BET - 48
Baltaj Esperanto-Tagoj ( 5-8 julio 2012 )
Rimarkinte en FB ke Prezidanto de EAE informis pri BET finnan esperantiston kaj sciante ke li informis pri tio moskvanojn jam 2 monatojn pli frue, mi skribis al T
õnu Hirsik demandante kiam li informos estonajn kaj baltajn esperantistojn. Responde li skribis (publikigis) sur mia FB-muro jenon:
-------------------------------------------------------------------------------------------------------------
"Saluton!
Plej
fresxaj novajxoj pri BET-48.
La 15-an de decembro kunvenis en Tartu
organiza grupo de BET-48 : Madis Linnamägi, Edda-Merike Pelt, Enn
Ernits, Rein Zubsberg kaj Tõnu Hirsik. Madis Linnamägi proponis la 4-an
de julio (unu tago antaux la Solena malfermo de BET-48 en Pala) organizi
en Tartu unutagan interlingvistikan konferencon kies patrono estus
Tartua Universitato. La ideo postulas ankoraux tralaboron. Pri tradicia
parto de BET restas la datoj samaj; 05.07-08.07.2012 en Pala lernejo.
Edda-Merike esploros ankoraux kelkajn detalojn pri lokaj prezoj kaj ni
povas poste publikigi jam aligxilon.
Tõnu Hirsik"
(2011-12-26)
-----------------------------------------------------------------------------------
Ĉe Facebook ekestis nun grupeto "BET-48" sed ĝi ne estas publika kaj esperantistoj interesiĝantaj pri BET ne povas legi ion ajn tie
http://www.facebook.com/groups/272610932767188/ Pro tio eble indas denove uzi tiun ĉi google-grupon "Estonio"
Pala kompreneble estas fora "ursangulo" kies elektiĝon mi neniel kapablas diveni. (Pli bone tamen ol en Alutaguse Praarbaro!)
Sed ne estas mia tasko kritiki.
(Mi nur rememorigas ke en fino de BET-45 en Paikuse 2009 mi proponis ke mi antaŭpreparus BET-48 en urbo P
ärnu. Tiam oni estis preskaŭ unuanime kontraŭ tio kaj firme anoncis ke la sekva estona BET okazu en Viljandi. Kio kaŭzis nun ŝanĝojn en planoj mi ne scias).
Antaŭ 3 monatoj mi ricevis de Madis Linnam
ägi jenan informon pri mia koncerna demando:
--------------------------------------------------------------------------------------
Saluton,
jes, venis la propono el Tallinn. Edda-Merike Pelt proponis
aramgxi BET-48 plejparte en la regiono de Alatskivi.
Mi kun Enn
Ernits rondveturis 06.10.11 en la regiono kaj trovis, ke la
lokoj
(Pala lernejo kiel logxloko, palaco, Juhan Liiv, Anna Haava, Eduard
Tubin ktp, ktp) tre bone taugas por BET.
Do, nun okazas
interparoloj kun Tallinn (ktp) kaj kompilado de la
Informilo,
baldau dissendota.
Amike
Madis
---------------------------------------------------------------------------------------
Informilon oni ne dissendis eĉ ĝis nun (estas jam januaro de 2012).
Do mi donu iujn informojn kion oni povas vidi en interreto
Pala estas malgrandeta vilaĝeto (196 loĝantoj) en Orienta Estonio 10 kilometrojn de Peipsi lago,
loko:: 58° 40′ N, 27° 2′ E
Pala
http://et.wikipedia.org/wiki/Pala en Pala vald (komunumo de Pala)
http://et.wikipedia.org/wiki/Pala_vald
reta hejmpaĝo de Pala vald
http://www.pala.ee Mapo:
http://mapcarta.com/27390422 (aŭ uzu ajnan satelitan mapon por Pala Parish)
En Pala estas Bazlernejo-infanfartejo je nomo de Anna Haava (loko de BET)
La lerneja hajmpaĝo
http://www.palapl.edu.ee (en la lernejo oni faris pasintsomere konsiderindajn riparlaborojn, do la ejoj ŝajne estas bonordaj).
Fotoj pri la lernejo:
http://static.neljas.ee/apps/kalev_media/200810/200x200/303333_35828_IM008096.JPG http://www.neljas.ee/est/jogeva/pala/?news=961121&category=1
http://static.neljas.ee/apps/kalev_media/200711/300x300/1763_Pala_kool_1.jpg http://www.neljas.ee/est/jogeva/pala/?news=909360&category=47
Grave kompikigas aferon tio ke al Pala veturas de Tartu (tra Kallaste) nur 2 aŭtobusoj dumtage.
Vetureblojn (linio 986 de Tarbus OU) oni vidas ĉi tie:
http://www.bussireisid.ee/index.html?timm=1325429294 (L
ähtekoht: "Tartu", Sihtkoht: "Pala")
Pala situas 48 km de Jõgeva kaj 50 km de Tartu. Tio estas tro malproksime por veturi per taksio.
Kiel oni solvos la transportajn problemojn mi ne imagas sed tio tre gravas ...
Mi havis grandan deziron partopreni tiun BET sed nun eĉ mi ne certas pri efektivebloj...
Ni tamen kunlaboru por sukceso, eĉ se la decidoj de la organizantoj ŝajnas senlogikaj kaj kontraŭas elementajn leĝojn de aranĝado de hobiaj eventoj...
Atendante novajn informojn pri BET
Peeter Aitai