Cxu ubuntU aux ubuntO?

14 views
Skip to first unread message

Denizo

unread,
Mar 4, 2008, 1:22:03 AM3/4/08
to eLiberaProgramaro
Kion vi opinias?

Maarten Deprez

unread,
Mar 4, 2008, 3:16:49 AM3/4/08
to eliberap...@googlegroups.com
Kun "u" en la nomo, pro respekto por la originala vorto. Eble kun "o" en
frazoj. La nomo estus aktiviga formo: "Cxiuj ubuntu!" Do "ubunti" estus
uzi ubunton aux pli vaste liberan programaron.

Maarten


J.J.Santos

unread,
Mar 4, 2008, 4:35:10 AM3/4/08
to eliberap...@googlegroups.com

"Ubunto", ghi estas nomo, do substantivo.
Kompreneble, oni povas demandi:
Chu mi ubuntu au vindozu!?


Denizo wrote:
> Kion vi opinias?
>

--
------------------------------------------------------------------------
Dr. João José Santos

Filologo pri la portugala, la latina, la helena kaj esperanto

movtelefono: +351 960 13 15 15
telefono: +351 268 919 000
retadreso: joaojos...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
------------------------------------------------------------------------

TSCHUDY Fabien

unread,
Mar 4, 2008, 4:53:11 AM3/4/08
to eliberap...@googlegroups.com
Saluton!

Se vi vere volas substantivon, kial ne UBUNTUO!

Fabien.

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 4, 2008, 5:44:12 AM3/4/08
to eliberap...@googlegroups.com
> Se vi vere volas substantivon, kial ne UBUNTUO!

Mi unue volis skribi, ke mi (post longa hezitado)
finfine emas je "Ubunto".

Sed poste mi kontrolis, kiel faras aliaj asimilemaj
lingvoj. La plej asimilemaj lingvojn, kiujn mi konas,
estas la lingvoj Litova, Latva kaj China. Mi konstatis,
ke en chiuj tri lingvoj oni uzas "Ubuntu" tute senshanghe,
en la China ech Latinlitere! Ankau en la Japanaj
Ubuntu-paghoj oni skribas "Ubuntu" Latinlitere.

Do, eble ni tamen restu che "Ubuntu".

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Felipe Castro

unread,
Mar 4, 2008, 7:24:17 AM3/4/08
to eliberap...@googlegroups.com
Se oni emas uzi OBUNTU mem, kion oni povus diri pri VINDOZO, LINUKSO, FAJROVULPO, GUGLO, JAHUO, ktp?
 
Cxu oni forgesu esperantigi cxion, pro respekto al la originala nomo?
 
Frate,
 
Felipo Kastro :-)

Robert Leleu

unread,
Mar 4, 2008, 3:07:28 PM3/4/08
to eliberap...@googlegroups.com
Ankaŭ, vidu ke esperante nomo uzas la finan letron o; same france verbo uzas ...er, aŭ germane ...en.
Do Ubunto (se la akcento, sed en kiu lingvo?, estas en la en ..bun... aŭ Ubuntuo se estas en ....tu)

Sed ĉu oni ne skribu Jubuntjo?...kiel oni pronuncas (angle, aŭ?) Ubuntu?

Felipe Castro skribis :

David Rodríguez

unread,
Mar 4, 2008, 9:26:54 PM3/4/08
to eliberap...@googlegroups.com
ubuntu, laŭ mi, estas esperanta distribuaĵo
ludeti per, pro, en ubuntu, por mi, estas ubuntumi
ubunto estas por mi nekonaĵo
ubuntu estas internacie konata, bone ke ĝi funkcias (prexkaŭ entute) esperante
nur mia vidpunkto, karaj :)
sanon!

2008/3/4, Robert Leleu <robert.j...@wanadoo.fr>:



--
David

-----------------------------------------------------------------------------
   # Ni fosu nian sulkon * Cavemos nuestro surco #
-----------------------------------------------------------------------------
Linux uzanto: #436139

Maarten Deprez

unread,
Mar 5, 2008, 3:21:44 AM3/5/08
to eliberap...@googlegroups.com
"Ubuntu" estas filozofio kiun oni vidas kiel bazo de la nova Sud-Afriko.
La vorto devenas de la Bantu-lingvoj. Vidu vikipedion, cxar tie oni
multe pli bone eksplikas. (Bedauxrinde Esperanta artikolo mankas.)

La Nederlanda artikolo asertas (el kie?) ke la akcento estas "uBUNtu".
Uzi la Anglan prononcon (Jubuntu) certe maltauxgas cxar ili jam
kripligis.


Maarten


Robert Leleu

unread,
Mar 5, 2008, 4:03:57 AM3/5/08
to eliberap...@googlegroups.com

Dankon por la klarigoj. Ankaŭ mi legis la franca wikipedio.

Miaopinie la esperantigo de Ubuntu estus Ubunt-o.
Ĉu ne ekzistas akademia propono por la esperantigo de naciaj nomoj?

Robert Leleu

Maarten Deprez skribis :

Cindy McKee

unread,
Mar 5, 2008, 11:21:59 AM3/5/08
to eliberap...@googlegroups.com

Robert Leleu

unread,
Mar 5, 2008, 1:17:16 PM3/5/08
to eliberap...@googlegroups.com
Cindy McKee skribis :
http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/rekomendoj.html
Tiu rekomendo nur taŭgas pri landnomoj, kun finaĵo -io aŭ -ujo
Ankaŭ mi legis la paĝon "Vortfarado", sed ĝi ne taŭgas pri la esperantigo de propraj  nomoj.
Ankaŭ ni povus uzi rekomendojn pri propraj nomojn (de homoj), sed tiu rekomendon estas ke la homo elektus solvon inter multaj

Do la solvo estas en la origina lingvo. Laŭ la funkcio de la fina "u": se tiu funkcio estas nur "gramatika" tiel la fina -o en espranto, ni elektu Ubunto, sed se la funkcio de tiu fina "u" ne estas gramatika kiel la fina "u" de unu en esperanto, ni elektu Ubuntu-o

En http://isizulu.net/ oni trovas ubuntu n. 14 (-ntu) [uˈɓu:ntu], kaj en la paĝo "grammar" oni vidas ke ubu estas noma prefikso por vortoj de la klaso 14. Do "ntu" enhavas la senco, do la fina u estas senciganta .

Do Ubuntu-o.....

Ĉu eble ni  petus al iu zulua esperantisto?

cindio

unread,
Mar 5, 2008, 1:31:47 PM3/5/08
to eLiberaProgramaro
Vi petis pri naciaj nomoj. :)
Do.... :)
Serioze, legu: "la Akademio rekomendas preferi la plej internacian
landnomon"
kaj " ...ke landnomo estas taŭga, se ĉiuj aŭ la granda plimulto
senkonteste uzas la saman formon."
Bertilo jam diris ke aliaj uzas Ubuntu senŝanĝe.
Kaj ankaŭ oni povas elparoli la vorton ĝuste -- ja estas U - bun - tu
Kaj la persono kiu volas postmeti -o aŭ -on povas.
Neniu problemo pri Ubuntu.

On Mar 5, 12:17 pm, Robert Leleu <robert.jean.le...@wanadoo.fr> wrote:
> Cindy McKee skribis :>http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/rekomendoj.html
>
> Tiu rekomendo nur taŭgas pri landnomoj, kun finaĵo -io aŭ -ujo
> Ankaŭ mi legis la paĝon "Vortfarado", sed ĝi ne taŭgas pri la
> esperantigo de propraj nomoj.
> Ankaŭ ni povus uzi rekomendojn pri propraj nomojn (de homoj), sed tiu
> rekomendon estas ke la homo elektus solvon inter multaj
>
> Do la solvo estas en la origina lingvo. Laŭ la funkcio de la fina "u":
> se tiu funkcio estas nur "gramatika" tiel la fina -o en espranto, ni
> elektu Ubunto, sed se la funkcio de tiu fina "u" ne estas gramatika kiel
> la fina "u" de unu en esperanto, ni elektu Ubuntu-o
>
> Enhttp://isizulu.net/oni trovas *ubuntu* /n. 14/ (-ntu) [uˈɓu:ntu],
> kaj en la paĝo "grammar" oni vidas ke ubu estas noma prefikso por vortoj
> de la klaso 14. Do "ntu" enhavas la senco, do la fina u estas senciganta .
>
> Do Ubuntu-o.....
>
> Ĉu eble ni petus al iu zulua esperantisto?
>
>
>
> > 2008/3/5 Robert Leleu <robert.jean.le...@wanadoo.fr>:

Olivier FAURAX

unread,
Mar 5, 2008, 3:53:47 PM3/5/08
to eliberap...@googlegroups.com
Felipe Castro a écrit :

> Se oni emas uzi OBUNTU mem, kion oni povus diri pri VINDOZO, LINUKSO,
> FAJROVULPO, GUGLO, JAHUO, ktp?

Mi ne havas problemon kun mia Mandriva Linukso :)

Ĝis !
--
Olivier FAURAX, http://ofaurax.free.fr/

J.J.Santos

unread,
Mar 5, 2008, 5:25:35 PM3/5/08
to eliberap...@googlegroups.com
Dum kelkaj monatoj mi laboris tre plache per Ubunto, antau du jaroj.
Tamen, mi ne kapablis instali ghin en mia portebla "Acer",
pro drajvaj problemoj en la grafika plato.

Chu iu scias, chu tiaj problemoj jam estas solvitaj?

Amike,

Johano


Olivier FAURAX wrote:
> Felipe Castro a écrit :
>
>> Se oni emas uzi OBUNTU mem, kion oni povus diri pri VINDOZO, LINUKSO,
>> FAJROVULPO, GUGLO, JAHUO, ktp?
>>
>
> Mi ne havas problemon kun mia Mandriva Linukso :)
>
> Ĝis !
>

--

Tim Morley

unread,
Mar 5, 2008, 9:50:06 PM3/5/08
to eliberap...@googlegroups.com
On 5 Mar 2008, at 22:25, J.J.Santos wrote:

> Chu iu scias, chu tiaj problemoj jam estas solvitaj?

Elŝutu la plej lastan "LiveDisk" kaj provu ĝin sen instali. Se ĉio
funkcias, vi povas musklaki la butonon "Instali".


Tim

J.J.Santos

unread,
Mar 5, 2008, 11:22:35 PM3/5/08
to eliberap...@googlegroups.com
Dankon. Mi tion faros.

Johano

--

Maarten Deprez

unread,
Mar 6, 2008, 6:08:54 AM3/6/08
to eliberap...@googlegroups.com
J.J.Santos skribis:

> Dum kelkaj monatoj mi laboris tre plache per Ubunto, antau du jaroj.
> Tamen, mi ne kapablis instali ghin en mia portebla "Acer",
> pro drajvaj problemoj en la grafika plato.
>
> Chu iu scias, chu tiaj problemoj jam estas solvitaj?

Kio estas la marko? Problemo, aparte grave en la vidkarta kampo, estas
ke la kompanioj ne volas kunlabori. Ofte ne haveblas liberprogramara
stirilo.

Maarten


Denizo

unread,
Mar 6, 2008, 6:15:12 AM3/6/08
to eLiberaProgramaro


On 4 Mar., 13:24, "Felipe Castro" <fef...@gmail.com> wrote:
> Se oni emas uzi OBUNTU mem, kion oni povus diri pri VINDOZO, LINUKSO,
> FAJROVULPO, GUGLO, JAHUO, ktp?
>
> Cxu oni forgesu esperantigi cxion, pro respekto al la originala nomo?
Laux mi tio ne estas bona ideo.

Interfrate.
/D

Maarten Deprez

unread,
Mar 6, 2008, 6:13:49 AM3/6/08
to eliberap...@googlegroups.com

> Do Ubuntu-o.....

... aux ntuo, por ne duobligi la gramatikan indikilon. Ambaux kun la
rimarko ke la akcento estu sur "bun". Sed kiu rekonos la duan formon?


Maarten


Vastalto

unread,
Mar 6, 2008, 6:58:47 AM3/6/08
to eliberap...@googlegroups.com
Por pli bona interkomprenigxo...

J.J.Santos :
> drajvaj problemoj

 Maarten:
> liberprogramara stirilo.

--> pelilo
http://www.komputeko.net/index_eo.php?vorto=driver


Amike

Vastalto

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Mar 6, 2008, 7:16:31 AM3/6/08
to eliberap...@googlegroups.com
Mi preferus UBUNTO, tiel la akcento falas regule.

J-K Rinaldo el Italio


J.J.Santos

unread,
Mar 6, 2008, 7:59:34 AM3/6/08
to eliberap...@googlegroups.com
"Aparata pelilo" ???
Kial "pelilo"? Ghi estas programo, kiu agordas la hardvaron (ghenerala
nomo por aparatoj kaj pecoj de aparatoj, kiuj funkcias per softvaro)
al la komputilo kaj al la komputa sistemo.
Mi ne vidas la agon "peli" en tio. La vortaraj proponoj devus esti raciaj.
Chu vi povas bonvole sendi al mi tiun teknikan vortaron por lego en .odt
au.doc?
Kial ghi ne enhavas la anglan tradukon? Tio estas nepra.
Fakte la plej internaciaj vortoj en la fako de komputiko venas el la angla.

"liberprograma stirilo" - povas esti automobila ludstirilo, en kiu la
infanoj pasas la tempon en libera programo, kiam ili ne havas instruiston.

La fugho de la neologismoj, spicita de anglofobio, enkondukas esperanton
al sakstrato.

Amike,

Johano

--

J.J.Santos

unread,
Mar 6, 2008, 8:02:09 AM3/6/08
to eliberap...@googlegroups.com
Prave. La akcento estas elemento de la vorto.
Ofte oni preteratentas tion.
En la esperantigo de vortoj, gravas ke oni pensu pri ghi.

Amike,

Johano


Giancarlo Rinaldo di Padova wrote:
> Mi preferus UBUNTO, tiel la akcento falas regule.
>
> J-K Rinaldo el Italio
>
>
>
> >
>
>

--

J.J.Santos

unread,
Mar 6, 2008, 8:08:02 AM3/6/08
to eliberap...@googlegroups.com
En korekto al mia mesagho, mi asertas,
ke mi ne rimarkis la maldekstran kolumnon, kie fakte aperas la angla lingvo.
La kolumno estis pelita maldekstren.

Amike,

Johano

Vastalto

unread,
Mar 6, 2008, 8:59:18 AM3/6/08
to eLiberaProgramaro
> J.J.Santos wrote:
> > "Aparata pelilo" ???
> > Kial "pelilo"? Ghi estas programo, kiu agordas la hardvaron (ghenerala
> > nomo por aparatoj kaj pecoj de aparatoj, kiuj funkcias per softvaro)
> > al la komputilo kaj al la komputa sistemo.

Gxuste! Gxi estas programo same kiel "sercxilo" estas programo.

> > Mi ne vidas la agon "peli" en tio. La vortaraj proponoj devus esti
> > raciaj.

Certe gxi estas metafora uzo de "peli". Bv. vidu
http://reta-vortaro.de/revo/art/pel.html#pel.0ilo

Amike

Vastalto

João José Santos

unread,
Mar 6, 2008, 9:08:00 PM3/6/08
to eliberap...@googlegroups.com
Metafora uzo por difini fakan koncepton en teknologia kampo!!!!

Tiel, ni estos konataj kiel la generacio, kiu murdis esperanton.

:(

João José Santos



2008/3/6, Vastalto <Vast...@gmail.com>:

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 6, 2008, 9:25:38 PM3/6/08
to eliberap...@googlegroups.com
João José Santos skribis:

> Metafora uzo por difini fakan koncepton en teknologia kampo!!!!

> Tiel, ni estos konataj kiel la generacio, kiu murdis esperanton.

> :(

Abundas tiaj terminoj: "dosiero", "radiko (en dosierostrukturo)",
"pakaĵo" (sendata datumpeco), "paĝo" (en TTT), "trako" (sur disko),
"reto" (komputila), "masko" (tute abstrakta), "datumbanko" (sen mono!),
"bufro" (memora), "kanalo" (sen akvo!), "kapeto" (kiu legas datumojn sur
disko), "fenestro" (sur komputila ekrano), "portalo" (paĝo Interreta),
"semaforo" (datumtipo), "ruli" (programon) k.t.p., k.t.p.

Vidu la difinojn en la Komputada Leksikono:

http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/

João José Santos

unread,
Mar 6, 2008, 10:24:09 PM3/6/08
to eliberap...@googlegroups.com
Neniu el tiuj vortoj estas tiel teknika kiel drajvo.
Krome, kiu estas, ech metafore, la rilato inter drajvo kaj "pelilo"? Neniu.
Espereble, kiam la homoj parolas pri metaforo, ke ili sciu kio estas metaforo.
La fakaj retorikaj vortaroj pri tropoj klarigas tion.

Drajvo pelas nenion. Ech kontraue. Ghi agordas hardvarojn inter si kaj kun la komputa sistemo.
Ni ne bezonas la anglan vorton "drive" en la senco "stiri".
Ghi tiel internaciighis kun la du komputaj sencoj (drive C, device drive), ke
ni povus ghin uzi en ambau sencoj. La kunteksto facile montrus,
chu ni parolas pri "drive C" au pri "device drive".

Fakte, komputiko estas eble la fako en kiu la angla lingvo farighis pli internacia.
Se ni adoptas la anglajn terminojn (ne chiam, sed kiam tio konvenas al esperanto),
la esperanta komputfako farighos facile rekonebla, kaj de esperantistoj
kaj de neesperantistoj. Tiel laboris Zamenhof, chu ne!?
Li prenis la plej internaciajn vortojn, de tiu tempo, al esperanto.

Se male, ni skemisme volas reinventi chiun vorton,
esperanto nepre volapukighos. Ghi pli kaj pli farighos lingvo
de sekto, kies celo ne plu estus la faciligo de la homaj rilatoj,
sed estus la sektismo de hordo anglofoba.

João José Santos




2008/3/7, Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>:

Vastalto

unread,
Mar 7, 2008, 12:32:51 AM3/7/08
to eLiberaProgramaro
J.J.Santos skribis:
> Neniu el tiuj vortoj estas tiel teknika kiel drajvo.
> Krome, kiu estas, ech metafore, la rilato inter drajvo kaj "pelilo"? Neniu.
> Espereble, kiam la homoj parolas pri metaforo, ke ili sciu kio estas
> metaforo.

Cxu vi rimarkis, ke la angla vorto "drive/driver" mem estas metafore
uzata en komputila fako. Kaj ke la angla "drive" signifas gxuste la
esperantan "peli". Do estas tute nature uzi "pelilo"-n por la angla
"driver". Oni ne bezonas imiti la anglan formon, timante, ke
NEesperantistoj (= anglalingvanoj) ne rekonos gxin.

Vastalto

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 7, 2008, 1:01:11 AM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Vastalto skribis:

> J.J.Santos skribis:

Nu, se estas risko pri miskomprenoj, tio okazas kredeble al homoj, kiuj
ja konas la Anglan vorton "driver", sed kiuj ne vere komprenis, ke en
ghi rolas la verbo "drive" kun la signifo "peli". Kredeble multaj simple
lernis la vorton "driver" kiel misteran vorton kun signifo aparte
lernenda kaj apenau klarigebla. Kiam tiuj homoj renkontas la Esperantan
terminon "pelilo", ili ne vidas ajnan rilaton al "driver". Povas esti,
ke tiuj homoj estas precipe tiaj, kiuj ne tre bone scias la Anglan. Eble
multaj el ili renkontis la vorton "driver" kiel pruntvorton en sia
propra lingvo.

Estas iom simile pri "digital". Multaj lernis tiun Anglan vorton tute
sen vidi en ghi la Anglan vorton "digit" (= "cifero"). Por ili estas
granda shoko renkonti la Esperantan "cifereca". Ili pensas, ke
"cifereca" kaj "digital" estas tre malsimilaj vortoj, dum vere ili estas
tute similegaj. Multaj naciaj lingvoj pruntis la vorton "digital" sen
havi la vorton "digit". En tiuj lingvoj tute perdighis la logiko de la
Angla "digital", kaj sekve "cifereca" impresas kiel neklarigebla
elpensajho al parolantoj de tiuj lingvoj.

Vastalto

unread,
Mar 7, 2008, 1:54:25 AM3/7/08
to eLiberaProgramaro
Bertilo skribis:
> Nu, se estas risko pri miskomprenoj, tio okazas kredeble al homoj, kiuj
> ja konas la Anglan vorton "driver", sed kiuj ne vere komprenis, ke en
> ghi rolas la verbo "drive" kun la signifo "peli". Kredeble multaj simple
> lernis la vorton "driver" kiel misteran vorton kun signifo aparte
> lernenda kaj apenau klarigebla. Kiam tiuj homoj renkontas la Esperantan
> terminon "pelilo", ili ne vidas ajnan rilaton al "driver". Povas esti,
> ke tiuj homoj estas precipe tiaj, kiuj ne tre bone scias la Anglan. Eble
> multaj el ili renkontis la vorton "driver" kiel pruntvorton en sia
> propra lingvo.

Kiam mi legis la mesagxojn[1547][1550], la origino de cxi tiu debato,
min surprizis la fakto, ke tiuj talentaj esperantistoj ne konas la
vorton "pelilo", kiu jam de longe aperas en Komputeko, ReVo kaj
Vikipedio. Oni denove inventas la radon. Cxi tio estas malsxparado
de talento kaj energio.
Mi pensas, ke tio estas solvenda problemo. Sed kiamaniere?

Vastalto

Maarten Deprez

unread,
Mar 7, 2008, 3:05:37 AM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com

Bertilo skribis:

> Nu, se estas risko pri miskomprenoj, tio okazas kredeble al homoj, kiuj
> ja konas la Anglan vorton "driver", sed kiuj ne vere komprenis, ke en
> ghi rolas la verbo "drive" kun la signifo "peli".

Mi komprenis "driver" kiel "kondukanto" (kiel auxta aux trajna
kondukantoj). Dirante "peli", sxajnas ke la aparato estus sklavo kaj ne
emas fari kion oni volas (cxu ;-) ). Mi sercxis por pli gxentila vorto.


> Estas iom simile pri "digital". [...]

Prave. Indas konservi la signifon (se gxi tauxgas ankoraux), ne la sona
simileco al la originala vorto. Alia ekzemplo estas "komputilo".


Maarten


Maarten Deprez

unread,
Mar 7, 2008, 3:10:56 AM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Bertilo skribis:
> Abundas tiaj terminoj [..]

Cxar oni kreas novan mondon en programaro, oni pruntu vortojn el la vera
mondo. Laux mi tiaj vortoj plibeligas la terminaron.


Maarten

Martin J. Ponce

unread,
Mar 7, 2008, 3:39:21 AM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Komencu rubrikon : " la hodiaŭa(j) vorto(j) "

----- Original Message ----
From: Vastalto <Vast...@gmail.com>
To: eLiberaProgramaro <eliberap...@googlegroups.com>
Sent: Friday, March 7, 2008 12:54:25 AM
Subject: [eliberaprogramaro: 1574] Re: Cxu ubuntU aux ubuntO?


Bertilo skribis:
> Nu, se estas risko pri miskomprenoj, tio okazas kredeble al homoj, kiuj
> ja konas la Anglan vorton "driver", sed kiuj ne vere komprenis, ke en

> ghi rolas la verbo "drive" kun la signifo "peli". Kredeble multaj simple
> lernis la vorton "driver" kiel misteran vorton kun signifo aparte
> lernenda kaj apenau klarigebla. Kiam tiuj homoj renkontas la Esperantan
> terminon "pelilo", ili ne vidas ajnan rilaton al "driver". Povas esti,
> ke tiuj homoj estas precipe tiaj, kiuj ne tre bone scias la Anglan. Eble
> multaj el ili renkontis la vorton "driver" kiel pruntvorton en sia
> propra lingvo.

Kiam mi legis la mesagxojn[1547][1550], la origino de cxi tiu debato,
min surprizis la fakto, ke tiuj talentaj esperantistoj ne konas la
vorton "pelilo", kiu jam de longe aperas en Komputeko, ReVo kaj
Vikipedio. Oni denove inventas la radon. Cxi tio estas malsxparado
de talento kaj energio.
Mi pensas, ke tio estas solvenda problemo. Sed kiamaniere?

Vastalto


____________________________________________________________________________________
Never miss a thing. Make Yahoo your home page.
http://www.yahoo.com/r/hs

João José Santos

unread,
Mar 7, 2008, 10:23:09 AM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Estas grava eraro traduki al esperanto la stultajhojn de la angla au de iu ajn alia lingvo.
Se ekzistas acha metaforo en la angla, chu ni devas restigi ghin en esperanto en
derivita vorto kiu, post analizo, signifas nenion en esperanto?
Lau Bertilo, shajnas ke esperantisto devas lerni la anglan antau ol lerni esperanton.
Tiel esperanto farighas sklavo de la angla.
La solvo estas preni la plej internacian vorton por tiu koncepto: "drajvo".
Ech ne gravas chu ghi venas el la angla chu el la kimbunda, kio gravas estas,
ke ghi estas la plej internacia vorto.
Chu vi ne kapablas simple imiti kion Zamenhof faris?
Kaj jes, ni, nuntempaj esperantistoj, devas konstante reinventi la radon,
dum la malracio, la skemismo, la troa naturismo, kaj finfine la manko
de ekvilibro regas la evoluon de nia lingvo.

João José Santos



2008/3/7, Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>:




--
João José Santos
Filologo pri la portugala, latina, helena, esperanta
Redaktisto de La Karavelo
Poŝtelefono: +351960131515
Retpoŝto: joaojos...@gmail.com
Retejo: www.esperantopt.com

João José Santos

unread,
Mar 7, 2008, 10:24:00 AM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Nepre. :)

2008/3/7, Maarten Deprez <maarten...@scarlet.be>:

João José Santos

unread,
Mar 7, 2008, 10:43:56 AM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Kiam mi legas la vorton "drive" (el la verbo "to drive") en la angla, mia unua kompreno estas "konduki".
Tiu softvaro kondukas (en la senco "agordi") la hardvaron al la komputilo kun tiu komputa sistemo.
Sed, oni ne traduku la metaforojn. oni traduku la precizan sencon.
Povas esti ech tre facile fari racian vortaron.
Jen nepraj vortoj por tiu vortaro:
drajvo (kun du sencoj)
hardvaro
softvaro
komputa sistemo
dosiersistemo
retejo (ne portalo)
Ubunto
kopii/glui
dosiero /dosierujo
zipi /malzipi /zipita dosiero / zipajho
...

Lasu la lingvon fluuuuuuuuuuuuuuiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiii...

Amike,

Johano


2008/3/7, Maarten Deprez <maarten...@scarlet.be>:

TSCHUDY Fabien

unread,
Mar 7, 2008, 11:08:42 AM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Saluton!

Tiuj anglaj radikoj ne estas tiel internaciaj kiel vi pensas. En
Francio, oni ne nepre uzas ilin kaj mi lernis ilin kiel fremdajn
radikojn (tio estas, unue mi ekkonis nature franclingvajn radikojn kaj
nur poste lernis pri la anglaj dirmanieroj). Angla radiko ja povas
esti internacia, sed ne cxar radiko estas anglalingva, gxi nepre estas
internacia. Malfelicxe eble en la portugala, vi ne havas proprajn
radikojn por la vortaro menciita, do vi prifajfas ankau tian au jenan
dirmanieron en esperanto, sed ja esperanto estas suficxe ricxa por
memstare esprimi fajnajn ideojn per sia propra radikaro kaj
vortokonstruado.

Informcele, en la franca:
-driver=pilote
-software=logiciel
-hardware=matériel informatique
-to zip=compresser
-to unzip=décompresser

Se oni sekvas vian pensfadenon, tio estus kondukinta nin al traduko de
e-mail per emejlo, computer per komputero, spam per spamo (kvankam
tion ni faris, sed ja ankau estas rub- au trudmesagxo)...

Por mi, VARO ja havas sencon en esperanto kaj SOFT- ankau, sed
SOFTVARO estas tute ne mem komprenebla kaj miskomprenebla (cxar softa
ja ne rilatas kun software). Pelilo estas tre bona vorto, formita el
pel- kaj -ilo, drajvo estas nur senutila neologismo. Same por mi
PODCAST estas tute ne memkomprenebla kaj antau cxio venas de marko.
Estas same kiel uzi la vorton "Kokakolao" por trinkajxo.
En la franca:
-podcasting: baladodiffusion
-podcast: balados

Ni lasu esperanton surprizigi nin per sia memstaraj kapabloj. ;-)

Gxis.
Fabien.

AJK

unread,
Mar 7, 2008, 1:45:06 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Fakte, la angla Driver, nederlanda Stuurprogramma kaj esperanta Pelilo
estas tute taŭgaj priskribaj terminoj se oni rigardas kion la programo
efektive faras, laŭ mi. De programara interfaco ĝi transdonas
komandojn kaj pelas per tio la hardvaron al ĝia funkciado. Ne pli.
Tiom simple estas. Tamen kelkaj pelilaj programoj enhavas pliajn
funkciojn, per kio ili iĝas pli grandaj programaroj ol nura pelilo
(kio fakte estas la tradukilo "de volo al vero").

Amike,

LaPingvino

2008/3/7 João José Santos <joaojos...@gmail.com>:

--
http://iompostiom.net

J.J.Santos

unread,
Mar 7, 2008, 3:32:45 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Saluton ankau al vi!


TSCHUDY Fabien wrote:
> Saluton!
>
> Tiuj anglaj radikoj ne estas tiel internaciaj kiel vi pensas.

Ili estas milione pli internaciaj ol la francaj, sendube.

> En
> Francio, oni ne nepre uzas ilin kaj mi lernis ilin kiel fremdajn
> radikojn (tio estas, unue mi ekkonis nature franclingvajn radikojn kaj
> nur poste lernis pri la anglaj dirmanieroj).

Tiu proceso estas la mala de tiu okazinta en la plejparto de la lingvoj.
Por tio, la franca ne estas modelo.

> Angla radiko ja povas
> esti internacia, sed ne cxar radiko estas anglalingva, gxi nepre estas
> internacia.

Eliru portempe el la franca realo, kaj venu al la internacia realo.
La komputa angla estas FAKTE la internacia lingvo de la komputiko,
vole au nevole.
Do, esperanto prenu la plej internaciajn radikojn.

> Malfelicxe eble en la portugala, vi ne havas proprajn
> radikojn por la vortaro menciita,

Chu vi iam ajn studis iom la portugalan?
Se jes, vi rajtas diskuti tion, se male ne elprenu konkludojn
de viaj supozoj; kiel vi faras en la posta linio, kiu komencighas per "do".
Tiu mensa strukturo "eble... do" estas malscienca.

> do vi prifajfas ankau tian au jenan
> dirmanieron en esperanto, sed ja esperanto estas suficxe ricxa por
> memstare esprimi fajnajn ideojn per sia propra radikaro kaj
> vortokonstruado.
>

Chu "fajna"!!!? Ni parolas pri teknologio.
Se vi volas fajnecon legu ekzemple la literaturan revuon "La Karavelon"
www.esperantopt.com


> Informcele, en la franca:
> -driver=pilote
> -software=logiciel
> -hardware=matériel informatique
> -to zip=compresser
> -to unzip=décompresser
>

Informcele, en la portugala:
driver - controlador
software - programas
hardware - material informático
to zip - comprimir
to unzip - descomprimir

En Portugalio, kiam oni volas redakti artikolon
pri komputiko, kaj oni volas montri purecon
en la portugallingva rego, oni uzas tiajn portugalajn vortojn.
Tamen, la sama individuo, kiu verkis tian artikolon,
kiam diskutas komputajn problemojn parolas tiel:
"- La problemo ne estas en la "mother board"!"
"- Tiu "driver" de la printilo ne estas la ghusta."
K.t.p.

> Se oni sekvas vian pensfadenon, tio estus kondukinta nin al traduko de
> e-mail per emejlo, computer per komputero, spam per spamo (kvankam
> tion ni faris, sed ja ankau estas rub- au trudmesagxo)...
>

Vi montras, ke vi tute ne komprenis mian mensfadenon.
Sed mi komprenis la vian, lau kiu:
"la franca lingvo estas supera, kaj oni ne devas preni ion ajn el la
angla, char ghi estas malpuracha lingvo."
Chu ankau mi misinterpretis vin? Eble. Tiuj aferoj okazas.

> Por mi, VARO ja havas sencon en esperanto kaj SOFT- ankau, sed
> SOFTVARO estas tute ne mem komprenebla kaj miskomprenebla (cxar softa
> ja ne rilatas kun software). Pelilo estas tre bona vorto, formita el
> pel- kaj -ilo, drajvo estas nur senutila neologismo. Same por mi
> PODCAST estas tute ne memkomprenebla kaj antau cxio venas de marko.
> Estas same kiel uzi la vorton "Kokakolao" por trinkajxo.
> En la franca:
> -podcasting: baladodiffusion
> -podcast: balados
>
> Ni lasu esperanton surprizigi nin per sia memstaraj kapabloj. ;-)
>
> Gxis.
> Fabien.
>

"Softvar_" kaj "hardvar_" devas esti komprenataj kiel puraj radikoj en
esperanto.

Ghis!

Johano

J.J.Santos

unread,
Mar 7, 2008, 3:39:05 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Kara Pingvino:

La senco de "peli" estas "forkurigi", ne al si, sed eksteren.
Drajvo de printilo ne forkurigas ion ajn, ghi agordigas la hardvaron
kun la komputa kerno kaj kun la komputa sistemo.
Esperanto devus esti facila lingvo por chiuj. Chu ne!?

Amike,

Johano


AJK wrote:
> Fakte, la angla Driver, nederlanda Stuurprogramma kaj esperanta Pelilo
> estas tute taŭgaj priskribaj terminoj se oni rigardas kion la programo
> efektive faras, laŭ mi. De programara interfaco ĝi transdonas
> komandojn kaj pelas per tio la hardvaron al ĝia funkciado. Ne pli.
> Tiom simple estas. Tamen kelkaj pelilaj programoj enhavas pliajn
> funkciojn, per kio ili iĝas pli grandaj programaroj ol nura pelilo
> (kio fakte estas la tradukilo "de volo al vero").
>
> Amike,
>
> LaPingvino
>

TSCHUDY Fabien

unread,
Mar 7, 2008, 5:37:42 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Saluton!

> Tiu proceso estas la mala de tiu okazinta en la plejparto de la lingvoj.

La franca ne solas sur tiu kampo, kaj pli gxuste ne estas la plej
ekstremista lingvo tiuterene, felicxe.

> Por tio, la franca ne estas modelo.

1.) Ecx felicxige ke la franca ne estas modelo.
2.) Cxu vi proponas tiam konsideri la portugalan modelo, kaj ni prenu
cxiujn vortojn el la angla tiaj, kiel ili venas, kion vi volas fari en
la portugala?

Nek la 1a, nek la 2a. Sendube meze estas la farindajxo.

> Chu vi iam ajn studis iom la portugalan?

Sim, mesmo posso falar e escrever! Eu disse isso a cerca da falta de
palavras em português no meu ultimo correio electronico só para
incitar-te um bocadinho!
Jes, mi ecx parolas kaj skribas! Mi parolis en mia lasta retmesagxo
pri vortomanko en la portugala por inciti vin iomete! ;-)

Trabalhei em Portugal, e nessa altura, é verdade que fui um pouco
decepcionado durante uma reunião là, quando todos os participantes
(todos português e eu quem pode entender a lingua) começastes a falar
só inglês para "treinar-se".
Mi laboris en Portugalio kaj tiam, estas vere ke mi estis iom
desapointigxinta dum kunveno, kiam cxiuj partoprenantoj (cxiuj
portugalaj kaj mi kiu komprenas la portugalan) ekparolis nur en la
angla por "trejnigxi".

E muito decepcionante fazer esforços para aprender um lingua e depois
ter a impressão que se eu estivesse aprendido o inglês, estivesse
bastante. O teu discurso é um tipo de prolongamento dessa situação.
Sem dúvida, o francês não é uma lingua superiora, e espero que não,
mas para ti, a lingua inglesa parece assim, mesmo si é a causa da
internacionalidade dela.
Estas tre desapointe klopodi por lerni lingvon kaj poste ekhavi la
impreson ke se mi estus lerninta la anglan, tio estintus suficxa.
Sendube, la franca lingvo ne estas lingvo supera kaj mi esperas ke ne,
sed por vi, la angla sxajnas tia, ecx se nur pro gxia internacieco.

Estu klare, por mi cxiuj lingvoj estas egalaj kaj mi ecx ne imagintus
unu sekundon paroli pri io supera, vi mem enkondukis la vorton.

En la historio, ofte vortoj ne rekte estis krude, sensxangxe prenitaj
vortoj el lingvo. Ili spertas la tiel nomatan "lingvan paŭson". Lau
tiu principo, oni uzas la vorton "terpomo" anstatau "potatoso" au
"semajnfino" anstatau "uikendo", kiu ja estas plej internacia, imagu
ecx en la franca ni uzas gxin!! ;-)

Ni trovu la mezan vojon! ;-)

Boa noite e bom fim de semana!
Sem despeito.
Fabien.

TSCHUDY Fabien

unread,
Mar 7, 2008, 5:40:29 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Se vi rigardas en la vortaro, peli signifas ankau tion:

Alvenigi iun al iu stato aŭ ago.
=> Kion gxuste faras pelilo!

Amike.
Fabien.

J.J.Santos

unread,
Mar 7, 2008, 6:12:59 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Saluton, kara Fabien:

Sincere, mi devas agnoski, ke via kapablo en la portugala vere impresis min.
Ghi estas plena je eraroj. Tamen, mi farus multe pli da eraroj,
se mi skribus en la franca, kiun mi legas, sed ne bone skribas kaj parolas.
Do, sincere, gratulon!
Gratulon ech pli, char la francoj, la angloj, la usonanoj kaj la
hispanoj estas la homoj, kiuj plej
altrudas sian lingvon en Portugalio.
Ghenerale ili ech ne iomete provas paroli kelkajn vortojn en la portugala.
La germanoj, la svedoj, la nederlandanoj kaj multaj aliaj
provas diri ion en la portugala, kiam ili venas chi tien.
La aliaj 4 cititaj tute ne. Ili rektigas la dorson, kvazau ili estus
la reghoj de la universo, kaj trudas sian "lingvachon".
Kiam mi vidas tion, mi plej afable parolas la anglan al franco,
la hispanan al anglo, kaj esperanton al usonano;
char tiaj superachaj tenighoj jam vomigas min.
Nu, mi ne estas tiel malbona,
en la fino, mi chiam indikas la vojon, post diri al la homo,
ke nepre li devas lerni esperanton. ;)

Lau la historio okazinta kun vi, pri kiu mi tute ne dubas,
oni vidas kiel la angla instalighis en la internaciaj rilatoj,
kaj Portugalio estas nur unu el la landoj, kie tio okazas.
Tamen, mi certas, ke surstrate kaj en aliaj lokoj,
via rilato kun la portugaloj ne estis tia.
Tia estas la tenigho de la portugalaj entreprenoj.

Tamen, tamen, tamen...
Ni metu la aferojn en la ghustan lokon.
Mi ne konsideros vin kiel la lingvo-altrudemajn francojn, kiuj nin vizitas;
sed NEPRE ne konsideru min kiel la portugalojn, kiuj vin ricevis.
Chu ni havas akordon? :)
Mi certas ke jes.

Nun, ek al la chefa afero.
Mia vojo, en esperanto, ne estas la pure skemisma,
kaj ankau ne estas la pure naturisma.
Mia vojo ne estas la fobio al la grandaj kulturlingvoj,
kiel la angla, sed ankau ne estas la filio (ihihih) al tiuj samaj lingvoj.
Mia vojo estas la internaciismo de Zamenhof,
kaj mi bedauras ke,
pro tio ke mi estas en la meza vojo, en esperantio,
mi chiam ricevas batojn de chiuj flankoj.

Pardonon, en nomo de miaj achaj kunpatrianoj,
kiuj estas tiel amikaj de Usono kaj Britio.
Portugalio serchas sin mem, sed nur niaj verkistoj trovas Portugalion. :(
Eble pro tio, Fernando Pesoo diris, ke lia patrio
estas la portugala lingvo.

Brakumon al vi,

:)

J.J.Santos

unread,
Mar 7, 2008, 6:16:37 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Jes, jes, jes,...
sed la unua penso pri "peli" estas "forigi de si".

Ni restigu esperanton nuancigita sed simpla.
Ni akceptu la plej internaciajn vortojn, kiel faris Zamenhof,
sendepende, chu ili venas el la angla, chu el la japana.

Amike,

Johano

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 7, 2008, 8:29:38 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
João José Santos skribis:

> Estas grava eraro traduki al esperanto la stultajhojn de la angla au de iu
> ajn alia lingvo.
> Se ekzistas acha metaforo en la angla, chu ni devas restigi ghin en
> esperanto en
> derivita vorto kiu, post analizo, signifas nenion en esperanto?
> Lau Bertilo, shajnas ke esperantisto devas lerni la anglan antau ol lerni
> esperanton.

La baza demando estas, ĉu la metaforo de "driver" kaj "pelilo" estas
stulta au ne. Lau mi ghi estas malstulta kaj tute trafa. Ghi tial
validas kaj funkcias en Esperanto sendepende de la Angla vorto.

> La solvo estas preni la plej internacian vorton por tiu koncepto: "drajvo".

Vi daure mencias "drajvo" kaj "drajv". Sed temas ja pri "driver", ne
"drive".

> Ech ne gravas chu ghi venas el la angla chu el la kimbunda, kio gravas
> estas, ke ghi estas la plej internacia vorto.

Chu vi kontrolis, kiuj lingvoj uzas la Anglan vorton senanalize kaj
senshanghe?

En la Sveda oni diras "drivrutin". Tie "driv" ne estas la Angla "drive",
sed propra Sveda vorto (tamen parenca al la Angla vorto). La Sveda
vorto uzas la saman metaforon kiel la Angla "driver" kaj la Esperanta
"pelilo".

La Germana uzas "treiber". Tio estas propre Germana vorto, kiu uzas
denove la saman metaforon.

Rapida rigardo en Vikipedio indikas, ke multaj lingvoj uzas ion
tute alian ol la Angla vorto "driver".

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 7, 2008, 8:35:42 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
J.J.Santos skribis:

> La senco de "peli" estas "forkurigi", ne al si, sed eksteren.

Ne, tio estas "forpeli".

Bv. legi la difinon de "peli" en PIV. Vi trovos ekzemple "eksciti al
rapida kurado au agado" kaj "alvenigi iun al iu stato au ago" kaj
"irigi antau si al difinita loko". Rimarku ankau la kunmeton
"kamelpelisto" (profesia kondukisto de kameloj). Pelilo agas rilate
al la koncerna aparato simile kiel kamelpelisto agas rilate siajn
kamelojn. Li ne forpelas la kamelojn, sed zorgas, ke ili iru al la
celo en bonorda maniero.

J.J.Santos

unread,
Mar 7, 2008, 9:09:58 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Lau la Fundamento, oni traduku el la radiko, do el "drive".
Krome, la finajho "_er" de la angla, oni apenau audas.

Viaj ekzemploj estas chiuj el ghermanaj lingvoj.
Do, ne miras ke en tiuj lingvoj, oni vidu la sencon "peli" en "drive".
Por mi, "to drive" estas chefe "konduki". Chu mi estas izolita en tiu penso?
La internacia senco de "to drive" estas "konduki", ne "peli".
Esperanto ne venas el la angla, el la ghermana grupo au el iu ajn alia
lingvo au grupo,
ghi venas el la internacieco.
La lingvo plej uzata internacie nuntempe estas la angla, sed ne la angla
de Britio,
ne el la etimologia angla, sed el la angla uzata internacie far multaj
popoloj.
La sama fenomeno okazis rilate al la latina lingvo. La latinidaj lingvoj
ne elvenis
el la erudicia latina, sed el la popola, kaj ofte el la popolacha.

Internacieco, tio gravas por esperanto.

João José Santos

Bertilo Wennergren wrote:
>
>> La solvo estas preni la plej internacian vorton por tiu koncepto: "drajvo".
>>
>
> Vi daure mencias "drajvo" kaj "drajv". Sed temas ja pri "driver", ne
> "drive".
>

--

J.J.Santos

unread,
Mar 7, 2008, 9:16:13 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Bertilo:

Mi uzas komputilojn antau chirkau 25 jaroj, kaj esperanton antau pli
malpli la sama tempo.
Krome, mia komputa lingvo estas la angla.
Mi bone scias kio estas "device driver", kaj mi mem instalas la miajn en
miajn komputilojn.
Kiam mi legis la vorton "pelilo", mi ne komprenis ghin, ech en kunteksto.
Do, lau vi, mi estas escepto, certe, kaj do oni povas plu krei tiajn
mallogikajhojn en esperanto.
Do, Bertilo, antauen!
Mi ne forgesas ke vi ech estas akademiano, sed tio pli kaj pli ne
mirigas min.

Ghis!

Johano

--

Bertilo Wennergren

unread,
Mar 7, 2008, 9:28:47 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
J.J.Santos skribis:

> Kiam mi legis la vorton "pelilo", mi ne komprenis ghin, ech en kunteksto.

Nu, ni jam konstatis, kial vi ghin ne komprenis. Vi simple ne tute bone
lernis la signifon de la Esperanta vorto "peli". Vi pensis, ke ghi
signifas nur tion, kion signifas "forpeli". Sed "peli" fakte baze ne
signifas "forpeli", sed ion alian. Kaj tiu alia signifo estas tre trafa
por tio, kion fakte faras komputila pelilo.

J.J.Santos

unread,
Mar 7, 2008, 9:38:34 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Mi bone scias, kio estas "peli".
Ghi estas baza vorto, kiun mi mem instruis multfoje.
Mi ne kulpas, ke vi ne kapablas legi kion mi skribas,
kaj induktas, anstatau dedukti.
Nu, mi atendas la novajn proponojn por esperanto
far akademianoj, kiuj asimiligas vortojn en teknikajn kampojn
el metaforaj uzoj nur konataj de la ghermana grupo.
Eble tiu estas la 17-a regulo de esperanto.

Por mi, chi tiu temo elcherpighis,
almenau ghis la apero de novajho.
Fartu bone!

Johano

--

David Rodríguez

unread,
Mar 7, 2008, 9:55:46 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Nu, se la problemo por funkciigi vian porteblan komputilon estas la drajvoj, mi certe ne povos helpi vin! Se temus pri peliloj ... eble.



2008/3/8, J.J.Santos <joaojos...@gmail.com>:
-----------------------------------------------------------------------------
Linux uzanto: #436139

J.J.Santos

unread,
Mar 7, 2008, 10:27:51 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Dankon, sed ilon, por peli la komputilon de mia uzado, mi havas:
tiu ilo estas la manko de agordo inter la komputilo kaj Ubunto, do ghi
estas la manko de drajvo.
Kion fakte mi bezonas estas drajvo au agordilo, kiu gvidu Ubunton al la
vidplato. ;)

Krome, sen ŝercoj, tiu komputilo, en kiun mi volas instali Ubunton,
averis pro... tondrofulmo.
Neimageble, chu ne?
Se la averio estas en la chefplato, mi povas adiaui la komputilon,
sed se ghi estas nur en la elektra fonto, eble la riparo estos chipa.
Eble post du semajnoj, mi scios, chu ghia riparado estos sufiche chipa.
Temas pri portebla "Acer".
Mi nun ne memoras, kiun vidplaton ghi havas, sed mi pensas, ke ghi estas
ATI 256mega.
Krom tio, mi devas serchi aliajn drajvojn por aliaj hardvaroj:
modemo, printiloj, skanilo, ktp.
Nun, mi ech ne havas tempon por tio. Do, lasu tion.
Mi redemandos chi tie, kiam eblos reinstali Ubunton en tiun komputilon.
Fakte tiu komputilo jam havis Ubunton. Mi faris ubunto-kurson,
kaj la profesoro instalis ghin. Mi memoras, ke por tio, li devis meti
komandlinion
similan al "noapic nolapic" por ke la sistemo ekinstalighu.
Post la tuta instalo, li devis instali la drajvojn per komandliniojn,
kiujn mi tute ne memoras,
char la kurso jam okazis antau chirkau du jaroj. Sed mi memoras, ke, ech
al li,
kiu bonege regis Ubunton, la afero donis multan laboron.
Nu... poste...

Dankon pro via afablo.

Johano


David Rodríguez wrote:
> Nu, se la problemo por funkciigi vian porteblan komputilon estas la
> drajvoj, mi certe ne povos helpi vin! Se temus pri peliloj ... eble.
>

--

David Rodríguez

unread,
Mar 7, 2008, 10:59:38 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
mi uzas porteblan komputilon, antikva, kiun amiko donacis al mi. Mi instalis la ubuntu-servilon, kaj poste fluxbox, cxar la masxino ne kapablas -preskaux- funkcii sur gnome.
provu ekfunciigi gxin per vivdisko, knoppix ekz.
Sukceson!

2008/3/8, J.J.Santos <joaojos...@gmail.com>:



--
David

-----------------------------------------------------------------------------
   # Ni fosu nian sulkon * Cavemos nuestro surco #
-----------------------------------------------------------------------------
Linux uzanto: #436139

J.J.Santos

unread,
Mar 7, 2008, 11:08:33 PM3/7/08
to eliberap...@googlegroups.com
Dankon!

:)

Johano

� wrote:
> mi uzas porteblan komputilon, antikva, kiun amiko donacis al mi. Mi
> instalis la ubuntu-servilon, kaj poste fluxbox, cxar la masxino ne
> kapablas -preskaux- funkcii sur gnome.
> provu ekfunciigi gxin per vivdisko, knoppix ekz.
> Sukceson!

--

cindio

unread,
Mar 8, 2008, 1:30:11 PM3/8/08
to eLiberaProgramaro
Kaj provu la "acpi=off" opcion.

On Mar 7, 10:08 pm, "J.J.Santos" <joaojosesan...@gmail.com> wrote:
> Dankon!
>
> :)
>
> Johano
>
> � wrote:
> > mi uzas porteblan komputilon, antikva, kiun amiko donacis al mi. Mi
> > instalis la ubuntu-servilon, kaj poste fluxbox, cxar la masxino ne
> > kapablas -preskaux- funkcii sur gnome.
> > provu ekfunciigi gxin per vivdisko, knoppix ekz.
> > Sukceson!
>
> --
> ------------------------------------------------------------------------
> Dr. João José Santos
>
> Filologo pri la portugala, la latina, la helena kaj esperanto
>
> movtelefono: +351 960 13 15 15
> telefono: +351 268 919 000
> retadreso: joaojosesan...@gmail.com
>
> http://groups.google.com/group/lakaravelowww.esperantopt.com
> ------------------------------------------------------------------------

Denizo

unread,
Mar 8, 2008, 4:38:43 PM3/8/08
to eLiberaProgramaro

On Mar 7, 4:43 pm, "João José Santos" <joaojosesan...@gmail.com>
wrote:
...
> Sed, oni ne traduku la metaforojn. oni traduku la precizan sencon.
konsentite, tiel ni fakte agus en la komputiltermina kampo kiel la
pioniraj esperantistoj tiakampe.

> Povas esti ech tre facile fari racian vortaron.
> Jen nepraj vortoj por tiu vortaro:
> drajvo (kun du sencoj)
> hardvaro
> softvaro
> komputa sistemo
konsentite.

> dosiersistemo
> retejo (ne portalo)
> Ubunto
> kopii/glui
Cxu ne 'englui'?

> dosiero /dosierujo
> zipi /malzipi /zipita dosiero / zipajho
konsentite
...
/D

Renato Corsetti

unread,
Mar 8, 2008, 4:54:37 PM3/8/08
to eliberap...@googlegroups.com
Mi ne partoprenis la debaton, c'ar c'iuj konas mian sintenon.

En mia listo de simplaj samsignifaj vortoj mankis drajv-o, kiu nun enestas kune kun hardvar-o kaj softvar-o.

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Cindy McKee

unread,
Mar 8, 2008, 5:05:47 PM3/8/08
to eliberap...@googlegroups.com
Lia bonega listo: http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

2008/3/8 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

--
Cindy McKee
Cindio

Renato Corsetti

unread,
Mar 8, 2008, 5:30:26 PM3/8/08
to eliberap...@googlegroups.com
Dankon, Cindy!

Amike

Renato

Tim Morley

unread,
Mar 9, 2008, 6:38:48 AM3/9/08
to eliberap...@googlegroups.com
On 8 Mar 2008, at 21:54, Renato Corsetti wrote:

En mia listo de simplaj samsignifaj vortoj mankis drajv-o, kiu nun enestas kune kun hardvar-o kaj softvar-o.

Malgraŭ la proklamita "evidenteco" de la vorto "drajvo", ŝajnas fakte ke eĉ tiuj malmultaj esperantistoj, kiuj jam sentis la bezonon uzi la vorton tute ne uzas ĝin por signifi "pelilo"n.  :o)

Rigardu tiujn serĉrezultojn:
Ĉiuj uzas la vorton por esperantigi la anglan "drive", t.e. "diskingo" aŭ "malmola disko". Drajvo estas hardvaraĵo, ne softvaraĵo.  ;o)

Aperas ankaŭ tiuj geniaj citaĵoj inter la aliaj trovitaĵoj ĉe Google:
 -- "Miaopinie, sur la skalo de terminologia monstreco 'rejŝo' estas ie inter 'drajvo' kaj 'lajklihudo'. -- Sergei Pokrovskij, pri la elangligo de "ratio"
 -- "tre pozitive estas, ke [...] komplete mankas terminoj kiel "fajlo", "drajvo" kaj aliaj esperanglaĵoj." -- Paul PEERAERTS kaj Bart DEMEYERE, en artikolo pri la programo Ĉapelilo.

Mi ŝategas la vorton "lajklihudo" kaj tuj ekuzos ĝin k.e.p. ofte.

Amuzite,


Tim



Bertilo Wennergren

unread,
Mar 9, 2008, 6:51:33 AM3/9/08
to eliberap...@googlegroups.com
Tim Morley skribis:

> Aperas ankaŭ tiuj geniaj citaĵoj inter la aliaj trovitaĵoj ĉe
> Google:
> -- "Miaopinie, sur la skalo de terminologia monstreco 'rejŝo' estas
> ie inter 'drajvo' kaj 'lajklihudo'. -- Sergei Pokrovskij, pri la
> elangligo de "ratio"

Mi pensas, ke tion skribis Alexander Shlyafer, ne Sergei Pokrovskij.

> Mi ŝategas la vorton "lajklihudo" kaj tuj ekuzos ĝin k.e.p. ofte.

La lajklihudo, ke mi iam uzos tiun vorton, estas nula. :)

J.J.Santos

unread,
Mar 9, 2008, 3:59:21 PM3/9/08
to eliberap...@googlegroups.com
Kara Denizo:

Rilate al la elekto inter "glui" kaj "englui", fakte "englui" estas pli
preciza; sed chu, lau la principoj de suficho kaj neceso,
"glui" ne sufichas?
Tamen, ne shokas min, se oni uzas "englui" anstatau "glui".

Amike,

Johano

--
------------------------------------------------------------------------
Dr. João José Santos

Filologo pri la portugala, la latina, la helena kaj esperanto

movtelefono: +351 960 13 15 15
telefono: +351 268 919 000

Martin J. Ponce

unread,
Mar 12, 2008, 1:47:16 AM3/12/08
to eliberap...@googlegroups.com
Joao,

Nia celo estas labori per Esperanto.
Kaj tio iamaniere signifas labori por Esperanto.

Tie ĉi partoprenas francoj, angloj, usonanoj, hispanoj, italoj, japanoj
ktp.
Kiu estas el kiu lando? Mi preferas vidi nur esperantistojn.

Bonvolu, ne ofendi aliajn.

Mi povas kompreni ke vi eble sentas malamon.
Sed malami tute ne helpas nin.

Sincere via
Martin J. Ponce

--- "J.J.Santos" <joaojos...@gmail.com> wrote:

____________________________________________________________________________________
Be a better friend, newshound, and
know-it-all with Yahoo! Mobile. Try it now. http://mobile.yahoo.com/;_ylt=Ahu06i62sR8HDtDypao8Wcj9tAcJ

J.J.Santos

unread,
Mar 12, 2008, 4:01:17 AM3/12/08
to eliberap...@googlegroups.com
Martin:

Mi ofendis neniun, mi malamas neniun,
kaj estas tute neakcepteble,
ke vi parolu tiel al mi.
Mi respondis al Fabien
en la sama stilo lau kiu
li parolis al mi.

Ne provu doni moralajn lecionojn al homoj,
kiujn vi tute ne konas.

João José Santos

Cindy McKee

unread,
Mar 12, 2008, 7:58:10 AM3/12/08
to eliberap...@googlegroups.com
Johano,
Martin pravas. Via sinteno estas incitema. Vi volas instigi ŝanĝon,
sed via maniero eble ofendas la aliajn.
Mi preskaŭ diris ion pri tio, sed decidis resti silenta. La aliaj ne
devis respondi al vi.
Tamen, ni estas komunumo kiu interrilatas en tre amikema (eĉ dolĉa)
maniero; respektu tion, kaj mildigu viajn respondojn, mi petas.
Mi subtenas Martin.

2008/3/12 J.J.Santos <joaojos...@gmail.com>:

--
Cindy McKee
Cindio

Denizo

unread,
Mar 13, 2008, 12:37:34 PM3/13/08
to eLiberaProgramaro
resal

On 9 Mar., 20:59, "J.J.Santos" <joaojosesan...@gmail.com> wrote:
> Kara Denizo:
>
> Rilate al la elekto inter "glui" kaj "englui", fakte "englui" estas pli
> preciza; sed chu, lau la principoj de suficho kaj neceso,
> "glui" ne sufichas?
> Tamen, ne shokas min, se oni uzas "englui" anstatau "glui".
En la dana kaj "glui" kaj "englui" en si mem estas stultajxoj.
Ni diras "enmeti" kaj subkomprenata estas "enmeti la kopiitan eron/
ajxon"

Kiel logikas "englui" por vi aliaj?

> Denizo wrote:
> > On Mar 7, 4:43 pm, "João José Santos" <joaojosesan...@gmail.com>
...
>
> --
> ------------------------------------------------------------------------
> Dr. João José Santos
>
...
> movtelefono:  +351 960 13 15 15
kien sin movas vian telefonon? :D
cxu posxtelefono ne placxas?
paranteze movtelefono estas fakte ete uzata krom de vi (73 "poentoj" -
http://www.google.be/search?q=movtelefono+OR+movtelefonon+OR+movtelefonoj+OR+movtelefonojn+-santos+-filologo&hl=eo&start=10&sa=N)

/D

Cindy McKee

unread,
Mar 13, 2008, 1:00:26 PM3/13/08
to eliberap...@googlegroups.com
Mi uzas 'enmeti' kiam temas pri la aldono de nova aĵo en tekston. Kiam
mi kopias kaj tuj uzas tiun kopion ĉe alia loko, mi uzas 'alglui'
(glui al io pli granda).
Ĉu mi uzas 2 vidpunktojn?

2008/3/13 Denizo <d.pri...@gmail.com>:

--
Cindy McKee
Cindio

Denizo

unread,
Mar 13, 2008, 2:21:06 PM3/13/08
to eLiberaProgramaro
On 13 Mar., 18:00, "Cindy McKee" <cfmc...@gmail.com> wrote:
> Mi uzas 'enmeti' kiam temas pri la aldono de nova aĵo en tekston. Kiam
> mi kopias kaj tuj uzas tiun kopion ĉe alia loko, mi uzas 'alglui'
> (glui al io pli granda).
> Ĉu mi uzas 2 vidpunktojn?
Hm. Kiel oni povas diri angle?
En la dana oni povas uzi glui tiel:
- mi gluis la krocxilon al la muro
- mi kungluis la du paperojn
oni ne dane povas uzi "glui" tiel abstrakte ke sencohavas diri ion pri
"teksto"

laux mi oni kunmetas literojn dum verkado - oni ne kungluas.
/D

Tim Morley

unread,
Mar 13, 2008, 3:07:34 PM3/13/08
to eliberap...@googlegroups.com
-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 13 Mar 2008, at 18:21, Denizo wrote:

> oni ne dane povas uzi "glui" tiel abstrakte ke sencohavas diri ion pri
> "teksto"

La tuta metaforo pri "eltondi" kaj "glui", kiel uzita en komputilaj
aplikaĵoj, venas de la antaŭa preparado de ĵurnaloj kaj revuoj, kie
oni vere eltondis vortojn aŭ alineojn (t.e. oni tranĉis paperon per
tondilo por elpreni kelkajn vortojn). Kaj por adoni vortojn, oni
gluis paperon kun tajpitaj vortoj sur ĝi.

Kiam oni ekuzis komputilojn por enpaĝigi tekstojn, oni nature reuzis
la samajn vortojn por la sama operacio, kvankam oni ne plu uzis veran
tondilon aŭ gluon.

Poste, kreantoj de komputilaj programoj pligrandigis la sencon de
tiuj vortoj, kaj nun eblas "eltondi" pli malpli ion ajn el unu
aplikaĵo kaj "glui" ĝin en alian, ĉu foto, ĉu teksto, ĉu datumoj,
ktp.

La laŭlitera traduko de tiuj komputilaj konceptoj tamen ekzistas en
plej multaj lingvoj, laŭ mia scio, do mi malkonsilas ŝanĝon al pli
abstraktaj terminoj, ekz. tiuj de Pokrovskij ("enpoŝigi",
"elpoŝigi", k.s.)


Tim

-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.7 (Darwin)

iD8DBQFH2Xt24qQfaYPSZYwRAns/AKCxnUXddZraQi5KVgoNjf3Y/iPH0gCgmJE3
YcRUGkY5Cbju4sSubcgeQdE=
=U5HB
-----END PGP SIGNATURE-----

João José Santos

unread,
Mar 13, 2008, 10:18:36 PM3/13/08
to eliberap...@googlegroups.com
Kara Denizo:

Fakte mi jam uzis la terminon "movtelefono", "poshtelefono" kaj ech (sed malofte) celularo.
Nu, sincere mi shatas neniun el la terminoj.
Pro manko de kurta vorto, kaj pro ghenerala akceptemo de la vorto "poshtelefono",
nun mi emas uzi la terminon "poshtelefono".
Ghi ja MOVighas kun mi en mia POSHO.
La termino "poshtelefono" ankau ne plachas al mi,
char modernaj hejmaj telefonoj ankau estas poshaj.
Tiuj vortoj memorigas min pri la vorto "naztuko".
Fakte, antau multaj jaroj, mi ne uzas naztukon,
sed nazpaperon.
Tiuj priskribemaj terminoj havas tian problemon.
Kiam la teknologio produktas la saman ilon en alia materialo,
au kun alia modifo, jen la kunmetita vorto ne plu funkcias.
Pro tio, foje mi preferas novvorton, kondiche ke ghi estu kurta,
por ebligi vortkunmetojn, kaj vere internacia, por ke multaj homoj,
sen lerno, tuj komprenu la esperantan vorton, kio kompreneble
faciligas la esperanto-disvastigadon kaj instruadon.

Amike,

Johano



2008/3/13, Denizo <d.pri...@gmail.com>:

João José Santos

unread,
Mar 13, 2008, 10:29:36 PM3/13/08
to eliberap...@googlegroups.com
Kara Denizo:

Lau mi, la terminoj "kopii/glui" taugas.
Unue, oni kopias la datenojn al la memoro de la komputilo,
kaj poste oni kvazau-gluas ilin en la deziratan lokon.

Rimarku ke, kiam oni parolas pri komputiloj, preskau chio estas kvazaua,
char oni uzas terminojn el la reala mondo (chu fakte ghi estas pli reala!?),
kaj oni uzas ilin en la virtuala mondo (chu fakte ghi ne estas ankau reala!?).
Ech kiam ni diras la vorton "dosiero", tio okazas.
Tamen, konvenas ke la kompreno de la vorto kaj ties koncepto
estu tuja, des pli ke esperanto estas internacia lingvo.

Antau pli ol 2,800 jaroj, la romianoj faris la samon rilate al la vortprovizo
rilatanta la kulturon. Ili estis kamparanoj kaj ne havis vortojn ech
por diri... "kulturo", kaj do ili ekuzis la vortprovizon,
kiun ili konis de la agrokulturo por apliki ghin en la literaj kulturoj.

Amike,

Johano


2008/3/13, Denizo <d.pri...@gmail.com>:

resal


On 9 Mar., 20:59, "J.J.Santos" <joaojosesan...@gmail.com> wrote:
> Kara Denizo:
>
> Rilate al la elekto inter "glui" kaj "englui", fakte "englui" estas pli
> preciza; sed chu, lau la principoj de suficho kaj neceso,
> "glui" ne sufichas?
> Tamen, ne shokas min, se oni uzas "englui" anstatau "glui".

En la dana kaj "glui" kaj "englui" en si mem estas stultajxoj.
Ni diras "enmeti" kaj subkomprenata estas "enmeti la kopiitan eron/
ajxon"

Kiel logikas "englui" por vi aliaj?


> Denizo wrote:
> > On Mar 7, 4:43 pm, "João José Santos" <joaojosesan...@gmail.com>



--
João José Santos
Filologo pri la portugala, latina, helena, esperanta
Redaktisto de La Karavelo
Poŝtelefono: +351960131515
Retpoŝto: joaojos...@gmail.com
Retejo: www.esperantopt.com

Alekĉjo

unread,
Mar 16, 2008, 3:59:45 PM3/16/08
to eliberap...@googlegroups.com
Mi tute samopinias kun vi. Ubuntu-o estas la plej tauga radiko.
Tial, eblas skribi: ubuntu' (kun elizio), kaj plue, eblas formi
radikon: ubuntuumi, ubuntua, ubuntuigxi, ktp...

do vivu UBUNTU'!

alesk

2008/3/5, Robert Leleu <robert.j...@wanadoo.fr>:
>
> Cindy McKee skribis :
> http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/rekomendoj.html
>
> Tiu rekomendo nur taŭgas pri landnomoj, kun finaĵo -io aŭ -ujo
> Ankaŭ mi legis la paĝon "Vortfarado", sed ĝi ne taŭgas pri la esperantigo
> de propraj nomoj.
> Ankaŭ ni povus uzi rekomendojn pri propraj nomojn (de homoj), sed tiu
> rekomendon estas ke la homo elektus solvon inter multaj
>
> Do la solvo estas en la origina lingvo. Laŭ la funkcio de la fina "u": se
> tiu funkcio estas nur "gramatika" tiel la fina -o en espranto, ni elektu
> Ubunto, sed se la funkcio de tiu fina "u" ne estas gramatika kiel la fina
> "u" de unu en esperanto, ni elektu Ubuntu-o
>
> En http://isizulu.net/ oni trovas ubuntu n. 14 (-ntu) [uˈɓu:ntu], kaj en la
> paĝo "grammar" oni vidas ke ubu estas noma prefikso por vortoj de la klaso
> 14. Do "ntu" enhavas la senco, do la fina u estas senciganta .
>
> Do Ubuntu-o.....
>
> Ĉu eble ni petus al iu zulua esperantisto?
>
>
>
>
>
> 2008/3/5 Robert Leleu <robert.j...@wanadoo.fr>:
>
>
>
> Dankon por la klarigoj. Ankaŭ mi legis la franca wikipedio.
>
> Miaopinie la esperantigo de Ubuntu estus Ubunt-o.
> Ĉu ne ekzistas akademia propono por la esperantigo de naciaj nomoj?
>
> Robert Leleu
>
> Maarten Deprez skribis :
>
>
> "Ubuntu" estas filozofio kiun oni vidas kiel bazo de la nova Sud-Afriko.
> La vorto devenas de la Bantu-lingvoj. Vidu vikipedion, cxar tie oni
> multe pli bone eksplikas. (Bedauxrinde Esperanta artikolo mankas.)
>
> La Nederlanda artikolo asertas (el kie?) ke la akcento estas "uBUNtu".
> Uzi la Anglan prononcon (Jubuntu) certe maltauxgas cxar ili jam
> kripligis.
>
>
> Maarten
>
>
>
>
>
> >
>
>
>
>
>
>
>
> >
>

J.J.Santos

unread,
Mar 16, 2008, 5:21:21 PM3/16/08
to eliberap...@googlegroups.com
"Ubunto" sendube.
Se ni ne demetas finajn vokalojn en la esperantigo de
la vortoj, ni ekhavos multajn vortojn finiĝantajn
en "_oo", "_ao", "_uo", ktp.
Tio sennecese pligrandigas la vortojn,
kaj ĝenerale demetas la akcenton
el la origina silabo.

Krom la reguloj, la bona senco ankaŭ gravas.

Johano

--

------------------------------------------------------------------------
Dr. João José Santos

Filologo pri la portugala, la latina, la helena kaj esperanto

movtelefono: +351 960 13 15 15

Denizo (Danujo)

unread,
Mar 16, 2008, 8:52:52 PM3/16/08
to eLiberaProgramaro
On 13 Mar., 20:07, Tim Morley <t_mor...@argonet.co.uk> wrote:
> -----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
> Hash: SHA1
>
> On 13 Mar 2008, at 18:21, Denizo wrote:
>
> > oni ne dane povas uzi "glui" tiel abstrakte ke sencohavas diri ion pri
> > "teksto"
>
> La tuta metaforo pri "eltondi" kaj "glui", kiel uzita en komputilaj  
> aplikaĵoj, venas de la antaŭa preparado de ĵurnaloj kaj revuoj, kie  
> oni vere eltondis vortojn aŭ alineojn (t.e. oni tranĉis paperon per  
> tondilo por elpreni kelkajn vortojn). Kaj por adoni vortojn, oni  
> gluis paperon kun tajpitaj vortoj sur ĝi.
>
> Kiam oni ekuzis komputilojn por enpaĝigi tekstojn, oni nature reuzis  
> la samajn vortojn por la sama operacio, kvankam oni ne plu uzis veran  
> tondilon aŭ gluon.
>
> Poste, kreantoj de komputilaj programoj pligrandigis la sencon de  
> tiuj vortoj, kaj nun eblas "eltondi" pli malpli ion ajn el unu  
> aplikaĵo kaj "glui" ĝin en alian, ĉu foto, ĉu teksto, ĉu datumoj,  
> ktp.
>
> La laŭlitera traduko de tiuj komputilaj konceptoj tamen ekzistas en  
> plej multaj lingvoj, laŭ mia scio, do mi malkonsilas ŝanĝon al pli  
> abstraktaj terminoj, ekz. tiuj de Pokrovskij ("enpoŝigi",  
> "elpoŝigi", k.s.)
Dankegon pro la klarigo Tim.

Cxu tio signifas, ke ni eble konsideru eduki terminkreuloj per tiuj
klarigoj ekz. en la "malantauxo" de libreto kun la enhavo de la
komputeko.
/D

Robert Leleu

unread,
Mar 17, 2008, 6:55:00 AM3/17/08
to eliberap...@googlegroups.com
Se la akcento estas en "bun" vi pravas. Sed pri tio mi dubas ĉar mi kredas (el tio, kion mi legis en la retejo), ke Ubuntu estas kunigo de "ubu" kas "ntu", kaj inter la du partoj la senco estas en "ntu".
Se ne estas Xhosi_on parolanta esperantisto en nia listo, eble estas en alia esperantista listo?

J.J.Santos skribis :

Tim Morley

unread,
Mar 17, 2008, 7:40:05 AM3/17/08
to eliberap...@googlegroups.com
On 17 Mar 2008, at 10:55, Robert Leleu wrote:

Se la akcento estas en "bun" vi pravas. Sed pri tio mi dubas ĉar mi kredas (el tio, kion mi legis en la retejo), ke Ubuntu estas kunigo de "ubu" kas "ntu", kaj inter la du partoj la senco estas en "ntu".
Se ne estas Xhosi_on parolanta esperantisto en nia listo, eble estas en alia esperantista listo?

Mi ne scias, ĉu Nelson Mandela estas denaska parolanto de tiu bantulingvo, sed jen lia prononcmaniero:
Li tre klare diras "u-BUN-tu".


Tim



PGP.sig

J.J.Santos

unread,
Mar 17, 2008, 2:29:30 PM3/17/08
to eliberap...@googlegroups.com
Kara Robert:

En la retpaĝo http://www.9down.com/topic-Ubuntu/
mi trovis la jenon:
«Ubuntu (IPA pronunciation: /u'buntu/) is a widely used Linux
distribution predominantly targeted at personal computers.»
Jen la traduko al esperanto, por tiuj kiuj ne legas en la angla:
« "Ubuntu" (prononco laŭ IFA: /u'buntu/) estas vaste uzata distribuo de
Linukso, ĉefe destinita al personaj komputiloj.»
En la portugala, mi eldiras ĝin /u'buntu/.
Ne mirus min, ke angloj ĝin prononcu /ju'bant(j)u/, kaj francoj
/jubun't(j)u/.
Iel ajn, oni prononcu ĝin el la skriba formo, kiu estas tiu,
kiu estas komuna al ni ĉiuj, do /u'bunto/, anstataŭigante la finan "u"
per "o".

Jen kelkaj el la sekvendaj principoj de vort-esperantigo:
1. Kiam eble, restigi la akcenton en la sama silabo de la origina vorto
aŭ de la plej internacia formo de tiu vorto;
2. Kiel eble, ne grandigi la vorton sennecese;
3. Traduki, kiam eble, el la skriba formo, kiu estas la plej internacia;
4. Kiam eble, oni ne kripligu la vortojn;
5. Oni uzu la bonan sencon, ankaŭ lerneblan de Zamenhof,
pere de la ekzemploj de esperantigo faritaj de li mem;
6. Oni ne agu sklave de iu ajn el la supraj principoj, ĉar esperanto
estas lingvo, ne matematiko, kaj do ĝia perfekteco kaj rigoro respegulas
la neperfektecon de la homoj, kiuj ĝin uzas. ;)

Amike,

Johano

--

Robert Leleu

unread,
Mar 18, 2008, 7:09:23 AM3/18/08
to eliberap...@googlegroups.com
Kara Johano

Mi perfekte akordas kun vi.
Tamen Ubuntu ne estas angla vorto sed ĥosia (Xhosi) aŭ alia afrikana lingvo.
Do ni devus esperantigi ĝin el tia lingvo, nek el la angla.
Ĉar la signifanta parto de ubuntu estas "ntu", mi ne estas certa ke la akcento estus en bun.
Sed certe mi ne estas fakisto de tiuj lingvoj....do ni devus demandi al iu fakisto aŭ iu parolanto de la origina lingvo, pli ŝateble ankaŭ esperantisto pro lia opinio..

Amike

J.J.Santos skribis :

Alekĉjo

unread,
Mar 18, 2008, 11:17:30 AM3/18/08
to eliberap...@googlegroups.com
ubuntuo nur eblas. *ubunto estas honto.

plue, vidu tiujn vortojn:

kaj kio pri tiuj cxi vortoj:
ahao arao ao babao bahao
balao bao blablao boao budao
ĉiao dalajlamao damao dao erao
firmao getao halelujao hao henao
hiraganao holao hurao iao iao
Interlingvao Jamao jao kakao kalandrao
kamerao kanao kanao Karao katakanao
kiao kokao komao lamao lao
limao manao mangao mazdao mulao
neniao Nikolao nipao novao Okao
okao paŝao pao prao raĵao
romao stupao Sunao surao Ŝivao
tangao tankao tao tetrao tiao
Torao trao tremao vilao vinao
aloo balboo benzoo boo ĉioo
doo egoo entozoo goo haloo
heroo hidrozoo hoo ioo karoo
kioo kotoo kvinoo makroo metroo
misoo noo omeroo oo poloo
poo protozoo proo retroo spermatozoo
sumoo ŝintoo tioo troo vetoo
zoo akaĵuo ambiguo asiduo atribuo avenuo
bambuo Batuo batuo bikŝuo bluo
bruo buo ĉiuo ĉuo deciduo
detruo diluo distribuo duo enuo
evakuo evoluo faduo fluktuo fluo
fonduo fruo fuo genuo gluo
gnuo gruo guruo ĝuo hinduo
huo iduo individuo influo instruo
intervjuo intuo iuo Jesuo juo
kakatuo kanguruo kaŝbuo kiuo kongruo
konstituo konstruo kontinuo kontribuo kubuo
kungfuo luo manĝuo marabuo menstruo
menuo moruo neniuo noktuo nuo
paruo parvenuo pluo poluo prostituo
pruo raguo rendevuo revuo rivoluo
rokuo ruo saguo sinuo situo
skuo statuo substituo ŝampuo ŝuo
tabuo tatuo tiuo tohuvabohuo toŭfuo
truo unuo uŝuo vakuo vanuo
Viŝnuo Voduo vultuo zebuo zuluo

2008/3/16, J.J.Santos <joaojos...@gmail.com>:

João José Santos

unread,
Mar 18, 2008, 11:21:09 AM3/18/08
to eliberap...@googlegroups.com
Aleksao, via esperantoo estaas ioom strangaa.
Seed ankaau vii rajtaas aal viaaj plachooj.

Johanoo


2008/3/18, Alekĉjo <alek...@gmail.com>:

Alekĉjo

unread,
Mar 18, 2008, 11:22:42 AM3/18/08
to eliberap...@googlegroups.com
la vortojn kiujn mi montris TROVIGXAS en la Reta Vortaro. Do diru ke
tiu vortaro ne pravas, diru diru!
Kaj bonvole cxesi diri stultqjxojn, vi poluas la liston.

2008/3/18, João José Santos <joaojos...@gmail.com>:

Yves Nevelsteen

unread,
Mar 18, 2008, 11:30:09 AM3/18/08
to eliberap...@googlegroups.com
Saluton!

mi ne bone komprenas kiel eblas tiom longe kaj emocie diskuti pri tiu nomo :-)

Laŭ mi facilas tamen:
  • ĉu Ubuntu - sen traduko (mi preferas)
  • ĉu Ubuntuo - mi konsentas kun Alekĉjo
Ĉu ni fermu tiun diskuton?

Amike,

Yves
www.komputeko.net

2008/3/18, Alekĉjo <alek...@gmail.com>:

João José Santos

unread,
Mar 18, 2008, 11:30:59 AM3/18/08
to eliberap...@googlegroups.com
Ne nomu min stulta, ne ofendu la aliajn,
estu bone edukita.
Ĉu vi ne lernis tion en via infanaĝo?
Kiu poluas la liston?

En la esperanta leksiko, oni trovas bonajn sekvendajn ekzemplojn
kaj malbonajn nesekvendajn ekzemploj.
La fakto ke jam ekzistas tiajn vortojn finiĝantajn en du vokaloj
ne pravigas la ekziston de kelkaj el tiuj vortoj.

Aleks, vi ne estas devigata legi kion mi skribas,
aŭ respondi al miaj mesaĝoj.
Sed se vi tion faras, vi estas devigata respekti min.

Johano


2008/3/18, Alekĉjo <alek...@gmail.com>:

Cindy McKee

unread,
Mar 18, 2008, 11:33:25 AM3/18/08
to eliberap...@googlegroups.com
Johano, mi nun sendas al vi privatan leteron.

2008/3/18 João José Santos <joaojos...@gmail.com>:

--
Cindy McKee
Cindio

Reply all
Reply to author
Forward
This conversation is locked
You cannot reply and perform actions on locked conversations.
0 new messages