AIEC

7 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Oct 28, 2009, 4:16:46 PM10/28/09
to Estonio
Aitai Rahvusvaheline Esperanto Keskus
AITAI INTERNACIA ESPERANTO-CENTRO

La projekto pri kio silentas nia enciklopedio.
Do mi iom prilumigas la estinton (pro tempomanko nur po malgrandaj eroj...)

Hadiaŭ nur foto de la konstruaĵo kaj la registro-dokumento
(La registrodokumento estas de 1995-08-17. Foto jam de 2007)

Peeter Aitai

AIEC (Diana).jpg
AIEC registreerimistunnistus.jpg

Peeter Aitai

unread,
Oct 28, 2009, 5:02:43 PM10/28/09
to Estonio
Situacio en Pärnu antau AIEC

La klubo "Steleto" perdis en sociaj ŝanĝoj sian senpagan ĉambron en la
Urba Kulturdomo kaj dum paro da jaroj kunvenadis en sep lokoj
(kelkloke ofte eĉ en ŝtuparejoj...). Esperantistoj de la urbo plendis
pri lokomanko kaj asertis ke en pli bonaj ebloj ili agus multe pli...

!994 okazis en Pärnu BET-30 kaj mi havis jam bonajn rilatojn kun la urbestraro.
Vintron 1994-1995 mi jam instruis Esperanton en Sütevaka Humanitara
Gimnazio kaj Kuninga Tänava Põhikool...
Per helpo de svrda esperantisto aĉetiĝis lernolibroj kaj al la
lernejoj prezentiĝis propono de svedoj pri kunlaboro...

Oni instigis fari proponojn por uzo de luksa konstruaĵo Ammende Villa
kaj mi (kun mia universitata klero kiel organizanto-metodikisto de
kultura agado) proponis kultur-centron internacian de esperantistoj


Situacio en EAE

Mi estis tiutempe vicprezidanto en EAE sed esence ne sukcesis
komprenigi al gemaljunuloj tion ke en tute novaj cirkonstancoj ni
devas agi tute novmaniere.
(Ekzempoljn mi donos poste).

En tia situacio mi prenis riskon kaj ekagis kiel solulo (ne kiel
funkciulo de EAE).

La ideo pri la internacia Esperanto-centro ekhavis subtenon en la
urboregistarol.
(kiel mi atingis tion pri tio estonte).

La estro de la Kultura Fako de Pärnu proponis al mi 4-etaĝan mezepokan
vartenejon surkorte laŭ la adreso Ruutli 21 (ĉefstrato de la urbo).
Por ke fari kontrakton kun la urbo (Fako de la urbaj havaĵoj) mi
registris la centron kiel senprofitcela societo (por ke estu jura
persono kun kiu urbo kaj ŝtato rilatu, privataj kulturprojektoj estis
tiutempe ankoraŭ nekutimaj).

Ankoraŭfoje mi atentigas pri tio ke estante vicprezidanto de EAE kaj
sentante EAE "MIA ORGANIZAĴO" mi ne serĉis separatismon sed bone
sciante afer-staton en EAE ne eblis resti kun la centro sub ĝi.
Ekzemple se la centro bezonas dum riparlaboroj aŭton do necesa pagi
tuj. Sed en EAE necesus atendi sekvan estrarkunsidon (foje monate)
esperante ke kunvenas kvorumo sufiĉa por voĉdonado kaj ke oni decidas
pagi por la uzita aŭto.

Jen tre mallonge situacio 1994 kaj 1995.

1995 venis postkongrese al Pärnu esperantistoj (pleje el Francio sed
ankau de aliaj landoj kaj inter ili ĝenerala direktoro de UEA Simo
Milojeviĉ.
Post akcepto en la urbodomo mi montris al ili la konstruaĵon de
estonta E-centro.

Sur la foto vi vidas esperantistojn al kiuj mi (sur stuparo en blanka
kostumo) parolas pri estonto.
Videblas ankoraŭ malnova tegmento kies renovigo estis la unua kaj la
plej granda tasko.

Mi aldonas fotojn de 2009 kie vi vidas la novan tegmenton kaj muron de
la norda flanko (suprajn partojn de la muroj oni ankaŭ renovigis).

Do 1995 ekhavis ni domon pri kia neniu ecx revi ne kuragxis...

(daŭrigota)

Peeter Aitai

AIEC Parnu 1995-08-01.jpg
AIEC.jpg
Rüütli 21, Pärnu.jpg

Peeter Aitai

unread,
Oct 30, 2009, 3:22:48 PM10/30/09
to Estonio
Ankorau unu foto pri postkongresanoj en Pärnu (nur malbonkvalit-kopie)
Kaj la Statuto de AIEC (estone)
La letero de la Kulturministerio al Europa Konsilio por la subteno al
AIEC en Pärnu.
Survoje al AIEC 1995.jpg
Statuto de AIEC p1.jpg
Statuto de AIEC p2.jpg
Statuto de AIEC p3.jpg
Subteno de la Kulturministerio.jpg

Peeter Aitai

unread,
Nov 1, 2009, 4:28:51 PM11/1/09
to Estonio
Iom pri la stato vintre 1995-1996

1995 AIEC estis en la landa listo de organizaĵoj kiujn oni per
profitoimposto ne impostigis
http://www.riigiteataja.ee/ert/ert.jsp?link=print&akt_vorminduseta=1&id=31055
(vidu la 29-an).
Same en 1996
http://trip.rk.ee/cgi-bin/thw?$%7BBASE%7D=akt&$%7BOOHTML%7D=rtd&TA=1996&TO=1&AN=84
Tio estis bona el vidpunkto de planata eldonado de presaĵoj.

Kelkaj ekzemploj pri farita komenco:
1. Reeldono de "Estona antologio I"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/953efe549263e5f4
2. Revueto "Estona Esperantisto"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/1c682f1dcf1bf399#
3. "Krozanto"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/3be61ead2ebeb0cf#
k.c.

Tiutempe svedaj esperantistoj donacis al EAE sian malnovan
ofset-presmaŝinon. Mi antaŭvidis por ĝi ejon (kaj laŭ la
ejouzadoprojekto en la kontrakto estis planita presejo) sur la unua
etaĝo de la centro. Tamen laŭ decido de Ahto Kaljusaar la presmaŝino
estis portita al alia esperantisto kiu laboris kiel profesia presisto
en presejo. Laŭ liaj asertoj la maŝino estis neuzebla por niaj
malgrandaj eldonkvantoj (ekzemple "Informoj de EAE" estis eldonata po
mil ekzempleroj) ĉar pro eluziteco de iuj detaloj alĝustigo misuzis
tro da papero...

Sed ne la eldona agado estis la ĉefa agado planita en la centro.

La cefa estis ke ekestu loko kie kunvenu junularo (planata kaj
komencita estis instruado de Esperanto en ĉiuj lernejoj (1995-1996 en
5 lernejoj). Do mi kredis ke se la centro ekuzeblos kaj dekoj da
gejenuloj el malsamaj lernejoj kutimiĝas tie kunvenadi - do la afero
progresos...)
Krome estis planitaj 3 oficejoj por E-organizaĵoj sur la 3-a etaĝo. Mi
esperis ke per tiaj kondiĉoj eblas trarompi kontraŭstaron de
EAE-estraro kaj dungi profesian aferiston (sekretarion) por EAE kian
jam havis Litova EA.

Notindas ke esperantistoj de landoj Baltaj kaj najbaraj ne multe
vizitis E-aranĝojn okcidente. Do iu tia centro tre utilus precipe
ligite kun la banurbaj ripozebloj...
Por novuloj estu cetere informe ke 1995 okazis UK en Tampere
(Finnlando). Pro ekonomiaj kialoj tiujare plejparto de
"ekssocialismaj" esperantistoj ne povis tien veturi malgraŭ geografia
proksimeco. Mi iniciatis la postkongreson en Estonio (Tallinn) kaj EAE
faris al UEA oficialan proponon. UEA rifuzis!!! (Tio estis strange ĉar
tio estus al UEA doninta neniajn aldonajn klopodojn aŭ financajn
elspezojn). Ĉar multaj partoprenantoj de UK veturis hejmen tra Estonio
estis bone utiligi tion kaj alvoki al la postkongreso amason da
"malriĉaj" orienteŭropanoj". Kiel dirite UEA rifuzis nian proponon kaj
do rifuzis postkongreson entute. Anstataŭ postkongreso oni ekhavis
postkongresajn ekskursojn (kaj multaj E-istoj vizitis Estonion per
grandaj grupoj. Kelkaj aŭtobusoplenoj da samideanoj venis ankaŭ al
Parnu).

(daŭrigota)

Estona Antologio (AIEC 1995).jpg
EE2p1.jpg
KROZANTO 1p1.jpg

Peeter Aitai

unread,
Nov 1, 2009, 6:21:11 PM11/1/09
to Estonio
Se vi legis mian mesaĝon de la 21-a de junio sub la temo "Pri niaj aferoj 2"
http://groups.google.com/group/estonio/browse_thread/thread/c0d47385f2bd51eb/7016652ec833f56e
do vi ekhavis supozeble imagon pri tio en kian ekonomian truon mi
estis falinta ĵus antaŭ AIEC.
Tio grave influis mian antaŭan vivon.
Mi havis grandan projekton kaj ricevis la grandan konstruaĵon apud la
ĉefstrato en la urbocentro, sed mia vivo turniĝis al koŝmaro!

Evidentiĝis ke kaj la lokaj esperantistoj kaj miaj parencoj kiuj estis
nekredante miajn esperojn akiri la konstruaĵon ĝis tiam tolerintaj
mian tiucelan agadon (mi estis dum kelkaj monatoj de mateno ĝis
vespero okupita nur per agado por tiu domakira celo), nun en stato
kiam ili devus konfesi sian nekredemon kaj kunagi.
Sed ho ve, agi neniu deziris!!! La E-klubo komencis ĉiusemajne kunveni
(5-7 personoj) sed tio estis ĉio.
Estu notita ke ĉar en la maldekstra alo kie estis uzeblaj ejoj komence
iun tempor enestis la firmao "Phone" kaj ni povis uzi nur unusolan
elektrelumigatan ejon sur la unua etaĝo.
Persone tamen notindas ke Atso Leppik venis helpi kolekti bonordajn
tegmentoŝtonojn kiujn oni ŝanĝante tegmenton de la najbara domo simple
forĵetis. Mi kolektis ilin iom por okazo se estas bezono per ili kovri
truojn en la tegmento.
Sed eĉ dufoje semajne oni kunveni rifuzis.
Mi devis al mi kun amaro konfesi ke manko de ejoj estis nur preteksto
por ne agi (estis bone diri ke ni estas tre pravaj kaj kunvenadas eĉ
sen ejo kaj ni certe agus grave pli se...). Sed nun ?!?
Eĉ plia (ŝokiga por mi) ekzemplo estis kiam mi petis iaman
E-instruiston (kiu ĉiam asertis ke ŝi instruus se estus lernantoj)
petis iri instrui al Niidupargi Internuleja Lernejo kie mi ekhavis
kelkajn lernantojn sed kie la lernejo (same kiel en pluraj aliaj
lernejoj) ne povis pagi la lecionojn. Tiu E-instruistino (kiu cetere
loĝis relative proksime) diris ke se la lernejo ne pagas do ŝi por
paro da lernantoj tien ne iras...
Mi mem instruis al lernantoj en 5 lernejoj sed nur kelkaj lernejoj
pagis iom kaj mi persone estis tute sen mono. Do mi povis por
transporto uzi nur miajn piedojn kaj devis konsideri tempon bezonatan
por iri de unu lernejo en alian.

Fin-fine "Phone" eliris kaj la centro akiris kelkajn jam uzeblajn
ĉambrojn (kiuj bezonis farbadon sed tio estas bagatelo...)

Vintre en tiuj ejoj okazis la jarkunveno de EAE.

Antaŭen iris nur mizero kaj seniluziiĝo.
Nek EAE nek lokaj esperantistoj nek UEA nek iu ajn estis interesitaj
pri la evoluo.
Post mia sukcesa premo la ŝtato investis el la ŝtata buĝeto renovigon
de la tegmento.
Dum tiuj tre multekostaj laboroj evidentiĝis ke la minimuma rekonstruo
bezonis duoble pli da laboro kaj duoble pli da mono ĉar necesis tuj
ŝanĝi ĉion sur kion la tegmento alfiksiĝu kaj oni rekonstruis ankaŭ
suprajn partojn de 2 muroj. Ĉar la rekonstruoeganizaĵoj estis pro sia
profito interesitaj pri tio ili helpis por monakiro kaj ni kune (mi,
la urbo kiel posedanto kaj la konstruistoj) sukcesis akiri financadon
de tio.
Sed tegmento estis nur unu paŝo por atingi uzeblecon de la ejoj.
Unuavice estus bezonata ordigo de la 2-a etaĝo kie devis esti
klubejo-kafejo kaj kiu laborus ne kiel simpla kadejo sed kiel loko por
kunvenoj de diversaj hobikluboj/grupoj kiel esperantistoj, poetoj,
pentristoj, filatelistoj k.t.p. k.t.p.

Sed ĉar de Eŭropo tiufoje ne sukcesis ricevi subvencion la afero
stagniĝis. Mi jam ne havis monon eĉ por manĝado ne parolante pri eblo
pagi iujn konstrumaterialojn (kredu min se jam kelkajn tagojn absolute
nenion manĝi, homo komencas pensi aliamaniere kaj devas esti preta
ion ŝanĝi sendepende de siaj celoj por kio ĝis tiam suferis).
Mi parolis en la urbestraro pri ebloj akiri iujn sumojn por
esperantista kultura agado sed ne estis preta plufe mensogi kaj realo
(kion mi ne deziris al ili skribe diri) estis ke foje semajne kunvenas
5 personoj por du horoj. Samtempe kulturdomoj en la urbo havantaj
amasan vizitadon suferis nesufiĉon de mano. Mi havis nenian esperon
sen havi iujn rerultoj ilustre demonstreblaj...

Post jaro laŭ la kontrakto mia senpaga uzotempo finiĝis kaj mi estus
devinta pagi al la urbo lupagon kies minimuma grandeco estis por la
granda ejo tamen konsiderinda. La ejoj ja estis ankoraŭ neuzeblaj kaj
perlabori per ilia uzado eblis neniom.

Eblis daŭrigi batalon kaj verŝajne atingi ankoraŭ jaron da senpaga
uzado, sed POR KIU???

Klare vidante la staton mi devis al mi konfesi ke daŭrigo estas
sensenca kaj necesas estonte plani nur tion kion mi povas efektivigi
mem sola.

Mi redonis la konstruaĵon al la urbo sen ajnaj kvereloj (la nova
tegmento estis ja tamen rezulto de mia aktiveco (kaj la ŝtata mono)).

Bedaŭrinde kun fino de AIEC en Parnu ne estis senco al mi resti en la
urbo kaj peni senpage (pagite nur iom ie) instrui en lernejoj
esperanton. Jam longa praktiko montris ke sen interlerneja junulara
centro la lernantoj ne restas en la movado.

Tamen
malgraŭ tio ke mi devis en ĉio kaj ĉiuj seniluziiĝi, malgraŭ tio ke mi
estis tute malsata, mi ne perdis mian obstinecon kaj persiste daŭrigis
la ideon de Esperanto-centro...

(daŭrigota)

Peeter Aitai

unread,
Nov 10, 2009, 1:39:00 PM11/10/09
to Estonio
AIEC

Hodiaŭ mi ne priskribas kiom kaj kiel mi laboris en la konstruaĵo,
kiel pasis mia vivo tie (dum la lasta parto de tio mi anakaŭ noktumis
tie...), kiel kaj kion mi penis - pri tio eble iam estonte en mia
blogo (se dio donos al mi sufiĉajn jarojn kaj sanon kaj se mi havos
liberan tempon...)
Nun notindas nur tio ke neniu plu interesiĝis pri la sorto de la
centro, mi restante sen mono ne povis jam veturi al kunvenoj de EAE en
Tallinn, oni ĉesigis sendi al mi ajnajn informojn de EAE ("Informoj de
EAE" k.a.).
Oni "liberiĝis" de mi!

Nun tamen iuj rememorigoj pri la unua duono de 1995.

Uzante tion ke multobligilo de EAE estis ĉe mi en Parnu, mi penis
informojn kaj diskutendajn aferojn peri al la estraranoj kaj
komitatanoj.
Mi havas de tio nur iujn hazardajn kopiojn (malbonkvalitajn) kaj eĉ de
tiuj videblas ke al estrarkunveno amasiĝis 80 nepridiskutitaj temoj...

Per tio mi neniel penas kulpigi EAE sed nur donas ilustron pri tio
kial necesis AIEC fukciigi aparte de EAE.

(la unuaj 3 paĝoj sube estas estonlingvaj, aliaj en Esperanto)

EAE1.jpg
EAE10.jpg
EAE12.jpg
EAE13.jpg
EAE14.jpg
EAE15.jpg
EAE16.jpg
EAE2.jpg
EAE3.jpg
EAE4.jpg
EAE5.jpg
EAE6.jpg
EAE7.jpg
EAE8.jpg
EAE9.jpg

Peeter Aitai

unread,
Nov 10, 2009, 1:46:13 PM11/10/09
to Estonio
Ankoraŭ kelkaj paĝoj aldone...
EAE17.jpg
EAE26.jpg
EAE18.jpg
EAE19.jpg
EAE20.jpg
EAE21.jpg
EAE22.jpg
EAE23.jpg
EAE24.jpg
EAE25.jpg

Peeter Aitai

unread,
Nov 10, 2009, 2:29:47 PM11/10/09
to Estonio
La sekva etapo estIs en Lavassaare
------------------------------------------------------

24 km de Parnu estas urbeto (alev) Lavassaare situanta sur monteto
meze de marĉoj. 2 km de ĝi estas en marĉo (en arbaro kaj arbustaro) la
malnova loko de la laborista vilaĝo Lavassaare kun 7 domoj kaj kelkaj
unuopaj loĝantoj.
La loko estas pli vaste konata nur pro la fervoja muzeo tie (havanta
notindan kvanton da mallarĝvojaj lokomotivoj kaj vaportrajnoj...)

En tiu loko mi trovis konstruaĵojn taŭgajn por granda centro uzebla
kaj por turismo kaj por Esperanto kaj por multaj similaj aferoj.
Mi faris kontrakton kun Lavassaare (la loka municipo subtenis ke iu
ajn faru ion ajn tie...). La kontrakto inter mi persone kaj la urbeto
estis por 25 jaroj senpaga uzado kaj privilega rajto aĉeti la
kontraktitajn ejojn (4 konstruaĵoj) per la prezo notita en la
kontrakto (tio estis 200 000 EEK). La kontrakto estis surprize bona
por mi.
Nun pri la ejoj;
3 loĝdomoj kiuj estis en bona stato kaj uzeblaj kaj unu antaŭa urbeta banejo.
La loĝdomoj aspektas de malproksime kiel ordinaraj privataj domoj sed
tio estas pro la proporcioj. Esence ili estas grandaj domoj kaj ĉiu el
ili havas 7 loĝejojn-apartementojn (do sume 21 loĝejoj kun pli ol
cento da diversaj ejoj...).
Mia espero estis ke komence iel travivi vintron kaj sekvontsomere
rekomencante per gelernanta turismo iel ekmoviĝi...
(Antaŭ monreformo mi havis sukcesojn en tiu sfero kaj la esperoj estis
ne senbazaj).
Pri la vivo tie mi skribos iam en la blogo.

Akirinte la domojn mi skribis al esperantistoj pri tio kaj demandis
ilian opinion pri la centro...
NENIU respondis...

Kiel ironio de sorto la tutan sekvan someron eksterordinare multe
senĉese pluvis kaj la marĉo estis tiujare tute netrairebla por
turismaj grupoj de lernantoj.

La stato estis senelira.

Mi tamen ankoraŭfoje entreprenis ligiĝi kun esperantistoj (prenis la
tendon kaj per iuj hazardaj aŭtoj veturis al Haapsalu kie okazis BET).
Neniu intereso pri la centro estis...

Aŭtune mi devis deklari (al mi mem) plenan fiaskon, ĉesi agi por
E-centro kaj iri al urbo por perlabori fin-fine denove iom da pano.

AIEC kiel jura persono estis kreita speciale por mastrumi ejon en
Parnu kaj kiam post kelkaj jaroj oni devis similajn organizaĵojn
reregistri, mi ne havis jam sencon por tio kaj AIEC estis aŭtomate
eligita el la ŝtata registro (informo pri tio aperis ankaŭ en la ŝtata
informbulteno).

AIEC fariĝis nur historio.
Sed mi ankoraŭ ne...

Peeter Aitai

AIEC Lavassaare.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages