Saluton
Laux revo administri estas: Prizorgi la funkciadon de publika aŭ grava
privata organizo (la sama difino ekzistas en la Plena Vortaro de G.W.)
Administrejo estas: Loko en kiu oficas administrantaro.(sama fonto)
Mi pro tio opinias, ke la jena frazo estas *malgxusta*:
"Sube vi povas trovi liston de admnistraj taskoj disponeblaj en
DokuWiki. " (de la traduko de DokuVikio)
Laux mi la jenaj estas bonaj
admin = (persono) administranto, sistemprizorganto
control panel = (virtuala ejo en sistemo) sistemagordoj,
sistemagordaro (alternative nur "agordoj" aux "tutsistema agordaro")
user manager = administrilo de uzantoj (laux la komputeko) -->
prizorg(ej)o de uzantoj aux uzanta prizorg(ej)o aux ?agordilo de
uzantoj?
La frazo estu: Sube vi povas trovi liston de sistemaj prizorgiloj
disponeblaj en DokuWiki."
Kion vi opinias? Cxu la termino estas sence pli vasta ol indikita de
ReVo kaj Plena Vortaro de Esperanto.
/D
fontoj
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/admini.html
http://komputeko.net/index_en.php?vorto=admin
http://komputeko.net/index_en.php?vorto=agordil
http://komputeko.net/index_en.php?vorto=agordar
noto:
administri ne aperas en
bonalingvo.it.