Pärnu

47 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 1:47:23 PM7/26/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Pärnu estas la tria grava estona urbo (laŭ nuna loĝantara nombro 44000
ĝi estas la 4-s plej granda urbo en Estonio).

En Pärnu estas okazintaj 2 BET-oj:
BET - 8, 1966 en ejoj de urboranda Internuleja Lernejo, (117, partoprenantoj)
BET - 30, 1994 en ejoj de urbocentra Sutevaka Humanitara Gimnazio (100
partoprenantoj)
ankaŭ ĉi-jaran BET - 45 eblas iom nomi Pärnua ĉar la loko Paikuse
estas proksime al Pärnu.

Tamen indas utiligi someran riĉecon de Pärnua kultura vivo kaj
ripozebloj por plibonigi rezultojn de niaj E-renkontiĝoj (ne vane oni
nomas Pärnun "la somera ĉefurbo de Estonio").

Sub tiu ĉi temo mi donas iom da informoj kaj pri la urbo kaj pri
esperanto-agado en ĝi.

Sidejo de la urba Konsilantaro de Pärnu.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 1:58:37 PM7/26/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Pärnu estas grava hejmo kaj de la estona kaj esperanta historioj
(hejmo de J.V.Jannsen kaj L.Koidula; same de oganizita agadloko de
esperantistoj - de Privata E-klubo en komenco al Pärnua
Esperanto-Societo intertempe kaj Pärnua Esperanto-Klubo "Steleto"
fine).

16072009454.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 2:07:24 PM7/26/09
to Estonio
PÄRNU
===========

La Pärnua Urbodomo, kie la urba konsilantari sidis ankoraŭ antaŭ jaro.
En tiu ejo la urbestraro akceptis esperantistojn venantajn ekskurse
post la UK en Tampere.
Nun la domo estas en uzo de la koncerta organizaĵo Pärnu Filharmonia
kaj dum la BET-45-a (nur kelkhora promenado) en la urbo oni tie muzike
salutis esperantistojn.

La malnova Urbodomo de Pärnu.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 2:20:31 PM7/26/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Dum soveta tempo esperantistoj komence kunvenis en La Distrikta
Kulturdomo en Roheline strato (cetere poste mi tie havis kursojn kaj
rondon precipe por junaj esperantistoj).
Sed jam en sepdekaj jaroj la klubo (oficiale kiel hobio-rondo) havis
sian lokon en la urbocentro en La Urba Kulturdomo sur Ruutli strato
(tiam namita Kalevi strato).
En okdekaj jaroj la klubo "Steleto" havis en la kulturdomo sian
propran ĉambreton kun kelkaj libroŝrankoj).

La domo kie iam estis Esperantoklubo Steleto.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 2:31:58 PM7/26/09
to Estonio
Parnu

BET - 30 okazis en la ejoj de Parnua Sutevaka Humanitara Gimnazio
(privata lernejo, unu el la plej prestiĝaj en Estonio).
Poste dum pluraj jaroj mi instruis en tiu lernejo esperanton.
Por BET mi havis interkonsenton ankauŭ por uzado de la sporta salonego
en historia konstruaĵo transstrata (sed ni ne bezonis tion).
Pri la gimnazio notindas ke ni uzis la ejojn senpage (pagante nur por
purigisto) ĉar mi komencis agi por la ejoj jam plurajn jarojn pli frue
kaj la direktoro de la lernejo s-ro Hellermaa estis tiutempe
Konsilisto de Urbestro...
(cetere mia filino poste lernis en tiu bona lernejo ĝis 2007).

Sütevaka Humanitara Gimnazio.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 2:35:43 PM7/26/09
to Estonio
Parnu

iama milita provizejo, nuna sportejo (trans la strato ĉe Humanitara Gimnazio)

16072009448.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 2:43:04 PM7/26/09
to Estonio
Parnu
------------------

Parnua Malnovurba Lernejo situas apude. En tiuj ejoj estis iam La
Knabina Gimnazio. La ejojn somere oni aktive uzas por diversaj
kulturaj aranĝoj kaj luprezoj estas netolereble altaj...
Por unu vintro mi havis interkonsenton por E-kurso ankaŭ en tiu
lernejo, sed ĉar interesiĝis nur paro da lernantoj, ili venis al
lecionoj kune kun aliaj en transstratan Humanitaran Gimnazion.

La Lernejo de la Malnovurbo.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 2:52:30 PM7/26/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Jam parolante pri lernejoj de Pärnu estau notita La Baza Lernejo de
Kuninga Strato (iama Knaba Gimnazio kie lernis multaj famaj estonoj
(inter ili prezidento Konstantin Pats, ŝakisto Paul Keres k.a.)).
Ĉar mia filino lernis en tiu lernejo, mi havis bonajn kontaktojn, kaj
sekve plurajn jarojn instruis tie esperanton (kaj la lernejo eĉ trovis
monon por pagi la lecionojn).

Lernejo de Kuninga Strato.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 3:26:09 PM7/26/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Estonio estas la plej maleklezia lando sed estu tamen informoj ankaŭ
pri preĝejoj.
La plej grava preĝejo iam estis en nuna urboparto Vana-Parnu (Malnova-Parnu).
Tie estis la (ĉef)episkopa preĝejo de okcidentestonia eklezia lando
(dum feŭda epoko sur teritorio de nuna Estonio ekzistis kelkaj
memstaraj landetoj/regnetoj).
En nuna (esence Nova Pärnu) la plej rimarkinda preĝejo estis La
Nikolaa Preĝejo (cetere Sankta Nikolao estas sanktulo defendanta
maristojn kaj Parnu estas havenurbo). La preĝejon (same kiel grandan
parton de mezepoka urbocentro) soveta aviado dispombadis en fino de la
dua mondmilito kaj la ruinojn oni poste forigis. (nun estas nur
memorŝtono sur tiu loko (antŭ la urbodomo pri kio temis pli frue).
Ĉar antaŭ dua mondmilito 70% da estonoj apartenis al luterana
(protestanta) eklezio kaj 30% al grek-ortodoksa eklezio, ni komencu de
la luterana (kie okazas ankaŭ koncertoj kaj estis eĉ art-ekspozicio de
latva esperantistino.

La luterana pregxejo de Pärnu 1.jpg
La luterana pregxejo de Pärnu 2.jpg
La luterana pregxejo de Pärnu 3.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 3:32:57 PM7/26/09
to Estonio
Parnu
----------------

Ortodoksaj kristanoj en Pärnu dividiĝas al du komunumoj kaj du preĝejoj.
Estonoj ortodoksaj estas en grek-ortodoksa eklezio. Ilia preĝejo (iam
konstruita per donacoj de popolo) estas sur Kuninga strato.

Grek-ortodoksa pregxejo.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 3:40:11 PM7/26/09
to Estonio
PÄRNU
===========

La rusaj ortodoksanoj estas en Pärnu en Rus-ortodoksa eklezio (Moskva
Patriarkejo) kaj uzas la preĝejon kiun oni iam konstruis per mono
donacita de Rusa Carino.

Rus-ortodoksa pregxejo en Pärnu.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 3:57:55 PM7/26/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Pärnu en sia loko estas naskiĝinta pro objektivaj kialoj. Ĉi tie estas
riverbuŝo de grava transporta arterio - la praa ĉefvojo - la rivero.
Post glaciepoko kiam marbordo situis plurajn kilometrojn de la nuna
estis la riverpordo apud la loko Pulli kie estas trovita homa loĝloko
de antaŭ pli ol dek mil jaroj.
Nunan transporton karakterizas ankaŭ aŭtoj kaj la vojo "via baltica"
ligantan Parnun bone kaj kun Tallinn kaj kun Riga.

07072009339.jpg
Jaguaroj.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 27, 2009, 1:41:43 AM7/27/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Dum la lastaj jarmiloj pli gravas maro. Pärnu en sia loko estas bona
haveno kaj post konstruo de la riverbusxaj moleoj atingebla al sxipoj
mergantaj profundon de 5 metroj au ecx pli.

(Dum BET-30 ni havis sxipekskurson al la insulo Kihnu (20 mejlojn* de Parnu))
* 1 mara mejlo = 1852 metroj

Jaktoklubo de Pärnu 1.jpg
Jaktoklubo de Pärnu 2.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 27, 2009, 3:16:56 PM7/27/09
to Estonio
PÄRNU
===========

pri Pärnu mi estas enretiginta videoklipojn

"La Balta Maro"
http://video.google.com/videoplay?docid=-4571324764245927667&hl=en

"Fishistoj revenas"
http://video.google.com/videoplay?docid=-8185288737401423881&hl=en

"La moleo de Parnu"
http://video.google.com/videoplay?docid=-3224406362929094651&hl=en

"La verda Parnu"
http://video.google.com/videoplay?docid=-536091866832903972&hl=en

"El kafejo de Tervis"
http://video.google.com/videoplay?docid=1469053081821770473&hl=en

Videoklipojn de aliaj autoroj pri la urbo vi trovas lau la listo donita por BET
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/4ac19cc35975b733#

Sur la foto estas Hotelo "Parnu" situanta en la urbocentro. Sur sama
loko iam situis la teatro "Endla" de sur kies balkono estis iam
publikigita deklaro pri memstareco de Estona Respubliko. Apud la
hotelo (cxe la autobusa stacio) estas granda profesi-lernejo kun
lerneja logxejo (somere uzebla kiel turisma noktejo).

Hotelo Pärnu.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 27, 2009, 4:07:26 PM7/27/09
to Estonio
La Universitato

1632 komencis Academia Gustaviana en Tartu.
1656 pro atako de rusa armeo la universitat(ul)o(j) fuĝis al Tallinn
kie pro kontraŭstaro de la urbestraro akademia agado ĉesas al 1665.
1690 oni rekomencas en Tartu sed la loko estas ne konvena...

1699 la universitato translokiĝis en la urbon Parnu kie ĝi havis nomon
Academia Gustavo-Carolina.
La universitata konstruaĵo estis ĉe nuna Akadeemia strato proksimume
tie kie nun estas La Centra Biblioteko de Parnu.
Dum La Norda Milito Rusio atakis Parnun en 1710 kaj do en komenco de
la 18-a jarcento la universitato ĉesis ekzisti.

Nun Tartua Universitato havas en Parnu sian fakon/filion kiu
specialiĝis ĉefe al priturismaj aferoj.

(Afiŝo pri la translokigo
Ulikooli uleviimisest Parnusse teatav plakat (1699-08-31)
http://www.eha.ee/plakatid/show_img.php?id=1092&file=1092_001.png )

Cetere pri la biblioteko.
En la nova domo estas krom libroj ankaŭ interreta ejo kaj 2 salonoj
utiligeblaj por konferencoj (la granda salono tauga por BET kostas 150
EEK (10 €)/horo kaj malgranda salono kostas po 100 EEK ...

Sur la fotoj estas La Centra Biblioteko

19072009477.jpg
19072009478.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 27, 2009, 4:26:05 PM7/27/09
to Estonio
PÄRNU
===========

En Pärnu estas Tartu Ulikooli Pärnu Kolledz - La Pärnua Filio de
Tartua Universitato.
Ĝi situas en la rekonstruita domo kio pli frue estis fiŝfabtiko de
Pärnua Fiŝkombinumo. La loko estas apud la riverbuŝo (al la rivera
flanko restas la jaktoklubo kaj al la mara direkto granda
jonstruaĵkomplekto de Sanastorio "Tervis".

Universitato (Pärnu) 1.jpg
Universitato (Pärnu) 2.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 27, 2009, 4:32:52 PM7/27/09
to Estonio
PÄRNU
===========

La universitataj ejoj en la apudmara fino de Ringi strato estas tre
konvena loko por ligi sciencajn prelegojn kun intertempa banado kaj
sunbruniĝado surstranda...

Universitato (Pärnu) 3.jpg
Universitato (Pärnu) 4.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 27, 2009, 4:45:49 PM7/27/09
to Estonio
PÄRNU
===========

La urbo famas kiel kuracurbo. Multaj sanatorioj de la urbo estis/as
bone konataj al uzintoj en multaj landoj.
La sanatorio "Tervis" estas unu el la plej ofte vizitataj lokoj de
finnaj esperantistoj. Maljunaj homoj preferas ligi turisman ripozon
kun eblo iom plibonigi la sanstaton.

Tervis 1.jpg
Tervis 2.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 27, 2009, 4:52:29 PM7/27/09
to Estonio
PÄRNU
===========

El kafejo en la supera etaĝo de Sanatorio "Tervis" estas bonega spekto al maro.
mi vidis tion:
"De sur tegmento de la sanatorio Tervis"
http://video.google.com/videoplay?docid=126214582162905217&hl=en

Tervis 3.jpg
Tervis 4.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 28, 2009, 1:53:38 AM7/28/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Sed nune la plej konatas la plaĝo.
Malprofunda golfo havas somere relative varman akvon kaj larĝa multajn
kilometrojn longa sabla strando magnete altiras ĉiun.
Estas en Parnu ankaŭ plaĝo nur por virinoj (tio ekzistis ĉ dum soveta
epoko) kaj apud ĝi (al flanko de moleo) tradicia neoficiala plaĝo de
nudistoj.
Dum bona somertago oni alveturas de tuta Estonio kaj multas tiuj kiuj
venis por pli longa ripozo (en la hoteloj kaj sanatorioj estas pleje
alilandanoj).

Plagxo de Pärnu 1.jpg
Plagxo de Pärnu 3.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 28, 2009, 2:01:12 AM7/28/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Estas kutima afero ke tiu kiu devas veturi al Parnu oficvojaĝe aŭ
hobicele kunprenas la familion.
Tio ebligas samtempe agi por siaj celoj kaj ripozi kune kun la familio.
Ankaŭ esperantistoj venantaj al Parnu ofte kunprenas siajn
neesperantajn familianojn kaj rezulte ĉiuj kontentas...

Plagxo de Pärnu 2.jpg
Plagxo de Pärnu 4.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 28, 2009, 3:38:44 PM7/28/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Dum la lastaj jardekoj tre intensiviĝis arta ekspoziciado en Pärnu.
La plej interesa estas La Muzeo de Moderna Arto en "Chaplin-centro"
(en iama domo de komunista partio) sur Esplanaadi strato.
Tie estas ĉiusomere ekzpozicio "Mees ja naine" ("Viro kaj virino").
rigardu angle: http://www.chaplin.ee/english/index.htm
estone http://www.chaplin.ee/eesti/index.htm
Artekspozicioj estas preskaŭ ĉie. Kiel jam informita pli frue (en
"Estonio") okazis en la luterana preĝejo ekspozicio de pentraĵoj de
latva esperantistino Alise Medina.
Apud la luterana preĝejo sur Kuninga strato situas Art-vendejo "Kuninga salong".

Art-vendejo Kuninga Salong.jpg
Kuninga salong (surstrata nomsxildo).jpg
Kuninga Salong.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 29, 2009, 3:49:21 PM7/29/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Miaj novaj videoklipoj pri Pärnu:

Parnu somere
http://www.youtube.com/watch?v=cEcVnXlQQko
Sanatorio Tervis
http://www.youtube.com/watch?v=Nxn6vQlLSBg
Universitato
http://www.youtube.com/watch?v=uMFtAD2ECVc
Luterana pregxejo en Parnu
http://www.youtube.com/watch?v=QEdxher0Abc
Kuninga salong
http://www.youtube.com/watch?v=1YkI2SQVt0s
Jaktoklubo 1
http://www.youtube.com/watch?v=5Brrdm3NHfw
Jaktoklubo 2
http://www.youtube.com/watch?v=OYYuCQ4-4Fw
Jaktoklubo 3
http://www.youtube.com/watch?v=3wI-euyBf9k
Jaktoklubo 4
http://www.youtube.com/watch?v=Hn5MK0k0_cE
Maro en Parnu 2009
http://www.youtube.com/watch?v=0xpkOYpKwBc
Korniko
http://www.youtube.com/watch?v=kuWUv2KKnrc
parnu - urbo de parkoj
http://www.youtube.com/watch?v=tp7geOZ7YnY
Marbordo kun mevoj
http://www.youtube.com/watch?v=4bflNQ1Ws5o
Promenantoj
http://www.youtube.com/watch?v=sOz3UeecqJc
Parnu, etnografia popoldancado
http://www.youtube.com/watch?v=0kAemq1MwxM
Jaguaroj
http://www.youtube.com/watch?v=hQSTeWAnCbw
anasoj en Parnu
http://www.youtube.com/watch?v=lIXq_DLg6QY
Valgerand
(sur la klipo estas mia filino Diana kaj mia frato Rein kun la edzino Anneli)
http://www.youtube.com/watch?v=_D1qRTKFoOc
muziko okaze de mia forveturo
(la 20-an de julio antau mia forveturo al Britio mia filino
lastmomente ludis al mi.
Mia stato estis simila al la audato - bela muziko, knarado de
sortodefekto, iom audeblas horlogxa tik-taka tempopaso...)
http://www.youtube.com/watch?v=ubflZo9IK-Y&

Peeter

Somera kulturaktiveco en Pärnu.jpg
Diana_hejme.jpg
20072009492.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 30, 2009, 1:02:38 PM7/30/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Kelkaj malnovaj posxtkartoj pri Pärnu:
(sur la lasta estas la dua domo La Urba Kulturdomo (iama) kie logxis
la esperanto-klubo)

Pri sanatorioj mi estas informinta multe.
Jen unu aktualajxo de 1995

PK Pregxejoj de Pärnu.jpg
PK Pärnu apudmara.jpg
PK Haveno de Pärnu.jpg
PK Pärnu 1987.jpg
Pri sanatorioj de Parnu 1995.jpg
Sanatoria procedur-listo.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 30, 2009, 1:26:22 PM7/30/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Pärnu:

Esperanto-klubo havis diversajn eldonojn (same PES pli frue...).
Jen ekslibriso (posxtkarto) .

Sur la foto (nigra-blanka) estas iu kunveno de la klubo versxajne
antau du jardekoj...
Sidas: (de maldekstre)
Sirje Saareoks, Peeter Aitai, Dora Pais, Mai Soidla, Tohver, Agnes
Enn, Heino Tohv, Aili Roomusoks.

Sur la cxijara bildo (fotita dum BET en Paikuse estas la klubanoj kun
la svedaj amikinoj.
De maldekstre
Fernande Tammekand, Kerstin (Svedio), Birgita (Svedio), Dora Pais, Mai Soidla.

Atenton al tiuj kiuj legas la mesagxojn en la google-grupo.
Sub tiu cxi temo estas nun jam 25 mesagxoj kaj cxar samtempe
malfermigxas nur gxis 25 mesagxoj, por vidi sekvajn vi devas klaki sur
"pli novaj" au sub au super la pagxo... (ne miksu kun "pli novaj
temoj")

Peeter Aitai

Esperanto-klubo Steleto.bmp
Parnua Esperanto-klubo.jpg
BET-45_56_2009-07-11.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 30, 2009, 2:56:03 PM7/30/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Pärnuaj esperantistoj.
En la antaua mesagxo estis fotoj nun estu videoklipo
pri kunveno dum BET en Paikuse.
De maldekstre aperas
Fernande Tammekand, Mai Soidla, Birgita (Svedio), Dora Pais kaj
Kerstin (Svedio).
http://www.youtube.com/watch?v=Ugjg2RuNLJ0

2 posxtkartoj eldonitaj de Parnua Esperanto-Societo (PES).
1. Pri la grek-ortodoksa pregxejo en Parnu.
2. Pri lernejo en Lihula
(tiuj cxi estas el kolekto de la klubo)
Ankau mi havas ie posxtkarton eldonitan de PES pri la Rannahotell
hotelo. (se mi retrovos mi aperigos).

La plej konata eldonajxo de Parnu estis tamen ne esperanta sed la
estona gazeto "Parnu Postimees" (eldonis J.V.Jannsen).

Pregxejo en Parnu - PK.jpg
Lernejo en Lihula - PK.jpg
J.V.Jannsen.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 5, 2009, 3:13:10 PM8/5/09
to Estonio
PÄRNU ESPERANTO SELTS
=========================

Pärnua Esperanto-Societo
=========================

Estante en Estonio kaj trovante mian domon en kaoso...(rigardu
informojn sub la temo "Novajxoj")
mi trovis surfanke amaseton da fotoj el arkivo de Parnua
Esperanto-Klubo. Mi nun rapide enretigas cxion por ke estu iu plia
eblo por ilia konservado.

PES - Parnua Esperanto-societo
(se interesa estas ankau alia flanko de fotoj mi montras ankau tion,
kelkloke ecx de du kopiaj fotoj).

fotoj 15 kaj 16 estas jam de soveta tempo do 1940 (au jam post morto
de Stalin). Sur ili estas multaj esperantistoj Inter ili ankau Hilda
Dresen en la unua vico tria de dekstre kaj Johannes Palu en la unua
vico dua de maldekstre) kaj eble estas fotoj de iu E-renkonto ie en
Estonio (kaj ne nepre en Parnu)??? Eble ecx en Latvio cxar la lernejo
havas sxildon "Internatskola" (loknomo ne bone videblas) kaj sur la
foto estas la sama loko kun malplimultaj personoj sed kun la sxildo
"Estona SSR" (do grupo el Estonio).

foto 13 povas esti ankau pli posta.

foto 19 estas sxajne fotoklopio de la foto en iu libro au revuo
eldonita pli poste.

Surbaze de tiuj cxi fotoj oni povas fari plurajn gravajn konkludojn
(sed eble pri ili estonte).

Peeter Aitai

PES 01.jpg
PES 05m.jpg
PES 05mm.jpg
PES 06.jpg
PES 06m.jpg
PES 07.jpg
PES 07m.jpg
PES 08.jpg
PES 09.jpg
PES 10.jpg
PES 10m.jpg
PES 01m.jpg
PES 11.jpg
PES 11m.jpg
PES 12.jpg
PES 12m.jpg
PES 13.jpg
PES 14.jpg
PES 15.jpg
PES 16.jpg
PES 17.jpg
PES 18.jpg
PES 02.jpg
PES 19.jpg
PES 19m.jpg
PES 02m.jpg
PES 02mm.jpg
PES 03.jpg
PES 04.jpg
PES 04m.jpg
PES 05.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 6, 2009, 1:32:54 PM8/6/09
to Estonio
PÄRNUAJ ESPERANTISTOJ en Haapsalu
1975-11-22

Sur la foto estas pluraj Parnuanoj:
La plej maldekstra - Arnold Munak,
La plej dekstra - Mai Soidla,
Sidas tria de dekstre (viro kun okulvitroj) - Arvo Toomsalu,
Staras tria de dekstre - Agnes Enn.

Cetere staras la dua kaj tria de maldekstre gxis nun aktivaj
haapsaluaj esperantistinoj Heli Tammik kaj Lydia Lindla.

(kiu renkontigxo okazis en Haapsalu 1975-11-22 mi ne scias)
.

Haapsalu 1975-11-22.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 7, 2009, 2:28:53 PM8/7/09
to Estonio
PÄRNU

Esperantistoj en Pärnu
Foto de 1967
Videblas ekspozicio de Esperanto kaj pluraj esperantistoj aktivaj en
Pärnu ankau multajn jarojn pli poste.
(apud tablo sidas tria de maldekstre Sirje Saareoks; la plej dekstra
sidanto malantaue estas Fernande Tammekänd; dekstre malantau du
fasadaj junulinoj sidas Jaan Tohver).

1967 Sirje Saareoks kaj Jaan Tohver k a.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 7, 2009, 2:45:45 PM8/7/09
to Estonio
Esperanto-ekspozicio en PÄRNU

Esperantistoj de Pärnu okazigis ofte grandajn ekspoziciojn pri Esperanto.
Unu tia okazis 19-21 novembro 1973 en kudrofabriko.
Pärnuanoj uzis tiujn standojn dum multaj jaroj. Lau la fotoj eblas
ekhavi imagon pri grandeco de la evento.
Pärnu cxiam gravis en Estonio kaj ankau en estona esperanto-movado...

Ekspozicio 01.jpg
Ekspozicio 10.jpg
Ekspozicio 11.jpg
Ekspozicio 12.jpg
Ekspozicio 13.jpg
Ekspozicio 14.jpg
Ekspozicio 15.jpg
Ekspozicio 16.jpg
Ekspozicio 17.jpg
Ekspozicio 18.jpg
Ekspozicio 19.jpg
Ekspozicio 02.jpg
Ekspozicio 20.jpg
Ekspozicio 21.jpg
Ekspozicio 03.jpg
Ekspozicio 04.jpg
Ekspozicio 05.jpg
Ekspozicio 06.jpg
Ekspozicio 07.jpg
Ekspozicio 08.jpg
Ekspozicio 09.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 7, 2009, 3:03:36 PM8/7/09
to Estonio
Esperanto-ekspozicio en PÄRNU

Se kredi la tekston malantau fotoj do tiu cxi Esperanta ekspozicio
okazis en Pärnu 1974.
Tiaj ekspozicioj havis grandan influon al la rigardantoj. Ni memoru ke
temas pri tempo de soveta okupacio, kial cxiuj homoj estis esence
sxtataj servutuloj sen rajto movigxi au ecx turismi lauplacxe. Tiu
malpermesiteco de vizitado de aliaj landoj (turismo internacia estis
privilegio de malmultaj) naskis fortan sopiron pri internaciaj
kontaktoj. Tiaj kontaktoj estis revo de plejparto de homoj kaj
Esperanto donis unu eblon (ne gravas kiom efektivan reale).


> Pärnuanoj uzis tiujn standojn dum multaj jaroj.

Ecx en nuna epoko de interreto povas ricxaj kolektoj de posxtkartoj
trovi intereson por rigardado.


> Pärnu cxiam gravis en Estonio kaj ankau en estona esperanto-movado...

Ni ne forgesu niajn veteranojn kaj precipe tion kion oni estas farinta
cxar la spertoj utilos por niaj sekvuloj.

Peeter Aitai

E-ekspozicio 1.jpg
E-ekspozicio 2.jpg
E-ekspozicio 3.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 8, 2009, 6:37:13 AM8/8/09
to Estonio
PÄRNUAJ ESPERANTISTOJ

La cxijaran UK-n partoprenis 4 esperantistoj el Pärnu.
Oni veturis al Bialystok per auto de Ahto Siimson (5 personoj).
Jen Pärnuanoj: Diana Aitai, Mai Soidla, Milvi Ristoja kaj Ahto Siimson
(foto el la albumo de Diana).
En Pärnu nun mankas E-klubo sed ne mankas esperantistoj kaj oni
kunvenas lauokaze se estas bezono...

Peeter Aitai

Parnuanoj en UK en Bialystok.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 8, 2009, 10:13:00 AM8/8/09
to Estonio
PÄRNU
===============

Pärnu estas taŭga loko por internaciaj esperantistaj renkontiĝoj pro
pluraj kialoj.
Unue ni notu atingeblon de la urbo. Granda parto de gastoj venas aŭ
tra Tallinn (125 km) aŭ tra Riga (180 km). Ambaŭdirekte estas densa
aŭtobustrafiko. Al multaj estas ĝuste Riga-Pärnu tre konvena ĉar de
tie venas ne nur baltlandanoj sed ankaŭ aliaj kiuj uzas aerodroporton
de Riga. De Riga eblas veni kaj per Eurolines-aŭtobusoj kaj
Hansabuss-aŭtobusoj (la lasta estas iom plimultekosta sed havas pli
luksajn kondiĉojn inkluzive interretan wifi en aŭtobusoj)
Tra Pärnu iras Via Baltika ŝoseo aŭ laŭ nuna Eŭropa numero E67
(rigardu estone http://et.wikipedia.org/wiki/E67 au
angle http://en.wikipedia.org/wiki/European_route_E67 ).
De Tallinn eblas alveturi ankau per trajno.
De 2009 ekfunkcias rekta aviadila linio al Stokholmo (Svedio) kaj
svedaj gastoj povas nun rekte alflugi. Ne estas nun esperantistoj
alnavigantaj per propraj jaktoj sed ankaŭ por tio ebloj bonas...

Dua tre grava fundamenta bazo estas la infrastrukturo. En la urbo
estas amaso da lokoj kaj servoj por loĝigi kaj nutri plej diversajn
turistojn kun tre malsama prezonivelo. En la urbocentro ĉiu povas
elekti taŭgan al si lokon kaj manĝaĵon sen bezono veturi
malproksimen...

Trie ni ne forgesu la eksteran kadran sferon de E-aranĝoj. En la urbo
estas somere amaso da kulturaj eventoj kaj certe notindas surstranda
ripozeblo. En tiu urbo estas io por ĉiu kaj oni povas kuraĝe kunpreni
la familianojn sen timo ke ili ekenuas...

Mi laŭdas Parnun ne pro patriotismo sed pro objektivaj kvalitoj kiuj
grave helpas okazigon de iu ajn renkontiĝo kiaj estas ekzemple niaj
esperantistaj.

(sur la lasta foto ĉi sube estas mi (dekstre) kun mia frato en la
aŭtobusa stacio kelkminute antaŭ mia forveturo de Parnu al Riga
2009-07-20. Mi volonte venos al Parnu por BET aŭ alia E-evento).

Peeter Aitai

Eurolines.jpg
Sveda semajno en Parnu.jpg
Tagoj de Hansa en Parnu 2010.gif
29_05_2009 en centro de Parnu.jpg
20072009493.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 8, 2009, 11:03:08 AM8/8/09
to Estonio
PÄRNUA ESPERANTO-KLUBO
========================

Kiel jam dirite pli frue en soveta epoko en Pärnu esperantistoj
organiziĝis ĉefe ĉe la kulturdomomoj. Komence sur Roheline ('verda')
strato kaj poste en la urbocentro (Kalevi strato).
Postmilite (post morto de Stalin) aktivis tie eks-Moisakula-ano Arnold
Munak. Pri li mi scias nur komenton de Mai kiu diris "terura
komunisto". (Pri "terureco" eble donas penson ankaŭ lia ligiteco kun
Vassili Riis kiun oni antaŭmorte donis en juĝejon pro kontraŭhomecaj
krimoj).
Sur 2 fotoj ni povas vidi entombigon de Arnold Munak
(Sur la dua foto estas kvara de maldekstre, viro kun leviĝintaj haroj,
Valev Kruusalu, kaj la dua de dekstre estas August Kilk).
Malantaŭ foto estas skribita 1976-07-11 kaj ke tio estis post
"Esperanto kaj Naturo"-8.

Mi aliĝis al Parnua E-movado aŭtune 1977.
Tempo pasis kaj iom post iom pli aktive ekagis Atso Leppik.
(Cetere li nun ne estas perdita plene ĉar dum BET en Paikuse mi
renkontis lin en ejoj de nia E-renkontiĝo - li venis saluti/revidi
esperantistojn).
Atso eĉ registris la klubon "Steleto" en la urbaj instancoj kaj li
multe eldonis diversajn esperante surpresitajn belajn poŝtkartojn
k.t.p.
Sur la fotoj estas A.Leppik (kun malhelaj okulvitroj) dum iu
E-renkonto ie ekster Estonio.

Pärnua E-klubo ĉesis ekzisti ĉar mankis alkresko/novuloj kaj mankis
intereso por ordinaraj oftaj kunvenoj.
oni komencis kunveni porokaze. Iun periodon post reliberiĝo de la
lando kunigaj okazoj estis relative oftaj vizitoj de finnaj
esperantistoj kiuj venis por ripozo en Pärnuaj sanatorioj (pro
tiutempa preznivelo estis al finnoj pli malmultekosta vivi kaj
kuraciĝi en niaj sanatorioj ol sidi en hejmo en Finnlando).

Tute aparta temo estas ekkreado de internacia esperanto-centro en
parnu sed pri tio aparte (estonte).

Peeter Aitai

1976-07-11 (Munak).jpg
1976-07-11 (Munak)2.jpg
Esperanto-klubo Steleto.jpg
Atso Leppik 1.jpg
Atso Leppik 2.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 8, 2009, 5:37:51 PM8/8/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Estonoj povas observi vivon de Pärnu per la loka ĵurnalo "Pärnu Postimees"
http://www.parnupostimees.ee
aŭ tra la urba retpaĝo
http://www.parnu.ee/
Pri turisma flanko bonas
http://www.visitparnu.com/ (ankaŭ en lingvoj de la najbaroj)

Por peti monhelpon al la kulturaj projektoj en Pärnu (esperantai
aranĝoj ja estas takseblaj kiel eventoj/"projektoj" kulturaj) oni
atentu jenon:
http://www.parnu.ee/index.php?id=2029

Malgraŭ tio ke dum la estona kunveno post BET-45 aŭdeblis laŭtaj voĉoj
eldirantaj opinion ke BET-48 ne okazu en Parnu, mi opinias ke indas en
tiu urbo plani kaj okazigi internaciajn esperantistajn renkontiĝojn
(BET-30 okazinta en 1994 en la urbo pruvis tion).

Peeter Aitai

Pärnumaa.jpg
Monumento de Lydia Koidula.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 9, 2009, 8:12:36 AM8/9/09
to Estonio
PÄRNU
===========

Pärnu estas proponita kiel loko por BET-48 en 2012 (estis mia propono),
sed malgrau tio cxu oni elektas por tiu cxi arangxo Pärnun au iun
alian lokon, ni daurigu cxi tie la temon pri la "somera cxefurbo" kaj
Esperanto en gxi.

Kiujn ideojn/proponojn/dezirojn koneksajn vi havas?

Peeter

Flago de Parnu.jpg
Blazono de Parnu.jpg
Muzikema Parnu.jpg
Strando de Parnu.jpg
Esperantistino Diana.jpg
flago esperanta.gif

Peeter Aitai

unread,
Aug 30, 2010, 12:35:40 AM8/30/10
to Estonio
PÄRNU 2010
===========

Esperantistoj de Pärnu daŭre vivas kaj kunvenas laŭbezone.
En somera Pärnu multas lokoj por komuna sidado kaj diskutado...
Jen unu renkonto la 23-an de augusto 2010.
Sur la foto estas Milvi Ristoja, Mai Soidla, Ahto Siimson. (fotis Irina Aitai).

bela tago.jpg

Edda-Merike Pelt

unread,
Aug 30, 2010, 2:05:31 AM8/30/10
to est...@googlegroups.com

Saluton, Peeter!

Dankon pro la informo pri Pärnu kaj bela foto.

Sed mi petas sekvontfoje la bildojn en la reto sendi NE en grandeco 3.17 MB, sed cx. 317 Kb.

Salutas Edda-Merike

> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Estonio" group.
> To post to this group, send email to est...@googlegroups.com.
> To unsubscribe from this group, send email to estonio+u...@googlegroups.com.
> For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/estonio?hl=eo.
>

Elma do Nascimento

unread,
Aug 30, 2010, 5:41:29 PM8/30/10
to est...@googlegroups.com
Saluton gesamideanoj de Parmu! Mi dankas la informon kaj foton! Plezure mi salutas vin, sane kaj pace
Elma do Nascimento (Rio de Janeiro, BR)

2010/8/30 Peeter Aitai <peeter...@googlemail.com>
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Estonio" group.
To post to this group, send email to est...@googlegroups.com.
To unsubscribe from this group, send email to estonio+u...@googlegroups.com.
For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/estonio?hl=eo.




--
Elma do Nascimento
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages