ankau presitaj paperaj libroj-gazetoj, sed kiel duagradaj nur, ne kiel cxefa medio. Do se oni diras ke komputil-uzad-kapablo estas la dua alfabeteco, ankau ni devas lerni gxin kaj uzi.
En EAE kaj aliaj E-organizajxoj oni iomete parolas pri bezono agi koncerne al la nuna jarcento sed praktika transiro al modernaj ebloj mankas. Kiel preteksto estas uzata kosto de tio kaj manko de mono.
Lige kun tio mi notu ke:
Lerni uzadon de komputilo kaj interreto povas cxiu sendepende de la agxo kaj klero (kaj en tre multaj lokoj tia eblo estas senpaga). Se iu deziras ion kaj demandas helpon, do cxiam trovebas personoj (ankau inter esperantistoj) kiuj helpas per konsiloj...
Krei hempagxon en interreto estas jam tre simpla afero pere de koncernaj programoj. Por modestaj pagxoj eblas uzi koncernajn programojn jam estantajn en Windows sen bezono ilin acxeti aparte.
Kiel akiri domennomon (adreson de sia pagxo) kaj kie gxin konservi pri tio abundas informoj en reto (estonoj kiuj kutime ekuzas interreton per la portalo NETI rigardu sub "internet" kaj "veebiabi". La domenon eblas registri per dekoj da perantoj, rigardu ekzemple
Por ekzemplo mi notu ke zone.ee vendas domennomon nomo.ee (+3 subdomenoj + 25 retposxtadresoj. k.t.p.) kaj 500 MB spacon por 99 EEK monate, au .eu domennomon por 199 EEK jare.  
Sed ni rigardu unuavice senpagajn eblojn.
Jam notita zone ( http://data.zone.ee ) donas senpage 25 MB spacon kaj la domennomon (adreson) en la formo www.zone.ee/nomo .
Al tre multaj estas konata hot.ee (cxar multaj esperantistoj havas siajn posxtkestojn tie).
Hot.ee donas senpage por cxiu po 10 MB spacon por hejmpagxo. Kaj tiaj ebloj estas en multaj lokoj.
Do anstatau unu granda kaj pagenda retpagxo oni povas senpage krei plurajn iom malpligrandajn (kaj ligi ilin al unu komuno per la retligoj sur la pagxoj).
Krom la retpagxoj tradiciaj, nuntempe oni multe uzas blogojn / taglibrojn. Por tiuj ekzistas multaj senpagaj ebloj (kaj pri tio mi jam sendis informojn per Komunikoj).
Senpage eblas krei ankau forumojn cxe Google, Yahoo kaj en multaj aliaj lokoj. Eblas tien meti ne nur tekstojn sed ankau fotojn kaj ecx filmojn.
Ne eblas plu pretekste uzi mankon de ebloj. Nun necesas agi. Kaj ni helpu unu la alian en tiu afero.
 
Peeter Aitai
 
(sur la foto estas P.Aitai 1999)
1.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages